Saltu al enhavo

Idoj de Orfeo/III/Ĉapitro Kvina

El Vikifontaro
(p. 310-331)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Kvina Ĉapitro==

Stanislas kaj Teodoro — Pri fabeloj kaj: La Historio pri Floriso kaj Blankafloro — (Tiu historio havas nenion komunan kun la herooj de ĉi tiu romano, tial la legantoj ne bezonas legi ĝin, se ili ne amas legi rakontojn el jam longe pasinta tempo).

Dank' al la korpa konstitucio de Stanislas lia kruro en tre mallonga tempo resaniĝis tiom, ke la knabo povis marŝi kun helpo de bastono. Akompanate de sia nova amiketo, la juna Teo, kiu preskaŭ neniam lin forlasis, li faris mallongajn promenadojn sur la strato, kaj post tri monatoj li sentis, ke la kruro estas sufiĉe forta, por ke li povu marŝi kiel antaŭe. De tiu tempo li faris sian eblon esti utila al ĉiuj siaj samhejmanoj. Matene li helpis alportardi sitelojn kun pura akvo, ĉar la sinjorino ankoraŭ ĉiam purigadis kaj frotadis, kaj laŭeble la knabo helpis al ŝi, precipe kiam la doktoro estis eksterdome kun sia veturilo por viziti la malproksimajn pacientojn en la vilaĝoj kaj tre malsanajn en la urbo. Kiam la veturilo refoje staris en la veturilejo kaj Stanislas estis kondukinta la ĉevalon en la ĉevalejon, li ordinare eniris la laborejon por vidi, ĉu li povus esti agrabla aŭ utila al sia protektanto, kaj preskaŭ ĉiufoje la doktoro trovis kialon por teni la knabon apud si, ĉar li ne amis, ke ĉi tiu kiel servisto helpis purigadi la kuirejon, tiom pli, ĉar tiun ĉiutage ripetatan purigadon la doktoro konsideris kiel senutilaĵon kaj kiel ion tute superfluan. La doktoredzino laŭ sia deziro povis laboradi, ŝia edzo jam ne kontraŭstaris; sed li opiniis, ke Stanislas pli bone povas pasigi alie sian tempon. Okazis kelkfoje, ke la lumbo estis helponta la sinjorinon, kiam subite la doktoro lin vokis al si. Stanislas, kiu penadis esti ĉies helpanto kaj amiko kaj volonte servis al kiu ajn, sin trovis tiam en granda embaraso, el kiu la sinjorino lin ordinare eltiris, dirante:

—Nu iru, Stanislas, post la forveturo de la doktoro vi ja povos reveni al mi.

Teodoro sekvis sian amikon kiel ombro. Ili dormadis en la sama ĉambro, ĉar tion la knabeto nepre deziris; ili ludadis kune en la veturilejo, kie la eksakrobato estis farinta trapezan por plaĉi al sia amiketo, kaj sur ĝi li de tempo al tempo "laboris".

La cirka veturilo staris post sia alveno en angulo kaj restis tie. La du knaboj ofte ludis en tiu iama loĝejo; post kiam Stanislas estis puriginta ĝin ĉiuflanke. La matraco kaj la litaĉo jam ne kuŝis sur sia loko, sed estis forĵetitaj, kaj nur la tablo kun paro da kadukaj seĝoj estis la tuta meblaro. En la tirkesto de la tablo kuŝis jam dum jaroj speco de lukse bindita kaj preskaŭ plenskribita kajerego. Stanislas memoris, ke lia patrjno ofte legis en ĝi, sed nur, kiam la patro forestis. Ŝajnis al la knabo, ke lia patrino tre ŝatis tiun libron kaj tial li ĝin gardis kiel karan memoraĵon. Strange estis tamen, ke la doktoro, kiu laŭ la opinio de Stanislas estis tre klera viro, estis skuinta la kapon, kiam li foliumis tiujn skribitajn paĝojn, dirante:

—Tion eĉ la diablo ne kapablas legi, tio ne estas franca, ne germana, ne angla, ne latina nek greka... do forĵetu, ĝi valoras neniom!

Stanislas tamen ne forjetis, sed gardadis la memoraĵon, esperante, ke poste li renkontus personon pli kleran ol la doktoro, kiu povus diri, kion ĝi enhavas.

La ĉevalo de Mareau estis vundita kaj la doktoro gardadis la monon por Stanislas.

Ok semajnojn post sia alveno en la domo de la doktoro, Stanislas iun posttagmezon sidis kun Teodoro en la cirka veturilo. Ili estis "laborintaj" sur la trapezo, iom laciĝis kaj nun ripozis.

—Stanislas, rakontu do ankoraŭ fabelon!— diris Teodoro.

—Pri kio?

—Pri Blua Barbo.

—Mi jam centfoje ĝin rakontis, elektu alian.

Teodoro pripensis, tiam li diris:

—Rakontu fabelon, kiun mi ankoraŭ ne aŭdis.

—La cirka burleskulo iam rakontis al mi tre longan rakonton pri Floriso kaj Blankafloro, sed mi timas, ke ĝi estas tro longa por vi kaj ke vi ne povos kompreni tiun rakonton.

—Ho jes, mi komprenos tamen; mi ja ĉiam komprenis viajn fabelojn.

Kaj Stanislas rakontis:

La Historio pri Floriso kaj Blankafloro

[redakti]

[La leganto legu la noton sub la fino de la rakonto: paĝo 331a.]

Antaŭ pli ol mil jaroj vivis en Hispanujo idolana reĝo. Iun tagon tiu reĝo transiris la maron kun granda armeo, albordiĝis en kristana lando kaj ruinigis tie multajn urbojn kaj kastelojn, forbruligis preĝejojn kaj monaĥejojn kaj en la daŭro de tri tagoj tiel rabodezertigis ĉion, ke nek domoj, nek homoj troviĝis je tridekmejla distanco de la maro.

