Idoj de Orfeo/I/Ĉapitro Sepa

El Vikifontaro
(p. 126-144)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Sepa Ĉapitro

Maksimo Bjelski — Mia unua leciono en la rusa lingvo — Frotado de manoj — Kie do mi naskiĝis? — Vortoj, kiuj apartenas al nenia lingvo — Mia studado — Mi ekscias, ke mi dormis inter ĉerkoj sur mortintejo kaj ke mi estas talentulo — Mi superas mian instruiston — Mi devas solludadi — Mia sukceso — Ivan reaperas — Refoje la stranga akvokolora likvoro.

Mi atendis, ke Romeskaŭ instruos al mi la ludadon sur la violono, sed ne antaŭsentis, ke li jam tiel baldaŭ komencus la lecionojn. La sekvantan semajnon, iun matenon la vetero estis tiel malbela, ke neniu ekpensis eliri, se ne estus necese.

Mi sidis ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren al la preterirantaj, dum mi de tempo al tempo studadis la ilustraĵojn. Okaze miaj okuloj falis sur malgrandan, malgrasan, palvizaĝan viron, kiu alproksimiĝis sur la strato. La maniero, laŭ kiu li sin trenis tra la neĝo, montris klare, kiel malvarma li sin sentis. Sub unu brako li portis nigran paperujon, kiun la vento ĉiumomente klopodis fortiri, sed la vireto premis ĝin kun tia forto al sia korpo, ke li sukcesis gardi ĝin tie. Li alproksimiĝis, ĉiam rigardante nian domon, kaj kiam li ekvidis min, li faris sian eblon rideti, sed la vento blovis kun tiom da furiozeco la neĝerojn sur lian vizaĝon, ke lia naskiĝanta rideto ŝanĝiĝis en grimacon, kiu ridigis min. En tiu momento Romeskaŭ eniris kaj mi jam ne atentis la malgrasan vireton. Mi refoje rigardis miajn ilustraĵojn, sed apenaŭ mi fiksis mian atenton sur ilin, kiam la sonorilo anoncis vizitonton. Romeskaŭ eliris la ĉambron kaj revenis post momenteto, enkondukante la saman malgrasan vireton kun la paperujo. Ambaŭ viroj rigardis min. La vireto faris al mi riverencon (kio ŝajnis al mi tre stranga, ĉar ankoraŭ neniam oni faris al mi tian honoron) kaj Romeskaŭ signodonis al mi sekvi lin. Mi ekstaris kaj la vireto prezentis al mi sian manon, kiun mi premis, ĉar mi ne sciis kion fari alie. Mi rigardis lin kun surprizo kaj li balbutis kelkajn vortojn, kiujn mi ne komprenis. Mi sekvis Romeskaŭ al la koridoro, kaj li supreniris la ŝtuparon kondukantan al etaĝa ĉambro; mi ankaŭ supreniris. Post mi aŭdiĝis mallaŭta brueto de ŝoviĝantaj ŝuoj kaj rigardante posten, mi ekvidis, ke la vireto ankaŭ supreniris. Mi ne havis la tempon longe pensi pri tio, kion Romeskaŭ estis faronta, ĉar tuj poste li eniris la ĉambron de la dua etaĝo kaj lin sekvis mi kaj fine la vireto. En la ĉambreto, kiun mi neniam antaŭe eniris dum la malmultaj tagoj, kiujn mi pasigis ĉe la familio Romeskaŭ, staris krom kelkaj ordinaraj mebloj unu granda tablo plena je libroj kaj skribilaro. Romeskaŭ diris kelkajn vortojn al la vireto; tiu ĉi riverencis nerveme kaj Romeskaŭ lasis nin solaj. La vireto ŝajnis tre nervema; li metis la paperujon sur la tablon, frotis al si la manplatojn (pro la malvarmeco, mi pensis) kaj invitis min afable eksidi. Mi eksidis kaj estis scivola, kion ni kune farus. La vireto eksidis mem ĉe mia flanko, malfermis la paperujon kaj elprenis folion da papero kaj libreton, kiujn li metis antaŭ nin. Tiam li refoje frotis al si la manplatojn. Farinte tion li prenis el sia poŝo du krajonojn, metis ilin sur la folion de papero kaj komencis paroli en nervema maniero. Kvankam mi ne komprenis komence liajn vortojn, mi tamen konjektis, ke la vireto estas mia instruisto; mi ekĝojis, ĉar fine mi studadas. La instruisto en tre afabla maniero, de tempo al tempo frotante al si la manplatojn, ekinstruis al mi kelkajn el la strangaj literoj, kun kiuj mi jam konatiĝis pere de la libroj montritaj al mi de Aleksandra. Mi estis tre atenta, ĉar mi deziris studadi, kaj la vireto tiel sin donis al sia tasko, ke lia vizaĝo tute ruĝiĝis pro streĉeco. Mi lernis dum tiu unua leciono kelkajn literojn, post kio la vireto ekparolis pri krajonoj, pri la libreto, pri papero, pri la tablo kaj cetere. Li klarigis al mi la kolorojn, li instruis al mi kalkuli ĝis dek, montrante ĉiujn siajn fingrojn, kiuj estis ekstreme malgrasaj. Lia tasko estis malfacila, ĉar li devis samtempe instrui al mi la lingvon, kiun mi ne komprenis, la legadon kaj la skribadon; sed ĉar mi estis tre atenta kaj diligenta, li estis tre kontenta pri mi kaj iom post iom fariĝis malpli nervema, tiel ke fine li frotadis al si la manplatojn nur malofte.

