Idoj de Orfeo/V/Ĉapitro Tria

El Vikifontaro
(p. 483-500)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Tria Ĉapitro==

La kunveno en "La Sep Preĝejoj de Romo" — La barilo pro la diferenco de niaj lingvoj — La taglibro de mia patrino — Kiel nia kunveno estis interrompata kaj de kiuj — La taglibro redaktita en Esperanto kaj ĝia enhavo — Kelka lumo sur niaj naskiĝolokoj — La intenco de la kamentubo-purigisto.

La postan matenon je la deka horo ni ĉiuj estis kune en "La Sep Preĝejoj de Romo". Mi deziris, ke ni ne estu ĝenataj, tial mi estis dirinta al la kelnero, ke neniu dum nia kunveno interrompu niajn priparolojn, okazontajn en aparta saloneto de la hotelo.

La priparoloj tamen marŝis malbone pro la diferenco de la lingvoj, en kiuj ni esprimis nin. La pianisto parolis nur germane kaj pole, la violonĉelisto nur holande kaj mi ruse, ĉar aliajn lingvojn mi studadis ĝis nun nesufiĉe, kaj mi tute ne kapablis esprimi min sufiĉe klare por la celo, kiu nin kunvenigis. Ni do antaŭvidis, ke ni povus priparoli nur tre malmulte, tiom pli, ĉar Maksimo Bjelski povis traduki nur en la germanan el la rusa kaj male, sed ne en la holandan lingvon, ĉar tiu lingvo estis al li preskaŭ tute fremda. Ni sekve sidis kune, sed ĉiu el ni baldaŭ sciis, ke la rezultoj estus malmultaj.

Maksimo unue rakontis detale en la germana lingvo pri miaj aventuroj kaj la pianisto komprenis lin bone, sed la violonĉelisto ĉeestis kvazaŭ surdmutulo. Poste la pianisto rakontis germane ĉion, kio okazis al li dum lia juneco ĝis nun, kaj Maksimo tradukis tion al mi, sed refoje la violonĉelisto ne povis kompreni tion kaj li mem ne estis kapabla rakonti, kion li tiel volonte rakontus, ĉar nur mi komprenis lin, sed mi ne povis respondi al li en la holanda lingvo, kiun mi, kiel la leganto memoras, povis kompreni, sed ne paroli. La pianisto fine metis kajeron sur la tablon kaj diris germane al Maksimo Bjelski:

—Jen taglibro, kiun postlasis al mi mia patrino. Eble ĝiaj pagoj disverŝos iom da lumo sur la enigmon, kiun ni ĉiuj klopodas solvi, sed ĝis nun mi neniam renkontis personon, kiu kapablis legi la lingvon, en kiu skribis mia patrino. Mi montris la skribaĵon al famaj profesoroj kaj lingvistoj, sed ĉiuj altigis la ŝultrojn; neniu povis legi ĝin.

Maksimo malfermis la kajeron, sed kvankam li studadis multajn lingvojn, tiu, kiun estis uzinta mia patrino por redakti sian taglibron, estis al li tute fremda. Kion fari? Jen ni sidis kune, priparolante jam dum du horoj kaj ni sciis preskaŭ neniom pli multe ol ĉe la komenciĝo de nia kunveno. Ni tamen estis konvinkiĝintaj, ke ni estas fratoj. Kelkfoje du aŭ eĉ tri homoj povas simili unu la alian reciproke, sed nia simileco estis tiel trafa kaj karakteriza, ke tio ne povus esti hazarda cirkonstanco. Krom tio, ni ĉiuj estis artistoj, ni ĉiuj estis kvazaŭ la idoj de la sama Dio Orfeo; ni nepre devus esti fratoj, filoj de la samaj gepatroj. Sed kiuj estis tiuj gepatroj? Kiel ili estis loĝintaj, kiel estis iliaj nomoj?... Ĉu ili vivis ankoraŭ? La pianisto jam estis rakontinta pri la morto de la siaj, sed ĉu tiu cirka akrobato vere estis lia patro? Ĉu tiu virino, kiun li ĉiam konsideris kiel sian patrinon, ĉu si vere estis lia patrino? Nur la taglibro povus doni lumon, sed neniu ĝis nun kapablis legi ĝin.

