En nigra nokto tute sole Mi staras gardon senparole, Eraras for la penso mia Al mia domo familia. Al la standardo fortirita, Ho, kiom estis mi kisita . . . Mi tiam pensis kun malĝojo : Mi vidas vin je l' lasta fojo! Ho dormu dolĉe, karaj miaj! Irante al la litoj viaj, Vi nun per preĝo Dion gloras,— Vi certe ankaŭ min memoras. La horo venis, gard' alia Stariĝos nun sur loko mia. Mi iras dormi tute laca, Mi vidos vin en sonĝo paca.