Saltu al enhavo

Idoj de Orfeo/I/Ĉapitro Oka

El Vikifontaro
(p. 145-167)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Oka Ĉapitro

Mi vizitas Ivan — Vivu la brando! — Mi legas, ke mi estas artisto — Vojaĝo eksterlanden — Mi savas homan vivon — Nova samhejmano — La teruriga letero — La frotulo rakontas — Netaŭgaj buboj kaj procentegisto — Respondo al la teruriga letero — Kion Maksimo Bjelski volas aĉeti per sia perlaborita mono.

La postan tagon mi aliris al la haveno kaj serĉis "Petro la Granda". Ĝi kuŝis ankrita proksimume cent metrojn de la kajo. Mi luis boateton kaj kun helpo de lerta remisto baldaŭ staris sur la ŝipo, kie mi tuj trovis la kuiriston en lia kuirejo. Li jam tute malebriiĝis kaj kuiradis, kvazaŭ li la pasintan tagon trinkis nenion krom pura akvo. La "faŭno" tute reŝanĝiĝis en modestan pure vestitan kuiriston kun ĉapo pli blanka ol neĝo. Mi salutis lin, sed li min ne rekonis.

—Ivan—, mi diris, etendante al li mian manon.

—Mi estas Ivan, la kuiristo—, li diris, —sed mi vin ne konas.

—Rigardu min fikse, kaj vi rekonos min.

—Mi rekonas—, li diris, —almenaŭ se min ne trompas miaj okuloj; vi estas la juna violonisto, kiu ludis hieraŭ vespere en la teatro.

—Mi estas; sed ne kiel violonisto mi etendas al vi mian manon, sed kiel bona konato. Ĉu vi vere ne min rekonas?

—Ŝajnas al mi, ke mi pli frue vidis tiujn trajtojn kaj okulojn—, li diris, sulkigante la frunton por pli bone pripensadi, —sed mi ne memoras, kie mi vidis ilin pli frue.

Li frapetis al si la frunton per la montra fingro, kvazaŭ tiu manparto helpus al lia memoro, sed ĝi ne helpis, ĉar post momento li sensulkigis la frunton kaj diris plue:

—Mi ne plu memoras.

—Ĉu vi ankaŭ ne memoras vian junan subkuiriston?

—Mian sub...!? ... pro la diablo! ... Ĉu vi estas...? Nu, tio ja estas neebla; la juna Jafet ne ludis violonon.

—Sed estas eble, ke li lernis tion poste.

Ivan kaptis mian manon, kiun mi ankoraŭ etendis al li, kaj li ekkriis:

—Dank' al Dio, ĝi estas li mem! ... kaj kiel vi sanas?

—Ho, tre bone; sed post kiam la policanoj kondukis vin en la malliberejon, mi travivis terurajn tagojn.

Ivan aspektis subite tre gravmiena kaj diris:

—Pardonu al mi, mia juna sinjoreto, ke mi tiam tiel malbone zorgis pri vi; sed tiam mi trinkis tro multe da brando.

—Same kiel hieraŭ vespere—, mi diris.

—Vi estas prava, mi trinkis tro multe. Kiam mi estas surŝipe, mi neniam trinkas brandon, eĉ ne unu solan glaseton; sed kiam mi eliras kun kamaradoj... nu, tiam mi ne povas ne trinki. Ĉiam mi tiam diras al mi: Ivan, trinku nur unu solan glaseton da brando; sed trinkinte ĝin, mi ĉiam diras plue: ... ankoraŭ unu solan glaseton mi trinkos, kaj nenion plu; sed ho ve, post la dua glaseto mi jam ne povas kontraŭstari mian propran volon, kaj mi trinkas la trian, kaj trinkinte la trian, mi pensas, ke mi povas fortrinki centon da glasetoj. Sed mi ĵuras, ke mi jam neniam trinkos pli ol unu solan glaseton; jen mia mano—, li diris.

Mi rankontis per malmultaj vortoj miajn aventurojn kaj poste demandis, kiel sanas lia patrino.

—Mirinde bone!— li diris, —hieraŭ posttagmeze mi alportis al ŝi preskaŭ tutan mian monon, ĉar se mi gardus ĝin en mia poŝo, tiam la policanoj eltirus ĝin, post kiam mi trinkis mian lastan glaseton, kaj tiam ŝi havus nenion.

—Kial vi ne donas al ŝi ĉion?— mi demandis.

—Ho, kia malsaĝa demando; tiam mi ja ne povus eliri por trinki unu solan glaseton kun la kamaradoj; kaj unu glaseton mi ja povas trinki, tia estas mia karaktero.

Mi demandis pri Jafet.

—Jafet!? sed vi ja estas Jafet mem.

—Mi aludas mian hundon.

—Vian hundon!? ... Ho, mi memoras, ĝi kuŝis mortinta sub tiu renversita kesto kaj ni ĵetis ĝin akvon.

—Ĉu vi scias—, mi demandis plue, —ĉe kiu insulo vi trovis min sur la maro?

—Neniu sciis tion—, li respondis, —nek la kapitano, nek unu sola alia maristo sciis tion, eĉ ne la doktoro. Ni kredis, ke via boato venis el unu el la holandaj aŭ germanaj insuletoj, sed ĉar vi parolis nek holande nek germane, ni konjektis fine, ke vi falis el la luno—, kaj la kuiristo laŭte ekridis.

Mi ekvidis, ke mi ne staras sur la ŝipo, kies maristoj trovis min sur la maro, kaj mi demandis al Ivan novaĵojn pri la kapitano, pri la doktoro kaj pri la ceteraj maristoj de lia antaŭa ŝipo.

—Ĉiuj fundiris—, li respondis.

—Ĉu ili fundiris!?— mi ekkriis.

—Jes, mia juna sinjoro, ĉiuj dronis; mi sola estis savita.

—Kiel okazis tio?

