Fundamenta Krestomatio (1903)/Al brusto, al mia…

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nokt' en la koro Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Heinrich Heine
Tradukita de Leo Belmont
Al brusto, al mia...
Printempo


Al brusto, al mia...
(El Heine.)

Al brusto, al mia—ha, ĝi min doloras,
Almetu maneton, amata knabino!
Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras?
Li por mi la ĉerkon konstruas sen fino!

Ha, kiel li frapas en mi en la koro!
La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . .
Rapidu, rapidu kun via laboro.
Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.

LEO BELMONT.