Li plenŝarĝigis siajn ŝipojn kun ĉio, kion li estis rabinta kaj dissendis kvardek armitajn virojn por spionadi kaj elrabi la pilgrimantojn, kiuj preteriris. Inter tiuj pilgrimantoj sin trovis duko el Francujo; li havis kun si sian filinon, kiu estis fariĝonta patrino. Ŝia edzo estis mortigita en batalo antaŭ mallonga tempo, tiel ke nur la duko povis protekti ŝin. Li sin defendis kuraĝe kontraŭ la idolanoj, sed fine li estis venkata kaj lia filino estis forkondukata kiel kaptitino. La hispana reĝo tiam rapide returnis sin al sia reĝolando, kie liaj subuloj salutis lin kun ĝojkrioj, kaj la rabitaĵo estis partigata kaj disdonata al la soldatestroj. La reĝino tre ĝojis, ke ŝia edzo estis kunportinta kristanan virinon; jam longe ŝi petis al li tian virinon kiel korteganinon; nun ŝia deziro estis plenumita kaj ŝi konsentis, ke la nova korteganino restu kristanino. La malfeliĉa vidvino estis pro tio tre danka; ŝi servis la reĝinon de la frua mateno ĝis la malfrua vespero, instruis al ŝi la francan lingvon kaj baldaŭ la kristanino estis amata de la tuta korteganaro. Okazis, ke la reĝino kaj ŝia kristana korteganino en la sama tago, nome dum palmofesto, naskis po[**] unu infaneton. Al la reĝino naskiĝis filo kaj al la dukino naskiĝis filino. La filino estis baptata per la nomo Blankafloro kaj la juna princo estis nomata Floriso. La reĝo estis tre ĝoja, kiam li eksciis, ke naskiĝis princo, kaj en la palaco fariĝis granda festo, kiun devis partopreni ĉiuj korteganoj. Li konsentis, ke la princo estis konfidata al la zorgoj de la dukino, sed idolana virino devis suĉigi la infanon. La kristnnino kore amis ambaŭ infanojn, kiuj poste ĉiam estis kune, tiel ke ili ne povis vivi unu sen la alia. Tuj kiam la reĝo rimarkis, ke lia filo estas sufiĉe aĝa por studadi, li diris: Mi konfidos vin al la zorgoj de l' instruisto Gorbur. FIoriso tamen tre malĝojis; li ekploris dirante: Ho patro, mi povos nek lerni, nek skribi, nek legi, nek ion alian, se Blankafloro ne akompanos min al la lernejo. La reĝo tial promesis, ke ili kune iru al la edukpensiono. Tie ili ĉiam studadis kune, sin ekzercadis en la latina lingvo kaj faris tiajn progresojn, ke ili povis skribi unu al la alia latinajn leteretojn, kiujn la aliaj ne povis kompreni. Tiel ili fariĝis pli aĝaj kaj pli grandaj kaj enamiĝis unu en la alian ĉiam pli kaj pli. Tio tamen tute ne plaĉis al la reĝo kaj li pripensadis rimedojn por disigi la du infanojn. Iun tagon li diris al sia edzino, ke li intencan ekzekutigi Blankafloron, se la princo ne forlasus sian malsaĝan enamiĝon, ĉar estus tro ridinde edzigi princon kun filino de kristana sklavino. La reĝino tamen kontraŭstaris kun ĉiuj fortoj, timante ke Floriso pro malespero memmortigus sin, se Blankafloro estus ekzekutata. Tial ŝi pripensis alian planon. Al la instruisto estis ordonite, ke li ŝajnigu sin malsana, tiel ke Floriso devus aliri alian edukpensionon al Mentorujo. Tie tiutempe estis multaj infanoj de nobela naskiĝo kaj inter ili belegaj knabinoj, kaj la reĝo esperis, ke lia filo baldaŭ forgesus pri Blankafloro. Sed Fenuso sin trompis, kiel ni vidos. Kiam Floriso estis forvojaĝonta, li petis al sia patro, ke Blankafloro kuniru al Mentorujo. —Ne—, diris la reĝo, —ŝi devos resti tie ĉi por flegi vian patrinon, kiu fariĝis malsana—. Oni povas imagi, kiel malĝojis la princo, kiam li eksciis tion. Kiel frenezulo li vagadis tra la palaco, dirante, ke li volus neniam aliri Mentorujon, se Blankafloro ne akompanus lin. La gereĝoj ne sciis kiel rekvietigi la princon, kaj ili nur sukcesis en tio, post kiam ili promesis al li, ke Blankafloro sekvus lin post du semajnoj. Kordeŝira estis la adiaŭo de la du gejunuloj. Al Fenuso tio tute ne plaĉis, sed kion li devus fari? Kun flataj vortoj kaj ĉiaj donacoj li fine irigis la princon al Mentorujo, kie lin feste akceptis la duko Goraso, la dukino Zeŭte kaj ilia filino. La postan tagon li vizitis la lernejon, kie estis multaj nobelaj fraŭlinoj, sed tio efikis nenion, ĉar kiun ajn vidis Floriso, kaj kion ajn oni faris, ĉiam li pensis pri Blankafloro. Jen li silente sidadis droninta en pensoj, jen li iradis ĉirkaŭe kun ĝemoj kaj plorante, kaj kiam post la du semajnoj ne venis al li Blankafloro, tiam li jam ne sciis, kien sin movi kaj sin ŝovi. Li ektimis, ke ŝi estis mortinta; li volis nek manĝi nek trinki, nek dormi kaj fariĝis malsana. La kortegano akompananta la princon sciigis pri tio al la reĝo kaj granda konsterno estiĝis en la kortego. La reĝo venigis la reĝinon kaj diris: —Kara edzino, mi ne scias, kion fari kun mia filo. Bankafloro sendube ensorĉis nian infanon. Mi tuj ŝin ekzekutigos, tiam li nepre forgesos pri ŝi—. Sed la reĝino respondis: —Sinjoro, tio ne estus saĝa. Blankafloro ne ensorĉis nian infanon, ĉar ŝi lin amas tro multe. Post lia forvojaĝo Mentorujon ŝi ne travivis eĉ unu feliĉan momenton. Daŭre ŝi ploradis kaj suferadis. Estus peko kaj honto mortigi ŝin, ĉar ŝi ne estas kulpa. Prefere kondukigu ŝin al Nicea por vendi kiel sklavinon, tiam ni jam neniam aŭdos pri ŝi —. La reĝo sekvis la konsilon de la reĝino; li venigis du aziajn komercistojn kaj ordonis, ke ili plenumu la deziron de la reĝino.

Monaton poste la knabino estis vendata al riĉa emiro en Babilono. Ĉi tiu emiro, trovanta ŝin belega kaj aminda, intencis edziĝi kun ŝi kaj ŝin kondukigis al la turo de la virgulinoj, kie estis dudek-kvin knabinoj, kiuj devis konsoli kaj gajigi kaj instrui ŝin, ĉar baldau ŝi fariĝus reĝino de la tuta lando.

