Saltu al enhavo

Hamleto/Akto II

El Vikifontaro
Hamleto ()
Tradukita de L.L. Zamenhof
(p. 41-71)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Akto I
Akto III  ►

AKTO II




SCENO I
Ĉambro en la domo de Polonio. Eniras Polonio kaj Reinhold.


Polonio
Jen tiujn ĉi paperojn kaj la monon
Al li transdonu!

Reinhold
Al li transdonu!Jes, sinjoro, bone.

Polonio
Sed antaŭ ol viziti lin, vi faros
Prudente, se vi bone eldemandos
Pri la konduto lia.

Reinhold
Pri la konduto lia.Efektive,
Mi mem intencis tion fari.

Polonio
Mi mem intencis tion fari.Bone!
Tre bone! Antaŭ ĉio vi demandu,
Kielaj Danoj loĝas en Parizo,
De kia speco, kiel ili vivas,
Kun kiu kaj en kiaj societoj;

Se per demandoj tiel deflankiĝaj
Vi vidos, ili konas mian filon,
Vi venos pli proksime al la celo,
Ol per demandoj rektaj. Agu, kvazaŭ
Vi konus lin nur iom, malproksime;
Ekzemple: «Ha, mi konas lian patron,
Kaj lian familion, eĉ lin mem
Mi iom konas». Ĉu vi min komprenas?

Reinhold
Ho, jes, sinjoro!

Polonio
Ho, jes, sinjoro!«Eĉ lin mem», vi diros,
«Sed nur malmulte; se mi ne eraras,
Li estas tre sovaĝa, faras tion
Kaj tion...» nun vi povas lin kulpigi
Per plej diversaj elpensitaj faktoj;
Nur ne per ia malbonaĵo, kiu
Al li alporti povus malhonoron!
Ho, nur ne tion! Gardu vin de tio!
Nur tiajn faktojn, kiuj ordinare
Junecon akompanas.

Reinhold
Junecon akompanas.Nu, ekzemple
Ludado...

Polonio
Jes! drinkado, duelado,
Insultemeco, aŭ malpacemeco,
Eĉ petolado kun virinoj.

Reinhold
Eĉ petolado kun virinoj.Tamen
Ĉu tio jam ne estos malhonoro?

Polonio
Ho, ne, se vi nur lerte ĝin esprimos.
Ne diru, ke li estas tute sklavo
De voluptecoj ne, prezentu liajn mankojn

En tia lumo, ke ili aperu
Kiel makuloj nur delibereco,
Esprimoj de flameco de l’ spirito,
Ekboloj de senbrida juna sango.

Reinhold
Sed, ho, sinjoro...

Polonio
Sed, ho, sinjoro...Kial tion fari?

Reinhold
Jes, mi dezirus scii, kia celo...

Polonio
Nu, vidu, mia plano estas tia,
Kaj mi esperas, ke ĝi bone fruktos:
Se vi sur mian filon tiel ĵetos
La makuletojn, tiam diligente
Atentu! Se kunparolanto via
La junan homon iam vidis kulpan
En la malvirtoj ĵus nomitaj, tiam,
Ho, kredu, li en tia maniero
Al vi sin turnos: «Jes, sinjoro mia»,
Aŭ «jes, amiko», aŭ «jes, estimata»,
Aŭ kiel ajn en tiu lando estas
La form’ uzata de ekparolado...

Reinhold
Nu, bone.

Polonio
Nu, bone.Kaj li poste faros tiel:
Li faros... jes... kion mi volis diri?..
Mi volis ion diri... Al diablo!
Nu, kie do mi haltis? He?

Reinhold
Vi haltis
Ĉe l’ vortoj «li en tia maniero
Al vi sin turnos»

Polonio

Al vi sin turnos»Ha! Al vi sin turnos.
Li turnos sin al vi : « Jes, mi lin konas,
Sinjoron tiun vidis mi hieraŭ,
Aŭ antaŭ kelka temp’, aŭ kiam ajn ;
En tia aŭ tiela societo;
Li tie efektive alte ludis,
Li tie estis en malsobra stato,
Li tie sin batadis kun kolegoj »;
Aŭ « mi lin vidis, kiam li eniris
En domon de virinoj de malĉasto »;
Aŭ tięl plu. Kaj tiam vi rimarkos,
Ke via kaptileto la mensoga
Alkaptis la ezokon de la vero;
Kaj tiel ni, sprituloj, ĉiam povas
Per anguletoj kaj per artifikoj,
Per kurba voj’ al rekta celo veni;
Kaj tiel vi laŭ mia kjarigado
Facile elesploros mian filon.
Ĉu vi komprenis bone ?

