Homlingvo, Esperanto kaj ilia evoluo
Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Julio 1924.pdf/15
Multaj opinias, ke lingvo povas esti neŝanĝebla kaj la samon oni opinias pri Esperanto. La analizo de l’ problemo montris, ke ĉi opinio estas erara, ĝi estas sekvo de nescio. La kialoj de lingva evoluo estas klaraj — ili plene respondas al evoluo de ekonomistato en homsocio. Tial mi devas kategorio kaj konklude aserti:
1. Leĝoj de evoluo en lingvo setas same nepraj kiel tiuj en homscio,
2. Sona evoluo en ajna lingvo same kiel en Esperanto ne povas ĉesi,
3. Same ne povas ĉesi kreado de tiel nomataj novaj vortoj.
Ni scias la kialojn kaj tial ni povas antaŭvidi la sekvojn de l’ kialoj: ni povas antaŭvidi vojon, kiun iros nia lingvo. Pri ŝanĝoj en nia lingvo ni povas kaj devas konkludi per ŝanĝoj respondaj en aliaj lingvoj kaj teknikiloj. Por eviti miskomprenojn mi devas tie ĉi averti, ke mi proponas neniajn reformojn. Mi parolas nur pri tio, kio estas neevitebla en vivo de lingvo same kiel estas neevitebla sunleviĝo kiam la tero turniĝas. Same mi ne diros kiam la ŝanĝoj venos. La solon mi povas certigi — ili nepre venos spite al plaĉ-mal-plaĉoj de apartaj personoj kaj eĉ institucioj kaj venos ili ne subite, sed iom-post-iom kolektiĝante. Subita estos nur ilia oficialiĝo.
Do — mi konkludas:
1. Esperanto kiel radikala reformo de homlingvo povas esti oficialigita nur de venonta internacia (ne nacia) revolucio, kiu povas esti nur proletaria. Kaj inter naciaj lingvoj dum antaŭrevolucia tempo Esp.o estos kiel bastardo neamata kaj eĉ persekutata. La espero de multaj, ke Esp.o estos pace kaj milde, konsente enkondukota de nunaj naciaj registaroj estas sekvo de nescio kaj naiveco, ĉar neniam prilingvaj reformoj venas ekster revolucio. Ja ni bone scias, ke eĉ bolŝevikoj ne sukcesis ĝin fari.
2. Socialismo sendube igos nian vivon kaj laboron pli intensa kaj vigla kaj tial buŝlingvo emos al diversaj mallongiĝoj, kiuj abunde venos nian lingvon same kiel ili invadis nunan postrevolucian rusan lingvon (Komintern, gubpartkom — Komunista Internacio, gubernia partia komitato). Ĉi mallongiĝoj de buŝlingvaj formoj okazos kelkvoje: la vorteto ĉi estos kutime uzata sen plua tiu, tio (ĉi domo anstataŭ ĉi tiu domo); anstataŭ tro longaj kunmetitaj vortoj aperos pli mallongaj kaj internaciaj (eta anstataŭ malgranda, i anstataŭ kaj); tro longaj malnovaj vortoj (radikoj) perdos po unu meza vokalo laŭ la propono de Zamenhof mem (muskolo, orakolo, cifero — musklo, oraklo, cifro)[1]; same ŝanĝiĝos tro longaj nunaj vortoj (proksima, estas, minimuma ŝanĝiĝos en proksa, esas, minma); tro longa malfaciliga finaĵo aŭ anstataŭiĝos per mallonga kaj regula e (kontraŭ-kontre); substantiva finaĵo o iĝos pli kaj pli apostrofata kaj malaperos kiel superflua (simile al rusa malmoliga signo ъ en fino de vortoj); uzado de ajektivoj adverbiĝos, ili ne akordiĝos en multenombro kun substantivoj iliaj[2].
3. Pro emo al vera internaciiĝo (ĉar la samo okazas kun ekonomio de popoloj, en Esp.o aperos novaj vortoj, similaj al tiuj de ekstereŭropaj popoloj — ĉinoj, japanoj k. a. Kaj la apero sekvos vojon de okaza koincido, ofte trovata inter vortoj hindo-eŭropaj kaj aziaj; ekz. en Esp.o kaj la ĉina koincidas vorteto in; plue — la ĉina havas la vorton go (ŝtato) kaj preskaŭ la saman (mallongigitan — gos‘) havas svalaj lingvoj. Esp.o jam nun havas multe da neeŭropdevenaj vortoj: amalgamo (araba), ĉokolado, kakao (meksika), teo (ĉina) k. a.: sed ili ne sufiĉas; sendube oni povos trovi sufiĉe da similaj koincidoj inter aliaj eŭropaj kaj aziaj lingvoj kaj trafe utiligi ilin por fari nian vortaron pli kaj pli internacia per sintezigo de ĉiuj homlingvoj. Kaj ĝuste pro nesufiĉa internacieco ne povos sukcesi Ido, ĉar ĝia vortaro estas tro latinigita (malmodernizita) kaj tial ĝi povas servi pli al naciaj celoj, ol al sincera internacio. Krome — gramatikaj reformoj de Ido ne estas tiom valoraj, por ke tuta esperanta popolo rompu sian lingvan kutimon.
