Jam malsupre suno staras, Jam rapide vesperiĝas. . . . Kion do knabino faras? Kial do ŝi ne montriĝas? Ĉu patrino ne permesas? Aŭ alia jam ŝin tenas?
Kaj ŝi dolĉe lin karesas Kaj al mi nun ne elvenas? "Ho, knabino! per fiero Vi fariĝis nefidela: Kial do vi en vespero Ne elvenis, mia bela? —Ho, karulo! tempo pasis, Ĝustatempe mi ne venis, Ĉar gepatroj min ne lasis, Ĉar gefratoj min fortenis". . . . "Ne, ne ili vin fortenis! Diru simple kaj sincere: Malbelulo, mi ne venis, Ĉar ne amas vin plu vere!" Ha, mi vidas, kion faras Karulino malfidela: Kun alia ŝi nun staras, Pli feliĉa kaj pli bela. . . .