Fundamenta Krestomatio (1903)/Anĝelo

El Vikifontaro
Anĝelo ()
Tradukita de V. Devjatnin
Fundamenta Krestomatio (p. 336-337)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ANĜELO

En mezo de nokto, en blua ĉielo,
Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.
Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado
Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado.

Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn
Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn;
Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera—
Kaj lia laŭdado ne estis malvera.

Animon tre junan en brakoj li tenis;
En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.
Kaj sono de l' kanto en juna animo
Restadis sen vort', sed kun viva estimo.

Tre longe en mondo ĝi estis premata,
Je revo mirinda pri Di' plenigata!
Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincero
Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.

V. Devjatnin.