Fundamenta Krestomatio (1903)/La kapelo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kanto de l'ligo Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
La kapelo
La gaja migranto


La kapelo
(El L. Uhland.)

Supre staras sur la monto
La silenta kapeleto,
En la valo, ĉe la fonto,
Ĝoje kantas paŝtisteto.

Sonorado, mortkantado
Nun eksonis tra l' silento,—
Haltis knabo en kantado
Kaj aŭskultas kun atento.

En la tombojn de l' monteto
El la valo ĉiu venos.
Ankaŭ vin, ho paŝtisteto,
Oni iam tien prenos.

L. ZAMENHOF.