Sur seĝo post mi kuŝis violono, kiun mi jam rimarkis enirante la studejon; mi tamen ne sciis, kial ĝi kuŝas tie. Post proksimume unu horo da instruado la instruisto fermis la paperujon, enpoŝigis la krajonojn kaj ekkaptis la violonon. Mi pensis, ke li intencas ludi sur ĝi, sed baldaŭ mi rimarkis, ke li volas instrui min pri la nomoj de la partoj, el kiuj ĝi konsistas. Mi fariĝis ankoraŭ pli atenta ol antaŭe, kaj ni ambaŭ estis tre kontentaj pri la progresoj, kiujn mi faris. Nia studado fine estis interrompata de Romeskaŭ. Enirante li montris sian poŝhorloĝon kaj la instruisto ekstaris. Lia vizaĝo (alitempe paleta) estis ruĝa pro streĉeco, tiel ruĝa, ke mi miris pri tio. Romeskaŭ per gesto diris, ke mi restu en la studejo kaj li malsupreniris la ŝtuparon. Lin sekvis la instruisto, post kiam li faris por mi sian riverencon. Mi lin trovis ne nur bonkora, kvankam ekstreme nervema vireto, sed ankaŭ tre lerta instruisto, ĉar mi lernis multon dum la du horoj en kiuj li min instruis.

Kiam Romeskaŭ revenis, li tuj komencis kun mi la unuan lecionon je la violono. Li estis tre kontenta, ĉar mi tiel baldaŭ scipovis lerni parkere ĉiujn partojn de la muzikilo en por mi tute fremda lingvo, ĉar tio utilis multe al ni ambaŭ en lia instruado je la violono.

Mi ne bezonas diri, ke mi sekvis la kurson de Romeskaŭ kun granda atento, kaj kiam mi post unu horo bone povis teni la violonon kaj la arĉon kai laŭ lia deziro ludis la notojn, pri kiuj li min instruis, li frapetis mian ŝultron kaj montris sian plei grandan kontentecon.

Ĵus ni estis elirontaj la studejon, kiam aperis ĉe la pordo, kiu duone malfermiĝis, la ridetanta kapeto de Aleksandra. Ŝi estis aŭskultinta la lecionon de sia patro kaj tre entuziasmiĝis pro la rezultato. Ŝi frapetadis al iu la manojn, kaj kaptante mian brakon, salte supreniris kun mi la ŝtuparon.

En la posttagmezo mi devis daŭrigi mian studadon, tio estis: mi devis ekzerci min en la skribarto, silabado kaj ripeti sur la violono.

La tagoj, kiuj sekvis, pasis por mi agrablege, ĉar mi fine havis celon kaj tiun celon mi volis atingi kun helpo de miaj du instruantoj. Tago post tago pasis laŭ la sama maniero. La nervema vireto, kies nomo, kiel li diris al mi, estis Maksimo Bjelski, ĉiutage venis akurate la saman horon, pala, nervema kaj frotante al si la manplatojn, kaj ĉiutage du horojn poste Romeskaŭ devis horloĝmontrante diri, ke la du horoj estas pasintaj, ĉar alie la fervora, malgrasa vireto estus restinta la tutan tagon por sin dediĉi al sia tasko, kaj forirante, li ĉiam estis tiel ruĝa pro streĉeco, ke mi kompatis lin. Tamen ŝajnis, ke li tute ne estis kompatindulo, ĉar li ĉiam kun vizaĝo, kiu esprimis feliĉon, premis al mi la manon kaj malaperis post profunda riverenco, per kiu li ne nur montris sian dankemon pro mia diligenteco, sed ankaŭ, ke li konsideris min, kvazaŭ mi estus granda eminentulo.

Post tri monatoj mi lernis tiom de la rusa lingvo, ke mi komprenis preskaŭ ĉion, kion Maksimo Bjelski al mi diris. Lia metodo instrui estis tia, ke mi nepre devis fari progresojn en la lingvo. Kelkfoje ŝajnis al mi, ke li mem studadis pli multe ol mi, por sin prepari por nova leciono. Li posedis francan vortaron de Larouse[**] kun multaj ilustraĵoj, kaj kopiis por mi preskaŭ ĉiujn ilustraĵojn, aldonante rusajn klarigojn, por ke mi povu lerni kiel eble plej multe da vortoj. Tion li trovis necesa, ĉar li ne komprenis la lingvon de miaj gepatroj, kaj ĉar mi parolis nur tiun lingvon, restis al li nur tiu sola rimedo: verki por mi vortareton. La plej malfacila parto de la lingvo, kiun mi devis lerni, estis tamen la aliaj elementoj, precipe la adjektivoj, ĉar tiujn li ne povis prezenti pere de ilustraĵoj aŭ desegnaĵoj.