Jen Blankafloro sin trovis inter fremduloj kaj en salonego, kiun ŝi ne povis forlasi. Ŝi ploris kaj diris ĝemante: —Ho, mia kara Floriso! kiu do nin disigis laŭ tia kruela maniero? Neniam mi vin forgesos. Mi scias, ke vi suferas same kiel mi, ĉar ni amas nin reciproke. Malbenita estu tiu, kiu kaŭzis al ni tiun ĉagrenon kaj doloron, ĉar sen vi mi neniam reĝojiĝos.

La reĝo Fcnuso estis tre kontenta, post kiam estis foririnta la bela Blankafloro, sed la reĝino estis senkuraĝiĝinta. —Sinjoro!— ŝi diris, —kion do mi faros, kiam revenos nia filo? Li ploros ĝismorte. Donu al mi bonan konsilon.

La reĝo pripensis kaj ordonis, ke oni faru belegan tombo-monumenton el marmoro kaj kristalo; sur tiu monumento kuŝu du infanoj el oro, unu similu al Floriso kaj la alia al Blankafloro. Ambaŭ portu reĝan kronon kaj sur tiu de Floriso brilu karbunkolo disiganta nokte tiom da brilaĵo, kvazaŭ estus hela tago. Sub la du infanoj staru per oraj literoj: "En ĉi tiu tombo ripozas Blankafloro, kiun la junulo Floriso amis kun eterna amo."

Kaj la reĝo disordonis, ke ĉiu diskonigu, ke Blankafloro estas mortinta. Post kiam ĉio tio ĉi okazis, la reĝo venigis Florison. La princo dancis pro ĝojo. En malmulta tempo li ĉion pretigis por forvojaĝi kaj baldaŭ li staris antaŭ siaj gepatroj. Li ĉirkaŭbrakis ilin kaj tuj informiĝis pri Blankafloro. Neniu kuraĝis paroli, sed li rapidis al ŝia ĉambro, kie li ne trovis ŝin.

Sed ŝia patrino sidis tie malĝoja kaj ploranta pro la kara filino. Floriso ŝin petis konduki lin al Blankafloro. Komence ŝi agis kvazaŭ ŝi ne komprenis, tiam ŝi respondis evitcme; fine ŝi ŝajnigis kredi, ke Floriso volas informiĝi pri tio, kion li jam estis sciiĝinta. —Mi opinias —, ŝi diris, —ke vi min ŝercmokas—. Ho ne!— respondis Floriso, —mi tute ne ŝercmokas. Venigu rapide mian Blankafloron, mi petas—. Tiam ŝi ne plu povis silenti. —Mi ne scias, kie ŝi estas—, diris ŝi, dum ŝi fikse direktis la okulojn sur la plankon. —Oni ja ordonis al mi, ke mi diru... ke ŝi mortis kaj... ke ŝi estas entombigita.

Floriso ne aŭdis la lastajn vortojn. Li svenis. La dukino ekteruriĝis kaj eligis ekkrion, kiu resonis tra la tuta kortego, ĉar ŝi kredis, ke la princo kuŝas sen vivo antaŭ ŝiaj piedoj. La gereĝoj tuj alkuris kaj ekploris. Post kelka momento Floriso rekonsciiĝis kaj oni lin kondukis al la tombo, kie li denove svenis. Rekonsciiĝinte la duan fojon, li ekkriis: Ho, Blankafloro, kial vi min forlasis! Ni naskiĝis la saman tagon kaj kune ni estis edukataj. Kial do ni ne eliris kune el tiu ĉi mondo?

Dirinte tion, li elujigis ponardeton kaj estis trapikonta sian koron, sed feliĉe lia patrino retenis la jam levitan brakon kaj kaptante la ponardeton, ŝi rapidis al la reĝo kaj diris: —Reĝa moŝto, kompatu do nian infanon. Jen la armilo, per kiu li estus mortiginta sin, se mi ne estus kaptinta ĝin en la ĝusta tempo: Kio fariĝus, se li tiel finus sian vivon! Ni havas nur unu infanon kaj la tuta lando nin mallaŭdus. Parolu do, sinjoro! ... kion ni devas fari?— —Diru al li—, respondis la reĝo, —ke li ĝoju, ĉar Blankafloro vivas ankoraŭ.

Kiam la princo tion ekaŭdis, li diris al sia patro: —Ho patro, permesu, ke mi iru al Blankafloro, ĉar sen ŝi mi ne povas vivi.

La reĝo malĝojis kaj li malbenis la tagon, en kiu li ŝin vendis. Volonte li reaĉetus la knabinon, sed li ne sciis, kie ŝin trovi. Li sekve parolis: —Mia knabo, aŭskultu la bonan konsilon, kiun mi al vi donos. Restu ĉe mi kaj mi havigos al vi belan fianĉinon el pli nobla rango, kiu povos porti kun honoro la reĝinan kronon—. Sed Floriso respondis: —Ho ne, kara patro! Ĉar estas en la mondo nur unu, kiun mi povas ami, kaj ŝi estas Blankafloro. Permesu do al mi, ke mi iru por serĉi ŝin—. Tiam respondis la reĝo: —Nu do, iru, mi havigos al vi la bezonajn vestojn, ĉevalojn, servistojn kaj monon—. Floriso tamen diris: —Sinjor' patro, ĉu ne estus pli saĝe, se mi vojaĝus kiel negocisto deziranta vendadi kaj aĉetadi? Dekdu azenoj devas marŝi antaŭ mi, tri ŝarĝitaj kun ĉapeloj, tri kun moneraj, du kun veluro, skarlataj kaj silkaj vestaĵoj kaj orbroditaj, la kvar ceteraj portos blankan kaj grizan peltaĵaron. Ĉe la azenoj mi bezonos dekdu kondukistojn. Krom tio, vi donos al mi dekdu militistojn por min protektadi, unu soldatestron kaj unu saĝan korteganon. Fine min akompanados la du komercistoj, kiuj vendis Blankafloron, ĉar ili plej bone scios, kie mi devos ŝin serĉi.

La reĝo konsentis en ĉio kaj pretigis belan ĉevalon. sur kiu lia filo povos rajdi, kaj jen li rajdis for por serĉi Blankafloron. Li iris kun sia sekvantaro Niceon, kien la komercistoj estis kondukintaj ŝin. Post prospera vojaĝo ili ekloĝis tie ĉe riĉa viro, ĉe kiu ili ĉion trovis, kion ili bezonis, kaj kie ili pasigis kelkajn ĝojajn tagojn. Floriso tamen ne partoprenis en la ĝenerala ĝojo; li nur pensadis pri sia karulino, kaj kiam li sidadis ĉetable, li fakte ne sciis, ĉu li enbuŝigis panon aŭ viandon.