Ni ĉiuj rigardis la kajeron kuŝantan antaŭ Maksimo, kaj ni eksilentis pripensante, kiamaniere trovi instruitulon, kiu povus deĉifri la manuskripton, kiam subite en la koridoro alproksimiĝis bruo de paŝoj kaj voĉoj. La pordo de nia saloneto malfermiĝis kaj eniris la kelnero, kiu diris:

—Sinjoroj, pardonu al mi, ke mi vin ĝenas; sed jen estas du viroj, kiuj deziras paroli tuj kun sinjoro Jafet Romeskaŭ.

Mi ekstaris.

—Du viroj?—mi demandis.

—Jes sinjoro, du kamentubo-purigistoj.

—Kamentubo-purigistoj!?... Kion ili povas havi por diri al mi?

—Mi ne scias, sinjoro; mi jam diris al ili, ke vi akceptos neniun en ĉi tiu momento, sed ili rifuzis foriri, pretendante, ke ili venas pro tre gravaj aferoj.

—Nu, enirigu ilin.

La kelnero eliris kaj tuj poste eniris la du kamentubo-purigistoj. Unu el la viroj estis eksterordinare longa kaj la alia eksterordinare mallonga. Tion oni multfoje vidas ĉe tiaj viroj, ĉar preskaŭ ĉiam kamentuba purigisto estas akompanata de knabo. Ĉi tiu mallonga viro tamen ne estis knabo, sed plenkreska viro. Estis klare videble, ke ili ankoraŭ ne estis laborintaj tiun matenon, ĉar iliaj vestoj estis blankaj kaj puraj kiel neĝo. Kapuĉoj kovris iliajn kapojn, ŝnurvolvaĵoj pendis sur iliaj brakoj kaj malplena sako pendis sur ilia dorso.

Neesprimebla estis mia surprizo rekoni en la du nove-venintoj miajn amikojn Johano kaj Ivan. Iliaflanke ilia surprizo ne estis pli malgranda ol la mia. La longa maristo (nun purigisto de kamentuboj), kiam li eniris kun sia malgranda kolego-purigisto, unue sin prezentis al ni kun sia kutima rideto sur la lipoj, kiu tamen subite malaperis por ŝanĝiĝi en esprimon de ĝojo. Ankaŭ la vizaĝo de la ekskuiristo partoprenis tiun senton, kaj preskaŭ samtempe ili ekkriis:

—Jen nia knabo!!

—Johano!... Ivan!—mi ekkriis.

Mi iris al ili kaj premis al ambaŭ la manon.

La pianisto, kiu ankaŭ ekstaris ekkriante: Sinjoro Johano!... Ivan!—same premis al ambaŭ la manon. Tiam mi prezentis al la du nege blankaj kamentubo-purigistoj mian amikon Maksimo, kiu pro nervemeco preskaŭ ne povis paroli. Ili frotis al si la manojn kaj fine diris al Johano:

—Ĉu vi do estas tiu amiko de Jafet Romeskaŭ..., kaj ĉu tiu via kolego vere estas la rusa kuiristo, kiu..., kiu tiel bone zorgis pri...

Johano ekridis, dirante:—pri mia knabo, ke li perdigis meze de granda fremda urbo, kie neniu povis kompreni lin, ĉu ne vere? Sed feliĉe, ĉio farigis bona.

Ivan grimace ridetis, sed li diris nenion. Intertempe la violonĉelisto ekstaris kaj mi prezentis al li la nove-venintojn.

—Jen nia amiko Moseo Landman, violonĉelisto—mi diris.

Johano rigardis lin kaj estis posten paŝonta pro nova surprizo, sed ĉar li devis doni la manon al Moseo, li restis staranta kaj rigardis unue la Brejanon, tiam la pianiston, fine min kaj diris:

—Sed, ĉu vi triobligis!?

Ivan strabe rigardis al sia longa kunulo, altigis la montran fingron de sia dekstra mano kaj murmuretis tra la dentoj:

—Jen nova miraklo...

Mi respondis al Johano:—Mi ne miras pro via demando, ĉar vidante nin tri vi vere rajtas demandi tion. Sed ni eksidu ĉiuj kaj priparolu tiun mirindaĵon; eble vi povos doni klarigojn.

