Saltu al enhavo

Fundamenta Krestomatio (1903)/El la paperujo de miaj fabloj

El Vikifontaro
El la paperujo de miaj fabloj
I

   La homo estas kiel la ŝipo :
En sia vojo li ne eraros;
Li kvankam scias, el kie fluas,
Sed li ne scias, kie li staros . . .

II

   Jen Johano komencis parolon de saĝo
Pri alvoko de homo, pri ĝiaj influoj;
Sed lin aŭdis neniu, kaj eĉ sen domaĝo
Iu vidis, ke havas li—botojn kun truoj.

JOZEFO WASNIEWSKI.