Hamleto/Akto I

El Vikifontaro
Hamleto ()
Tradukita de L.L. Zamenhof
(p. 5-44)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Personoj
Akto II  ►

francisko
Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa,
Kaj mi min sentas nun ne tute bone.
bernardo
Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila?
francisko
Eĉ mus’ ne preterkuris.
bernardo
Eĉ mus’ ne preterkuris. Bonan nokton!
Se vidos vi Marcelonn, Horacion,
Kolegojn miajn, rapidigu ilin!
francisko
Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras?

(Horacio kaj Marcello venas.)

horacio
Amikoj de la lando.
marcello
Amikoj de la lando. Kaj de l’reĝo.
francisko
Nu, bonan nokton!
marcello
Nu, bonan nokton! Bonan al vi dormon!
Vin kiu anstataŭas nun?
francisko
Vin kiu anstataŭas nun? Bernardo.
Li gardas nun. Adiaŭ! (Foriras.)
marcello
Li gardas nun. Adiaŭ! He! Bernardo!
bernardo
Ĉu Horacio?
horacio
Ĉu Horacio? Peco de li mem.
bernardo
Salut’ al vi, Marcello, Horacio!

horacio
Ĉu la apero nun denove venis?
bernardo
Nenion vidis mi.
marcello
Nenion vidis mi. Jen Horacio
Parolas, ke ĝi estas nur imago,
Ne kredas li pri la fantom’ terura,
Kiun ni vidis jam la duan fojon.
Kaj tial mi lin tien ĉi invitis,
Ke li kun ni maldormu nunan nokton
Kaj, kiam la fantomo reaperos,
Li vidu kaj kun la fantom’ parolu,
horacio
He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.
bernardo
Sidiĝu do, kaj provos mi denove
Ataki per rakont’ orelon vian,
Ke ĝi forĵetu sian obstinecon
Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.
horacio
Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,
Kaj vi rakontu.
bernardo
Kaj vi rakontu. En la lasta nokto,
En la momento, kiam tiu stelo
Tre luma, kiun vidas vi, en sia
Kurado trans arkaĵo la ćiela
En tiu sama loko, kiel nun,
Troviĝis, tiam ni — mi kaj Marcello —
Ekvidis…
marcello
Haltu! Jen ĝi mem aperas!

(Montras sin spirito en armaĵo.)
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/8 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/9 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/10 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/11 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/12 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/13 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/14 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/15 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/16 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/17 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/18 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/19 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/20 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/21 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/22 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/23 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/24 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/25 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/26 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/27 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/28 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/29 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/30 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/31 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/32 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/33 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/34 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/35 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/36 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/37 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/38 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/39 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/40 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/41 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/42 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/43 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/44