Post kiam mi kapablis iomete esprimi miajn pensojn en la rusa lingvo, Maksimo Bjelski demandis min pri miaj gepatroj, pri la loko de mia naskiĝo kaj pri ĉio, kio koncernis miajn antaŭajn jarojn, por havigi al Romeskaŭ la rimedojn malkovri, de kie mi venis, por, se eble, retrovi miajn gepatrojn. Sed mi povis rakonti nur, ke mi naskiĝis sur "la Insulo", kies nomon mi neniam aŭdis eldiri, ĉar ni nomis ĝin "Insulo". Mi ne konis la nomojn de miaj gepatroj, eĉ ne mian propran; mi ne sciis, kiam mi naskiĝis kaj al kiu lando apartenas la insulo de mia naskiĝo. Maksimo Bjelski klopodis malkovri, kiun lingvon miaj gepatroj parolis al mi, sed li malsukcesis malgraŭ sia granda kono pri multaj lingvoj. Mia lingvo laŭ lia opinio ne estis la franca, nek la germana, nek la angla nek la holanda, ĉar la lingvo de mia Insulo (li estis notinta multajn el la vortoj de mia gepatra lingvo, post kiam mi eldiris ilin) multe tro multe deflankiĝis de ĉiuj tiuj lingvoj. La vortojn sĥinvat = lanterno, fōr = patro, maŭr = patrino, bŏksm = pantalono, slŏp = duonŝuo, hōs = ŝtrumpo, sik = kaprino, del = planko, pŏtje = infano kaj tiel plu, li retrovis en neniu el la lingvoj, kiujn li komparis kun la mia. Restis sekve nur la ebleco, ke mi naskiĝis sur unu el la insuloj kuŝantaj okcidente de Ŝlesvigo, aŭ sur dana insuleto, ĉar dum mia vojaĝo mia ŝipo veliris laŭ Kopenhago kaj Malmö. Sur la danaj insuloj oni plejparte parolas dialektojn, li diris, kaj mia lingvo estis tiel malsimila al ĉiuj eŭropaj lingvoj, ke ĝi sen dubo devus esti dialekto kaj eĉ dana dialekto.

Mi ankaŭ rakontis pri mia amiko Johano, kiu estis estinta aktoro de Hamburga teatro, kaj ke li estas la sola viro, kiu scias la nomon de mia patro kaj de la insulo, kie li pasigis monaton ĉe ni.

Sinjoro Romeskaŭ petis mian instruiston, ke li sin turnu al la eksterlandaj ambasadoroj por informiĝi, ĉu ie perdiĝis juna knabo el insuleto, sed ĉio estis vana. Maksimo Bjelski tiam proprainiciate skribis en germana lingvo al la direktoroj de teatroj en Hamburgo por peti informojn rilate al mia amiko Johano, sed post deko da tagoj li ricevis respondon, ke nenie en la urbo sin trovas aktoro nomata Johano kaj ke en nenia teatro estas nek estis tia aktoro, sed ke antaŭ kelka tempo en la urbo loĝis persono longkreska, nomata Johano, kiu kiel statisto kunludadis en kelkaj teatraĵoj kaj fine estis eksigata pro nedeca konduto dum prezentado de la dramo Hamleto. En la tria akto, kie la malfeliĉa princo elparolis sian faman: Ĉu esti aŭ ne esti, tiel stara la demando..., la nomita statisto ne atentante sian propran rolon, estis elpaŝinta el post la kuliso, kaj sin turnante al Hamleto, li subite estis ekkriinta: —Kuraĝon, sinjoro Vajsvis, kuraĝon; kuiru viajn pizojn kaj ĉio fariĝos bona!— Per tiuj neatenditaj vortoj la rigardantoj tiel aplaŭdadis kaj faris tiom da bruo, ke la aktoro "Hamleto" neeble povis ludadi plue, tiel ke li devis forlasi la scenejon. La reĝisoro devis fari finon al la sceno kaj malsuprenigi la kurtenon. La statisto depost tiu vespero malaperis de la scenejo kaj trairinte ankoraŭ kelkajn tagojn Hamburgon kiel promenanta reklamilo de granda magazeno de pretigitaj vestoj, li estis forlasinta la urbon kiel maristo. Maksimo Bjelski estis tradukinta la respondon de la Hamburga teatra direktoro en la rusan lingvon, kaj dum sinjoro Romeskaŭ legis la enhavon, mia instruisto fariĝis tiel nervema kaj tiel nerveme frotadis al si la manojn, ke mi vere kompatis lin.

Ni tre bedaŭris, ke provizore estis neeble akiri informojn pri miaj gepatroj, sed ni esperis, ke la stranga statisto—promenanta reklamilo kaj maristo—iam reaperu por flankenŝovi la nigran tukon, kiu tiel mistere pendis antaŭ mia naskiĝa loko kaj antaŭ la nomoj de mia parencaro.

Intertempe la tagoj, semajnoj kaj monatoj pasis por mi agrable; mia studado plaĉia al mi pli ol vagadi en la mondo kiel cigano, aŭ serĉkolekti ovojn sur la dunoj de mia Insulo, kaj ambaŭ miaj instruantoj estis kontentaj pri miaj progresoj. Mi studadis regule pli ol dek horojn ĉiutage kaj kiam la somero revenis, mi multfoje promenadis kun Aleksandra kaj Maksimo Bjelski, dum kio li ĉiam instruadis min en la ĉiutaga konversacio. Ĝenadis min tamen, ke li ĉiam kondutis al mi, kvazaŭ mi estus tre eminenta sinjoro. Ĉiufoje li nomis min "sinjoro Romeskaŭ", kvankam mi insiste petadis lin, nomi min Jafet, ĉar mi deziris esti intima kun mia instruisto, kiu estis la plej bona, la plej sincera kaj modesta kaj samtenpe la plej klera vireto, kiun oni iam renkontis. Li honoris sinjoron Romeskaŭ, kiu estis, li al mi diris, plej fama violonisto de sia tempo.

