Fundamenta Krestomatio (1903)/El Hamleto/Sceno II

El Vikifontaro
Hamleto, Akto I, Sceno I Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Hamleto, Akto I, Sceno II
Hamleto, Akto I, Sceno III


Akto I, Sceno II
Salono en la palaco.
La reĝo, la reĝino, Hamleto, Polonio, Laerto,
Voltimand, Kornelio, korteganoj eniras.
Reĝo Ankoraŭ freŝa estas la memoro
Pri l'morto de la kara nia frato;
Al nia kor' konvenus nun funebri,
Kaj kvazaŭ unu frunto de malĝojo
La tuta regno devus nun sulkiĝi:
Sed tamen la prudento necesigas
Nin venki la naturon; kun malĝojo
Pri la mortinto ni decidis ligi
Memoron pri ni mem kaj pri la regno.
Kaj tial ni kun ĝojo depremita, 10
Per unu el l' okuloj plezurante
Kaj per la dua larmojn verŝegante,
Kun ĝoj' funebra, plor' edziĝofesta,
Pesante juste ĝojon kun doloro,
Edziĝis kun l' edzin' de nia frato,
Kun la reĝino nia kaj vidvino,
Heredantino de la glora regno.
Obeis ni per tio ĉi al via
Konsilo tre prudenta kaj libera,
Akceptu nian dankon kaj saluton! 20
Kaj nun transiru ni al la aferoj.
Vi scias, ke la juna Fortinbras,
Ne respektante dece nian indon,
Pensante eble nun, ke per la morto
De nia kara frato renversiĝis
La ordo kaj la fort' en nia lando,—
Ekpensis, ke li estas pli potenca,
Kaj ekturmentis nin per la postulo
Redoni nun al li la tutan landon,
Perditan de mortinta lia patro 30
Laŭ plena rajt' al glora nia frato.
Ni tial vin kunvokis nun. Aŭskultu
Decidon nian: Jen ni skribis skribon
Al l' onklo de la juna Fortinbras—
Malforta kaj malsana en la lito,
L'intencon de la nevo li ne scias—
Ni skribis, ke retenu li la nevon
De liaj krimaj, arogantaj agoj,
Ĉar ĉiuj prepariĝoj ja fariĝas
En lia propra lando kaj popolo. 40
Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio,
Ni sendas kun la skribo kaj saluto
Al la maljuna estro de l' norvegoj.
Sed ne ricevas vi la rajton trakti
Kun la norvego pli, ol en mezuro
De tio, kion ĵus ni al vi diris.
Adiaŭ, kaj per rapideco montru
Al ni fervoron vian!
Kornelio &
Voltimand
 Kredu, reĝo,
Fidele ni plenumos la ordonon.
Reĝo Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon! 50
(Voltimand kaj Kornelio foriras.)
Kaj nun, Laerto, al l'afero via!
Vi diris, ke vi peti ion volas!
Pri kio ajn prudenta vi al ni
Parolos, viaj vortoj ne perdiĝos.
Volonte ni plenumos vian peton.
Ne pli obea estas kap' al koro,
Ne pli servema mano al la buŝo,
Ol la Danuja tron' al via patro.
Sciigu nin pri la deziro via.
Laerto Mi petas vin, permesu al mi, reĝo, 60
Reiri nun Francujon. Mi volonte
El tie venis tien ĉi, por fari
La servon mian ĉe l' kronado via;
Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon,
Sopiras mi denove al Francujo,
Kaj nun de vi permeson mi petegas.
Reĝo Ĉu via patro ĝin permesas? Kion
Al tio diras Polonio?
Polonio  Reĝo!
Li eldevigis la permeson mian
Per ne ĉesanta ripetado, tiel, 70
Ke fine mi al lia peto donis
Sigelon mian. Nun por li mi petas
Permeson vian, via reĝa moŝto.
Reĝo Mi liberigas vin. Nun via tempo
Libere estas al dispono via.—
Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto,
Vi, kara nevo, kara filo mia!
Hamleto (flanken)
Sed certe tute fremda per la koro.
Reĝo Ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto?
Hamleto Ho, ne! Mi staras ja antaŭ la suno! 80
Reĝino Forĵetu la doloron, kara filo,
Amikan frunton montru al la reĝo.
Ne serĉu kun palpebroj mallevitaj
Eterne vian patron en la polvo.
Vi scias ja: la leĝoj de l' naturo
Ne estas refareblaj! Kio vivas,
Necese devas iam morti. Vivo
Eterna post la tombo nur ekzistas.
Hamleto Ho, jes, reĝino, ĉiuj devas morti.
Reĝino Nu kial do la morto de la patro 90
Al vi ekŝajnis tiel eksterorda?
Hamleto Ekŝajnis? Ne, ĝi estas, ho, patrino.
Ne mia nigra vesto, nek la ĝemoj,
Nek la okuloj plenaj de larmaro,
Nek la funebra vido de l' vizaĝo,
Nek ĉiuj moroj de senkonsoleco
Min vere montras. Ĉio estas ŝajno.
Funebron estas tre facile ludi.