—Mi?—li diris, eksidante kun Ivan.

—Jes, ĉar vi sola scias, kie mi naskiĝis, kaj kiu estas mia vera nomo.

—Mi povas nur parte kontentigi vian deziron, mia amiko—, li diris,—ĉar pri via bapta nomo mi scias absolute nenion. Sur la Insulo oni vin nomis „knabo"; mi tamen scias, ke la nomo de via patro estas Smit kaj ke la insulo, kie ni tiel agrable konatiĝis, sin nomas Rottumeroog.

—Rottumeroog!?... Kie do kuŝas tiu insulo?

—Norde de Warfum en la provinco Groningen.

—Sekve mi estas Holandano?

—Almenaŭ se tiuj insulanoj estas viaj gepatroj, pri kio mi tamen dubas—. Li ridetis mistere kaj estis parolanta plue, sed mi lin interrompis:

—Kial vi dubas pri tio?

—Unue, ĉar ili tute ne kondutis al vi kiel gepatroj; due, ĉar vi tute ne estas simila nek je tiu viro, nek je tiu virino. Ili ambaŭ havas bluajn okulojn, verajn kvazaŭ porcelanajn germanajn okulojn kaj blondajn harojn... se mi bone memoras. Vi kontraŭe havas bluajn, preskaŭ nigrajn okulojn kaj samkolorajn harojn, due via vizaĝkoloro montras, ke vi ne apartenas al la germana raso; mi ĉiam konsideris vin kiel hungaron, aŭ, ne ofendiĝu, kiel turkon.

—Mi same ofte pensis, ke ili ne estas miaj gepatroj, sed, se ili vivas ankoraŭ, ni povos esplori tion ankoraŭ nun.

—Ni esploros—, li diris; tiam sin turnante al la violonĉelisto, li diris plue holande:

—Mi ekaŭdis, ke vi estas holandano, almenaŭ ke oni konsideras vin tia. Kie vi naskigis?

—Mi ne scias.

—Ĉu vi ne scias tion?

—Ne; mi estas trovito.

—Kie oni vin trovis?.

—En kesteto sur tablo en dometo apud Brej.

—Apud Brej?—diris Johano.—Sed tio estas proksime de Warfum kaj sekve ankaŭ proksime de tiu insulo, kie mia amiko Jafet pasigis sian junecon.

Mi rigardis la Brejanon kaj diris:

—Sed tio farigas pli kaj pli stranga.

—Warfum kaj Brej!?—subite diris la pianisto, kiu komprenis nur tiujn du vortojn.—Warfum kaj Brej!?... Vi jam antaŭe nomis tiujn vilaĝojn; mi unu fojon estis en Warfum kun nia cirko, mi estis tiam rajdisto.

Johano tradukis holanden, kion diris la pianisto, kaj jen Moseo ekhavis novan kaŭzon pro miro, ĉar li memoris la strangan rajdadon, per kiu li dum la kermeso (la leganto relegu la Kvaran Ĉapitron de la Dua Parto) surprizis ĉiujn rigardantojn en la cirko kaj eĉ sian patrinon, kvankam li mem ĉiam pretendis, ke li tute ne estis rajdinta. Tiu enigmo nun subite solviĝis. La cirka knabo, kiu estis tiel simila je li, tiam lin anstataŭis, dum la rigardantoj kredis, ke li sub hipnoto estas la lerta rajdanto.

—Ne ofendiĝu, Johano—, mi diris,—ĉu vi estas jam longe kamentubo-purigisto? Mi kredis vin riĉulo.

—Mi estas ankoraŭ nun, riĉa—, diris Johano.

—Riĉa kaj purigisto de kamentuboj!?

—Mi estas riĉa laŭ filozofa vidpunkto, mia kara.

Ni rigardis lin demande.

—Ĉu vi ne komprenas tion?—li demandis.

—Tio devenas de tio,ke vi estas Orfeidoj, sed ne filozofoj. Sciu do, miaj amikoj, ke mi estas filozofo, ke mi ĉiam kaj ĉie rigardas ĉion el filozofaj[**] vidpunktoj, ke mi ĉiam kuiras miajn pizojn...