—Nu, post kiam la buboj ĵetis min tra tiu vitro, mi devis pagi por nova, sed mi jam fortrinkis tutan mian monon, tiel ke la policanoj kondukis min malliberejon, kie mi restis plenan monaton. Dum tiu monato mia kapitno ekvelveturis sen mi, kaj ĉar la ŝipo pereis, la tuta ŝipanaro fundiris kaj dronis..., nur Ivan la kuiristo ne fundiris kun ili dank' al liaj glasetoj da brando; sekve: Vivu la brando!! kaj li svingis siajn longajn brakojn.

Mi nun sciis, ke Ivan ne povas informi min pri mia "Insulo", kaj ĉar mi devis foriri, mi diris:

—Nu Ivan; salutu vian patrinon por mi kaj sanu bone.

Ivan premis mian manon, dirante:

—Mi ĝojas, ke mi falis tra tiu vitro, ĉar sen tio ni ambaŭ verŝajne ne plu vivus.

—Kial?— mi demandis tute ne pripensante lian diraĵon.

—Ho! tio ja estas memkomprenebla. Sen miaj glasetoj mi estus returninta min kun vi al la skuno kaj ni estus dronintaj same kiel la aliaj; sekve dank' al la glasetoj da brando mi vivas ankoraŭ, kaj vi fariĝis fama violonisto... Nu, mia juna sinjoro—, kaj li forte premis mian manon, —sanu bone; vi faris al mi grandan plezuron, ĉar vi ne forgesis min, kaj se iam mi povos servi al vi, mi faros mian eblon.

—Vi povos servi al mi—, mi diris; —se iam vi renkontos tre longan mariston, nomitan Johano, parolu tiam pri mi kaj se li memoros min, petu lin skribi al mi, kie mi naskiĝis kaj kiel mi nomas min.

La kuiristo suprentiris la brovojn kaj ŝultrojn, ekkriante:

—Sed kiel mi rekonos vian Johanon? ... Estas tiom multe da longaj maristoj.

—Nur atentu lian horloĝan ĉenon; se ĝi estas farita el arĝentaj moneretoj, tiam la portanto, la serĉota longa maristo, estas mia Johano.

—Nu, mi petos al ĉiuj longaj maristoj diri al mi, kioma horo estas...

Mi interrompis la kuiriston kaj diris:

—Ne faru tion, ĉar kvankam Johano portas belan ĉenon, la poŝhorloĝo mankas.

—Nu bone, mi atentos nur la ĉenon—, li diris.

Mi ellasis lian manon, donis mian adreson kaj adiaŭdiris lin.

La vesperon de tiu sama tago Romeskaŭ enmanigis al mi la ĵurnalon kaj fingre montris artikolon, subskribitan de "H. M." Tiu "H. M." estis severa kritikisto, kies artikoloj timigis eĉ la plej bonajn artistojn, ĉar li indulgis neniun. Mi sciis, ke mi estas legonta kritikaĵon pri mia solludado, sed la literoj "H. M." jam ne timigis min, ĉar la vizaĝo de Romeskaŭ trankviligis min antaŭe. En tiu artikolo mi sciiĝis, ke mi ĉiurilate estas la plej lerta violonisto, kiu en la lastaj jaroj partoprenis la koncertojn en la imperiestra teatro de Patersburgo. Romeskaŭ ne estis ĵaluza; sincere li gratulis min, certigante, ke mia famo estas fondita.

De tiu tempo mi regule ludis antaŭ la publiko tutan jaron, kaj la famo de mia talento disvastiĝis ĉiuloken.

Mi nun estis pasiginta kvin jarojn ĉe la familio Romeskaŭ kaj estis faronta artistan vojaĝon eksterlanden. Romeskaŭ, lia edzino kaj Aleksandra akampanus min. Provizore mi kaŭze de tio ne povus plu sekvi la kursojn de Maksimo Bjelski, kaj tion mi sciigis al li. Estis por mi granda malagrablaĵo paroli pri tio al mia instruisto, unue ĉar mi ankoraŭ ne lernis sufiĉe la francan lingvon, kiun mi ja parte devus koni kiel artisto, ĉar mian gepatran lingvon, la rusan, neniu komprenas en eksteraj landoj; due mi supozis, ke Bjelski, kiu estis laŭ mia opinio malriĉa, tre bezonus la salajron, kiun li ordinare ricevis por siaj lecionoj. Mi tamen ĝojis, ke nia vojaĝo daŭrus nur ses monatojn; post tiu tempo li ja tuj povus rekomenci la interrompitan kurson, precipe en la franca, kaj se necese, en aliaj lingvoj.

Semajnon antaŭ nia foriro mi rakontis al li nian intencon. Li fariĝis tiel nervema, ke mi kore kompatis lin, sed por iom rekompenci al li, mi elpensis mensogeton, dirante, ke mi deziras daŭrigadi liajn lecionojn skribe. Mi interkonsentis kun li, ke li sendu al mi ĉiusemajne francan literaturaĵon kun klarigaj notoj, kiujn mi regule studadus, kaj lian salajron mi jam antaŭe pagus al li. Komence li malakceptis tiun monon pro nura modesteco, sed ĉar mi insistis, li fine cedis, esprimante sian koran dankon. La kompatinda vireto adiaŭis nin kun pala vizaĝo, kiu tre trafis min. Starante antaŭ ni por danki gesinjorojn Romeskaŭ pro ĉio, kion ili faris por li, li tiel terure balbutis kaj tiel nerveme frotadis al si la manplatojn, ke fine Romeskaŭ ekkriis, frapante lian ŝultron:

—Sufiĉas, sinjoro Bjelski; ni ĉiuj komprenas, kion vi estas al ni dironta. Ni dankas vin reciproke pro viaj bonegaj lecionoj al mia adoptita filo, kaj por esprimi ne nur vorte, sed alimaniere nian dankon, ni petas vin, ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun koverton. Rigardu la enhavon kiel nuran pruvon de nia estimo kaj danko.

