Saltu al enhavo

Fundamenta Krestomatio (1903)/Ĉe l’ maro

El Vikifontaro
Ĉe l'maro
(El Heine.)

Ĉe l' maro nigra roko grandegas,
Sur ĝi nun en sonĝoj mi sidas.
La vento fajfas, la mevoj kriegas
Kaj la ondoj bruantaj rapidas.

Amata de mi estis multa knabino,
Kaj ĝoja kolego en rondo . . .
Kien ili foriĝis? Nur vento sen fino
Eraras kaj ŝaŭmas la ondo.

E. de WAHL.