—Same kiel tiam, kiam vi estis sur la Insulo—, mi interrompis lin.

—Jes, kaj mi kredas, ke ĉio farigos bona en la mondo... Nur paciencon, miaj amikoj, kaj vi spertos, ke mi pravas dirante, ke ĉio fariĝos bona. Ni estas jam sur la gusta vojo por esplori, ĉu vi estas fratoj, kie vi ĉiuj naskiĝis kaj kiuj estas viaj nomoj, ĉar venos tempo, kiam vi jam ne nomiĝos Jafet, Moseo kaj Stanislas.

Li eksilentis, kviete enpoŝigis la manojn, etendis antaŭ si la longajn krurojn, apogis la dorson kontraŭ la seĝa apogilo kaj rigardis nin ridetante.

Ivan refoje jetis al li straban rigardon kaj murmuretis tra la dentoj kelkajn rusajn vortojn, kiujn nur Maksimo kaj mi komprenis kaj kiuj surprizis nin, ĉar li murmuretis:

—Oni min dronigu, se li jam nun ne scias ĉion pri iliaj nomoj.

La pianisto interrompis la silenton, kiu sekvis; li sin turnis al la filozofo kun la demando:

—Filozofo tamen ne bezonas esti purigisto de kamentuboj.

—Kial ne? La mondo ja bezonas ilin kaj estas la sama, ĉu mi estas kamentubo-purigisto aŭ io alia. —Vi eble pravas, sed... pardonu al mi la demandon:... Ĉu ne ekzistas por filozofo alia pli agrabla metio?

—Jes, tiu de promenanta reklamilo estas pli agrabla, sed Ivan ne ĝin amas; li prefere estas purigisto de kamentuboj, ĉu ne vere, Ivan?

La vireto ridetis grimace kaj respondis:

—Mi konsentas esti ĉio, nur ne promenanta aŭ rajdanta reklamilo, almenaŭ se mi devas prezenti Sanĉo Panzan.

Johano ridis kaj la pianisto diris plue:

—Aŭskultu foje, sinjoro Johano, vi pagis tiom, por ke mi povu fini mian studadon; reciproke mi nun estus feliĉa, se vi konsentus akcepti ion de mi, mi ja estas via ŝuldanto.

—Vi tamen ne prunteprenis de mi. Ni sekve estas kvitaj; krom tio, mi akceptos nenion, se mi mem povas perlabori, mian ĉiutagan panon,... tia estas mia karaktero.

—Sed rakontu do fojon, kiel vi perdis vian monon, ĉar sendube vi jam ne posedas ĝin.

—Monon mi ne posedas plu, kaj mi ne deziras posedi ĝin. Sed mi kontentigos vian deziron—, kaj tenante la manojn en la poŝoj, la krurojn rekte etenditaj antaŭ si, kaj dum Ivan kelkfoje grimacridis kaj strabe rigardis al la longa filozofo, ci tiu ekrakontis:

—Vi devas scii, ke mi kiel filozofo ĉiam agas laŭ cirkonstancoj, kiuj ajn ili estas, kaj ke ĉiam mi kuiras miajn pizojn pensante, ke ĉiam ĉio finiĝos bone... Kiam mi posedis monon, mi vivis kiel granda sinjoro kaj pasigadis mian tempon promenante, legante kaj amuzante min. Kiam mi jam ne posedas monon, nu, tiam mi laboras. Mi jam estis aktoro, kelnero, maristo, reklamilo, frenezul-flegisto kaj tiel plu. Nun mi estas purigisto de kamentuboj kaj ĉiam, sub ĉiuj cirkonstancoj mi laboradis kontente kaj feliĉe... Estante reklamilo, mi hazarde (eble tio ne okazis hazarde, sed laŭ destino de la sorto) gajnis la grandan premion de la Scheveningena ekspozicio, kaj ĉar tiam Ivan estis mia kolego-reklamilo, ni duope eniris la mondon kiel eminentaj sinjoroj, por serĉi nian amiketon Jafet. La hazardo (aŭ eble la destino) volis tamen, ke ni ne trovis lin, sed lian duplikaton Stanislas Mareau, kiu tiam loĝis en Posen en nebonaj cirkonstancoj. Mia mono tamen ebligis al mi helpi lin, tiel ke li povis daŭrigi kaj fini sian studadon. Forirante el Posen, ni iris Patersburgon por serĉi Jafeton, sed ho ve!... li estis malaperinta, kaj kien ajn ni vojaĝis por lin trovi, ĉio estis vana. Ni pasigis kelkajn monatojn en multaj grandaj urboj en kaj ekster Rusujo. Ĉie ni informiĝis pri nia amiketo, ĉie mi portis mian belan ĉenon, tiel ke ĉiuj nepre devus vidi ĝin, sed ĉio estis kaj restis senfrukta kaj sen rezultoj. Intertempe mia mono elspeziĝadis, ĝis kiam restis al mi ankoraŭ du mil guldenoj. Ivan, kiu komence sekvadis min volonte kaj akompanadis min ĉiuloken, fine eksopiris la maron kaj li forlasis min. Jen mi staris tute sola. Lia foriro tie ĉagrenis min, sed... mi kuiris miajn pizojn kaj luis ĉambreton en Berlino, kie mi volis resti tutan jaron, farante nenion krom promeni, legi kaj amuzi min... Post kiam mi estis sola en Berlino dum du monatoj, jen subite iun belan vesperon Ivan revenis. Li konfesis al mi, ke li jam ne povus vivi sen mi.