Kiam li estis for, riverencinte kvar fojojn (ni estis kvarope), Romeskaŭ diris al mi, ke li estis metinta en tiun koverton tiom da mono, kiom Bjelski regule ricevis kiel salajron en ses monatoj, kaj mi dankis lin el la fundo de mia koro.

Mia vojaĝo estis, por tiel diri, triumfvojaĝo. Ĉie kie mi ludis, mi estis aplaŭdata kiel ankoraŭ preskaŭ neniu antaŭ mi.

Jam semajnon post mia forveturo el Patersburgo Maksimo Bjelski sendis al mi sian unuan skriban lecionon. Mi ĉiam estis admirinta lian fervorecon, sed pli ol iam mi ĝin admiris, post kiam mi trarigardis lian unuan senditan literaturaĵon kun la klarigaj notoj. La vireto sendis al mi la duonon de la romano Romain Kalbri de Hektoro Malot, kun tiom da skribitaj notoj, ke li bezonis almenaŭ dek horojn por pretigi tiun lecionon.

Mi tuj skribis al li, ke mi havas malmultan tempon (pro miaj koncertoj) por funde studadi la lecionon, kaj ke mi atendas la duan leteron nur post du monatoj. Tiel mi volis ŝparigi al li lian tempon. Post la dua leciono mi sciigis al li, ke al mi mankas ĉiu tempo kaj okazo por plue studadi, kaj ke mi ne atendos la trian leteron. Li sendube ne kuraĝis persisti sian diligentecon kaj fervoron, ĉar la trian fojon mi ricevis nur lian leteron, en kiu li esprimis sian dankon, esperante, ke mi baldaŭ revenu la urbon por denove sekvi liajn buŝajn lecionojn.

Tamen ni ne tiel baldaŭ reiris Patersburgon, kiel mi atendis, ĉar mia ludado havis ĉie tiom da sukceso, ke ni prokrastis la reirvojaĝon ĝis post ses aliaj monatoj. Fine post forestado dum plena jaro ni ekvojaĝis hejmen, kie min jam atendis invitaĵo de la imperiestra teatro por ludi en benefica koncerto. Provizore mi malakceptis, ĉar mi bezonis ripozon post mia streĉa laboro.

Tagon antaŭ nia alveno en Patersburgo mi skribis al mia instruisto, petante lin veni al ni dum unu el la tuj sekvantaj tagoj por priparoli mian novan buŝan studadon. Preskaŭ semajno pasis, sed Maksimo Bjelski ne venis, kvankam ni jam estis kelkajn tagojn en la urbo. Ni estis surprizitaj, ĉar ĉiam antaŭe niaj petoj estis por li kiel ordonoj. Timante, ke li ne ricevis mian leteron, mi skribis alian, sed Bjelski ne aperis. Mi estis skribonta trian, sed antaŭ ol komenci, mi forĵetis la plumon por tuj esplori, ĉu io eksterordinara okazis al la vireto. Mi sciis, kie li loĝis, kiam ni forvojaĝis eksterlanden, kaj direktis miajn paŝojn al lia loĝejo. Post kiam mi sonorigis, aperis en la duone fermita pordo grasa malĝentile aspektanta viro. Mi demandis, ĉu en ĉi tiu domo loĝas Maksimo Bjelski.

Loĝis tie ĉi—, li respondis.

—Ĉu loĝis?— mi demandis.

—Jes, li foriris antaŭ semajno, post kiam lia patrino estis mortinta.

—Ĉu lia patrino mortis!? ... kaj kie li loĝas nun?

—Mi ne scias.

—Ĉu li ne postlasis sian novan adreson?

—Li postlasis nur ŝuldojn.

Mi ekmiregis.

—Ĉu Maksimo Bjelski ŝuldas al vi monon?

—Jes, li foriris ne paginte du monatojn da lupago.

—Li foriris propravole?

—Kiu vi estas, kiu estas tiel scivola pri li?

—Lia amiko Romeskaŭ.

—Ho, vere!?— diris plue la grasa viro, montrante vizaĝon iom pli neĝentilan ankoraŭ.

—Kaj mi dezirus ekscii, ĉu li foriris propravole.

—Mi ne lin retenis, sed ĉar li jam ne pagis tiun lupagon por du monatoj, mi ne povis toleri lin pli longe en mia ĉambreto, kaj aliulo luis ĝin.

—Sekve, vi devigis lin foriri—, mi diris indigne.

