Fundamenta Krestomatio (1903)/Alaŭdeto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Profeto Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Alaŭdeto
Mi amis vin


Alaŭdeto
(El Bohème.)

Sarkas knabino kanabon
Apud ĝardeno sinjora;
Ŝin alaŭdeto demandas:
"Kial vi tiom dolora?"

—"Gaja mi esti ne povas,
Ho vi, birdeto-kantanto,
Ĉar en la ŝtona kastelo
Mia suferas amanto.

Se mi nur havus plumeton,
Skribus leteron mi al li,
Kaj vi ĝin portus kaj lasus
Sur la fenestron elfali.

Sed nek papero, nek plumo,
Por skribi al la amanto,
Flugu kaj tie salutu
Lin de mi en via kanto.

F. LORENC.