Ivan grimace ridetis iom ĝenate, sed diris nenion kaj Johano parolis plue.

—Nu, mi akceptis lin kun ĝojo, kaj duope ni ekpromenis; mi legis al li belajn germanajn librojn, sed ĉar ni faris nenion krom promeni, legi kaj nin amuzi, restis al mi fine nur cent guldenoj. Tiam mi diris al mia kamarado, ke ni refoje devus laboradi, kaj mi demandis lin, kiun metion li elektus, ĉar al mi estis indiferente, kiamaniere perlabori mian ĉiutagan panon. Ivan preskaŭ samopiniis, ankaŭ al li plaĉas ĉiu metio (se li ne povus esti maristo) escepte tiu de reklamilo. Ni do elektis alian kaj sinsekve fariĝis kelnero, aktoro kaj tiel plu, ĝis fine ni revenis Hagon. Tie ni fariĝis unue flegistoj en frenezulejo, sed ĉar tio tre multe malebligis al ni promenadi, ni fariĝis purigistoj de kamentuboj, kaj nia laboro marŝas laŭ deziro. Regule Ivan sendas monon al sia patrujo kaj ni pasigas nian liberan tempon kelkfoje en legejo, kelkfoje en teatro aŭ en bioskopo, sed ĝis nun pro nia neriĉeco financa ni prenas lokojn la plej malmultekostajn, tamen, ĉar en realo estas egale sidi tie aŭ sur multekosta loko, ni ĉiam amuziĝas bonege. Hieraŭ okaze (aŭ eble laŭ aranĝo de la sorto, pri tio mi ne volas disputi), ni iris purigi kelkajn kamentubojn, kiam subite kaj neatendite ni retrovis nian amikon Jafet, ĉar mi vidis lian nomon sur granda afiŝo anoncanta al la preterpasantoj, ke li, Jafet, Stanislas Mareau kaj Moseo Landman kunlaboros en koncerto de Kurhaŭs. Tuj kiam ni estis purigintaj niajn kamentubojn, ni iris al Kurhaŭs kaj eksciis, ke Jafet Romeskaŭ havas sian ĉambron en „La Sep Preĝejoj de Romo". Ni decidis aliri ĉi tien kiel eble plej baldaŭ kaj jen anstataŭ Jafet kaj Stanislas ni trovis tri artistojn, kiuj laŭ sia eksteraĵo nepre estas fratoj. Restas nun al mi la tasko esplori, ĉu vi estas tiaj, kie vi naskiĝis kaj kiuj estas viaj gepatroj; sed ĉar ĉio finiĝos bone, mi sukcesos en mia esplorado.

Li eksilentis, rigardis sencele antaŭ sin kaj ĉar liaj okuloj falis sur la taglibron kuŝantan ankoraŭ antaŭ li, li diris plue:

—Unue ni trovu lertulon, kiu povas deĉifri ĉi tiun manuskripton.

