Halka/Antaŭparolo
Stanislaw Moniuszko (Stanislav Monjuŝko), unu el plej geniaj polaj muzik-komponistoj, reforminto de la pola opero, naskiĝis en la jaro 1819, en la gepatra bieno Ubiel (Minska gubernio).
Lia patro, viro humaniste instruita kaj talenta, estis estiminda civitano kaj brava militisto, batalinta por la libereco de Polujo, — lia patrino estis virino klera, sciis tre bone ludi fortepianon kaj kanti, kaj ŝi zorgeme flegis la ĝermojn de l’ talento, kiu vekiĝis en M. tre frue.
Ricevinte de la naturo delikatan muzikan aŭdosenton, Moniuszko jam kiel infaneto memoris bone la melodion de ĉiu aŭdita kanteto kaj ripetis ĝin tre facile per sia voĉeto. Li avide aŭskultis la muzikon de vilaĝanoj, same kiel popolajn kantojn, fabelojn kaj legendojn, kaj li partoprenis en la superstiĉaj popolaj ceremonioj kaj festoj de sia hejmlando. — Cio ĉi potence impresis lian fantazion kaj imagecon kaj tie estis la fonto, el kiu li estis ĉerponta la riĉecon de ritmoj, karakterizantaj lian muzikon, — el tie fluas ankaŭ la meditemo de melodioj en liaj muzikbildoj, rekreantaj la popolajn ceremoniojn.
En la jaro 1827 la knabo estis sendita en Varsovion, kie li edukiĝis kaj lernis la muzikan teorion ĉe konata tiam muzik-instruisto A. Freyer, lerninto de la pola oper-komponisto Elsner.
En la jaro 1831 M. revenis al la gepatroj, kiuj, malriĉiĝinte, ekloĝis en Minsk kaj sendis sian filon en la tiean gimnazion. La studojn pri muziko M. daŭrigis tie sub gvidado de D. Stefanowicz ĝis la jaro 1835, kiam M. forveturis Berlinon, por studi dum kvar jaroj la teorion de supera muziko ĉe profesoro Rungenhagen.
En la jaro 1839, Moniuszko revenas hejmen, ekloĝas en Vilno, kaj, edziĝinte sen-dote, li devas malfacile perlabori la ĉiutagan panon kiel orgenisto kaj malmulte pagata muzik-instruisto.
Malgraŭ siaj materialaj zorgoj la 21 jara muzikisto fariĝas baldaŭ gvidanto de la tuta artista movado en Vilno: li aranĝas koncertojn, akompanas fortepiane aŭ direktas la orkestron, kaj li komponas multe da kantoj, kiuj famigas lin kiel talentan komponiston en la tuta Pollando; liaj kantoj, eldonitaj ĉe Bote kaj Bock en Berlino, estas ankaŭ tre ŝatataj inter germanoj.
Vigligite per tia sukceso, Moniuszko komencas en la jaro 1840 komponi serion da malgrandaj operoj (Idealo, Loterio, Karmanjol, Nova Don Kiĥoto, Noktloĝejo en Apeninoj, Flava Noktĉapo, Idilio kaj aliaj), kiujn li, per amatoraj fortoj, prezentas en Vilno.
Sed pli da famo kaj aplaŭdo, ol per tiuj operetoj, li akiras per siaj kvar «Kantaroj». Plenaj de originaleco, freŝeco kaj de nacia karaktero melodioj, apogitaj sur grandioza akompanaĵo, ili movas ĉiujn korojn, kapablajn ekbati pli vive je vera belo. Tiu ĉi serio da kantoj laŭ tekstoj de eminentaj polaj poetoj kreis al la pola muzikliteraturo heredaĵon same riĉan, kiel tiu, kiun Schubert postlasis al la germanoj.
En la jaro 1847 Moniuszko kreas sian ĉefverkon, la operon «Halka», kaj prezentas ĝin, komence duakte, en formo de koncerto sen kostumoj. Enla jaro 1853 la opero aperas sur la Vilna scenejo, kaj, post multaj klopodoj, la 1 de Januaro de l’ jaro 1858, pligrandigite[1], kvarakte, sur la scenejo de Varsovio.
Tio estas memorinda dato en la historio de la pola opero, kiu de nun komencas novan epokon de vivoplena, originala ekzisto.
