Fundamenta Krestomatio (1903)/Plendo

El Vikifontaro
Plendo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  La velo
Tri palmoj  ►
Plendo

Morto! . . . ĉio jam finita!
Kie estas do feliĉo?
Kie gloro promesita?
Mia korpo nun—dediĉo
Al la vermoj, al putrado;
La animo bona, saĝa—
La ofer' de l' neestado!

Ĝin severa kaj sovaĝa
La sendanka, senmemora,

En la tempo de vivado
La servema kaj fervora,
Senanima societo
Ekforgesos nun por ĉiam,
Kaj eĉ ĝemo kaj larmeto
Memorigos min neniam! . . .

M. SOLOVJEV.