Anstataŭ respondi, la grasulo ĵetfermis la pordon antaŭ mia nazo kaj jen mi staris sur la strato ne sciante kion fari por informiĝi pri mia instruisto. Mi antaŭsentis, ke la vireto pro malriĉeco estis cedinta sian ĉambreton, kaj timego ekkaptis min, ke li verŝajne sin trovas en granda mizero. Kie serĉi lin? Enprofundiĝinte en pensojn, mi iris plue. La mortintejo estis proksima kaj vole nevole mi eniris ĝin tra la nefermita barpordo, tra kiu mi tiom da fojoj iris en la lastaj jaroj, ĉar la mortintejon mi vizitis ofte; ĝi ja rememorigis al mi la plej strangan aventuron de mia vivo. Irante laŭ vojetoj preter la familia tombejo de Romeskaŭ kaj preter la benketo, sur kiu mi pasigis kelkajn noktajn horojn dum miaj vagadoj, mi iom post iom alproksimiĝis al la dometo, kiu estis iam mia dormejo kaj kiun mi neniam pasis ne rigardante internen. Ankaŭ nun mi rigardis internen, sed kun ekkrio de teruro kaj abomeno mi paŝis posten. Mi tamen tuj ekhaltis, rapidiĝis refoje antaŭen tra la pordeto, kaj elpoŝiginte mian tranĉilon, detranĉis kordon, je kiu pendis viro. Ĉar la interno de la dometo ĉiam estis nebone lumigita de la suno, mi ĉe la unua ekrigardo ne vidis, kiu estas tiu viro, sed stranga antaŭsento diris al mi, ke li estas Maksimo Bjelski. La viro estis maldika, malgranda kaj nigre vestita, same kiel mia instruisto. Liaj piedoj preskaŭ tuŝis la sablon, tiel ke mi sen peno povis tratranĉi la kordon tuj super la kapo de la pendiĝinto. Tiam faligante mian tranĉilon, mi kaptis la memmortiginton en miaj brakoj kaj kuŝigis lin sur la sablan plankon. Lia vizaĝo glitis laŭlonge de la mia, kaj mi sentis, ke ĝi estas ankoraŭ varmeta; la korpo tamen estis tiel malrigida, ke la genuoj fleksiĝis, kiam la piedoj tuŝis la teron. La ĉapelo de la kompatindulo glitis de lia kapo, kaj rigardante lin atente, mi rekonis mian instruiston. Mia koro kvazaŭ eksaltis en mian gorĝon pro eksciteco, sed mi konsciis bone, kion mi farus. Tuj mi forigis la ŝnuron de lia kolo, sur kiu mi vidis ruĝetan strion; mi jam estis malbutonumonta lian veston, sed ĝi estis tiel vasta kaj plena je faldoj, ke mi lasis ĝin kiel ĝi estis. Mi levis lian kapon, subtenis ĝin kaj rigardis la vireton dum momento, kaj mi aŭskultis, ĉu ekstere iu alproksimiĝas por helpi al mi, ĉar mi ne sciis kiel agi plu en ĉi tiu terura cirkonstanco. Subite la de mi subtenata kapo ruĝiĝis, la sango tamen tuj refluis kaj Bjelski aspektis ankoraŭ pli pala ol antaŭe. Mi timis, ke jam li estas mortinta kaj ekploris pro kompato kaj ĉagreno. Ŝajnis al mi tamen, ke li vivas, ĉar li ne tute malvarmiĝis kiel mortinto. Mi atendis denove momenton kaj ektuŝis lian bruston por senti, ĉu lia koro batas; en tiu momento liaj okulharoj ekmoviĝis kaj je mia neesprimebla ĝojo mi vidis, ke li levas la okulojn. Li do vivis; mi sekve ne venis tro malfrue. Levante pli alte lian korpon, mi klinis min super li kaj vidis, ke li min rigardas. Tremeto trakuris lian manon, kiun mi tenis, kaj profunda longa elspiro eliris el lia buŝo. Mi plorsingultis pro ĝojo kaj benis la momenton, en kiu mi estis forĵetinta mian plumon por tuj aliri al li. Li rekonis min kaj malfermis la buŝon por paroli, sed nur kelkaj nekompreneblaj sonoj trafis miajn orelojn.

—Kara amiko!— mi diris, —kion do vi faris!?

Dua elspiro eliris el lia buŝo kaj malforte li flustris:

—lli... mortigis... min.

—Kiuj?— mi ekkriis.

—La netaŭgaj buboj...

— Ĉu buboj pendigis vin?

—Kaj Barazof— ... li flustris plue.

—Barazof?

Li kapjesis kaj mi helpis al li eksidi, komprenante nenion pri tiu ĉi misterplena krimo. Mi ne konis Bazarof, sed estis al mi enigmo, kiel homoj povus esti kapablaj mortigi la plej mildan kaj helpeman viron el la urbo, kaj mi kredis, ke li deliras. Li sidis kelkan tempon sin apogante kontraŭ mi kaj mi atendis, ĝis kiam liaj fortoj revenus. Fine li rekonsciiĝis tute, kaj mi diris:

—Amiko Bjelski, aŭskultu: vi estas malsana kaj ne povas resti tie ĉi. Kie vi loĝas? ... Mi kondukos vin hejmen.

Li ridetis grimace kaj diris per malforta voĉo:

—Mi ne havas plu hejmon.

—Kie vi do dormis la lastajn noktojn?

—En ĉi tiu dometo—, li diris, kaj tria elspiro eliris lian buŝon.

Mi ne plu aludis liajn mortigintojn, kredante lin deliranta, kiam li parolis pri la knaboj kaj Barazof; ĉar nenie sur la mortintejo mi estis vidinta personojn. La kompatinda vireto ne povis tamen pasigi pluan nokton sur ĉi tiu loko, kaj ĉar li ne havis plu hejmon, restis al mi nenia rimedo, krom konduki lin al miaj geadoptintoj, kaj mi demandis:

—Ĉu vi estas sufiĉe forta por piediri?

—Mi kredas ke jes, sed se mi povus, mi ne kuraĝus iri sur la stratoj.

—Kial?— mi demandis, kredante ke refoje li deliras.

—Pro mia kolo; la homoj vidos, ke ĝin ĉirkaŭas ruĝa strio, kaj ili divenos, kion mi faris.

—La strio preskaŭ foriĝis; nur ekstaru, apogu vin sur mia brako kaj ni iros kune.

Li klopodis leviĝi, tiam li diris:

—Mi timas, ke miaj kruroj estos tro malfortaj.

—Viaj kruroj? ... Ĉu ili doloras vin?

—Ne, sed mi ne manĝis dum tri tagoj—; kaj refoje li ridetis grimace.

—Ĉu mi alportu manĝaĵon?— mi demandis.

Li ne respondis, sed kovrante al si la vizaĝon ambaŭmane, li ekploris mallaŭte, dum lia korpo tremetadis, kvazaŭ elektra fluo ĝin trakurus.

—Rekvietiĝu, mia amiko—, mi diris, —mi helpos al vi; mi devas lasi vin dum momento, sed revenos tuj kun veturilo por veturilkonduki vin al mia domo.

—Al la domo de sinjoro Romeskaŭ? ... Sed kion li diros? ... Li jam faris por mi tro multe.