4. Ĉiuj ŝanĝoj en lingvo racia emos havi karakteron de ĝeneraligaj reguloj. Ili iros vojon, kiu ne rompas regulojn kaj ne kreos esceptojn. Ekz. nova sufikso i nun havas nur geografian signifon (Sovetio, Germanio). Sed la uzado de ĉi sufikso evidente ĝeneraliĝos, se ni donos al la sufikso signifon de lando, scienco aŭ okupo posedata de. Tiam el la radikoj perso, astrologo, mago, telefono (ilo) venos derivaĵoj — Persio, astrologio, magio, telefonio (science, okupo kreata de telefono) ktp. Plue — post kiam oficialiĝis sufikso oz la malnova fundamento vorto grandioza jam fariĝas regulrompanta pro interlitero i (grand-i-oza) kaj anstataŭiĝos per la pli simpla kaj regula grandoza; la lasta estas jam derivaĵo kaj kiel tia foriĝas el radikaro. Ĝi estas sola vojo por tempo-al-tempo senbalastigi nian vortaron, kiu ados ricevi ĉu novajn neregulajn radikojn ĉu diversajn neantaŭvideblajn kriplaĵojn el sona evoluo. Sed mi ripetas, ke ĉiuj similaj ŝanĝoj oficialiĝos nur post ioma kolektiĝo de l’ ŝanĝoj per pli malpli granda ekskuo de uzantoj la lingvon. Kaj la ekskuon kaŭzigos kompreneble ekonomiaj ŝanĝoj en homsocio — la intensiĝo de produktado, de homrilatoj ktp.
5. Novaj vortoj sendube ne ĉesos aperi en Esp.o. Sed plejmulto el nunaj novaj vortoj estas enkondukata de nesufiĉe spertaj komencantaj esperantistoj. Ili ne scias spiriton de nia lingvo kaj pro nescio penas ĉiel fari ĝin ĝuste simila al sia propra patrolingvo. Ekz. nespertuloj, tradukante el rusa lingvo, donas jenan frazon: “magnetaj anomalioj klariĝas per dislokacioj de ferhavantaj tavoloj de tera krusto“, dum pli simple oni povas diri jene: “magnetaj denormiĝoj estas klarigataj per dislokiĝoj de ferhavantaj tavoloj en terkrusto“. Ja estas evidente, ke novaj vortaj hieroglifoj “anomalio“, “dislokacio“ estas absolute senbezonaj kaj malsprite malsimpligas kaj latinigas nian vortaron! Ne ĉiuj internaciaj vortoj devas esti akceptataj de nia vortaro. La lasta devas esti kiel eble plej simpla kaj malgranda pro emo al ekonomio. Ne novaj vortoj, sed novaj afiksoj estas preferindaj, ĉar ili estas pli potencaj kaj ekonomiigaj. Nia lingvo disvolvos internan teknikon, kiu nun estas apenaŭ tuŝita. Novaj radikoj venos nur post kiam la tekniko montriĝos ne sufiĉa. Ale — tie ĉi mi devas noti, ke ĝuste ĉi tekniko estas ege malhelpata de tro longaj nunaj esperantaj radikoj, kiuj baras kunmetadon de vortoj… Kaj novaj afiksoj venos abunde (end, ko, iz, iv kaj similaj, uzado de kiuj klaras el la ekzemploj: ago — agendo, sinuso — kosinuso, karaktero — karakterizo, produkto — produktivo). Kaj la radikoj similaj al anomalio, dislokacio, sekundaria, decimala malaperos pro neuzado, ĉar per la interna tekniko oni povas krei pli regulajn kaj simplajn: denormiĝo, dislokiĝo, duuma, dekuma.
Ĉio dirita rilatas al buŝlingvo. Sed ĝuste la saman vojon de plisimpliĝo kaj mallongiĝo devas iri skriblingvo. Historio montras, ke skribado ĉiam emis plisimpliĝi de tro malfacila ĉizado de hieroglifoj sur ŝtonoj ĝis la nuna kurpluma skribado sur papero. Alfabeto ne ĉesas simpliĝi eĉ en nunaj jarcentoj. La rusa montras la plej bonan ekzemplon (la malnova rusa eklezia alfabeto kaj la nova postpetra)… Tial:
1. Tro komplikaj literoj (ekz. trielementaj m, g, k,) anstataŭiĝos per pli simplaj distingeblaj unuelementaj signoj.
2. Uzado de grandaj literoj, kiuj faras novan paralelan alfabeton (ABDH kaj abdh) ĉesos, ĉar ĝi senbezona ĝenas kompostadon kaj lernadon de alfabeto.
3. Presliteroj kaj skribliteroj samformiĝos. Nun ili absolute malutile diferencas.
4. Aperos novaj signoj (en komenco de frazoj) por montri esprimmanieron de frazoj (tono), ĉar signoj estas multe pli ekonomiaj, ol longaj postfrazaj priskriboj. La signoj montros: aserton, dubon, koleron, ironion, mildon ktp.
5. Malnova blindiga punkto estos anstataŭita de vertikala streko.
6. Diversaj mallongigoj estos uzataj sen punktoj (ktp, te, ka, tn). Anstataŭ ofte uzataj ĉar, tial, kaj povos esti skribataj solaj komencaj literoj: ĉ, t, k…
Ĉiuj ĉi ŝanĝoj venos spite al kontraŭstaro de apartaj personoj kaj eĉ institucioj ĉar ili estas gvidataj de leĝoj kaj bezonoj same nepraj kiel tiuj de homsocio!
Irkutsk, 1. X. 1923.
- ↑ La proponon Zamenhof faris en 1894, sed tute prave tiam opiniis ĝin neĝustatempa. M. Kr.
- ↑ Oni povas konsideri tamen diskutenda la problemon ĉu ne ludos rolon en evoluo de Esp.o-buŝlingvo ankaŭ alia principo — facila lerneblo, celanta mallongigi tempon de ĝia ellerno; aŭ la evoluo rezultos el interefikado de ĉi ambaŭ principoj. Cetere oni atentu la konkludon 4-an de l’ aŭtoro. Red.