Neaŭdita sukceso kaj nehaltanta entuziasmo de la publiko salutis tiun ĉi ĉefverkon en Varsovio, kaj saman sukceson akiras «Halka» sur aliaj scenejoj. Oni prezentas tiun ĉi operon en Krakovo, Lvovo, Poznanio, Kijevo, Odeso, Moskvo, Petersburgo, Praho, Lublano, Vieno kaj aliloke.
En Varsovio, sole, «Halka» estis prezentita jam preskaŭ 700 foje, kaj restas ĉiam same alloga, kvankam ĝiaj melodioj fariĝis delonge la komuna propraĵo de la pola nacio. Neniu el la poste aperintaj polaj operoj atingis tian popularecon[2].
Grandioza, bonege sukcesinta koncerto en Marto de l’ jaro 1858 liveris al Moniuszko la monrimedojn por nova vojaĝo eksterlanden, kie la pola muzikisto interkoniĝis kun Liszt, Rossini, Meyerbeer kaj aliaj.
En Parizo M. finas ĉarman bildon el vilaĝana vivo kun mirinde karakteriza muziko, la unuaktan operon «Flosisto», prezentitan en la sama jaro en Varsovio.
Fariĝinte direktoro de la pola opera scenejo en Varsovio, Moniuszko kreas en la jaro 1860, laŭ teksto de Wolski, la operon «Grafino», ĉefverkon de sprito, ĉarmo kaj arta finiteco.
En la jaro 1861 li prezentas la unuaktan operon «Verbum Nobile», belan scenejan bildon, ilustrantan vive kaj vere la polajn malnov-nobelajn morojn kaj kutimojn.
En la jaro 1865 aperas sur la varsovia scenejo lia «Terura Kortego», granda kvarakta opero, belega muzika pentraĵo, en kiu estas prezentitaj la hejma vivo, kutimoj, superstiĉoj, naciaj virtoj kaj malvirtoj de pollandanoj.
«Halka», «Grafino» kaj «Terura Kortego» fariĝis, pro sia belega, hejme sonanta muziko kaj la simpatia enhavo, la plej ŝatataj, eterne junaj, naciaj polaj operoj.
La sekvanta triakta opero «Paria», komponita laŭ dramo de Delavigne kaj prezentita en la jaro 1869, estas verko, en kiu Moniuszko volis ilustri la sentojn de siaj herooj per muziko kosmopolita; sed ĝi pruvis, ke la genia komponisto scias nur prezenti la polan animon, kaj la opero ne havis sukceson, same kiel lia lasta opero «Beata», prezentita mallonge antaŭ lia morto en la jaro 1872.
Ne estas eble citi la titolojn de ĉiuj muzikverkoj de Moniuszko. Krom operoj li komponis kantatojn (Milda, Niola, Sinjorino Tvardovska, Krimeaj Sonetoj, Fantomoj kaj aliaj), el kiuj la du laste nomitaj estas veraj ĉefverkoj. Precipe la «Fantomoj», komponitaj laŭ verko de Mickiewicz «Dziady» (Festo de Mortintoj), estas plenaj de lirismo kaj korskuanta drama potenco. Krom tio Moniuszko komponis: sep mesojn, multe da himnoj, psalmoj, religiaj kantoj, gradualoj, tri litaniojn, muzikon por diversaj melodramoj kaj baletoj, kaj ses polonezojn. Li verkis ankaŭ, laŭ siaj prelegoj en la varsovia Muzika Instituto «Lernolibron de Harmonio». Sed plej riĉan heredaĵon li lasis al sia patrujo en siaj ĉirkaŭ 400 kantoj.
Pri tiu ĉi kantara trezorejo diras la fama rusa komponisto Sjerov, ke li ne hezitus meti ĝin apud la plej bonaj lirikaj komponaĵoj de la okcidenta Eŭropo, kiujn esprimas la nomoj de Schubert kaj Schumann. Same la fama germana kritikisto Fink diris siatempe en la Allgemeine musikal. Zeitung: «La plej eminenta eco de Moniuszko estas la fabela melodieco, kiu ĉi-tiurilate starigas lin super ĉiuj samtempaj eŭropaj komponistoj.»
Sed oni demandos: Kial Moniuszko, malgraŭ sia grandega talento ne staras en la unua vico de la plej gloraj, klasikaj eŭropaj komponistoj, kvankam li superis ilin preskaŭ ĉiujn kiel melodiisto? — La kaŭzon klarigas prof. A. Polinski jene: «La genia pola muzikisto ne sufiĉe atentis la teoriajn kaj praktikajn akirojn de siaj plej grandaj samtempanoj». Moniuszko preferis muzikon simplan, facile kompreneblan kaj memoreblan, ol muzikon t.n. profundan, do li pli ŝatis Haydn’on kaj Mendelsohn’on ol Beethoven’on aŭ Wagner’on.