Dum unu el niaj promenadoj, al kiu ne partoprenis Aleskandra, mi parolis kun li pri la stranga maniero, en kiu mi envenis en la domon de Romeskaŭ.

—Mi legis pri tio en la gazeto—, diris li, kaj li rakontis al mi pri la morto de l' filo de Romeskaŭ, kiel oni estis trovinta min duone frostita en la dometo kiel la familio Romeskaŭ de tiu tempo adoptis min kiel sian propran filon en memoro al la mortinto.

—Ĉu cio tio staris en gazeto?— demandis mi.

—Jes, kaj ke la familio klopodas malkovri la naskiĝlokon kaj la gepatrojn de la knabo.

—Ĉu iam ili malkovros ĝin?

—Ni esperu—, li diris, frotante al si la manojn, —kaj verŝajne viaj gepatroj, kiuj perdis vin en tiu stranga maniero, revidos vin poste kiel faman artiston.

—Kiel faman artiston?— mi demandis surprizite.

—Jes—, li diris, ruĝiĝante kaj frotante ankoraŭ pli forte la manojn, —sinjoro Romeskaŭ diris al mi, ke vi havas talentojn, kaj ke vi fariĝos fama violonisto. Vi faris en malmultaj monatoj pli da progresoj sur la violono ol aliaj en multaj jaroj. Vi ne konscias tion, sed pli poste vi spertos ĝin mem.

La vireto vidis, ke mi tute ne scias, ke mi estas talentulo, ĉar mi miris tiom pri tio, kion li diris, kaj balbutis:

—Precipe ne diru al sinjoro Romeskaŭ, ke mi parolis pri viaj talentoj.

—Kial?— mi demandis.

—Ho—, li respondis, lasante mian brakon kaj promenante plue, —eble li ne deziras, ke mi parolu pri tio; eble li ne volas, ke vi konsciu pri viaj talentoj, ĉar alie li ja mem ĝin estus dirinta al vi—, kaj ruĝiĝante pli multe, li nerveme frotadis al si la manojn. La bonkora vireto timis esti malagrabla al sinjoro Romeskaŭ, kies adoptiton li instruis. Mi trankviligis lin, promesante silenti pri tio, kion li estis konfidinta al mi, kaj ĉar li refoje frotadis al si la manojn, mi demandis:

—Diru foje, sinjoro Bjelski, ĉu al vi estas tiom malvarme?

—Ho ne!— li respondis, —tute ne, la vetero ja estas nun bona kaj tute ne malvarma.

—Kial do vi ĉiam tiel frotadas al vi la manojn?— mi demandis; en mia naiveco mi ne sciis, ke li faris tion pro nervemeco.

—Ĉu mi ĉiam frotadas ilin?— li diris.

—Jes, vi faras; kial?

—Nu—, li respondis, —eble mi frotadis ilin; tion mi faras senkonscie, ĉar mi estas iom nervema.

—Kial vi estas nervema?

—Tia estas mia karaktero—, li respondis.

—Ne ofendiĝu, sinjoro Bjelski, ĉar mi demandis ĝin—, mi diris, ĉar mi ekpentis pro mia scivoleco. Li rigardis min kun surprizo.

—Mi neniam ofendiĝos pro kio ajn, kion vi faros aŭ diros al mi—, respondis la vireto, —ĉar vi kondutas je mi ĉiam tro afable kaj tro amike. Ni promenadis plue; ŝajnis al mi, ke li estis rakontonta, kial li estas tiel nervema, sed li silentis. La kialon de lia stranga nervemeco mi eksciis poste.