L' efektivaĵon portas mi interne;
Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj. 100
Reĝo Tre bela kaj laŭdinda estas via
Malĝojo pri la patro la mortinta.
Sed sciu, ankaŭ via patro perdis
La patron sian, tiu—ankaŭ sian.
La filo, laŭ la ŝuldo de infano,
Funebri devas kelkan tempon. Tamen
Obstine kaj sen ia fino plendi,—
Agado tia estas granda peko
Kaj tute ne konvenas al la viro.
Ribel' ĝi estas kontraŭ la ĉielo, 110
Signo de kor' sovaĝa kaj senbrida,
De kapo nematura kaj malforta.
Pri kio ĉiu scias, ke fariĝi
Ĝi devis; kio estas tute simpla,
Plej ordinara fakto en la mondo:
Pro kia kaŭzo tion ĉi obstine
Alpreni al la koro? Fi, ĝi estas
Pekado kontraŭ Dio kaj naturo,
Pekado kontraŭ la mortinto mem;
Malsaĝo antaŭ pura la prudento, 120
Kiu predikas: "patroj devas morti".
Kaj kiu ĉiam, de l' mortint' unua
Ĝis nuna tempo, diras kaj ripetas:
"Ĝi devas tiel esti!" Mi vin petas,
Forĵetu la doloron la sencelan
Kaj vidu patron en persono nia;
La mondo sciu, ke al nia trono
Vi estas la sendube plej proksima,
Kaj, kiel plej amanta el la patroj,
Mi portas por vi amon plej varmegan 130
En mia koro. Ke vi nun reiru
Al la lernejo alta Vittenberga,
Ni tion ne dezirus; ni vin petas,
Vi restu apud ni, amata nevo,
Unua kortegano, kara filo.
Reĝino Vi ne rifuzu al patrino via:
Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.
Hamleto Al vi obei estas mia ŝuldo.
Reĝo Jen tio estas bele respondita.
Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino, 140
La propravola cedo de Hamleto
Plenigas mian koron per plezuro;
Kaj tial ni aranĝos nun festenon,
Kaj kune kun la sono de l' pokaloj
La pafilegoj tondru; ĉiun fojon,
Kiam la reĝo levos la pokalon,
De l' tero tondro iru al ĉielo,
Tra l' mondo ĝojon disportante.—Venu!
(La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras.)
Hamleto Ho, kial ne fandiĝas homa korpo,
Ne disflugiĝas kiel polv' en vento! 150
Sin mem mortigi kial malpermesis
La Plejpotenca! Dio mia granda!
Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj
Aperas ĉiuj agoj de la mondo!
Fi, fi! Ĝardeno plena de venenaj
Malbelaj herboj, ĉie senescepte!
Apenaŭ pasis du monatoj! Ne!
Nur ses semajnoj! Tia granda homo!
Se lin kompari kun la nuna reĝo,
Li estis Apolono ĉe Satiro! 160
Kaj tiel amis li patrinon mian,
Ke al la ventoj eĉ li ne permesis
Vizaĝon ŝian tuŝi! Ho, ĉielo!
Ho tero! Ĉu forgesi estas eble?
Kaj ŝi ja lin pasie tiel amis!
Kaj tamen nun post kelke da semajnoj. . . .
Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi!
Malforto! via nom' estas: virino!
Monato! Ŝi ankoraŭ ne eluzis
La ŝuojn, kiujn portis ŝi, irante 170
Funebre post la ĉerk' de mia patro.
Verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj.
Ho Dio mia! Besto senprudenta
Malĝojus ja pli longe! Nun edzino
De mia onklo, frat' de mia patro,
Sed ne simila pli al mia patro,
Ol mi al Herkuleso! Nur monato!
La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj
Ankoraŭ de l' vizaĝ' ne malaperis,—
Ŝi estas jam edzino de alia! 180
Ho, malbenita rapideco flugi
En kriman liton, liton de adulto!
Ne bonon ĝi alportos! Tamen krevu
Kor' mia, sed silentu mia buŝo!
(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)
Horacio Salut' al la reĝido!
Hamleto  Ha, mi ĝojas
Vin vidi! Se memoro min ne trompas,
Vi estas Horacio?
Horacio  Jes, reĝido,
Kaj ĉiam tute preta al vi servi.
Hamleto Ne nomu min "reĝido", sed "amiko".
Sed kial vi forlasis Vittenbergon? 190
(Al Marcello)
Marcello?
Marcello  Jes, reĝido.
Hamleto  Mi tre ĝojas
Revidi vin. (Al Horacio) Sed diru serioze,
Por kio vi forlasis Vittenbergon?
Horacio De maldiligenteco, ho, reĝido
Hamleto Al malamiko via ne permesus
Mi tion diri, kaj vi vane penas
Kredigi min, ke tio estas vero.
Mi scias, vi ne amas sen laboro
Vagadi. Kion tie ĉi vi faras?
Ĉu trinki vi ankoraŭ volas lerni? 200
Horacio Mi alveturis al la enterigo
De via patro.
Hamleto  Ha, ne moku min,
Kolego; diru, ke vi alveturis
Al fest' edziĝa de patrino mia!
