Saltu al enhavo

Fundamenta Krestomatio (1903)/La velo

El Vikifontaro
La velo ()
Tradukita de L. Sokolov
Fundamenta Krestomatio (p. 388)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  La poeto
Plendo  ►
La velo
(El Lermontov.)

Blankiĝas velo en la maro
Glitante sur la bluaj ondoj . . .
Vi hejme kion lasis, kara,
Kaj serĉas en aliaj mondoj? . . .

La ondoj ludas, fajfas vento,
Kaj fleksas sin kaj krakas masto . . .
Ĝi kuras, kuras de l' kontento,
Feliĉon serĉas en la vasto! . . .

Sub ĝi—bluaĵo estas hela,
Kaj supre—granda blua placo;
Sed la ventegon petas velo—
Ĉu en ventegoj estas paco!?

L. SOKOLOV.