Benita, kiun Dia mano Poeton eksanktigas! Li volon Dian, homan koron, Profunde komprenigas. Li konas kanton, kiun homo Kaj kiun birdo ploras; Li frapon de la kor' komprenas, Se velkas ĝi, se floras. Malklaron de aliaj homoj Li vidas malfermitan; De Di' la filojn li kondukas En landon promesitan.