Horacio Jes, vero, princ', la dua baldaŭ sekvis
Post la unua.
Hamleto  Vidu, mia kara,—
Afero simpla de ekonomio:
De l' fest' funebra restis multaj manĝoj,—
Por ke la manĝoj vane ne pereu,
Edziĝon fari oni nun rapidis. 210
Ho, pli volonte mi en la infero
Renkontus malamikon plej malbonan,
Ol tagon tiun ĉi alvivi! Ŝajnas
Al mi, ke mi la patron mian vidas . . .
Horacio Ha, kie?
Hamleto  En l' okuloj de l' animo.
Horacio Mi konis lin, li estis brava reĝo.
Hamleto Li estis homo en plej pura senco.
Al li similan ni neniam vidos.
Horacio Reĝido, al mi ŝajnas, ke mi vidis
Lin en la lasta nokto.
Hamleto  Vidis? Kiun? 220
Horacio La reĝon, vian patron, mia princo.
Hamleto La reĝon? Mian patron?
Horacio  Trankviligu,
Reĝido, por momento vian miron
Kaj elaŭskultu, kion mi raportos
Pri mirindaĵo, kies la verecon
Atestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj.
Hamleto Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!
Horacio Du noktojn al Marcello kaj Bernardo
Aperis ĝi: postene ili staris,—
Kaj jen en noktomeza silentego 230
Aperas antaŭ ili ia ombro,
Simila tute al la patro via,
Armita de la kapo ĝis piedoj;
Per paŝo serioza kaj majesta,
Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas;
Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon
Antaŭ la teruritaj oficiroj,
Proksime tiel, ke per halebardo
Ĝin ili povus tuŝi. Dispremitaj
De granda timo, ili mute staras 240
Kaj eĉ ne provas ion ekparoli.
Pri la aper' mistera kaj terura
Al mi ili rakontis. Mi kun ili
En la sekvanta tria nokto gardis,
Kaj jen tre vere en la sama horo,
Pri kiu ili diris, en la sama,
Perfekte tiu sama maniero
Aperis la fantomo. Vian patron
Mi konis, la fantom' al li similis,
Kiel de l' sama akvo gut' al guto. 250
Hamleto Sed kie ĝi okazis?
Marcello  Ĝi okazis
Sur la teras', kie ni staris garde.
Hamleto (al Horacio)
Al li parolis vi?
Horacio  Jes, mia princo;
Sed li al mi eĉ vorton ne respondis.
Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas
La kapon kaj moveton ian faras,
Por ekparoli: sed subite tiam
Ekkriis laŭte koko la matenon,
Kaj tuje forrapidis la fantomo
Kaj malaperis.
Hamleto  Efektive strange! 260
Horacio Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero!
Ni ĝin kalkulis kiel nian devon
Al vi raporti pri l' afero.
Hamleto  Vere,
Sinjoroj, tio min maltrankviligas.
Ĉu vi hodiaŭ staros gardon?
Ĉiuj  Jes.
Hamleto Kaj, diras vi, li estis en armaĵo?
Ĉiuj Jes, princo.
Hamleto  De la kapo ĝis piedoj?
Ĉiuj De l' kapo ĝis piedoj, nia princo.
Hamleto Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis?
Horacio Levita estis lia viziero, 270
Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon.
Hamleto Ĉu la rigardo estis malafabla?
Horacio Mieno lia montris pli suferon,
Sed ne koleron.
Hamleto  Ĉu li estis pala,
Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo?
Horacio Terure pala.
Hamleto  Ĉu li vin rigardis?
Horacio Tre forte.
Hamleto  Kial mi kun vi ne estis!
Horacio Por vi l' apero estus tro terura!
Hamleto Tre povas esti. Ĉu li longe restis?
Horacio Apenaŭ centon povus vi kalkuli 280
Ĉe nerapida kalkulad'.
Marcello &
Bernardo
 Pli longe!
Horacio Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis.
Hamleto La barbo estis griza, ĉu ne vere?
Horacio Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidis
Ĉe lia vivo: duonnigre-griza.
Hamleto Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros:
Denove eble venos la fantomo.
Horacio Ĝi certe venos.
Hamleto  Kaj se ĝi aperos
En l' eksteraĵ' de mia nobla patro,
Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tuta 290
Al mi minacus la infero. Vin
Mi ĉiujn petas, se ĝis nun silentis
Vi pri l' apero, tenu ankaŭ plu
Ĝin en sekreto; kaj al ĉio, kio
Okazos eble en la nokto, havu
Okulojn kaj orelojn, sed ne buŝon.
Per mia amo mi vin rekompencos.
Adiaŭ do! en la dekdua horo
Sur la teraso mi vin revizitos.
Ĉiuj Al via princa moŝto niaj servoj! 300
Hamleto Ne, via amo, kiel al vi mia.
Adiaŭ do!
(Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)
 Spirit' de mia patro
En bataliloj! Mi supozas ion
Malbonan. Ho, se venus jam la nokto!
Ĝis tiam do trankvile! Malbonaĵoj
Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago,
Se eĉ murego tera ilin kovras.
(Foriras.)