En vespero somera vojevodo kolera
Al la hejma kastelo rapidas;
Al la lito edzina kun teruro senfina
Li alvenas,—neniun li vidas.
En doloro brulanta kaj per mano tremanta
Sian grizan lipharon li prenis,
De la lito foriris, la manikojn retiris
Kaj ektondris—kozako alvenis.
"Kial, best' abomena, mia pordo ĝardena
Restas nokte sen hundo, sen gardo?
Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakan
Kaj silente min sekvu, bastardo!"
Kun pafil' en la mano al ĝardena altano
Ili ambaŭ sen bru' alŝteliĝas.
Sur la benka herbaĵo ia lumas blankaĵo :
En tolaĵo virino vidiĝas.
Unu manon levinte, la okulojn kovrinte,
Per la dua forpuŝi ŝi penis
Unu viron petantan, surgenue starantan,
Kiu nun en la brakoj ŝin tenis.
Kaj en flama fervoro li parolis : "Ho, koro,
Ĉu jam ĉio por ĉiam perdita?
Eĉ la premoj de l' mano per la mon' de l' tirano
Ĉiuj estas jam foraĉetitaj?
Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis,—
Malproksime nun plori mi devas;
Li ne amis, ne ploris, nur per mon' eksonoris,—
Kaj li ĉion por ĉiam ricevas.
Sur la brusto anĝela lia kapo malbela
En dorloto de nun ripozados,
De la roza buŝeto, de la ruĝa vangeto,
Li ĉielan feliĉon suĉados.
Sur ĉevalo fidela, en vetero kruela,
Mi rapidas al mia anĝelo—
Por sopire foriri kaj al vi nur deziri
Bonan nokton en lia kastelo . . ."
Ŝi silentas senmove; li komencas denove
Sian plendon kun petoj kaj ploro,
Ĝis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte,
Ŝi defalis al li al la koro.
En l'arbaĵo silente, aŭskultante atente,
Staras ambaŭ gardantoj kovritaj,
Ili staras genue, en la manoj senbrue
La pafiloj ektremis ŝargitaj.
"Estro"! diris kozako, "ia stranga atako
Al mi ligas subite la manon;
Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon,
Kiam tuŝi mi volis la ĉanon."
—"Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos!
Jen saketo kun pulvo : sen vorto
Vi preparos, vi pafos, kaj se ŝin vi ne trafos.
Mi edzigos vin mem kun la morto.
"Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos,—l'unue
De l' amanto diskrevu la koro."
La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris
En la frunton de . . . lia sinjoro.
|