—Vi tamen ne povos resti sur la strato aŭ en tiu ĉi konstruaĵeto—, mi diris, rigardante ĉirkaŭe. Bjelski rimarkis, ke mi rigardas la portilojn, kiuj staris apude unu sur la alia kaj kiujn li estis uzinta por stari sufiĉe alte por fiksi la kordon al trabeto, je kiu li estis pendiginta sin. Li ĝemadis refoje kaj kovris al si la okulojn per la manoj, kvazaŭ li hontus pro tio, kion li faris.

—Ho patrino, patrino!— li flustris.

Mi estis kortuŝita kaj diris:

—Kuraĝon! ... mi ja volas helpi vin.

—Ho, li diris—, mi estas tro mizera; neniu povas helpi min.

—Kial?

—Barazof ne lasus min kvieta.

—Kiu estas tiu Barazof?

Li hezitis; tiam li respondis kvazaŭ por eviti la veron:

—Mi rakontos poste... Ho Dio, Dio!

MI pensis, ke li aludis la grasulon, kaj diris plue:

—Ne malkvietiĝu pri Barazof; mi ja aranĝos tiun aferon por vi. Refoje lin atakis tiu sama kvazaŭ elektra ektuŝo, kaj momenton poste li flustris:

—Mi ŝuldas tro multe, ... multe tro multe..., mi ja ne povus toleri, ke vi pagu..., vi jam pagis al mi tro multe...—; tiam li ekkaptis mian manon kaj premis ĝin nerveme.

—Atendu tie ĉi momenton—, mi diris, —mi tuj revenos kun veturilo, sed promesu al mi, ke vi ne refoje...—, mi eksilentis, sed fingre montris la tratranĉitan ŝnuron.

—Mi promesas—, li diris, ekfrotante al si la manplatojn.

Mi eliris la dometon kaj post kvarono da horo revenis en veturilo.[**] Duonan horon poste la veturilo ekhaltis antaŭ nia domo. Aleksandra sidis ĉe la fenestro kaj turnis sin al iu en la salono, kiun mi ne povis vidi. Kiam ŝi turnis la kapon al mi, mi signodonis, ke ŝi tuj malfermu la pordon. Ŝi malaperis kaj apenaŭ mi helpis la vireton el la veturilo, la pordo malfermiĝis, kaj kaptante Bjelski sub la brako, mi kondukis lin en la koridoron, kie Aleksandra kaj ŝia patrino nin rigardis kun vizaĝoj esprimantaj pli da demandoj ol mi povis respondi tie. Mi eniris kun Bjelski en la studejon de Aleksandra, kaj ŝi sekvis kun la patrino.

—Alportu tuj lakton aŭ buljonon—, mi diris, sidigante la vireton sur la kanapo, —li mortas pro malsato.

Mia adoptintino levis la manojn pro surprizo, sed Aleksandra rapidis for kaj alportis lakton; Bjelski tamen estis tiel nervema kaj tiel hontis, ke li ne povis teni la glason, kaj mi trinkigis lin kiel oni trinkigas infanon; tiam mi kuŝigis lin sur la kanapo kaj diris:

—Nun retrankviliĝu kaj dormu momenton, se vi povos, hodiaŭ vespere ni parolos plue.

Li signodonis, ke li sekrete volas ion diri al mi. Mi klinis min super li kaj li flustris en mian orelon:

—Mi petas, ne parolu pri... pri tio, kion mi faris.

—Mi promesas, ... nun klopodu ekdormi.

Refoje li premis mian manon kaj fermis la okulojn.

Longe ni lin rigardis. Fine ni eksidis kaj mi metis la manon sur mian buŝon por komprenigi, ke neniu parolu. Aleksandra rigardis demande jen la vireton, jen min, sed mi silentis.

Kiam Bjelski dormis, mia adoptintino alproksimiĝis al la kanapo kaj rigardis la dormanton.

—Ho-o-o!— ŝi ekkriis, —mi komprenas—, kaj ŝi montris la kolon de la vireto; la ruĝeto strio fariĝis blua kaj ĝi pruvis klare tion, kio estis okazinta.

Aleksandra tamen ne rimarkis ĝin; ŝi staris tro malproksime. Mi refoje metis mian manon sur mian buŝon kaj sinjorino Romeskaŭ sternis tukon sur la korpon de la vireto, tiel ke la strio estis nevidebla; tiam ŝi eksidis denove.

—Kio do okazis?— fine demandis Aleksandra. Mi respondis: —La luiganto forpelis lin, ĉar li ne povis plu pagi la lupagon, tiam li vagadis senhejme kaj sen mono tra la urbo ĝis kiam mi lin trovis.

—Kie?— demandis ambaŭ.

—En la dometo sur la enterigejo.

Longa silento sekvis, tiam mi diris:

—Kaj mi promesis helpi al li.

Aleksandra rigardis pete sian patrinon kaj ĉi tiu diris:

—Li restos tie ĉi.

Romeskaŭ estis elirinta en la mateno; estis nun la sepa horo en la vespero, kaj nun ni aŭdis lin reveni. Li eniris en la ĉambron, kie ni sidis mallaŭte parolantaj. La sinjorino ekstaris kaj flustris ion al li en la orelon. Li tuj iris al la kanapo, levis la tukon kaj rigardis esplore la kolon de la vireto; tiam li diris, skuante la kapon:

—Mi ne vidas ĝin.

Mi alproksimiĝis kaj ekvidis, ke la strio tute malaperis, kaj mi ĝojis pro tio.

—Bonvolu ne paroli pri ĝi—, mi diris, rigardante lin pete.

—Ne timu—, li respondis. Li eksidis apud mi kaj mi rakontis detale ĉion, kio estis okazinta, nur ne parolante pri la maniero, en kiu mi savis la vivon de Bjelski. Aleksandra ne devus tion ekscii. Romeskaŭ tre miris, kiam li ekaŭdis pri la buboj kaj pri Barazof. Li pripensadis, kaj tiam diris:

—Eble li ne deliris, sed ni ne aludu ilin, li per si mem ja rakontos ĉion. Tiu Barazof tamen ne estas lia luiginto, sendube io mistera sin kaŝas sub tio.

