Fundamenta Krestomatio (1903)/Latva popola kanto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Al la memoro de Josef Wasniewski Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Latva popola kanto
Malgrand'-rusa kanteto


Latva popola kanto

Mi en kampo kapon metos,
Por defendi patrolandon.
Mi pli vole kapon donus,
Ol mi donus patrolandon.

Bruu, bruu, fulmodio,
Rompu ponton sur la Dina,
Ke ne venu malamikoj
En la mian patrolandon.

Landoj de tri reĝoj bruas,
Kie fratoj ĉevaliras,
Fortaj viroj kiel kverkoj,
Glavoj ŝtalaj sonoregas.

Kien iros vi frateto,
Tien iros mi kun vi;
Kie glavon vi pendigos,
Tie la kroneton mi.

R. LIBEKS