Fundamenta Krestomatio (1903)/El Hamleto/Sceno I

El Vikifontaro
El Hamleto Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Hamleto, Akto I, Sceno I
Hamleto, Akto I, Sceno II


Akto I, Sceno I
Teraso antaŭ la palaco.
Francisko staras sur la posteno;
Bernardo venas.
Bernardo He! Kiu?
Francisko  Halt'! Respondu: kiu iras?
Bernardo La reĝo vivu!
Francisko  Ĉu Bernardo?
Bernardo  Jes!
Francisko Vi akurate venis al la servo!
Bernardo Dekdua horo sonis. Iru dormi.
Francisko Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa,
Kaj mi min sentas nun ne tute bone.
Bernardo Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila?
Francisko Eĉ mus' ne preterkuris.
Bernardo  Bonan nokton!
Se vidos vi Marcellon, Horacion,
Kolegojn miajn, rapidigu ilin! 10
Francisko Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras?
(Horacio kaj Marcello venas.)
Horacio Amikoj de la lando.
Marcello  Kaj de l' reĝo.
Francisko Nu, bonan nokton!
Marcello  Bonan al vi dormon!
Vin kiu anstataŭas nun?
Francisko  Bernardo.
Li gardas nun. Adiaŭ! (Foriras.)
Marcello  He! Bernardo!
Bernardo Ĉu Horacio?
Horacio  Peco de li mem.
Bernardo Salut' al vi, Marcello, Horacio!
Horacio Ĉu la apero nun denove venis?
Bernardo Nenion vidis mi.
Marcello  Jen Horacio
Parolas, ke ĝi estas nur imago, 20
Ne kredas li pri la fantom' terura,
Kiun ni vidis jam la duan fojon.
Kaj tial mi lin tien ĉi invitis,
Ke li kun ni maldormu nunan nokton
Kaj, kiam la fantomo reaperos,
Li vidu kaj kun la fantom' parolu.
Horacio He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.
Bernardo Sidiĝu do, kaj provos mi denove
Ataki per rakont' orelon vian,
Ke ĝi forĵetu sian obstinecon 30
Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.
Horacio Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,
Kaj vi rakontu.
Bernardo  En la lasta nokto,
En la momento, kiam tiu stelo
Tre luma, kiun vidas vi, en sia
Kurado trans arkaĵo la ĉiela
En tiu sama loko, kiel nun,
Sin trovis, tiam ni—mi kaj Marcello—
Ekvidis. . . .
Marcello  Haltu! Jen ĝi mem aperas!
(Montras sin spirito en armaĵo.)
Bernardo Li mem, li mem, mortinta nia reĝo! 40
Marcello (al Horacio)
Vi estas instruita, Horacio,
Parolu vi kun li!
Bernardo  Ĉu ne simila
Li estas al la reĝo? Diru mem!
Horacio Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas!
Bernardo Li volas, ke kun li oni parolu.
Marcello Parolu, Horacio!
Horacio (al la spirito) Kiu estas
Vi, kiu vagas en la nokta horo
En la majesta nobla eksteraĵo
De la mortinta reĝo de Danujo?
Mi vin priĵuras per ĉielo: diru! 50
Marcello Li estas ofendita.
Bernardo  Li foriras.
Horacio En nomo de ĉielo! Restu! Diru!
(La spirito foriras.)
Marcello Li iris for, respondi li ne volis.
Bernardo Ha, Horacio, kio al vi estas?
Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli
Ol sonĝo estas tiu ĉi apero?
Horacio Per Dio! Mi ne povus tion kredi,
Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj
Okuloj.
Marcello  Ne simila al la reĝo?
Horacio Ne malpli multe, ol vi al vi mem. 60
Jes, ĝuste tian portis li armaĵon
En la batalo kontraŭ la Norvegoj,
Li ĝuste tian vidon havis, kiam
Li en kolero sian pezan glavon
En la glacion batis. Strange!
Marcello  Tiel
Li jam du fojojn kun minaca vido
Aperis antaŭ ni en sama horo.
Horacio Ne povas mi precize ĝin klarigi;
Sed la apero, kiom mi komprenas,
Al nia land' malbonon antaŭdiras. 70
Marcello Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kial
Nun gardoj ĉie staras, pafilegoj
Nun estas pretigataj ĉiam novaj,
El l' eksterlando venas bataliloj,
Rapide ŝipoj estas konstruataj
En granda nombro, kaj eĉ en dimanĉoj
Ne ĉesas la prepara laborado?
El kia kaŭzo tiu rapidado
Kaj laborad' en tago kaj en nokto?
Ĉu povas iu diri?