Je la oka horo Bjelski vekiĝis. Mi donis al li tason da buljono, kiun li trinkis sen mia helpo. Li sentis sin multe pli bone kaj eksidis sur la kanapo. Mi flustris al li, ke la postsigno tute malaperis kaj li dankis min.

Romeskaŭ nun aliris al la kanapo kaj esprimis sian bedaŭron, ĉar li revidis lin en tia stato, kaj diris plue:

—Mi tamen kredas, ke vi baldaŭ resaniĝos, sinjoro Bjelski, kaj mi petas vin fari al ni la plezuron esti nia gasto. Se vi refoje estos sufiĉe forta por daŭrigi viajn kursojn kun Jafet, tiam vi povas restadi ĉe ni kiel lia instruisto, ĉar Jafet spertis, ke al lia kono mankas ankoraŭ multe. Ĉu vi akceptas tiun proponon?

La vireto aspektis kiel iu, kiu ne kredas al siaj oreloj; post momento li diris kun voĉo, kiu tremetis:

—Ĉu tio ne estus tro malmodesta miaflanke, sinjoro?

—Tro malmodesta? ... Sed mia kara, oni povas esti ankaŭ tro modesta. Vi instruos al Jafet, kiu bezonas multajn lecionojn, kaj kiel rekompencon mi proponas al vi ĉambron en mia domo, kaj salajron. Ĉiu laboranto valoras sian salajron, estus do sensencaĵo paroli pri malmodesteco, se vi akceptus ĝin—, kaj Romeskaŭ etendis al li sian manon, kiun la vireto, interrompante la frotadon de la siaj, ekprenis.

Estis nun decidite, ke Maksimo Bjelski restus ĉe ni, kaj mi estis feliĉa pro li.

La postan matenon ni volis venigi la doktoron, sed Bjelski certigis, ke li sin sentas tre bone kaj ke li jam tiun saman tagon dezirus komenci la kurson; sed la pala vizaĝo de la vireto kaj lia nervemeco montris sufiĉe klare, ke li bezonas ripozon, ne nur kopre, sed ankaŭ spirite. Romeskaŭ diris, ke mia instruisto ĝuos libertempon da du semajnon, dum kiuj li devus ne studadi, sed pasigi la tempon promenante kaj farante absolute nenion, kio povus lacigi lin. Ni estis rimarkintaj, ke la nigra kostumo de Bjelski estis tiel eluzita, ke li ne povus eliri en ĝi. La tajloro venis, almezuris al li novan grizan vestaĵaron, kaj du tagojn poste la vireto promenis kun mi tra la stratoj de Patersburgo, kaj li aspektis, kvazaŭ li ĵus estus elpaŝinta el modobildaro.

En la vespero ni sidis kune en nia granda salono, sed Bjelski malestis. Ni pensis, ke li estis irinta en sian ĉambron por aranĝi malgrandan aferon, kaj ke li baldaŭ revenos. Li tamen restis for kaj mi iris por vidi, kion li faras. Li sidis tre modeste en sia ĉambro ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren. Vidante min li tuj ekstaris.

—Kial do vi ne venis al ni?— mi demandis.

Li rigardis min, kvazaŭ li tute ne komprenus mian demandon.

—Ĉu vi sentas vin nebone?— mi demandis plue.

—Ho jes, eĉ tre bone—, li respondis.

—Kial do vi sidas tie ĉi tute sola?

Refoje li ŝajnis ne kompreni min; ne respondante li rigardis min demande kaj frotadis al si la manojn.

—Nu!?— mi diris, irate al li kaj kaptante lian brakon, —vi devas pasigi la vesperon ĉe ni en la salono; ni kune babilos kaj poste mi ludos iom kun Aleksandra.

—Sed, ĉu tio ne estas tro malmodesta, se...

—Ho ne, tio tute ne estas tro malmodesta, sinjoro Bjelski, vi ja estas kvazaŭ familiano kaj ne devas pasigi viajn vesperojn tutsola ĉe tiu fenestro.

—Sed ĉu la gesinjoroj trovos...

—Le gesinjoro trovos, ke vi estas multe tro modesta—, mi diris, —kaj ili deziras, ke vi tuj revenu kun mi en la salonon.

Pasis kelkaj semajnoj kaj mia kurso jam rekomenciĝis.

Unu vesperon, kiam ni sidis kune en la salono, la servistino eniris kun letero, kaj ĉar ŝi ne povosciis legi, ŝi enmanigis ĝin al Romeskaŭ.

—Por sinjoro Maksimo Bjelski—, li diris, leginte la adreson.

La vireton kvazaŭ ektuŝis elektra fluo; li fariĝis morte pala, liaj manoj tiel multe ektremis, ke li nur kun peno povis akcepti la leteron. Kun surprizo ni rigardis lin, kiam li deŝiris la koverton por elpreni la al li adresitan leteron. Li legis, lasis fali la leteron kaj rigardis nin dirante:

—Jen vi havas!

—Kio estas?— demandis Romeskaŭ.

—Letero de Barazof—, li flustris. —Li eltrovis min.

—Kiu estas Barazof?— plue demandis Romeskaŭ.

—Negocisto.

—Negocisto!? ... Nenio krom tio?

—Kaj pruntedonisto—, li diris, preskaŭ rompante al si la manojn.

Romeskaŭ signe ordonis al Aleksandra, forlasi la salonon, kaj kiam ŝi estis for, li diris:

—Amiko Bjelski, pro nura malmodesteco vi kaŝas antaŭ ni ion, kio premadas vin jam longan tempon. Forĵetu de vi tiun modestecon kaj konfidu al ni la sekretan ĉagrenon, kiu subfosas ne nur vian feliĉon, sed ankaŭ vian sanon. Vi scias, ke ni helpos al vi kiel bonaj amikoj.