Li ĝin malfermis. Subite esprimo de feliĉo kaj ĝojo glitis trans lian vizagon, liaj lipoj dispartigis, kiel ofte okazis, kiam neatendita ĝojo surprizas nin, kaj rigardante nin laŭvice, li ekkriis:—Eŭreka!!

—Eŭreka!?—ni diris demande.

—Jes, li respondis, Eŭreka!... tio signifas: "Mi trovis!"

—Kion vi trovis?—mi demandis.

—La ŝlosilon, per kiu mi eble povos malfermi la pordon de la misteraĵo, kiu entenas la nomojn de via naskiĝloko kaj la nomojn de viaj gepatroj.

Ivan refoje altigis la montrofingron kaj diris ruse:

—Jen nova miraklo..., oni dronigu min, se li ne estas sanktulo aŭ magiisto.

Johano, kiu ne komprenis la rusan lingvon, ne atentis la esprimon de la ekskuiristo kaj diris plue:

—Ĉi tiu taglibro estas skribita en la artefarita lingvo Esperanto.

—Esperanto!?—mi ekkriis;—kaj vi studadis tiun lingvon?

—Kompreneble mi ĝin studadis; eĉ Leibniz, kiu estis granda filozofo, sin okupadis pri la ideo de artefarita lingvo... La aŭtoro de Esperanto estas Zamenhof, kaj lia lingvo aperis en 1887-a; sendube la verkinto de ĉi tiu taglibro studadis Esperanton kelkajn monatojn post ĝia apero.

Johano foliumis la kajeron, Maksimo Bjelski denove frotadis al si la manojn kaj la pianisto, la violonĉelisto kaj mi atendis kun malpacienco, kion estis legonta tiu mistera purigisto de kamentuboj, kiu kvazaŭ bona feo ĉiam aperis sur niaj vojoj, kaj kiu nun eble malkovrus al ni la sekreton, kiu ĝis nun al ni estis nesolvebla. Li eklegis kaj tradukis holanden kaj germanen tiujn frazojn, kiuj por ĉi tiu tempo pleje nin interesis. Multaj el tiuj frazoj estis substrekitaj de la aŭtorino.— — — —

Belgrado, 18-an de Marto 1889-a—Estas hodiaŭ mia 14-a naskiĝa tago, kaj mia guvernistino donacis al mi ĉi tiun taglibron, por ke mi enskribu ĉiujn okazontajn specialecojn de mia vivo. La guvernistino konsilis al mi redakti mian taglibron en Esperanto. Tiun lingvon ŝi instruas al mi. Kion mi enskribos hodiaŭ?... Ni havos vizitantojn, kiuj venos por gratuli.— — — — — — —

Belgrado, 30-an de Marto 1890-a—Mi ĵus venis de koncerto, kie la violonĉelisto Kóvacs solludis. Lia ludado estis admirinda.— — — — — — — — —

—Kóvacs!?—ekkriis la Brejano.—Rikardo Kóvacs estis mia muzikinstruisto, kiu loĝis kelkajn jarojn ĉe mia adoptintino. Ĉu tiu Kóvacs, kiu estis fama violonĉelisto, estus tiu sama Kóvacs, pri kiu vi legis?

—Ĉi tie staras Kóvacs, sen antaŭa nomo—. Johano legis plue:

— — —estis admirinda. Lia ludado venkis (kiel diris mia patrino) la korojn de la tuta aŭdantaro, li ne nur per sia arto, sed ankaŭ per sia aspekto impresis ĉiujn, ĉar neniam oni vidis pli belan junan homon.— — — — — — — —

Belgrado, la 15-an de Aprilo 1890-a— Hodiaŭ vizitis nin Andanoviĉ. Li multe parolis kun mia guvernistino. Patrino diris, ke li enamigis en sin, sed tion mi ne kredas, ĉar si estas malbela kaj nur guvernistino, dum li estas oficiro— —

Johano rapide transrigardis kelkajn paĝojn, sed trovis nenion interesan kaj nenion substrekitan, fine li legis plue:

Belgrado, la 1-an de Marto 1892-a—Kóvacs refoje solludis antaŭ multnombra aŭdantaro. Lia ludado fariĝis ankoraŭ pli bela laŭ mia opinio. Mi ekaŭdis, ke li intencas ludi ĉi tie ĉiun jaron almenaŭ dufoje— — — — — — —

