Fundamenta Krestomatio (1903)/Al la reĝo

El Vikifontaro
Al la reĝo

Vivu la reĝ' al ni, tre longe vivu li!
      Gardu lin Di'!
Justa kaj pia reĝ',— Dio pro nia preĝ'
      Estu kun li.

Forta la reĝa tron', ver' estas lia kron',
      Glavo la leĝ'.
Kun amo en la kor', reĝas kun granda glor' . . .
      Vivu la reĝ'!

Brulu, ho sankta flam' de la eterna am'
      Pro la patruj'!
Kaj forte staros ni, ĉiuj por unu li,
      Pro la patruj'!

Longe, ho, restu vi gloro de la naci',
      Sur reĝa seĝ'!
Via plej granda glor' en la popola kor'.
      Vivu la reĝ'!

L. ZAMENHOF.