Horacio  Jes, mi povas,— 80
Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis.
La lasta reĝo, kies la figuro
Ĵus antaŭ ni aperis, estis iam
Vokita—vi ĝin scias—al batalo
De la Norvega reĝo Fortinbras.
Hamleto, nia brava, glora reĝo,
En la batalo venkis Fortinbrason.
Laŭ la kontrakto antaŭsigelita
Kaj sankciita de la rajt' kaj moro
Post morto de l' venkita Fortinbras 90
La tuta lando de l' venkita reĝo
Transiris en posedon de l' venkinto.
Se la venkinto estus Fortinbras,
Al li transiri devus nia lando.
Sed nun la juna fil' de Fortinbras,
Kuraĝigita eble per la morto
De nia reĝo, amasigis aron
Da kuraĝuloj kaj aventuristoj
Por entrepreno, kiun nia regno
Komprenas bone; lia celo estas: 100
Per forta mano de la bataliloj
Elŝiri nun el nia man' la landon,
Perditan per batal' de lia patro.
Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzo
De niaj prepariĝoj kaj gardado
Kaj laborado en la tuta lando.
Bernardo Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estas
Nun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certe
Nun vizitadas nokte nian gardon
Terura la fantomo en armaĵo 110
De l' reĝo, kiu kaŭzis la militon.
Horacio Ne! Mi alion timas de l' fantomo!
En la plej glora temp' de l' granda Romo,
Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro,
Mortintoj sin ellevis el la tomboj
Kaj promenadis tra la urbaj stratoj;
Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,
Kaj sanga roso, makulita suno,
Mallumigita luno,—ĉio tio
Aperis tiam kiel antaŭsignoj 120
De granda malfeliĉo. Tiel ofte
Antaŭ la veno de renversoj grandaj
Sin montras strangaj kaj teruraj signoj
En la naturo. Al ni ankaŭ certe
Nun la ĉielo sendas tian signon. . . .
(La spirito denove aperas.)
Horacio Sed ha! denove li aperas! Nepre
Mi nun kun li parolos, se eĉ morto
Al mi per ĝi minacos! Halt', fantomo!
Se voĉon vi posedas kaj parolon,—
Parolu! Se per ia bona faro 130
Al vi trankvilon povas mi alporti,—
Parolu! Se danĝero al la lando
Minacas kaj ankoraŭ estas eblo
La landon antaŭsavi,—ho, parolu
Kaj se en via vivo vi kolektis
Trezorojn kaj enfosis en la teron
Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,—
Parolu! Diru! Restu kaj respondu!
(Koko krias.)
Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras!
Marcello Ĉu piki lin per mia halebardo? 140
Horacio Jes, piku lin, se li ne volas stari!
Bernardo Jen ĝi!
Horacio  Jen ĝi! Ho, halt'!
Marcello  Ha, ĝi foriris!
(La spirito foriras.)
Ni lin ofendas! Kontraŭ majesteco
Ni venas kun sovaĝa atakado!
Kiel aer' li estas nevundebla,
Kaj nia atakado estas vana!
Bernardo Li volis jam paroli, sed la koko
Ekkriis.
Horacio  Kaj subite li ektremis,
Simile al estaĵo pekoplena
Ĉe krio de teruro. Oni diras, 150
La koko, trumpetisto de l' mateno,
Per sia laŭta, forta, hela voĉo
El dormo vekas dion de la tago,
Kaj laŭ la krio de la koko tuj
El akvo, fajro, tero kaj aero
Spirito ĉiu, kie ajn li vagas,
Rapidas hejmen; la fantomo pruvis
Al ni, ke tio estas ne malvero.
Marcello Li malaperis ĉe la koka krio.
Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska, 160
En kiu sur la teron venas Kristo,
La koko krias tra la tuta nokto:
Kaj ne kuraĝas tiam la spiritoj
Sin montri, kaj la nokto estas pura,
La steloj ne minacas, la koboldoj
Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas:
Ĉar tiel sankta estas tiu nokto.
Horacio Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas.
Sed vidu, la mateno purpurvesta
Sin levas sur la roson de l' monteto: 170
Ni povas jam forlasi la postenon,
Kaj mi konsilas: tion, kion vidis
Ni en la nokto, ni rakontu ĉion
Al la Hamleto juna; ĉar mi ĵuras,
Ke la spirito, por ni tiel muta,
Al li parolos. Ĉu konsentas vi,
Ke ni al li raportu, kiel amo
Kaj ŝuldo al ni fari ĝin ordonas?
Marcello Mi petas vin, ni faru ĝin! Mi scias,
En kia loko ni lin certe trovos. 180
(Ĉiuj foriras.)