Belgrado, la 1-an de Decembro 1892-a—Hanoviĉ edziĝis hodiaŭ kun mia kuzino Albertino. Mi ĉeestis la ceremonion. Mia patrino diris, ke Albertino tute ne amas Hanoviĉon, sed ke si edziniĝis kun li pro lia granda riĉeco. Mi edziniĝos nur kun viro, kiun mi amos— — — — —

Belgrado, la 30-an de Marto 1893-a—Hanoviĉ vizitis nin hodiaŭ. Li aspektis tre malĝoja. Patrino diris, ke lia edzino forkuris kun hungara oficiro— — — —

Belgrado, la 2-an de Marto 1894-a—Kóvacs refoje solludis. Mi admiris lin pli ol antaŭe. Mi kredas, ke ĉiuj junaj knabinoj enamiĝis en lin. Neniam solludisto havis tian sukceson. Mi sidis tuj apud la scenejo. Li rigardis min kaj ridetis al mi. Ĉu mi estas pli bela ol la aliaj fraŭlinoj, kiuj sidis ĉe mi?— — —

Belgrado, la 4-an de Decembro 1894-a—Miaj gepatroj revenis de vojaĝo. Ili multe parolis pri Hanoviĉ kaj nia kuzino Albertino, kiuj baldaŭ eksedziĝos pro ŝia forkuro kun la hungara oficiro. Kial do ŝi edzinigis kun viro, kiun ŝi neniam amis?— — — — — — — — — — — — — —

Belgrado,la 3-an de Marto 1895-a—Kóvacs revenis en la urbon. Mi iros al la koncerto. Ĉu li min rekonos?— — —

Belgrado, la 4-an de Marto 1895-a—Kóvacs refoje solludis. Mia patro konatiĝis kun li, eble li nin vizitos.— — — —

Belgrado, la 6-an de Marto 1895-a—Kóvacs vizitis nin hodiaŭ. Ni pasigis agrablan vesperon. Li parolis multe kun mi.— — — — — — — — — — — — —

Belgrado, la 7-an de Marto 1895-a—Mi sonĝis pri Kóvacs. Mi lin amas. Ho, kial mi estas nobelidino?— — — — —

Belgrado, la 9-an de Marto 1895-a—Kóvacs refoje nin vizitis. Mi kredas, ke li venis pro mi. Mia patrino riproĉis min, ĉar mi tro multe okupis min pri violonĉelisto.— — — — —

Belgrado, la 12-an de Marto 1895-a—Mi ricevis leteron de Kóvacs. Li deziras paroli kun mi kaj petas rendevuon. Mi respondas lian peton.— —

Belgrado, la 14-an de Marto 1895-a—Mi parolis kun Kóvacs; li konfesis al mi sian amon. Miaj gepatroj ne konsentos, ke ilia filino fianĉigos kun artisto.— —

Belgrado, la 16-an de Marto 1895-a—Kóvacs refoje vizitis nin. Li petis mian manon, sed ricevis rifuzan respondon de mia patro.— — — — — — — — — — —

Belgrado, la 30-an de Marto 1895-a—Mi forkuros morgaŭ kun Kóvacs kaj ni geedziĝos sekrete en la pregejo.— — —

Parizo, la 2-an de Februaro 1896-a—Al ni naskiĝis tri filoj (trinaskitoj). Iliaj nomoj estas: David, Hugo kaj Stanislas.

Johano ekhaltis legi dirante:—Jen ni havas!... Vi estos tiuj tri knabetoj. Pri Stanislas jam ne ekzistas ia dubo... Mi legos plue:

— —Ili estas tre belaj kaj sanaj... Mi sentas min bone; ni estas feliĉegaj kun nia triobla trezoro— — — — — — — —

Parizo, la 10-an de Februaro 1896-a—Kóvacs donis koncerton en la granda opera teatro kaj havis grandegan sukceson. Li perlaboras multan monon.