Kiam la gastigintino tion rimarkis, ŝi diris al sia edzo: —Sinjoro, ĉu vi ne vidas, kiel malĝoja estas tiu juna fraŭlo? Ĉiam li dronas en pensoj, ĉiam li rigardas sencele kaj fikse antaŭ sin. Kvankam ili pretendas esti negocistoj, mi supozas, ke ili alvenis aliacele.

Unu tagon ŝi jam ne povis kontraŭbatali sian scivolon, kaj ŝi diris al Floriso: —Mi rimarkis, juna fraŭlo, kiom malmulte vi manĝis, kaj ke viaj pensoj disvagadas. Laŭ viaj manieroj vi estas simila al juna fraŭlino, kiu antaŭ nelonge estis tie ĉi kaj kiu, same kiel vi, seninterrompe ĝemadis kaj pripensadis. Ŝi nomiĝas Blankafloro. Multfoje ŝi ploris pro sia amato, nomita Floriso, kaj pro kiu ŝi estis vendita kiel sklavino.

—Kien ŝi forvojaĝis?— Floriso demandis.

—Al Babilono—, respondis la virino.

Post kiam ĉiuj estis manĝintaj, ili enlitiĝis. Jam frue la sekvantan matenon Floriso vekis sian korteganon kaj li ordonis, ke li veku la tutan sekvantaron, ĉar li deziris tuj ekvojaĝi. Baldaŭ ili alvenis riveron, nomitan Serio. Ponteto por piedirantoj kuŝis trans tiun riveron, sed, ĉar la princon havis kun si azenojn kaj multe da komercaĵoj, li ne povis ĝin transiri. Ĉe la ponteto elstaris el la tero cipresbastonego, sur kiu pendis ebura trumpeto; ĉiu kiu bezonis la pramiston por esti transkondukata, devis blovi sur tiu trumpeto. Floriso ekblovis kaj la pramistoj alvenis; ili plenŝarĝis la pramojn kaj Floriso prenis lokon en la pramo de l' pramestro. Ĉe tiu rimarkis, ke Floriso aspektas malĝoja. —Kien vi deziras vojaĝi, kaj kial vi aliras nian landon?— demandis li. —Ni estas komercistoj—, respondis Floriso, —ni intencas vojaĝi Babilonon. Sed estas jam malfrue por ekvojaĝi hodiaŭ. Ĉu troviĝas ĉe vi hotelo por niaj ĉevaloj kaj azenoj?— La pramestro respondis: —Sinjoro, mi posedas bonegan gastejon. Sed mi volas diri al vi, kial mi vin alparolas. Antaŭ tri monatoj mia pramo transportis fraŭlinon, kiu estas tre simila al vi—. —Kien ŝi iris?— demandis Floriso. — Al Babilono.

Floriso kaj lia sekvantaro pasigis la nokton ĉe la pramestro, kaj jam frumatene la sekvantan matenon ili estis pretaj refoje ekvojaĝi. Antaŭ ol foriri, Floriso demandis al la pramisto, ĉu li havas en Babilono amikon, kiu povus gastigi kaj helpi lin se bezone. —Mi havas —, respondis la pramisto. —Antaŭ ol alveni tie, vi renkontos larĝan riveron, trans kiu kuŝas ponto; la viro, kiu ricevadas la transirmonon, estas mia plej bona amiko. Li posedas en la urbo domojn kaj loĝejojn, tiel ke li volonte loĝigos vin. Prenu mian ringon kaj montru ĝin kiel signon, ke mi irigis vin al li.

Floriso adiaŭdiris la gastiginton kaj alvenis tiun saman matenon antaŭ la rivero, pri kiu oni estis parolinta. Li montris la ringon al la amiko de la pramestro, kaj ĉi tiu kondukis lin kaj lian sekvantaron al unu el siaj hoteloj. La postan matenon, dum li faris promenadon kaj admiris la grandan povon kaj la fortan kastelon de la emiro, li preskaŭ freneziĝis kaj parolis al si mem. —Nun mi estas tie, kie estas Blankafloro, sed kion tio al mi utilas? Mi agis malsaĝe forlasante mian patrujon. Ĉu ne estus pli bone revojaĝi? Ci tie mi konas neniun, al kiu mi povus konfidi la celon de mia vojaĝo, kaj se la emiro ekscios pri mia celo, li sen dubo kaptos kaj senkapigos min—. Tiel pensante kaj parolante al si mem, li reiris al sia gastiginto kaj ĉi tiu diris: —Ho, mia amiko, pri kio vi do pensas; vi aspektas tiel malĝoja! Ĉu estas io en mia hotelo, kiu ne plaĉas al vi?— —Ne, sinjoro—, respondis Floriso, —tute kontraŭe, mi eĉ esperas vivi sufiĉe longe por poste danki vin pro ĉio bona, kion vi al mi faris. Sed mi timas, ke tio neniam okazos.— —Kuraĝon!— diris la gastigisto, —mi ja povos trovi rimedojn por helpi vin.

Dum la manĝado Floriso alportigis pokalon kaj ordonis, ke oni ĝin plenigu je vino. Ĝi estis tiu sama pokalo, por kiu Blankafloro estis vendita; la hotelisto tuj ĝin rekonis. Floriso intertempe malĝojis kaj larmoj elrulis[**] el liaj okuloj. La edzino de la hotelisto tion rimarkis kaj ŝi diris al sia edzo: — Ni formetu la manĝaĵon, ĉar tiu juna sinjoro tute ne havas bonan apetiton kaj li manĝis neniom. Ni lin konsolu.

