Idoj de Orfeo/I/Ĉapitro Naŭa

El Vikifontaro
(p. 168-172)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Naŭa Ĉapitro

Maksimo Bjelski fariĝas kvieta — Mi iras kun li Holandujon — Fremda lingvo, kiun mi komprenas, sed ne parolas — Kurhaŭskoncerto — Pri tri artistoj — Mi estas surprizata same kiel ĉiuj aliaj — La naŭa ĉapitro ne finiĝas — Kelkaj vortoj al la leganto.

Post kiam Maksimo Bjelski estis senigita de la ŝarĝo, kiu dum tiom da tempo premegis lin, li fariĝis alia viro. Lin ne forlasis lia nervemeco, ĉar la vireto havis nerveman karakteron, sed li forĵetis iom post iom la strangan kutimon de la frotado. Nur de tempo al tempo, ĉe eksterordinaraj okazoj, li senkonscie sin donis al tiu kutimo, sed monaton, post kiam li ricevis de la procentegisto la sciigon, ke li plu ŝuldas al li nenion, li fariĝis kvieta kaj feliĉa viro, kiu estis kontenta je sia sorto, kaj vivis nur por servadi aliajn personojn, precipe min, ĉar mi savis lian vivon. Regule li instruis al mi kaj faris sian eblon, por ke mi povu sufiĉe bone paroli la francan lingvon. Sed kvankam mi facile lernis lingvojn, mi lernis la francan nur teorie, kaj mi konsciis, ke mi havus multan penon flue paroli en tiu lingvo. Mi tamen persistadis.

Jaron post kiam Maksimo Bjelski estis mia samhejmano, mi refoje deziris vojaĝi eksterlanden por doni koncertojn.

Dum miaj unuaj eksterlandaj vojaĝoj mi vizitis multajn landojn, sed ne Holandujon. La celo de la dua vojaĝo estis tiu lando. Mia instruisto tre bedaŭris, ke mi interrompus la studadon, ĉar kvankam mi estis plenkreska junulo (eble dekokjara) mi ne lernis ankoraŭ tiom multe, kiom aliaj junuloj samaĝaj kutime lernis, kaj kiel artisto mi almenaŭ devus esti sufiĉe instruita por movadi min oportune ĉie, kien mia kariero min vokus. Mi do proponis, ke li min akompanu, kaj ĉar li neniam vidis fremdajn landojn, li kun ĝojo akceptis.

Ni ekvojaĝis kune Nederlandon kaj alvenis en la urbo Haag en la monato Julio 1914^a.

Mi ne volas rakonti tion, kio okazis al mi en tiu arbo tuj post mia alveno, ĉar tio ne indas esti priskribata. Estis tamen io, kio min trafis, kaj tion mi devas rakonti per malmultaj vortoj.

Jam tuj kiam mi la unuan fojon aŭdis la holandan lingvon, kio okazis en Oldenzaal, mi estis surprizata en alta grado, ke tiu lingvo ŝajnis al mi tiu sama, kiun mi aŭdis, kiam mia patrino legis al mi la rakontojn pri "Mil kaj unu noktoj" kaj aliaj. Sed ŝi same kiel ŝia edzo parolis tute alian lingvon; sekve la holanda ne povis esti ŝia gepatra lingvo. Mi do supozis, ke ŝi ie en Holandujo lernis tiom de la holanda lingvo, kiom oni bezonas por legi kaj kompreni, ke ŝi amis la literaturon holandan kaj tial legadis en tiu lingvo. Bjelski ĉiam certigis al mi, ke la lingvo, kiun miaj gepatroj kun mi parolis sur la Insulo, estas dialekto dana aŭ germana. Mi do komprenis sufiĉe bone la holandan lingvon, sed ne povis paroli ĝin, kaj Bjelski devis esti mia tradukisto kaj li uzis plej parte la germanan lingvon, kiun ĉiuj komprenis en Nederlando kaj multaj parolis. Neniu tamen parolis la strangan dialekton de mia Insulo.

Per miaj antaŭaj koncertoj mi perlaboris tiom da mono, kiom mi bezonis por pasigi longan tempon en Haag, kaj mi ne volis tuj min ligi al koncertejo. La okazo por ligi min al granda koncertejo tamen baldaŭ sin prezentis laŭ eksterordinara cirkonstanco.

Monaton post kiam ni estis en Haag, la Eŭropa militego komenciĝis. Rusujo partoprenis, kaj timante ke mi devus plenumi mian servadon en la rusa armeo, mi decidis ne revojaĝi Rusujon, ĉar ne estante ruso mem, mi ne sentis en mia koro la devon batali por la rusa imperio. Krom tio, mi ne amis la militon, nek la metion de soldato, kaj neniam fariĝus heroo; sekve mi restis provizore en mia nova patrujo por pacience atendi la iradon de la milito. Ankaŭ mi ekpensis ofte, ke eble mi estas germano, kaj neniu ja povus devigi min, batali kontraŭ miaj propraj samlandanoj. Mi volis esti kaj resti neŭtrala kaj en neŭtrala lando.