Reinhold
Ĉu vi komprenis bone ?Jes, sinjovo,

Polonio
Kaj nun kun Dio iru! Bonan vojon!

Reinhold
Sinjor’...

Polonio
Sinjor’...Vi ankaŭ mem lin elobservu,
Per la rilat’ al vi.

Reinhold
Per la rilat’ al vi.Mi ĉion faros.

Polonio
Ke li nur diligente muzikadu !

Reinhold
Tre bone. Mi salutas!

Polonio
Tre bone. Mi salutas! Nu, adiaŭ!

(Reinhold foriras. Eniras Ofelio.)

Polonio
Nu,kio, Ofelio? Kio nova?

Ofelio
Ha, estimata patro! De teruro
Mi tuta tremas!

Polonio
Mi tuta tremas! Kio do fariĝis?

Ofelio
En mia ĉambro sidis mi, kudrante, —
Subite yenas la reĝid’ Hamleto,
Kun disŝirita vesto, sen ĉapelo,
La ŝtrumpoj disligitaj kaj malpuraj
Senorde pendas sur la maleoloj;
Tre pala, kun piedoj skuiĝantaj;
Kun vido tiel plena de teruro,
Kvazaŭ li venus ĵus el la infero,
Por antaŭdiri ian teruregon.

Polonio
De am’ al vi li eble freneziĝis?

Ofelio
Sinjoro, mi ne scias, sed mi timas,
Ke tiel estas.

Polonio
Ke tiel estas. Kion do li diris?

Ofelio
Li prenis mian manon kaj ĝin premis,
Kaj poste sin retiris kaj, tenante
La duan manon super la okuloj,
Li rigardadis sur vizaĝon mian
Kun tia atenteco, kvazaŭ volus

Li pentri ĝin. Li tiel longe staris;
Kaj fine, ekskuinte mian manon,
Tri fojojn balancinte sian kapon,
Ekĝemis li kun tia sopireco
Kaj tia profundeco, kvazaŭ volus
Li kun la ĝemo fini sian vivon.
Kaj poste li min lasis iri for,
Kaj ankaŭ mem foriris, sed la kapon
Ankoraŭ ĉiam tenis li turnite
Al mia flanko, ĝis li malaperis.

Polonio
Sufiĉe! Venu! al la reĝ’ ni iru!
Ĝi estas freneziĝo de la amo;
La amo ruinigas la amanton,
Kondukas al decidoj malesperąj,
La homon ofte ĝi turmentas pli,
Ol ĉiuj la pasioj en la mondo.
Bedaŭras mi la princon ! Ĉu vi eble
Akceptis lin jam tro maldelikate?

Ofelio
Ne, kara patro; laŭ ordono via
Mi nur de li leterojn ne akceptis
Kaj malpermesis vizitadi min.

Polonio
Nu, tio ĉi lin certe frenezigis.
Bedaŭras mi jam mian severecon.
Mi pensis ja, ke li nur petoladas
Kaj volas pereigi vin. Ho, Dio,
Ho, mia malbenita suspektado!
Ni, maljunuloj, havas la kutimon
Tro malproksime peli la singardon,
Kiel junuloj ofte tro suferas
Je absoluta manko de singardo.
Ni iru al la reĝo! La konfeso

Ne plaĉos al la reĝo, sed pli multe
Lin kolerigus la kaŝado. Venu!

(Ambaŭ foriras.)



SCENO II
Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝirio, Rosenkranz, Güldenstern kaj korteganoj.

Reĝo
Ni vin salutas, nia Rosenkranz
Kaj nia Güldenstern! Ne sole vidi
Ni volis vin, sed ankaŭ la bezono
De viaj servoj igis nin vin voki.
Vi aŭdis jam pri la metamorfozo
De la reĝid’ Hamleto : nek ekstere
Kaj nek interne li similas nun
Al tio, kio li antaŭe estis.
La kaŭzon, kiu, krom la patra morto,
Al tia stato nun lin alkondukis,
Ne povas mi diveni. Nun mi petas
Vin ambaŭ, kiuj tutan la junecon
Kun li pasigis kunę kaj tre bone
Lin konas, — vin mi petas, volu resti
Tra kelka tempo en palaco nia,
Penadu lin altiri al amuzoj
Kaj ĉe okazoj esploradu lerte
La kaŭzon, kiu premas lin kaŝite.
Se konos ni la kaŭzon, ni jam povos
Kuraci lin.
Reĝino
Kuraci lin. Sinjoroj miaj karaj,
Pri vi li tiel ofte paroladis, —

Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/52 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/53 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/54 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/55 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/56 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/57 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/58 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/59 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/60 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/61 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/62 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/63 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/64 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/65 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/66 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/67 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/68 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/69 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/70 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/71 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/72 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/73 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/74 Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/75