Tre mi ĝojis pri miaj talentoj, kaj post tiu promenado kun Bjelski mi pli ol antaŭe dediĉis min al mia violono, kaj mi rimarkis, ke Romeskaŭ estis surprizita pri miaj pli kaj pli grandiĝantaj progresoj en la muziko. Vespere mi multfoje ludadis, dum Aleksandra min akompanis min per la piano. Mi ne sciis, ĉu mi ludas facilajn aŭ malfacilajn muzikaĵojn, ĉar miaj progresoj fine ebligis al mi ludi preskaŭ ĉion, kion Romeskaŭ metis antaŭ min. La tiel nomata tekniko je mia muzikilo tute ne estis por mi malhelpaĵo kaj Romeskaŭ estis surprizita, ke mi preskaŭ sen peno venkis teknikajn malfacilaĵojn. kiuj al li mem estis prenintaj tiom da studotempo. Kelkfoje li skuis la kapon dirante: —Estas nekompreneble!— kaj kredante, ke mi ne manuzis la arĉon laŭ lia deziro, mi rigardis lin por ekscii, ĉu mi pekis kontraŭ la teknikaj reguloj, sed tiam li ridetis, dirante: —Nur ludu plue, mia knabo, vi baldaŭ superos min mem—. Mi ne konsciis, ke mi ludadis preskaŭ neriproĉeble la plej malfacilajn kompoziciojn, super kiuj Romeskaŭ mem devis studadi longan tempon. Miaj fingroj kvazaŭ per si mem flugis super la kordoj kaj ĉion, kiun mi ludis du- aŭ trifoje, mi sciis parkere. Plej multe tamen surprizis Romeskaŭ la fantaziaĵoj, kiujn mi povis ludi; en tio, li diris, mi superas lin jam de longa tempo. Ankoraŭ neniam mi ludis antaŭ la publiko, ĉar Romeskaŭ nur kunsentus tion, post kiam mi povus esti certa pri granda sukceso. Ĉeestante, kiel aŭskultante koncertojn, mi spertis, ke Romeskaŭ estis konsiderata kiel granda, eĉ fama artisto; li estis ĉiam varme aplaŭdata, ricevis preskaŭ ĉiam girlandojn de la aŭskultantaro, sed multfoje lia muziko jam ne plaĉis al mi. Kvankam mi estis juna knabo, mi konsciis ke mankas io al lia arto kaj ke mi mem ludus kelkajn muzikaĵojn tute alie ol li. Kiam mi ludadis, mi estis kvazaŭ la komponisto mem kaj sentis funde tion saman, kion li sentis komponante sian muzikan verkon. Aleksandra nur malofte kunludis antaŭ la publiko. Ŝia patro opiniis prave, ke ŝi ludas bonete, sed ke ŝi ne havas sufiĉan talenton por aperi antaŭ la publiko, almenaŭ kiel solludantino. Ŝi komprenis tion kaj kontentiĝis kunludi en koncertoj.

Iun vesperon Romeskaŭ studadis kompozicion, kion li devus solludi dum granda koncerto, en kiu partoprenus aliaj famaj artistoj. Li ne estis kontenta pri sia ludomaniero kaj petis min ludi. Mi jam travidis la notojn kaj plene komprenis la ĝustan percepton de la komponisto; mi ankaŭ konsciis, ke Romeskaŭ ne ĝin komprenis, sed tion mi ne kuraĝis eldiri. Mi prenis la violonon kaj ludis. Li aŭskultis ĝis la fino kaj estis ravita. —Vi jam superas min!— li diris kaj kaptante la instrumenton, li refoje ludis; sed senatente, ke li ne povas imiti mian ludadon, li ĵetis la arĉon kaj eksidis, rigardante antaŭ sin kun sulkiĝinta frunto. Mi rigardis lin kaj timante, ke mi kaŭzis al li malĝojon, mi kaptis lian manon kaj diris:

—Vi ja ne koleras pro mi?

Li premis mian kapon al sia brusto kaj ekkriis:

—Ho ne, mia knabo; sed mi konscias, ke al mia ludado mankas multe tro multe. Vi ludis kvazaŭ vi estus la komponisto mem—, kaj atendante momenton, dum kiu li pripensadis, li diris plue:

—Mi ne ludos tion dum la koncerto, sed vi, Jafet!

Mi ne kredis al miaj oreloj kaj diris:

—Ĉu mi ludos tion?

—Jes, vi!

—Sed mi ne povoscios.

—Vi povoscios, vi havas la bezonan talenton por ludi tion, kaj vi ludos.

—Sed mi neniam antaŭe ludis por la publiko.

—Iam vi ja devos ludi; nu, vi faros tion anstataŭ mi, kaj vi havos sukceson.

—Sed mi neniam solludis por tiom da homoj.

—Des pli granda estos la sukceso.

—Tamen la afiŝoj estas jam presitaj.

—Tio ne gravas, mia nomo estas Romeskaŭ kaj vi ankaŭ portas tiun nomon.

—Sed mi ne havas nigrajn vestojn.

—Mi pretigos ilin jam morgaŭ.

—Sed la publiko atendos vin kaj ne min.

—Silentu!— li diris frapetante mian ŝultron, —vi ludos, kaj ĉar vi estas mia lernanto, ni ambaŭ estos ne nur kontentaj, sed eĉ fieraj pro via unua publika solludado.

Aleksandra estis enirinta la ĉambron dum nia interparolado; ŝi estis ravita pro miaj estontaj laŭroj kaj ekridis, ekkriante:

—Mi ĉeestos, ĉu ne, paĉjo?

—Kompreneble!— diris ŝia patro.

La knabino kuris for por sciigi la por ŝi ĝojigan novaĵon al la patrino.

Mi volis pli funde studadi la ludotan muzikaĵon, sed Romeskaŭ certigis al mi, ke tio estas tute superflua.

Jam la postan tagon la tajloro faris mor mi la nigran kostumon, kiun mi devus surhavi dum mia unua koncerto. Tiun postan tagon je la ordinara horo venis Maksimo Bjelski por plue instrui min pri la rusaj verboj. Mi jam sidis en mia studejo, kiam li eniris nerveme kiel kutime. Li donis al mi sian manon, riverencis kaj antaŭ ol eksidi, flustris al mi en la orelon, frotante siajn manojn:

—Sinjoro Romeskaŭ, vi do plenumis vian promeson?

—Kian promeson?

—Pri viaj talentoj. Vi ja memoras, ke mi parolis pri ili antaŭ kelkaj tagoj?