Sed ĉu Moniuszko kun alia «profunda» muziko fariĝus same populara? — Ni dubas. — Lia belega muziko, parolanle rekte al koro, ravas ĉiujn, ne nur la muzik-scienculojn. Do ankaŭ nia diversnacia esperantistaro certe ne kulpigos Moniuszk’on por tio, ke lia ĉarmoplena, melodiriĉa «Halka» estas por ĉiuj tiel facile komprenebla.
Wlodzimierz Wolski (Vlodimiro Volski), pola poeto kaj romanverkisto, naskiĝis en la jaro 1825 en Pultusk kaj edukiĝis en Varsovio. Li apartenas al plej talentaj reprezentantoj de rondeto da junaj varsoviaj literaturistoj, epigonoj de la granda pola romantika epoko (1830-40), kiuj inter la jaroj 1840-50 distingiĝis per brua vivo malgraŭ malriĉeco kaj per sincera amo al la popolo kaj arto.
Wolski estis fidela prezentanto de la ideoj kaj tendencoj de tiu ĉi rondeto en sia poemo «Poloska», en la teksto de «Halka», en la grandioza fantazio «Fryderyk Szopen» (Friderik Ŝopen)[3], kaj en aliaj poeziaj verkoj (Poezioj, Vilno 1859, 2 vol.).
Fariĝinte poste novelisto, W. eldonis en la jaroj 1850-58 serion da pli grandaj rakontoj, kiujn karakterizas talento kaj vereco (Nigra Rubando, Kaĉuĉa, Helplecionisto, Granda sinjoro, Rideto de Sorto, Vilaĝa instruisto, Dometo ĉe strato Kolomba).
Sed li distingiĝis precipe kiel aŭtoro de tekstoj al du plej belaj operoj de Moniuszko «Halka» (1858) kaj «Grafino» (1860). En la jaro 1861 Wolski devis forlasi Varsovion kaj elmigri eksterlanden, kie li loĝis, okupiĝante pri literaturo, en Bruselo, ĝis la morto en la jaro 1872.
Lian literaturan heredaĵon kovris hodiaŭ plejparte la polvo de la tempo. En la animo de la pola nacio vivas nur ankoraŭ kaj estos kredeble neniam forgesitaj: la nomita belega fantazio, ilustranta poezie, per sublima, artoplena verso, la animon kaj la kreaĵojn de la plej granda pola muzikisto, kaj la du tekstlibroj «Halka» kaj «Grafino».
Ambaŭ «libretoj» leviĝas alte super la kutima nivelo de tiaj helplaboroj, kaj eĉ sen muzika ilustro, kiu estas ja ĉiam la ĉefa, ofte la sola belo de opero, ili havas sian apartan, memstaran valoron.
La kortuŝantaj arioj de Halka kaj Jontek estas veraj perloj de lirika poezio kaj ili povas per si mem ornami ĉiun poezian antologion. Kelkaj el ili, aperinte jam antaŭe en internacia traduko, ravis la esperantistaron. Ni opinias do, ke interese eslos al la samideanoj ekkoni la tutan tekston de la unua esperanta opero, kiun espereble multaj el ni admiros sur la scenejo dum nia jubilea Krakova Kongreso.
Piednotoj
[redakti]- ↑ La karakterizaj «Dancoj de montaranoj», la potenca, vivoplena «Mazuro» kaj la senkompara, mirinde bela ario «Bruas pinoj» antaŭe ne ekzistis kaj estis interalie nove aldonitaj.
- ↑ La fortepiana partituro, kun tekstoj pola kaj itala, aperis ĉe Gebethner kaj Wolff en Varsovio (prezo 6 Sm.). La ankaŭ aparte riceveblajn 20 numerojn, el kiuj ĝi konsistas, ni citas en la fino de tiu ĉi libro. — La orkestran partituron eldonis la Varsovia Muzika Societo (prezo 100 Sm.). — Fortepianan partituron por kantvoĉoj kun subskribita teksto esperanta pretigis la tradukinto.
- ↑ Laŭ franca ortografio: Frédéric Chopin.