La manĝaĵoj estis forprenitaj kaj la hotelisto parolis: —Juna sinjoro, diru al mi: kio faras vin tiel malĝoja?— Floriso respondis: —Mi diros al vi la veron. Mi estas la filo de la hispana reĝo; mi serĉas mian karan Blankafloron, kiun oni de mi forŝtelis. Se vi povos doni al mi bonan konsilon por reakiri ŝin, tiam mi vin rekompencos per tiom da mono, kiom vi deziras. Antaŭ ol monato estos pasinta, mi nepre devos rehavi ŝin, se ne, mortos pro ĉagreno—. —Estus terure, juna sinjoro, sed mi vere ne scias, kiamaniere vi sukcesos reakiri ŝin. Neniu ĉi tie kuraĝos vin helpi, ĉar la emiro estas tiel potenca, ke kvindek reĝoj staras sub lia ordono. Krom tio, la urbo Babilono estas dudek mejlojn larĝa kaj dudek mejlojn longa, la muregoj de la urbo estas mirinde dikaj kaj altaj kaj konstruitaj el tiel malmolaj ŝtonoj, ke ili povas kontraŭstari ĉion, tiel ke ni timas neniajn malamikojn. En la urbmuregoj estas tri-dek-tri metalaj pordegoj kaj el ili elstaras sepcent altaj turoj. En tiuj turoj loĝas sepcent eminentaj sinjoroj, kiuj defendas la urbon. Ĉiu el tiuj eminentuloj estas tiel potenca, ke neniu devas cedi pro kiu ajn reĝo. Mi opinias, ke via entrepreno estas granda malsaĝaĵo. En la mezo de la urbo staras kolosa kastelo, enhavanta kvar loĝejojn, en la kvara kaj plej alta loĝas Blankafloro kun sep aliaj fraŭlinoj, ĉiu en belega salono kun fencstroj el bonodora mirta ligno kaj ebonaj pordoj, kiuj neniam forputriĝos kaj kiuj estas nebruleblaj. Tiu turo nomiĝas la virgulinejo. En la mezo de la virgulinejo staras kristala kolono, ĉe kiu sin trovas fontano, kies akvostrioj altiĝas ĝis la plej alta fenestro. Flanke de tiu kolono estas ŝtuparo, laŭ kiu malsupreniras la fraŭlinoj en la salonon de la emiro, ĉar du fraŭlinoj devas lin servadi dek-kvar tagojn, matene kiam li ellitiĝas kaj vespere, kiam li enlitiĝas. La turgardisto estas tre severa. Kiu ajn alproksimiĝas al tiu turo sen sufiĉa kialo, tiun li mortigos. Plie sin trovas tie dek-ses viroj, kiuj ne scias pri kompato; ili gardadas la loĝejojn de la turo kaj dormas nek tage nek nokte. Fine mi devas rakonti pri io mirinda. La emiro kutimas edziĝi ĉiujare kun alia virino. Je la fino de la jaro li venigas al si ĉiujn eminentulojn de la lando, kaj kiam ili estas kune, li ordonas, ke ĉiuj virinoj venu antaŭ lin. Tiam ekzekutisto senkapigas ilin unu post alia. Tiu, kiu fariĝas lia edzino, devas ĉiam pagi tiun honoron per ŝia kapo. Kiam tio estas finiĝinta, la fraŭlinoj devas malsupreniri la turon kaj kunveni en ĝardeno. Ĉe tiu okazo ili havas mienon tre malĝojan, ĉar neniu deziras havi la honoron fariĝi reĝino, sciante, ke tiam restos al ŝi nur unu jaro da vivo. Ĉirkaŭ tiu ĝardeno, kie la tutan jaron kreskas la plej belaj fruktoj, estas muro el oro kaj lazurŝtono. En la mezo de tiu ĝardeno ŝprucas klara fontano kaj super tio disetendas alta arbo siajn ĉiam fruktojn portantajn branĉojn. Tuj kiam defalas unu frukto, alia ekfloras sur tiu sama loko.

Post kiam la emiro kaj lia sekvantaro venis en la ĝardenon, li eksidas apud la arbo. Tiam la fraŭlinoj unuope devas preteriri inter li kaj la fontano. Tiun, sur kies kapon falos floro, li elektas kiel edzinon, kaj ŝi estas kronata kun honoro, kvankam li ŝin ekzekutigos ĉe la fino de la jaro.

Do, juna sinjoro, mi dubas, ĉu iu sin trovas tie ĉi kiu povas diri, kiel rehavigi al vi Blankafloron. Antaŭ ol pasos unu monato, la emiro kunvenigos la eminentulojn por festi la geedziĝon, kaj tiam ĉiuj fraŭlinoj devos aperi en la ĝardeno. Mi ekaŭdis, ke li tiom amas Blankafloron pro ŝia beleco, ke li intencas edziĝi kun ŝi—. —Ho, mia kara gastiganto!— diris Floriso, kiu estis aŭskultinta kun malfermita buŝo kaj fariĝis mortepala, —donu al mi konsilon..., kion do mi faros!— Tiam ekparolis Doriso: —Mia juna sinjoro, mi donos al vi bonan konsilon. Leviĝu jam tre frue morgaŭ matene kaj rigardu atente la turon, en kiu loĝas Blankafloro. Tiam la gardisto demandos vin akratone, kion vi faras. Respondu al li kviete kaj dolĉtone, ke vi deziras konstrui tiajn turojn en via lando. Kiam li ekaŭdos, ke vi parolas pri tiaj gravaj intencoj, li ekkonatiĝos kun vi kaj invitos vin je ŝakludo. Kompreneble vi akceptos, sed zorgu, ke li gajnu. Reiru al li la postan tagon kaj ne nur malgajnu je la ludado, sed prezentu al li donace la pokalon, por kiu Blankafloro estis aĉetita. Li akceptos kaj pripensos pri rimedoj por kompensi vin pro la bela amikaĵo, kiun li ricevis, kaj li ĵuros al vi fidelecon kaj helpos vin kiel eble plej multe en via entrepreno.

Laŭ la konsilo de sia gastiganto, Floriso iris la sekvantan matenon al la turo. Apenaŭ li staris tie, tuj aperis la gardisto, kiu demandis akratone, ĉu li estas spiono. Sed la respondo, kiun donis Floriso, kontentigis lin kaj tuj li invitis la princon je ŝakludo. Floriso konsentis kaj eniris. La gardisto gajnis kaj invitis lin reveni la postan tagon, al kio Floriso volonte konsentis. Ankaŭ tiun tagon la gardisto gajnis, kaj kiam Floriso forlasis lin, li prezentis la belan pokalon. La gardisto estis ravita kaj ĵuris, ke li helpos sian novan amikon en ĉio, kion ajn ĉi tiu volus entrepreni. Tiam Floriso rakontis malkaŝe, ke li venis por liberigi la belan Blankafloron, ĉar li mortus pro ĉagreno, se li ne povus reakiri ŝin. Tuj kiam la gardisto tion eksciis, li pentis pri sia promeso kaj diris: —Ho, mia amiko! Viaj amikeco kaj amikaĵo min delogis. Mi timas, ke tio kostos al ni ambaŭ la vivon. Sed mi tenos mian ĵuron kaj plenumos vian deziron. Iru al la hotelo kaj revenu post tri tagoj. Tiam estos la unua de Majo. Intertempe mi kunkolektigos la plej belajn florojn troveblajn por sendi kun saluto en korbego al Blankafloro. Mi intencas portigi vin en tiu korbego al via amatino en la turon—. Floriso estis tiel emociita, ke preskaŭ li ne povis paroli. Li premis al la gardisto la manon kaj kun ĝojo reiris sian hotelon. La gardisto tuj pretigis korbegon sufiĉe grandan, por ke Floriso povu sin kaŝi en ĝi, kaj oni kolektis la plej bonodorajn florojn, sub kiuj li poste sin kaŝus.

