Fundamenta Krestomatio (1903)/Printempo venos

El Vikifontaro
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La Ĉaso  ►
PRINTEMPO VENOS

Se la naturo rigidiĝas
De prem' de l'vintro frostiganta,
Se tute per la neĝ' kovriĝas
Je longe tero ekdormanta,
Amiko kara! vi ne ploru:
Printempo venos kaj somero,
Ke la naturo ree floru,
Ke verdu, reviviĝu tero.

A. Naumann.