Mi amis vin! Senkore vi ne vidis
Varmegan, puran mian amon.
Konfesis mi—sed tiam vi nur ridis
De l' am' unua koran flamon!
Kaj longe mi suferis . . . Vin, amita,
Mi ne forgesis; sed en koro
La flama amo estas estingita,
Pri ĝi nur restis rememoro.
Sed kial vi, mi petas al mi diri,
Pasintan en mi amon movas?
Por nove ridi? koron mian ŝiri?
Ne, mi suferi pli ne povas!
Ne povas mi . . . ĉar multe mi suferis;
Kor' malvarmiĝis de l' doloro;
Ĉar ami mi jam tute malesperis,
Ĉar kredi vin ne povas koro.