La unua de Majo estis veninta. Laŭ la konsilo de la gardisto Floriso sin vestis per ruĝe-purpuraj vestoj, por ke la koloro de lia kostumo ne tro diferenciĝu de tiu de la ruĝaj rozoj. En la ĉambro de la gardisto li trovis la korbegon kaj eksidis en ĝi kun ĉapelo plektita el rozoj; li sin kaŝis sub la floroj, tiel ke li fariĝis tute nevidebla. Tiam la gardisto vokis al si du fortajn knabojn kaj parolis al ili: —Prenu tiun korbegon, portu ĝin supren en la ĉambron de Blankafloro kaj diru al ŝi, ke mi ĝin sendas, poste revenu al mi.

La knaboj obeis, sed mezvoje ili eligis multajn nedecajn vortojn, ĉar florojn tiel multepezajn ili neniam antaŭe portis. Malfeliĉe ili sin trompis pri la pordo de Blankafloro kaj erare metis la korbegon antaŭ la ĉambro de Klariso, kriante: —Fraŭlino Blankafloro! jen estas donaco de la turogardisto—. Klariso, rimarkinte la eraron, diris al si mem mokridante: —Mi volas ekscii, per kio la turgardisto estas surprizanta nian favoratinon—, kaj ekstarante post la pordo ŝi ordonis al la knaboj enporti la korbegon. Kiam ili estis for, ŝi admiris la korbegon kaj elprenis la plej belan rozon. Floriso, pensante ke Blankafloro staras ĉe la korbego, subite salte leviĝis. Klaristo morte paliĝis pro ekteruro. Ŝi posten paŝis kaj ekkriis: —Ho, kiu elvenas el la korbego?— La aliaj pordoj ĵete malfermiĝis, fraŭlinoj alproksimiĝis kure kaj demandis: —kio okazis?— Floriso tamen jam estis malaperinta sub la rozoj kaj Klariso havis la spiritan regecon kovri lin tiel per floroj, ke neniu lin rimarkis. Ŝi subite ekpensis pri tio, ke Blankafloro multfoje parolis al ŝi pri unu juna fraŭlo, kiun ŝi amis, kiam ŝi estis ankoraŭ en Hispanujo kaj ke li similis al ŝi. Al la fraŭlinoj Klariso nun diris ridante, ke ŝi ekteruriĝis pro granda abelo, kiu neatendite elflugis el la korbego, kaj la fraŭlinoj retiriĝis en siajn ĉambrojn. Dume Floriso sidis en granda embaraso, kvazaŭ sur pingloj.

La bela Blankafloro kaj Klariso tamen estis fidelaj amikinoj.

Post kiam ŝi permesis al Floriso eliri el la korbego, ŝi zorge fermis la pordon de sia ĉambro kaj eniris en tiun de Blankafloro. Ĉi tiu laŭkutime sidis ploranta pro sia kara Floriso.

—Nu do—, parolis Klariso, —jam ne ploru kaj jam ne ĝemu! Iru kun mi kaj mi montros al vi belegajn florojn. Mi vetas, ke neniam vi vidis tiajn belegajn.

—Kara Klariso—, respondis Blankafloro, —viaj floroj ne interesas nek konsolas min, vi ja scias, ke la mezurilo de mia mizero baldaŭ estos plenigita, ĉar post unu monato la emiro min elektos kiel edzinon. Sed mi ĵuras per ĉio sankta, ke mi ne atendos tiun okazon; mi eltrovos rimedon devigi la emiron, ke li mortigos min antaŭ tiu tempo, se mi ne povos alie min liberigi el liaj manoj. Plivole mi mortos ol fariĝi malfidela al mia Floriso. Sed Klariso parolis: —Ĉesu lamentadi kaj faru, kion deziras via Floriso. Li deziras, ke vi sekvu min por admiri tiujn belajn florojn.

Blankafloro sekvis sian amikinon. Floriso estis aŭdinta, kion parolis la fraŭlinoj kaj klare li estis ekkoninta la voĉon de sia Blankafloro. Salte li kuris al la pordo. Blankafloro rekonis lin tuj kaj senparole ili ĉirkaŭbrakis sin reciproke, kisante sin tiel pasie, ke ŝajnis, kvazaŭ la kisoj neniam finiĝus.

Dume Klariso staris en granda angoro, timante la koleron de l' emiro, sed: kiu levas la piedon, tiu devas ckpaŝi, kaj ŝi decidis helpi la geamantojn. Kaj ili manĝis kaj trinkis kaj estis feliĉaj, kaj neniu el la ceteraj fraŭlinoj eksciis tion, kio fariĝis.

Sed ho ve! unu matenon Klariso vekiĝis, kiam la suno jam staris alte sur la ĉielo. Rapide ŝi ellitiĝis kaj vokis Blankafloron, dirante, ke estas jam malfrue. —Jes, mi venas, mi venas—, respondis Blankafloro, sed tuj ŝi reekdormis. Klariso iris al la fontano, kolektis akvon en la pelvon kaj ĝin portis tremante al sia sinjoro. Trafis lin tuj, ke Blankafloro malestas. Kiam li informiĝis pri ŝi, Klariso respondis: —Sinjoro, ŝi legis la tutan nokton kaj preĝis, ke la dioj donu al vi longan vivon, poste ŝi reekdormis—. La emiro estis kontenta, li diris: —Tio estas bona kaj laŭdinda laboro; kun rajto ŝi povas fariĝi mia edzino—. Sed la postan tagon Klariso rcfoje vokis sian amikinon por ellitiĝi kaj kolekti akvon, ankaŭ tiam ŝi diris: —Jes, mi venas!— Sed Floriso ŝin tenis en la brakoj, ĝis kiam refoje ŝi ekdormis. La emiro suspektis kaj demandis, kial Blankafloro ne venis. Klariso balbute respondis: —Sinjoro..., mi ŝin vekis... kiam mi preteriris ŝian ĉambron, kaj ŝi promesis tuj veni.