—Ho, mi komprenas; sed jam ne estas necese, ke mi ĝin plenumu, ĉar sinjoro Romeskaŭ mem diris al mi hieraŭ, ke mi havas talentojn.

—Ĉu vere?— li diris ruĝiĝante, dum li eksidis.

—Jes, kaj postmorgaŭ en la vespera koncerto mi solludos antaŭ la publiko en la granda koncertejo.

—Ĉu vere?— li diris.

—Jes, kaj vi ĉeestos ankaŭ

—Ĉu mi!?

—Vi ekhavos enirbileton por du personoj—, kaj mi prezentis al li la invitaĵon. Li refoje estis frotonta siajn manojn, sed ĉar li devis akcepti la bileton, li ĉi tiun fojon ne frotadis ilin.

—Dankon, sinjoro Romeskaŭ—, li diris, —mi ĉeestos kaj mia patrino akompanos min.

—Ĉu ŝi kutimas akompani vin al la teatro?— mi demandis.

—Pardonu al mi, sinjoro Romeskaŭ; mi neniam iras tien.

—Kial?

—Estas por mi tro multekosta—, li malkaŝe diris.

Al tio mi povis nenion respondi; mi sekve demandis plue:

—Ĉu vi ŝatas muzikon?

—Ho jes—, li diris, —mi tre ĝin ŝatas, same kiel ĉiujn artojn.

—Nu, se mi povas fari al vi plezuron, mi multefoje prezentos al vi invitaĵon, ĉiu sollundanto rajtas disdoni kelkajn, kaj vi faros al mi honoron akcepti ĉiam unu el miaj.

—Tre volonte, sinjoro Romeskaŭ—, li diris, kaj timante, ke estos tro malmodeste forbabili pli da tempo, li komencis instrui al mi la rusajn verbojn.

Nur poste, kiam mi funde posedis la rusan lingvon, mi eksciis, kiom da tempo la bona Bjelski bezonis por prepari siajn lecionojn. Li verkis speciale por mi fabelojn, en kiuj li uzis nur tiujn verbojn, kiujn li vo lis instrui dum la leciono. Li tamen neniam priparolis, eĉ neniam aludis la malfacilan taskon, kiun li propravole postulis de si mem, sed agis, kvazaŭ tio estus nur lia natura devo, tute ne pensante, ke la salajro, kiun li ricevis por tiu laboro, estis eble dekfoje tro malalta.

Post du horoj Aleksandra eniris kaj tio estis la signo, ke la kursohoro finiĝis. Ŝia patro ne venis post ĉiu leciono, ĉar li ne instruis plu al mi la muzikon, opiniante, ke mi ne bezonas pluajn teknikajn kaj teoriajn studojn en la muziko, sed ke mi mem povas ekzercadi min.

Maksimo Bjelski iris for post sia kutima manpremo kaj riverenco. Frotante siajn manojn, li malsupreniris la ŝtuparon kun mia invitaĵo en la poŝo kaj ekŝajnis al mi, ke la vireto portis ankoraŭ la samajn nigrajn vestojn, en kiuj li sin prezentis ĉe mi, kiam li al mi estis dononta la unuan lecionon, kaj la unuan fojon la ekpenso naskiĝis en mia kapo, ke mia instruisto estas malriĉa vireto, kaj mi decidis pensi pri rimedoj helpi al li, se eble.

Aleksandra interrompis miajn pensadojn.

—Via nova kostumo estas malsupre,— ŝi diris, —panjo deziras, ke vi tuj provalmetu ĝin—, kaj por plivigligi min, ŝi kaptis mian brakon kaj ni malsuprensaltetis la ŝtuparon.

Mi eksciis, ke la tajloro estis laborinta preskaŭ la tutan nokton por pretigi mian kostumon, kaj mi kompatis la viron, kiu pro mi ne povis ĝui sian dumnoktan ripozon. Volonte mi estus sendinta al li invitaĵon por la koncerto, por ke li povu admiri sian laboron, sed mi ne kuraĝis. Mi surmetis mian novan kostumon kaj rigardis min en la granda spegulo, kie mi povis vidi min de l' kapo ĝis la piedoj, kaj mi ekpensis pri miaj gepatroj sur la Insulo kaj pri Johano, kie ili mirus, vidante min tiel bele vestitan, ĉar la diferenco inter la ovoserĉanta bubo kaj Jafet Romeskaŭ estis grandega. Ĉiuj admiris min, sed plej multe admiris min la maljuna servisto, kiu okaze ĉeestis. Ŝi rigardis min kun surprizo kaj sen dubo komparis min kun la mizera vagulo, kiun ŝi vidis antaŭ kvar jaroj, kiam oni portis lin en la domon, pala kiel la morto kaj tiel malseka kaj malpura, ke li bezonis plenan funton da sapo por purigi al si la korpon. Pro ekmiro ŝi levis la brovojn kaj la manojn, kaj kiam ŝi eliris la ĉambron, mi aŭdis ŝin diri:

—Kiu do ekpensus, ke el tiu malpura bubo elkreskis tiel belega junulo!

Mi ridis, sed la diraĵo de la servistino flatis min.

