Fundamenta Krestomatio (1903)/La gaja migranto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La kapelo Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
La gaja migranto
La vojo


La gaja migranto

Se donas Di' al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom',
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon, al la hom'.

De l' montoj riveretoj fluas,
Alaŭdoj kantas super mi,
Mi ankaŭ gajan kanton bruas
Al la tutmonda harmoni'.

Al Dio fidas mi kun ĝojo :
Li zorgas pri la tuta ter',
Li ankaŭ min sur mia vojo
Eterne gardos de danĝer'.

L. ZAMENHOF.