Hirundo
Ekbluas, ekbluas, hirundo subsuna,
Dum foren ĝin portas flugilo la nigra
Feliĉe kaj ĝoje de tie ĉi.
Sunbrile kisita de dolĉo aŭtuna,
Kaj suden kaj varmen birdeto la migra
Forflugas de malliberuloj ni.
Hirundo! Hirundo! Flugeme facila!
Mi vidis vin supre halteti momenton
Kaj suben rigardi al eta mi.
Ho, birdo la plej rapideme flugila!
Ja hejmen mi flugus rajdante la venton,
Se, bela migranto, mi estus vi.
Printempojn vi venis al ni pacigantoj
Kaj nin ekvidinte apude vi restis
Dum tutaj la longaj someroj du.
Ho, birdo felanda kun etaj la kantoj!
Libere vi vivis, feliĉe vi nestis;
Forgesas mi ne, sed vi jese, ĉu?
Ĉu vi, ho, hirundo, ankoraŭ memoras,
Ke grandaj kradegoj kaj feraj seruroj
Enŝlosas kaj kordolorigas nin?
Ke ni, pacigantoj, sklaviĝe laboras?
Ke brutaj gardistoj kaj dikaj ŝtonmuroj
Konsternas, mutigas kaj kaptas nin?
Nun vintre mi pensas flugilon la vian
De dolĉo aŭtuna sunbrile kisitan,
Dum flugis vi for de tie ĉi.
Vi poste traflugis hejmlokon la mian
Kaj vidis infanon de mi multamitan,
Do ĉu por mi tiun salutis vi?
(Verkita en malliberejo).