La emiro tamen ne tion kredis kaj apenaŭ Klariso estis for, tuj li ordonis al ĉambelano, ke li iru al la ĉambro de Blankafloro por venigi ŝin tuj antaŭ la emiron. La ĉambelano, ne sciante, ke Klariso estas malsupre, tuj supreniris en la dormejon de Blankafloro kaj ŝin ekvidis kviete dormantan en la brakoj de Floriso. Kredante tamen, ke Floriso estas Klariso, ĉar tiuj tre similis unu la alian, li reiris al sia sinjoro kaj diris: —Blankafloro kaj Klariso dormas unu en la brakoj de la alia, mi ne kuraĝis ilin veki.

La emiro fariĝis furioza, aŭdinte tion, ĉar li komprenis, ke Blankafloro kaŝe amis aliulon. Kaj Klariso pro ektimo svenis, ĉar ŝi aŭdis, kion diris la ĉambelano.

—Donu al mi mian glavon!— ekkriis la emiro. —Mi mem iros al tiu fraŭlino; vi mensogis, ĉar Klariso estas malsupre.

Li ordonis al la ĉambelano sekvi lin al la supraj ĉambroj de la turo.

Ne koniginte sian alvenon, li eniris la ĉambron de Blankaflor0, puŝmalfermis la fenestrojn, por ke la klara lumo povu lumigi la du dormantojn kaj aliris al la lito; sed kiel miris la emiro, ĉar vidante Florison, li ne sciis, ĉu tiu estas fraŭlo au fraŭlino, tiel bela estis lia vizaĝo. Li ordonis al la ĉambelano sublevi la litkovrilon, kaj rimarkante, ke tie kuŝas fraŭle vestita persono, li tiel furioziĝis, ke neeble li povis eligi unu vorton. Li jam levis la glavon por mortigi ambaŭ, kiam ili vekiĝis.

Jen staris la terura emiro kun brilanta glavo.

—Kiel vi estas tiel trosentima—, li parolis, —insulti min en tia maniero? Sciu, ke via lasta horo alproksimiĝis.

—Kompaton!— diris Floriso, ŝi min amas pli ol ĉiujn vivantojn, kaj mi amas neniun krom ŝin. Nenies amo estis kiel la nia—. Kaj li petegis al la emiro, ke li indulgu ilin ambaŭ, aŭ ke li kunvoku la juĝojn de la lando, esperante, ke kompatemaj homoj troviĝus, kiuj bonvolus pledi ilian aferon.

La emiro ne eningigis sian glavon kaj igis konduki la kulpulojn en sian salonon, kie ili estus juĝotaj. La plej altaj eminentuloj kunvenus: reĝoj, dukoj, grafoj, baronoj kaj aliaj altranguloj en multenombra amaso. Ĉi tiu salono estis tiel vasta kaj tiel multekosta, ke tiu de la troja reĝo Priamuso ne povus esti komparata kun ĝi. Ĝi estis longa unu mejlon kaj same larĝa; ĉiuj kolonoj estis el pura kristalo.

Kiam la tuta korteganaro estis kune, tuj aperis la emiro. Li sidiĝis sur sia ora trono, ordonis, ke ĉiuj silentu kaj parolis:

—Aŭskultu, sinjoroj! ... Mi deziras, ke vi juĝu unuope laŭleĝe kaj laŭjustece—. Granda silento ekregis en la salonego kaj la emiro diris plue:

—Miaj sinjoroj! Ĉar Blankafloro estis tie ĉi nur kvar monatojn, kaj ĉar mi ŝin aĉetis por sumo en oro dekfoje pli peza ol ŝia korpo, mi intencis edziĝi kun ŝi kaj gardi ŝin dum mia tuta vivo. Ŝi devis min servi, por ke mi povu vidi ŝin ĉiutage. Imagu mian koleron, pensu pri la honto, kiun ŝi faris al mi! ... Mi ŝin trovis kun aliulo. Ambaŭ mi estis mortigonta per mia glavo, sed ili vekiĝis kaj petis esti ĵugataj de la tribunalo. Ili min ofendis en mia propra palaco; sekve, miaj sinjoroj, juĝu, por ke mia ofendita honoro estu venĝata.

La tuta konsilantaro unuvoĉe kondamnis ilin al la morto, sed pri la maniero de l' ekzekutado oni opiniis malsame. Kelkaj diris, ke la kulpuloj estu pendigataj, aliaj preferis, ke ili estu radŝirataj; unuj deziris bruligi ilin aŭ dronigi kun multpezaj ŝtonoj je la kolo, sed ĉiuj samopiniis, ke la ekzekutado estu terura.

Tiam ekstaris unu reĝo, nomita Alfas, kaj li parolis: —Estas honto, ke la ĉi tieaj konsilantoj faras tiom da bruego en ĉeesto de nia estro. Unuj krias pli laŭte ol aliaj. Mi proponas, ke nur unu difinu la juĝon. Ni eksciis la opinion de nia sinjoro; ĉu ne estas juste, ke ni aŭdu, kion Floriso kaj Blankafloro havas por respondi al tio?— —En tio mi tute ne samopinias—, parolis la araba reĝo Balziero, —se ili estas ofendintaj nian sinjoron, tiam ni havas la rajton juĝi. Ili ne havas la rajton defendiĝi.

Intertempe la emiro jam ordonis venigi Florison kaj Blankafloron. Du serĝentoj enkondukis ilin, dum ili rigardadis unu la alian per okuloj ruĝaj de ploro. Floriso unua ekparolis, dirante:

—Sinjor' emiro, mi scias, ke mi devas morti, sed pardonu al Blankafloro. Mi sola estas kulpa. Venĝu vin nur kontraŭ mi. Se mi ne estus trokuraĝinta enŝteliĝi en ĉi tiun turon, tiam al mia amatino ne estus farita honto. Sekve, mortigu nur min.

—Ne!— parolis la emiro per tondra voĉo, kiu ĉiujn tremigis. —Ne! vi ambaŭ mortos kaj eĉ per mia propra mano—. Li ekstaris kaj eklevis la glavon...

Sed Blankafloro rapidis antaŭen kaj prezentis sian kolon. Tuj kiam Floriso tion ekvidis, li rapidis antaŭen, forpuŝis sian amatinon kaj diris: —Ĉiuj min mallaŭdus, se mi tion tolerus. Vi, kiu estas virino, ne mortu pli frue ol mi—, kaj li prezentis sian kolon, dirante plue: —Ekfrapu, mi estas preta!— Siaflanke Blankafloro ekkaptis lian veston, tiris lin malantaŭen, lokis sin antaŭ la emiro kaj refoje prezentis sian kolon. Tiamaniere daŭris kelkajn fojojn; ĉiu volis morti unua.