La vespero de la koncerto estis veninta. La muzikistoj sidis sur sia loko kaj mi sidis en ilia mezo. Mi rigardis la aŭskultantaron por vidi, kie sidas sinjorino Romeskaŭ kaj Maksimo Bjelski kun lia patrino. Mi ne serĉis longe; ili havis tre bonan lokon, kaj mi mansalutis ilin. Mia instruisto estis pli nervema ol iam; li sciis, ke mi devos solludi sur mia violono kaj esperis, ke mia unua apero antaŭ la publiko estu granda sukceso. La vireto, kiu sidis flanke de malgrasa proksimume sesdekjara sinjorino, kiu estis lia patrino, momenton interrompis la frotadon de siaj manoj, por montri al sia patrino, kie mi sidas. La vireto surhavis refoje la saman malnovan kostumon, sed nun li portis gantojn, kaj ĉar lia patrino estis vestita tre malnovmode, mi jam ne dubis pri ilia malriĉeco. Miaj rigardoj vagadis de ili al aliaj vizitantoj kaj subite kaj neatendite mi ekvidis en la mezo de la koncertejo sur parteraj sidlokoj tri mariste vestitajn virojn. Rigardante pli atente, mi rimarkis, ke la plej malgranda el ili estas la kuiristo Ivan. Li arde interparolis kun la du aliaj kaj faris tiom da gestoj per la longaj brakoj, ke li tute ne rimarkis, ke li vekis la atenton de ĉiuj en lia proksimeco sidantaj homoj. Multaj sin amuzis pro lia stranga konduto kaj aliaj deziris, ke li sidu malproksime, por ke li ne ĝenu la tuj komenciĝontan muzikon. La timo, ke li ĝenus, tamen estis malpravigita, ĉar apenaŭ la muzikestro donis la signon de la komenciĝo, kiam Ivan plena je atento aŭskultis kun ridetanta vizaĝo, ne nur ne dirante unu solan vorton, sed ankaŭ sidante tiel senmove, kvazaŭ li estus skulptita altŝultra faŭno.

La unua numero de la programo, la uverturo de "Vilhelmo Tell" pasis, kaj min trafis la bela violonĉelo, kiu per tremetantaj tonoj eligis la unuajn sonojn. Apenaŭ formortis la finalo, aplaŭdado eksplodis en la salono kaj la skulptita altŝultra faŭno subite fariĝis tiel moviĝema kaj tiel alparolis al siaj du kamaradoj, ke li denove altiris sur sin ĉiujn rigardojn.

Volonte mi estus forlasinta mian sidlokon dum momento, sed tio estis neebla, mi eĉ ne povis sciigi al Romeskaŭ, ke en la koncertejo estas persono, kiu eble povus doni informojn pri mia Insulo. Mi sekve restis sidanta kaj decidis atendi ĝis la paŭzo, ĉar mi estis certa, ke viro, kiu kun tiom da atento aŭskultis la muzikon, ĉeestus la tutan koncerton.

Du aliaj muzikaĵoj pasis kaj tiam venus laŭ la programo la vico de Romeskaŭ kun solludo sur violono.

Ĉiuj atendis ion belan, ĉar Romeskaŭ estis amata kaj fame konata artisto. Mia koro ekbatis, kiam Romeskaŭ ekstaris kaj alpaŝis antaŭ la publikon. Ĉiuj rigardis lin kun surprizo, ĉar li ne kunportis sian instrumenton. Anstataŭ ludi li sciigis al la publiko, ke ne li ludos, sed ke la juna Jafet Romeskaŭ, lia adoptita filo kaj lernanto anstataŭos lin. —Mi esperas—, li diris, —ke la publiko estu iom indulgema je la juna violonisto—, sed li atendis samtempe, ke la talento de la juna artisto, kiu per sia unua publika ludado komencis sian muzikan karieron, estas tia, ke neniu en la salono bedaŭrus la anstataŭigon.

Ĉiuj estis ekaŭdintaj, en kiu mirakla maniero mi estis savata de certa morto en la tago, kiam la ĉerko de la juna Romeskaŭ estis portata al mia "dometo", kaj ĉiuj sciis, ke Romeskaŭ adoptis la junan fremdan knabon, sed neniu, aŭ preskaŭ neniu iam ekaŭdis pri tio, ke li instruis al tiu knabo sian arton. Estis do memkompreneble, ke ĉiuj kun streĉita atento rigardis min, kiam mi je ĉi tiu koncerto ekstaris por alpaŝi al la antaŭaĵo de la scenejo. Zumado de miloj da flustrantaj voĉoj trairis la salonon, sed kuraĝe mi staris antaŭ la publiko kaj ekludis. La zumado tuj eksilentis; ĉiuj aŭskultis, ĉar ĉiuj estis scivolaj. Mi tute ne atentis la aŭskultantaron; mi ludis, kvazaŭ mi starus en mia studejo. Min ne tuŝus aplaŭdoj de la publiko, ĉar mi tute ne estis ambicia; min nur tuŝus, ĉu Romeskaŭ estus kontenta pri mi. Estis al mi, kvazaŭ neniu krom mi mem sin trovus en la koncertejo; neniun mi vidis, nenion mi aŭdis krom la sonoj de mia violono. Mi ludis la muzikaĵon sen notoj antaŭ mi, ĉar ili estis al mi superfluaj; mi ne bezonis ilin, ili staris en mia animo kaj mi redonis ilin, kiel mi ilin sentis. Apenaŭ la finalo formortis, mi rigardis la aŭskultantaron kaj ĉiuj sidis antaŭ mi tiel senmovaj, kvazaŭ ili atendus ian daŭrigon; la muzikaĵo tamen estis finludita. Mi rigardis Romeskaŭ starantan malproksime, lia vizaĝesprimo montris kontentecon, kaj mi estis feliĉa; tio sufiĉis al mi, kaj mi estis ironta al mia sidloko, kiam la surprizo de la aŭskultantoj estis pasinta. Post surprizo sekvis ĝenerala admiro, kaj longa tondra aplaŭdado eksplodis. Mi ne sciis, kiel konduti kaj refoje rigardis Romeskaŭ. La aplaŭdado ne finiĝis. Kelkaj kriis: —Biz! ... Biz!— La orkestestro flustris, revokinte min: —Riverencu!— Sed mi ankoraŭ neniam riverencis; mi nur vidis la riverencojn de Maksimo Bielski, sed neniam mi mem faris unu. Konsciante, ke mi dankis mian sukceson al mia bonfaranto kaj instruanto en muziko, mi alpaŝis al li, ekkaptis lian manon, kondukis lin antaŭ la publikon kaj faris la plej mallertan riverencon, kiu iam sur scenejo fariĝis.

