Fundamenta Krestomatio (1903)/Husaro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Anĝelo Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Husaro
Infano de zorgo


Husaro
(El Puŝkin.)

Ĉevalon sian li purigis,
Estante forte kolerega,
Kaj diris : "min diablo igis
En loko loĝi malbonega!

      Ni ĉiam tie ĉi restadas
      En turka kvazaŭ batalado :
      Nur solan supon ni manĝadas
      Kaj eĉ ne pensas pri drinkado.

Kaj mastro tie ĉi malbona,
Malbonan havas li edzinon. . . .
Nek via skurĝ', nek vorto bona
Admonas tie ĉi virinon!

      Jen urbo Kiev! Lando kia!
      En buŝon falas mem buletoj,
      Kaj vinon havas domo ĉia,
      Kaj kiaj tie virinetoj! . . .

Ne estas eĉ domaĝ', je Dio,
Sin mem pro ili pereigi!
Malbone estas nur per tio . . ."
—Per kio? volu min sciigi!—

      Kaj li komencis plibonigi
      Lipharon. "Eble ne timulo,
      Li diris, estas vi, sed igi
      Vin miri povas mi—spertulo.

Aŭskultu : regimento nia
Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis.
Mastrino estis bona mia,
Kaj tombon ŝia edz' foriĝis.

      Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis;
      Ni vivis pace, tute bone.
      Al mi Mario humiliĝis,
      Ne diris vorton eĉ malbone.

Se mi malsobra estis tute,
Ŝi mem min zorge kuŝigadis;
Ŝi ĉiam tute sendispute
Je ĉio tuj mem konsentadis.

      Feliĉan vivon mi pasigis,
      Kaj longe tiel vivus eble,—
      Sed jen subite ĵaluzigis
      Min io,—mem diabl' kredeble.

Mi pensis : kial baptanino
Sin levas nokte? kion volas?
Tre juna estas ŝi virino,
Kaj tial eble ŝi petolas! . . .

      Mi observadi ŝin intencis.
      Jen foj' ne dormis mi (en korto
      Jam estis nokto, kaj komencis
      Bruegi vent' kun granda forto).

Kaj vidas mi : ŝi forrampetis,
De forno prenis ŝi karbeton,
Min tre facile pripalpetis,
Disblovis apud forn' fajreton;

      Ŝi ekbruligis kandeleton,
      Kun ĝi angulon ŝi foriĝis,
      De tie prenis boteleton,
      Sur balailon ŝi sidiĝis;

Ŝi senvestiĝis kaj, sorbinte
El boteleto, ŝi tra tubo,
Sur balailo sidiĝinte,
Tuj malaperis, kvazaŭ nubo.

      —Ŝi eble estas sorĉistino,—
      Mi pensis kaj de forn' rapidas,
      Por vidi sorĉon de virino;
      Kaj jen mi boteleton vidas;

Mi flaris : ia acidaĵo. . . .
Mi plankon ŝprucis el botelo :
Forflugis—kia mirindaĵo!—
Kaj forna forko kaj sitelo!

      Sub benko katon mi ekvidis,
      Sur ĝin mi ŝprucis el botelo :
      Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis
      Subite fornon post sitelo.

Sur ĉion ŝprucis sen kompato
Jam mi per tuta forto mia,—
Kaj ĉio : tablo, benko, pato
Forflugis unu post alia.

      Al ili mi ne volis cedi
      Kaj trinkis mem per unu fojo
      Restaĵon . . . Ĉu vi povas kredi?
      Mi ekaperis tuj en vojo :

Mi flugas,—kien? mem ne scias,
Kun forto tranĉas nur aeron,
Al steloj mi : "pli dekstren" krias. . . .
Kaj jen ekfalis mi sur teron,

      Jen mont'. Sur ĝi kaldronoj bolas,
      Kaj oni faras ian ludon.
      Kantadas, fajfas kaj petolas,
      Kun granda ran' edzigas judon.

Mi kraĉis. . . . Flugas jen Mario :
"For! hejmen kuru, petolulo!
Vin oni tuj formanĝos! . . ."—Kio?!
Nu, mi ne estas timemulo!

      Min ne timigu! Kie vojo
      Al hejmo estas?—"Jen sidiĝu
      Sur fornan feron,—kun malĝojo
      Respondas ŝi,—kaj tuj foriĝu!"

Vi volas, ke husar' sidiĝu
Sur fornan feron?! Baptanino,
Mi petas vin, ne freneziĝu,
Ne estu ja malsaĝulino! . . .

      Ĉevalon! "Prenu, malsaĝulo!"
      Ŝi efektive diris veron :
      Jen antaŭ mi ĉeval'-bravulo
      Per hufo forte batas teron.

Sidiĝas mi kun brava vido
Sur ĝin kaj trovi bridon penas,
Sed vane! Rajdas mi sen brido—
Kaj tuj al forno ni alvenas.

      Kaj jen mi tion saman vidas . . .
      Ĉevalo tute jam forestis,
      Kaj mi sur benko rajde sidas . . .
      Jen kia strang'-okazo estis!"

Kaj li daŭrigis plibonigi
Lipharon. "Eble ne timulo,
Li diris, estas vi, sed igi
Vin miri povas mi spertulo."

V. DEVJATNIN.