La vireto ekbabilis kelkajn vortojn, kaj Romeskaŭ ekstaris, frapetis al li la ŝultron kaj kuraĝigis lin, dirante:

—Nu, do; estu viro, ne fariĝu tiel nervema, sed rakontu malkaŝe kaj kviete tion, kio vin ĝenas, kaj pri tiu Bazarof.

Maksimo Bjelski viŝis al si la vizaĝon per la naztuko, nerveme enpoŝigis la tukon, refoje eltiris ĝin, premis ĝin, kvazaŭ ĝi estus lia plej granda malamiko, kaj rakontis, ekhaltante de tempo al tempo.

—Kiam antaŭ kelkaj jaroj mortis mia patro, li lasis post si nur tiom da mono, kiom ni bezonis por pagi la koston de lia enterigo. Mi ĵus akiris oficon kiel instruisto en unu el la publikaj lernejoj de la urbo, kaj estis feliĉa, ke mi povus subteni mian patrinon. Jam tre baldaŭ tamen mi eksciis, ke mi en realo ne taŭgas kiel instruisto; mi estis iom nervema kaj mi ne povis estri la netaŭgajn knabojn. Kelkaj knaboj en mia klaso estis bonaj kaj diligentaj kaj faris progresojn, sed aliaj estis malobeemaj kaj maldiligentuloj. Kiam mi admonis ilin, ili mokridis min pro mia nervemeco, kaj se mi volis puni ilin, ili insultis min kaj per tio mi fariĝis ankoraŭ pli nervema, kaj fine ĉiuj knaboj partoprenis turmentadi min. Ŝajnas al mi, ke mi jam en tiu tempo kelkfoje frotis al mi la manojn, precipe kiam mi volis esti severa kontraŭ la lernantoj; kaj tion ili rimarkis. Por sin amuzi, unu el ili en unu mateno estis desegninta mian portreton sur la nigra tabulo, kaj sub la desegnaĵo li estis skribinta la vortojn: "Maksimo Bjelski, la frotulo". Mi fariĝis tiel nervema, ke mi ne povis paroli kaj eliris la klason, sed revenis post duona horo. Reveninte, mi vidis, ke la knaboj sidis sur siaj benkoj kun serioza vizaĝo, sed ĉiuj frotadis al si la manojn. Mi ekkoleris, admonis, sed miaj vortoj ne faris impresojn sur la sentaŭguloj. lli kviete daŭrigis froti al si la manojn, kaj mi foriris por plendi al la lernejestro. Li venis, sed apenaŭ li estis en mia klaso, ĉiuj knaboj diligente skribis. Li iris for, vidante ke la lernantoj kondutas dece, sed ho ve, apenaŭ li fermis post si la pordon, jen la frotado rekomenciĝis. La desegnaĵon la lernejestro estis forviŝinta kaj li malpermesis, ke oni refoje desegnu tian bildon kun tia subskribo. La sekvantan matenon staris sur la nigra tabulo ne bildo, sed la vortoj: "La frotanto!!!" kun tri ekkripunktoj. Mi iris plendi al la lernejestro, sed kiam li venis, la vortoj estis malaperintaj, kaj ĉiuj knaboj kondutis dece. Du monatojn mi deĵoris en tiu lernejo, sed la netaŭgaj buboj tiom turmentadis min, ke mi preskaŭ freneziĝis pro ĉagreno...

Ho, sinjoro Romeskaŭ, la knaboj ne estas malicaj, tia ne estas ilia karaktero, sed ili estas senkompataj nur por sin amuzadi, kaj tiu senkompatemeco preskaŭ mortigis min...

Ho, sinjoro Romeskaŭ, se ili scius, kion ili faras, tiom turmentadi sian instruiston! Ili per sia turmentado mortigas la nervemajn instruistojn korpe kaj anime...

Fine mi devis eksiĝi; mi ne povis estri la lernantojn, kaj se mi persistus resti ilia instruisto, tiam mi fariĝus nervmalsana. Sed mi devis subtenadi mian patrinon; mi lokigis anoncon kiel privata instruisto, pensante, ke mi povus estri unu aŭ du knabojn, eĉ turmentemajn. Intertempe mi estis sen mono kaj la malmultaj lecionoj, kiujn mi poste donis al kelkaj lernantoj, ne sufiĉis por mia patrino kaj mi...

Esperante trovi aliloke pli taŭgan por mi oficon, mi prunteprenis cent rublojn de Barazof, promesante pagi ĉiusemajne unu rublon procente. Tiu mono tamen baldaŭ estis elspezita, kaj post tri monatoj mi duan fojon prunteprenis cent rublojn; sed ĉar mi ne kapablis repagi la unuajn cent rublojn, mi de tiu dua pruntepreno devis pagi du rublojn ĉiusemajne, tiel ke la mono ankoraŭ pli rapide estis for ol post la unua pruntepreno... La trian fojon mi iris al Barazof kaj denove prenis cent rublojn, sed ĉiusemajne de post tiu tempo mi devis pagi tri rublojn por la tuta pruntepreno. Kiam por la kvara fojo mi petis lian helpon, li postulis de mi kvindek rublojn kiel repagon de la jam prenita sumo, sekve mi ricevis nur kvindek, sed mia ŝuldo plialtiĝis je cent. Tiel ĉiam prunteprenante, mi fine ŝuldis al li mil rublojn, kvankam mi estis ricevinta nur sescent kvindek, kaj la pagota rento estis tiel alta, ke mi devis vendi multajn meblojn kaj librojn por kontentigi mian helpanton... Mi troviĝis en tiuj cirkonstancoj, kiam via filo fariĝis mia lernanto... Dank' al Dio, li estis tre fervora kaj ĉiam faris sian plej grandan eblon por lerni, kaj dank' al lia karaktero li ne turmentis... sed helpis al mi, kiam li ekvidis min nervema... Li mem konsciis neniam, kiel danka mi estis, ĉar se li estus estinta kiel preskaŭ ĉiuj aliaj lernantoj, tiam mi..., mi...—

