Fundamenta Krestomatio (1903)/La sklavoŝipo

El Vikifontaro
La sklavoŝipo
(El Heine.)
I

   La ŝipoŝarĝisto Minheer van Kek
Sidadas en longa medito,
Li taksas sur ŝipo la koston de l' ŝarĝ',
La sumon de ebla profito.

   "Tricent barelegoj da pipro, da gum'
Kaj poste la sablo de oro . . .
Ĝi estas tre bona, sed tamen al mi
Pli plaĉas la nigra trezoro.

   "Ses centojn da negroj mi ĉe Senegal
Akiris je prezo profita.
Malmola viando, simila al ŝton',
La membroj—el ŝtalo forĝita.

   "Mi donis por tiu ĉi bela akir'
Brandakvon, glasperlojn kaj feron;
Gajnonte en ĉio ok centojn je cent,
Mi faros bonegan aferon.

   "Se restos el ili ne pli ol tricent
Ĉe veno al Rio-Ĵanejro,
Mi havos cent orajn dukatojn por pec'
De l' domo Gonzales Perejro."

   Sed jen deturniĝas Minheer van Kek
De sia pensado persista:
Al li proksimiĝas la ĥirurgiist'
Van Smisen, la ŝip-kuracisto.

   Van Smisen, maldika malgrasa figur',
La nazo kun ruĝaj verukoj.
"He, kiel nun fartas—ekkrias Van Kek,
La negroj kun la antaŭtukoj?"

   Van Smisen salutas. "Hodiaŭ al vi,
Ne estos agrabla raporto:
Bedaŭre en tiuj ĉi tagoj sur ŝip'
Oftiĝis l' apero de morto.

   "Ĝis nun ĉiutage mortadis po du,
Hodiaŭ—ne malpli ol seso,
Du viroj, kvar inoj: la morto ĉe ni
Laboras kun granda sukceso.

   "Mi la malvivulojn esploris kun pen',
Ĉar ofte la nigraj satanoj
Trompadas, por esti ĵetitaj de l' ŝip',
Estante plenvivaj kaj sanaj.

   "Mi lasis depreni de ĉiu mortint'
La feran multpezan katenon,
Ke ili ne estu barataj de ĝi,
Faronte la maran promenon.

   "Kaj tuj el la maro elnaĝis areg'
Da skvaloj sangame-malsataj,
La bestoj avidas je negroviand'
Kaj estas de mi pensiataj.

   "De l' tago ke ni nin demetis de l' bord',
Nin sekvas ĉi tiuj gajuloj
Kaj flaras l' aeron, turniĝas al mi
Kun mutaj, sed klaraj postuloj.

   "Ĝi estas amuzo aŭskulti de l' ŝip'
La dentokrakadon de l' bestoj;
La unuj profitas je kapo aŭ man',
L' aliaj je sangaj intestoj.

   "Post sata manĝado la bestoj al ni
Alnaĝas en aro solena
Kaj min rigardadas kun preskaŭ-dezir'
Min danki por tia festeno."

   Sed lin interrompas, ĝemante, van Kek
Kun krio: "Malbeno de sorto!
Kiele malhelpi je tia malbon'
Kaj savi la negrojn de morto?"

   Van Smisen rediras: "En tiu ĉi mort'
La negroj mem estas la kaŭzo,
Ĉar ili difektas l'aeron de l' ŝip'
Per spiro kaj mortas pro naŭzo.

   "Aliaj pereas pro melankoli'
Kaj fine pro granda enuo,
Kaj farus al ili utilon aer',
Dancado, muziko kaj bruo."

   Kaj diras van Kek: "La konsilo, doktor',
Min ravas, ĝi estas tre bela,
Vi montras vin, mi ĝin konfesas al vi,
Pli saĝa ol Aristotelo.

   Se la prezidanto de la Societ'
"Tulipo-nobligo Holanda"
Sin nomas saĝulo,—kompare je vi
Li estas azeno multgranda.

   "Muzikon, muzikon! la nigra viand'
Tuj sur la ferdekon de l' ŝipo!
Kaj kiu ne trovos amuzon en danc
Ĉi tiu ĝin trovos en vipo!"

II

   Milaroj da steloj de l' blua ĉiel'
Bril-lumas per fajr-iluminoj,
Rigardas kun varmo, kun amo, kun saĝ'
Kiele okuloj virinaj.

   Rigardas la maron, kaj tiu ĉi mar'
Fosfore radias purpuron
Kaj balanciĝetas, kaj ondo post ond'
Elĝemas voluptan plezuron.

   La veloj ne bruas ĉe l' masto de l' ŝip',
Rulitaj de la ŝipanaro,
Sed lumas lanternoj sur ĝia ferdek'
Kaj sonas muzik' sur la maro.

   Ŝipano muzikas per granda tambur'
Kaj la kuiristo per fluto,
La ŝipa piloto—per violonĉel',
Kaj Smisen—trumpet' per dufuta.

   Kaj cento da negroj, la seksoj en kun',
Krietas kaj saltas kaj dancas,
Post ĉia eksalto la fera katen'
Sin brue kaj takte balancas.

   La negroj saltadas kun bruo kaj ĝoj'
Kaj iam negrin-belulino
Alpremas plen-nudan amikon al si
Kun voluptemeco senfina.

   La ekzekutisto kun gaja rigard'
Gvidadas la ordon sur ŝipo,
Li estas de l' balo la "Maitre des plaisirs"
Kaj danci invitas per vipo.

   Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
Laŭtiĝas la bruo sovaĝa,
Kaj ĉie vekiĝas la monstroj de mar'
Dormintaj en dormo malsaĝa.

   Duone-dormante alvenas skvalar'
En centoj, pikata de miro,
Rigardas la ŝipon kun granda konfuz',
Ĉu eble montriĝos akiro.

   Sed ili rimarkas: la horo de l' manĝ'
Ne estas ankoraŭ sonita,
Kaj ĉiu oscedas per larĝa buŝeg',
De dentoj-segiloj plantita.

   Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
La negroj dancadas sen fino,
La skvaloj mordegas la vostojn al si
Pro la malsatego obstina.

   Mi pensas, al ili ne plaĉas muzik'
Kiele al ĉia fripono.
"Ne kredu al malmuzikema brutul',"
Eldiris poet' Albiona.

   Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
La negroj senlace baletas,
Ĉe l' alta fokmasto Minheer van Kek
Rigardas ĉielon kaj petas:

   "Pro Kristo! konservu, plej sankta Sinjor',
La vivon al miaj sovaĝaj,
Se ili ekpekis, vi scias, ho Di',
Ke ili ja estas malsaĝaj.

   "Pardonu Vi ilin, pro amo al Krist',
Mortinta por savo de l' tero,—
Ĉar se al mi restos ne pli ol tricent,
Pereos la tuta afero."

A. KOFMAN.