Idoj de Orfeo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Idoj de Orfeo
de H. J. Bulthuis
Ĉapitro Unua


H. J. Bulthuis

ANO DE LA LINGVA KOMITATO

Idoj de Orfeo

Original romano

Rekomendita de

Esperantista Literatura Asocio

...

Den Haag (Nederlando) 1923

Propra eldono de la aŭtoro

Daguerrestraat n-o 84

Enkondukaj paroloj[redakti]

Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko por esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥoj devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kiel eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kun granda peno, ĉar la malmolaj pizoj tre doloris liajn piedojn. La alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ "pizoj" tute ne ekzistus. Post longa pilgrimado, alveninte al sia celo, ili povis demeti la ŝuojn kaj elĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis marŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetis el siaj ŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. Ho, diris la ĝoja monaĥo, mi devis, kiel vi, pilgrimi sur "pizoj", sed mi kuiris ilin antaŭ ol meti en la ŝuojn. Per tio ili fariĝis molaj kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko.

Kara leganto, pesimismo kaj kredo al fatalismo malagrabligas la vivon, tial imitu dum via "pilgrimado" la ĝojan monaĥon. Se mia romano povus instigi vin al tio, mi estas kontenta, ĉar tiam mi ne verkis sen celo kaj sen frukto.

La verkinto.

Enhavo[redakti]