La vireto tiel nervemiĝis, ke li refoje devis haltigi sian rakonton; post momento li rakontis plue:

—Pro la salajro, kiun mi ricevis tie ĉi, mi ne bezonis pruntepreni pli da mono, sed nur pagi regule mian renton..., kaj mi pagis multe, preskaŭ tiom, kiom mi prunteprenis entute, sed spite tion, la ŝuldo restis la sama... Mi tamen povis modeste vivi kun mia patrino, sed ho ve! ... vi devis foriri eksterlanden, kaj kvankam vi malavare rekompencis miajn lecionojn, fine tuta mia mono estis for pro grava malsano de mia patrino. La kuracisto postulis memkompreneble sian salajron; mi devis aĉeti medikamentojn, kiuj ĉiam estas multekostaj; mi devis regule pagi al Barazof kaj fine mortis mia kara patrino...—

Nervema grimaco glitis sur la vizaĝo de la vireto, ĉar li volis reteni la larmojn, kiuj jam aperis en liaj okuloj, kaj li rakontis plue:

—Restis al mi apenaŭ sufiĉe por pagi la enterigon, kaj kiam mi revenis de la mortintejo, mia luiganto postulis de mi, ke mi tuj pagu al li la lupagon de kvin monatoj, ĉar mi ŝuldis tion. Mi posedis tamen nenion plu kaj vendis la lastajn meblojn, eĉ la liton, sur kiu estis mortinta mia patrino, kaj donis al mia aluiganto ĉion, sed ŝuldis ankoraŭ por du monatoj. Li forpelis min el mia ĉambreto... Sen mono kaj sen hejmo mi vagadis tra la urbo, ne sciante kion fari... Milfoje mi pensis al vi, esperante ke vi revenu baldaŭ, por ke mi povu rekomenci la interrompitajn lecionojn kun via filo; sed vi ne venis... Mi pensis pri liaj vagadoj kaj sentis, kiom da mizero li travivis antaŭ kelkaj jaroj... La nokto alproksimiĝis, kaj ne posedante hejmon por dormi, mi same kiel via filo eniris la dometon sur la mortintejo por pasigi tie la nokton. Mi dormis tie dum du noktoj, sed mi ne manĝis, kaj almozpeti mi ne kuraĝis...

Tial post la dua nokto mi ne forlasis plu la mortintejon kaj restis en la dometo por atendi mian morton... Mi estis jam mortonta, sed feliĉe via filo trovis kaj helpis min... kaj... kaj mi estas tre danka...—

Li eksilentis kaj ekploris.

La letero de Barazof kuŝis ankoraŭ ĉe la piedoj de Bjelski. Romeskaŭ prenis ĝin de la planko, dirante:

—Ĉu estas permesate, ke mi legu, kion tiu vampiro skribis?

Bjelski kapjesis kaj diris:

—Ho jes, sinjoro, memkompreneble.

Romeskaŭ legis kaj estis indignata.

—Kion vi respondos al li, sinjoro Bjelski?

—Mi ne scias, sinjoro; li postulas sian renton, kaj mi jam propraimpulse alportus ĝin, sed...

—Mi scias, kion vi ne kuraĝas eldiri; mi ankoraŭ ne pagis al vi vian salajron. Mi antaŭsentis, ke premadas vin monaj malagrablaĵoj; mi eĉ antaŭvidis, ke via procentegisto per si mem sin prezentus, sed ĉar vi ne estas sufiĉe energia kaj kuraĝa por kontraŭstari tian vampiron, mi volonte prenas sur min reguligi kun li vian konton... Ĉu vi konsentas?

—Ho jes; sed mi promesis, neniam paroli al kiu ajn pri la kondiĉoj, laŭ kiuj li pruntedonis al mi.

—Tiajn promesojn neniu bezonas plenumi; li malbonuzis vian mizeran situacion.

Romeskaŭ senprokraste skribis la jenan letereton al Barazof.

—Mi konsideras sinjoron Maksimo Bjelski kiel mian familianon; li konsentis, ke mi aranĝu ĉiujn liajn aferojn. Sekve de tio mi invitas vin al mi morgaŭ antaŭ la tagmezo je la deka horo, por priparoli kun vi en ĉeesto de polica inspektoro la manieron, laŭ kiu vi pruntedonis monon al sinjoro Bjelski. Vi povos eviti la priparoladon, resendante tuj la lastan ŝuldodokumenton (subskribitan de Sro B.) per kio la ŝuldo estos nuligita. Se vi nek konsentos en tio, nek aperos ĉe mi la nomitan horon, tiam mi persekutos vin laŭleĝe.
Atendante:
S. Romeskaŭ.—

La servistino forportis la leteron kaj revenis post unu horo kun la respondo. Sinjoro Romeskaŭ deŝiris la koverton kaj elprenis la lastan ŝuldan dokumenton de la vireto kaj malgrandan leteron. Li legis:

—Ĉi kune mi resendas la de vi aluditan dokumenton, Sinjoro Maksimo Bjelski ŝuldas al mi plu nenion.
Kun estimo:
M. Barazof.—

De post la legado de tiuj linioj la vireto fariĝis alia persono, la peza ŝarĝo, kiu jam tiel longe turmentegis lin, estis forigita. Romeskaŭ ankoraŭ la saman vesperon pagis al mia instruisto la salajron, kiun li perlaboris dum la lastaj semajnoj.

—Jen, amiko Bjelski—, diris li, —jen vi havas por havigi al vi ĉion, kion vi bezonas aŭ deziras, sed neniam plu prunteprenu de procentegistoj, ili estas ankoraŭ pli danĝeraj ol sentaŭgaj knaboj.

Bjelski dankis modeste kaj ekpripensis, fine li diris:

—Morgaŭ mi mendos belan krucon—. Ni lin ne komprenis.

—Por kion fari?— demandis Romeskaŭ.

Kaj la vireto respondis:

—Por starigi sur la tombo de miaj gepatroj.