Idoj de Orfeo/V/Ĉapitro Dua
==Dua Ĉapitro==
Daŭrigo de la interrompita Deka Ĉapitro de la Unua Parto — Kial ĉiuj surpriziĝis — La tri Idoj de Orfeo — La sep Preĝejoj de Romo.
.......tiel similaj unu je la du aliaj, ke ĉiu kredis rigardi sin mem en duobla spegulo.
Mi staris antaŭ miaj kolegoj-artistoj, kaj dum momento ŝajnis al mi, ke mia cerbo ekiris promeni. Tio daŭris tamen nur momenteton, ĉar la sintenado de la aŭdantaro, kiu ekstaris (kontraŭ la reguloj de Kurhaŭs), montris al mi, ke la du antaŭ mi starantaj artistoj ne estas fantomoj aŭ bildoj de mia imago, sed veraj, ekzistantaj junaj viroj.
Mi vidis ilian reciprokan surprizon, kaj unua mi ekparolis al la violonĉelisto, staranta plej proksime, dirante al li:
—Mi havas la honoron kaj plezuron prezenti min al vi; mia nomo estas Jafet Romeskaŭ el Patersburgo.
La violonĉelisto ridetis ĝenate; mi tuj rimarkis, ke li ne komprenis miajn vortojn. Li sekve ne estis ruso. Farinte riverenceton, li etendis al mi la manon, dum li respondis holandlingve:
—Estas al mi agrable fari vian konon; mia nomo estas Moseo Landman—. Tiam mi turnis min al la pianisto kaj diris, same ruslingve, ĉar nur en tiu lingvo mi povis esprimi min flue, kaj ĉar mi ne sciis, ĉu li estas ruso, holandano aŭ iu alia;
—Agrable estas al mi konatiĝi kun vi; mi estas Jafet Romeskaŭ.
Li respondis germane, dirante, ke li sin nomas Stanislas Mareau, kaj post kiam li kaj la violonĉelisto estis salutintaj sin reciproke, ni eksidis por ludi.
La publiko dum mia konatiĝo kun miaj kolegoj parolis inter si, kaj inter la murmurado de la voĉoj mi aŭdis inter aliaj rimarkoj, ke oni diris:
—Sen ia dubo, ili estas fratoj!
—Sed laŭ iliaj nomoj ili ne estas samlandanoj!
—Unu tamen estas ruso, alia holandano kaj la tria estas germano.
—Estas mirinde; sed ili tiel similas unu la aliajn, ke...
Ne estis tamen tie la ĝusta loko por ni, interparoli plue, ĉar la aŭdantaro atendis; ni ne povis atendigi ĝin pli longe, kaj ni ekludis.
Laŭte ni estis aplaŭdataj, kaj post la paŭzo ni iris al la artista salono, kie Maksimo Bjelski jam nin atendis; li estis tiel nervema kaj surprizita, ke komence li ne kapablis paroli. Frotante al si la manojn, li rigardis nin, sed ne sciante, kiu estas lia amiko Jafet, li fine balbute demandis ruslingve:
—Pardonu, sinjoroj..., tio estas vere strangega..., tio estas enigmo, pri kiu sin okupas la tuta aŭdantaro ...kaj eĉ vi mem..., sed diru al mi, mi petas: kiu el vi estas Romeskaŭ?...,[**] mi ne rekonas lin.
Mi aliris al li, kaj li diris plue:
—Mi neeble povis rekoni vin... Mi petas: prezentu min al la du aliaj sinjoroj; eble mi parolas iliajn lingvojn.
Mi prezentis lin al la artistoj, kaj ni eksidis ĉe tablo, ĉirkaŭ kiu staris kelkaj seĝoj. Tiam mi diris al Maksimo Bjelski:
—Unu el la sinjoroj estas holandano kaj la alia estas germano, sed mi jam miksis ilin, tiel ili similas unu la alian.
Maksimo diris germanlingve:
—Kiu el la sinjoroj parolas germane?
La pianisto respondis:
—Mi parolas la germanan kaj la polan lingvojn; la holandan tamen mi komprenas iomete.
—Ĉu vi estas germano aŭ polo? —demandis Maksimo.
—Mi vere ne scias.
—Ĉu vi ne scias!?... Kaj via kolego?
—Mi ne konis lin ĝis nun; mi kredas, ke li estas holandano, ĉar li parolis holande.
Maksimo sin turnis al la violonĉelisto, dirante germane, opiniante ke tiamaniere li komprenus lin:
—Sinjoro, vi estas holandano, ĉu ne vere? Bonvolu diri al mi, ĉu vi naskiĝis tia. Vi sendube pardonos al mi tiun demandon, mi ne faris ĝin pro scivolo, sed nur por helpi solvi la enigmon, kiu...
La violonĉelisto respondis:
—Eble mi estas holandano, ĉar mi ne scias, kie mi naskiĝis.
—Ĉu vi ne scias tion!?... Jen kio estas strangega; neniu el vi scias la nomon de sia naskiĝloko, ĉar ankaŭ mia amiko Romeskaŭ povas nur memori, ke li naskiĝis sur insuleto, sed li ne scias, al kiu lando apartenas tiu insuleto.
La pianisto subite diris:
—Sur insuleto!?... Antaŭ kvar jaroj mi renkontis en Posen du virojn, kiuj min alparolis, kredante ke mi estas ilia iama amiketo naskita sur insuleto, kaj ili certigis al mi, ke mi similas je tiu insulano kiel du gutoj da akvo similas sin reciproke.
Maksimo Bjelski fariĝis pli kaj pli nervema kaj frotadis al si la manojn en tia maniero, ke mi ektuŝis ilin. Li komprenis la tuŝon, sed tute ne refariĝante kvieta li diris al la pianisto:
—Du viroj!?... Kiel ili aspektis?
—Unu estis tre longa, kaj li sin nomis Johano; la alia estis ĝibhava vireto, nomata Ivan.
Mi ekstaris pro surprizo, dum mi ekkriis:
—Johano kaj Ivan!?... Ĉu tiu Johano portis ĉenon el moneroj sur sia vesto?
—Jes, ĉar tiun ĉenon li montris al mi tintante kun ĝi, kiam li renkontis min en Posen.
—Kaj kie estas nun tiu Johano kaj tiu Ivan?—demandis Maksimo, refoje frotante al si la manojn.
—Mi ne scias, sed tiu Johano estas mia bonfaranto, mi ŝuldas al li multegan dankon, ĉar li ebligis al mi daŭrigi kaj fini mian studadon.
La enigmo fariĝis pli kaj pli implika. Du el ni konis Johanon kaj Ivanon, sed la tria, la violonĉelisto, neniam ekaŭdis pri ili. La plej mirinda tamen estis, ke neniu el ni sciis, kie li naskiĝis kaj kiel estas lia vera nomo. Ni tamen esperis, ke Johano povus solvi la strangan enigmon, pri kiu ni okupadis nin nun; sed vole-nevole mi supozis, ke ni portas en realo la saman nomon, kaj ke ni estas fratoj. Ni do interkonsentis, ke la sekvantan tagon je la deka horo en la mateno ni renkontu nin en mia hotelo por pli detale priparoli la rimedojn, kiuj povus solvi la strangan enigmon, kiu tiel multe nin okupadis. Tiu hotelo estis: La sep Preĝejoj de Romo.