Kelkaj monatoj pasis. Ian vesperon mi legis sur publika afiŝo, ke du fame konataj artistoj partoprenus kiel solludantoj en koncerto en Kurhaŭs. La artistojn mi ne konis persone, sed jam multfoje mi aŭdis kaj legis pri ili. Unu estis germana internigita militisto; la alia estis holanda soldato.

Tuj la ekpenso eniris mian kapon, ke tria fame konata artisto pligrandigus ankoraŭ la sukceson de la koncerto, kiu estus donata profite de la holanda "Ruĝa Kruco".

Bjelski kaj mi tuj iris al la Kurhaŭs en Scheveningen por paroli kun la direktoro de tiu entrepreno. Kiam ĉi tiu direktoro aŭdis mian nomon, li sen prokrasto per telefono priparolis mian proponon kun la estraro de la "Ruĝa Kruco", kaj en duona horo oni decidis akcepti min kiel kunlaboronton.

La koncerto estus aranĝata post tri tagoj. Mi tre ĝojis konatiĝi kun la du aliaj solludantoj, kiuj alvenus horon antaŭ la komenciĝo de la koncerto. Tio estis en realo malfrue, sed la holanda soldato ne povis alveni pli frue pro militaj deĵoroj kaj la germana internigito devis alveni de internigejo sin trovanta en alia urbo, kaj la vagonaro estis alvenonta je la sesa kaj duono.

Aldona afiŝo, kun sciigo, ke tria, nome la rusa violonisto Jafet Romeskaŭ partoprenos kiel solludanto en la koncerto, estis algluita al la jam algluitaj afiŝoj, kaj la ĵurnaloj la antaŭan matenon de la koncerto anoncis tion saman.

Unu horon antaŭ la komenciĝo mi jam troviĝis kun Bjelski en la Kurhaŭs, ĉar, se eble, mi deziris konatiĝi kun la du famaj artistoj antaŭ la koncerto.

Tamen la oka horo sonis; la unua kaj la dua numero de la programo pasis, sed la solludistoj ne venis. Ĉar telegramo ne sciigis ilian forrestadon, ĉiuj esperis, ke ili baldaŭ venos. Plua numero pasis kaj jen venis du telegramoj, kiuj anoncis, ke la artistoj alvenos la dekan horon. Estis jam la vico de la holanda artisto por solludi, sed ĉar li estis alvenonta nur post kvarona horo, mi prenis lian lokon kaj ludis la de mi elektitajn numerojn, kiel la programo anoncis ilin, nome: Zigeuner-Weise von Pablo de Sarasate, Spanischer Tanz von Pablo de Sarasate kaj Spanische Simphonie von Lalo.

Mi estis laŭte aplaŭdata kaj ĵus estis eksidonta inter la muzikistoj, kiam eniris la germana kaj tuj post li la holanda artistoj.

La aŭskultantaro, kiu ĵus finis sian aplaŭdadon pro mia ludado, rimarkis ilin, same kiel mi ilin rimarkis.

Mi estis ironta al la artistoj por prezenti min, sed restis staranta ĉe mia seĝo, kvazaŭ alnajlita sur la planko.

Dum mia vivo mi multfoje estis surprizata, sed ankoraŭ neniam tiagrade kiel nun... vidante tiujn du artistojn.

Ni rigardis nin reciproke kaj ĉiuj rigardantoj en la koncertejo rimarkis nian reciprokan surprizegon. Siavice la aŭskultantaro montris sian surprizon kaj persono post persono ekstaris por pli oportune rigardi tiajn artistojn, ĉar ili estis... ... ... ... ... ... ... ... ... ... ĉi tiu ĉapitro estos daŭrigata ... ... ... ... ... ... ... ... ... ...


Kelkaj paroloj al la leganto

Sendube la leganto partoprenus la ĝeneralan surprizon, post kiam mi estus priskribinta la du alvenintajn artistojn; sed li (la leganto) devas pacience atendi...

Kiel verkisto de romano mi havas la rajton marŝi antaŭen, paŝon post paŝo, ekhalti kaj denove antaŭeniri, se mi volas, eĉ per paŝegoj de giganto. Rilate al tio mi estas pli potenca ol la tempo mem, kiu nur laŭtakte seninterrompe antaŭenpaŝas, antaŭenpaŝis kaj antaŭenpaŝados kun ĉiamaj egalaj paŝetoj, ne havante la kapablon deflankiĝi eĉ unu centimetron de la vojo, kiun ĝi mem por si destinis.

Mi, kiel verkisto, deflankiĝas de mia vojo tiom, kiom al mi plaĉas, eĉ postenpaŝas centjaron, se tion mi bezonas por mia rakonto.

Ĉi tiun kapablon mi uzos tie ĉi, kaj faras returnan saltegon, ne de centjaro, sed de dek-ok jaroj:

En ĉi tiu romano la ĉapitro alproksimiĝos iom post iom, en kiu la scivola leganto povos legi la daŭrigon de la Unua Parto de mia rakonto, kiun mi pro gravaj motivoj tiel subite interrompis.


Fino de la Unua Parto.