La okuloj de la korteganoj pleniĝis je larmoj, kaj ili ekkompatis, eĉ la emiro estis kortuŝita kaj la glavo ekfalis el lia mano. Tiam unu duko, kiu deziris savi al ili la vivon, paŝis antaŭen kaj li parolis malkaŝe: —Mi opinias, ke nia sinjoro pardonu al ili ambaŭ. Lia honoro ne estus riskata pro tio. Kion ĝi al li utilus, se li mortigus ilin? Kaj se li pardonos al ili, tiam Floriso rakontu al ni, kiel li povis veni en tian fortan turon al sia amatino, por ke ni estu pli gardemaj estonte—. La emiro aŭdis kun plezuro, ke la duko probatalis pro la du geamantoj. Li promesis pardonon, se Floriso volus diri, kiel li eniris nerimarkite en la turon. —Miaj sinjoroj—, diris Floriso decidatone, —tion mi ne povas diri, kio ajn estu mia sorto, escepte, se vi antaŭe pardonos al tiu, kiu min helpis.

Tiam la emiro ekkoleris kaj ĵuris, ke neniam li konsentos en tio. La duko tamen ankoraŭ ne cedis; li sin ĵetis antaŭ la piedojn de l' emiro kaj petegis: —Sinjoro, pardonu ankaŭ tiujn, kiuj helpis al Floriso. Viaj korteganoj ĝin petegas, ĉar kion povus utili al vi la morto de tiu helpinto? Floriso prefere rakontu sian aventuron. Estos pli bone, aŭskulti la historion pri Floriso ol vidi, ke la geamantoj mortas. Rigardu ilin, ili estas tiel belaj je korpo kaj vizaĝo, ke vane oni serĉas tian paron en la tuta lando—. Kaj ĉiuj ĉeestantoj ekkriis kvazaŭ per unu buŝo: —Sinjor' emiro, pardonu, kaj plenumu la peton de viaj korteganoj!

Fine la emiro cedis; li pardonis ne nur al li geamantoj, sed ankaŭ al tiuj, kiuj estis helpintaj ilin. Ne estas bezone diri, kiel ĝojis la juna paro. Floriso rakontis al ĉiuj pri siaj malhelpaĵoj, malagrablaĵoj kaj ĉagrenoj de post sia naskiĝo ĝis la tempo, kiam la emiro surprizis lin en la ĉambro de Blankafloro. Tuj kiam li finis sian rakonton, al kiu ĉiuj aŭskultis kun malfermitaj buŝoj, li faris kelkajn paŝojn antaŭen, genufleksis antaŭ la emiro kaj petis, ke li redonu al li Blankafloron, pro kiu li tiom multe suferis kaj riskis, ĉar sen ŝi li ne povus vivi. La emiro donis la manon al Floriso kaj lin starigis, tiam li kaptis la manon de Blankafloro kaj parolis: —Amiko mia, mi redonas al vi ĉi tiun fraŭlinon, kaj laŭ la moroj de la lando mi kavalirigas vin.

Post kiam ĉio finiĝis tiel prospere, grandaj preparaĵoj estis farataj por belega festo, ĉar la emiro portigis Klarison procesie al la templo, kie li rangaltigis ŝin kiel sian edzinon por gardi ŝin dum tuta sia vivo. En ĉeesto de ĉiuj princoj kaj altranguloj de la lando ŝi estis kronata je reĝino. Blankafloro ankaŭ estis portata al tiu sama templo, kie ŝi edziniĝis kun sia Floriso. Belega edziĝa festeno okazis; la emiro sidis sur la plej alta loko kaj ĉe lia flanko sidis la reĝino Klariso. Flanke de tiu li sidigis Floriso kaj Blankafloron kaj la aliajn, ĉiun laŭ sia rango. Okazis turniro, oni kantis, dancis kaj muzikadis kaj la festo dauris multajn sinsekvantajn tagojn.

Al la festo partoprenis ankaŭ ambasadoroj el Hispanujo, kiuj ĵus alvenis kun la sciigo, ke la reĝo Feniso kuj lia edzino estas mortintaj, kaj ke ĉie en la lando regis granda malordo.

Kiam Floriso tion eksciis, li malĝojis kaj petis permeson de la emiro returniri al sia patrujo. La emiro nevolonte konsentis, sed line li cedis, donante al li la plej multekostajn donacojn el arĝento kaj oro kaj rekomendis lin al la protekto de la Dioj.

Tiel forvojaĝis Floriso kaj Blankafloro al Hispanujo, kie ili baldaŭ alvenis kaj estis akceptataj de la tuta popolo kun laŭtaj ĝojkrioj. Floriso estis proklamata kiel reĝo kaj Blankafloro kiel reĝino, kaj laŭ deziro de Blankafloro Floriso konvertis la tutan popolon al la kristanismo. Longe kaj feliĉe ili vivis kune, ekhavis unu filinon, nomitan Berta, kiu poste fariĝis la edzino de l' reĝo Pepejn.


Noto (por la leganto). Ĉirkaŭ la dektria jarcento vivis en Flandrujo, en la vilaĝo Assenede, poeto, nomita Didrik van Assenede. Ni posedas de li kavaliran romanon en versoj, titolitan: Floriso kaj Blankafloro (Floris en Blanchefloer), kiu antaŭ kelkaj jaroj la unuan fojon estis eldonata de Hoffmann von Fallersleben. Lia poemo ne estis originala, li nur faris imitaĵon de la franca originalaĵo: Flore et Blanchefleur, kiu jam antaŭe naskiĝis el la nature poema spirito de niaj mezepokaj prapatroj. La legendo estis tre amata en la mezaj centjaroj. Verŝajne ĝi estas jam tre malnova kaj devenis el Provence. Ĝin ankaŭ imitis Boccaccio, kaj ĝi eĉ aperis kiel greka traduko. Niaj prapatroj tamen ne kontentiĝis kun la poemo de Didrik, sed verkis el ĝi popolan romanon en prozo, kiu en ĉiuj epokoj volonte estis legata; en la lasta tempo tamen ĝi estas iom post iom forgesata. La romaneto en prozo, kies enhavon mi rakontis nur resume en ĉi tiu romano, verŝajne aperis en la 16a jarcento, sed neniu scias, kiu estas la verkinto.