Kiam mi residiĝis sur mia sidloko, mi rigardis sinjorinon Romeskaŭ kaj Aleksandra, kaj mi vidis, ke ili partoprenas mian feliĉon; mi rigardis poste Maksimon Bjelski, kiu, mi kredas, la tutan Vesperon ne perdis min el la okuloj. Li estis tiel ruĝa pro nura entuziasmo kaj feliĉa pro mi, ke lia vizaĝo ŝajnis esti ruĝe kolorigita. Kiam fine mi rigardis la kuiriston, li sidis ankoraŭ kiel skulptita altŝultra faŭno kaj tute ne aplaŭdis; mi demandis al mi, ĉu li eble estis rekoninta min kaj ĉu li estis kaptita de tia surprizo pro la neatendita revido, ke li jam ne povis sin movi.

Apenaŭ la orkestrestro demetis sian bastoneton post la lasta numero de la programo antaŭ la paŭzo, kiam mi ekstaris por serĉi okazon, paroli kun mia amiko Ivan, sed kiom ajn mi serĉadis, nenie li estis trovebla. La sidlokoj de la tri maristoj estis neokupitaj kaj la maristoj estis for. Mi okule serĉis en la apuda teatra trinkejo, sed tie estis sidantaj amase tiom da personoj, ke mi ne vidis Ivan kun liaj kamaradoj. Tial mi petis folieton da papero ĉe la bufedo kaj skribis sur ĝi la jenon:

—Amiko Ivan, atendu min post la koncerto ĉe la elirejo de la teatro, mi devos paroli kun vi—, kaj mi subskribis "Jafet". Tiun papereton mi metis sur lian sidlokon en la teatra partero kaj petis al apude sidanta sinjoro, enmanigi mian letereton al la plej malgranda maristo, post kiam li revenus el la promensalono. Post la paŭzo mi ankoraŭ unu fojon devis solludi kaj la sukceso estis la sama kiel post mia unua solludado. Kun granda bukedo (miaj unuaj laŭroj) mi returnis min al mia seĝo. La maristoj tamen ne revenis en la koncertejon kaj tion mi tre bedaŭris. Mi jam en antaŭaj tagoj estis pensinta viziti la patrinon de la kuiristo, sed nenie mi povis retrovi la domon, kie mi konatiĝis kun ŝi dum mia unua promenado kun Ivan en la urbo, kaj ne konante ŝian familian nomon, mi ne povis akiri informojn pri ŝia loĝejo, nek pri ŝi mem.

Kiam la koncerto estis finita, gesinjoroj Romeskaŭ kun Aleksandra kaj mi returnis sin hejmen en kaleŝo. Mezvoje okaze ĵetante rigardojn tra la veturila fenestro sur la lumigitajn stratojn, mi rimarkis du virojn, kiuj kun peno iris sur la trotuaro, trenante inter si trian viron, kiu ŝajnis esti malsana, ĉar liaj kruroj ne kapablis porti lin. Rigardinte pli atente, mi ekvidis, ke tiu tria viro estis mia amiko, la kuiristo. Mi haltigis la kaleŝon kaj aliris al la maristoj, sed kiom ajn mi faris mian eblon paroligi la altŝultrulon, li silentadis kiel fiŝo, ĉar li estis trinkinta dum la paŭzo tiom da akvosimila likvoro, ke li ebriiĝis kaj eĉ tiagrade, ke li jam vidis kaj aŭdis nenion. Li rigardis min per siaj vitrecoj okuloj, kvazaŭ li estus idiotulo; lia ĉapo sidis malrekte sur liaj haroj kaj verŝajne estis falinta de lia kapo, ĉar ĝi estis kotmakulita; liaj pendantaj kaj treniĝantaj kruroj estis tiel longaj, ke ŝajnis, kvazaŭ la maristoj trenus kun si home vestitan orangutangon. Mi kompatis la viron, sed ne povis helpi al li. Post kiam mi notis la nomon de la ŝipo de la maristoj, mi reeniris la kaleŝon por plue reveturi hejmen.