Parizo, la 20-an de Februaro 1896-a—Mi skribis leteron al miaj gepatroj pri la naskiĝo de niaj infanoj.—Kóvacs refoje donis koncerton kun ĉiam pli grandiganta sukceso— — — — —

Parizo, la 1-an de Marto 1896-a—Miaj gepatroj ne respondis ankoraŭ.—Ili neniam pardonos al mi mian mezaliancon, kiun mi tamen ne bedaŭras, ĉar mi amas mian edzon kaj ni estas feliĉaj.—

Parizo, la 3-an de Aprilo 1896-a—Kóvacs malaperis kun du el la trinaskitoj kaj lasis min kun Stanislas.

Parizo, la 4-an de Majo 1896-a—Mi estas malesperanta. Mia edzo ne revenis.— Kien li iris?—Kial li min forlasis?— Ĉu li foriris kun amatino?—Ho, tion mi neniam kredos.—La gazetoj lokigis artikolojn pri tiu misterplena malapero.

Parizo, la 10-an de Majo 1896-a—Kóvacs ankoraŭ ne revenis. Mi ne kuraĝas reveni al miaj gepatroj— — —; feliĉe ke Kóvacs postlasis multe da mono.—Mi ekdecidis resti ankoraŭ unu semajnon en Parizo; eble li revenos al mi.— — —

Parizo, la 30-an de Majo 1896-a—Ĉiuj gazetoj priparolis la subitan malaperon de mia edzo. Kelkaj opinias, ke li forkuris kun amatino, aliaj kontraŭdiras tion, opiniante, ke en tia okazo li ne estus preninta kun si la du infanetojn, kaj ili profundiĝas en ĉiujn supozojn. Tamen Kóvacs ne reaperas, kaj mi ne volas resti pli longe en ĉi tiu urbo.— —

Vieno, la 1-an de Junio 1896-a—Hieraŭ mi alvenis en Vieno. Mi ne scias ankoraŭ kion fari. En multaj gazetoj mi lokigis anoncon pri la malapero de Kóvacs. Mi promesis grandan rekompencon al tiu, kiu ajn povos doni informojn pri li kaj la du infanoj.— —

Vieno, la 6-an de Junio 1898-a—Alvenis al mi Jules Mareau, cirka direktoro. Li legis la anoncon kaj volas helpi al mi retrovi mian edzon. Li proponis, ke mi lin sekvu kun lia cirko, per kiu li volas fari grandan vojaĝon al multaj urboj.—Mi ekhavis apartan veturilon kun unu servistino, kiu kunlaboras en la cirko kiel pantomimistino. Mi promesis grandan monsumon al Mareau, se li retrovos mian edzon.— — — — — — — —

Hamburgo, la 3-an de Septembro 1899-a—Mi jam ne posedas monon kaj estas dependa de Mareau. Ŝajnas al mi, ke li estas malhonestulo kaj (ho ve!) ke li min amas, sed mi tute ne lin amas... Ho, se mia edzo revenus!— — — — — — — — —

Lubek, la 8-an de Decembro 1901-a—Ĉiuj miaj esperoj estis vanaj; mia edzo ne reaperis. Mareau petis mian manon. Post alvoko en gazetoj li volas antaŭ la tribunaio pruvi, ke Kóvacs mortis... Mi malamas la cirko-direktoron kaj malakceptis liajn proponojn.—Ho, se mi do kuraĝus reiri al miaj gepatroj, sed ili ne akceptos min.— — — — — — — —

Prago, la 3 an de Junio 1902-a—Mi estas malsana... Kio fariĝos el mia fileto, se mi mortos? Ĉu Mareau zorgos por li?

Prago, la 20-an de Junio 1902-a—Mi sentas, ke mi ne resaniĝos. Mareau promesis, ke li zorgos por Stanislas.

Johano ekhaltis legadi kaj diris:

—Nun ni scias, ke la patrino de Stanislas naskiĝis la 18-an de Marto 1875-a, ke ŝi edziniĝis kun Kóvacs en Marto 1895-a, ke naskiĝis al ŝi tri filoj la 2-an de Februaro 1896-a, ke Kóvacs malaperis la 3-an de Aprilo 1896-a kun David kaj Hugo, kaj ke la patrino malsaniĝis en 1902-a. Per la lasta sciigo la taglibro finiĝas. Verŝajne ŝi mortis tuj poste. Restas al ni scii, kun kiu viro, sin nomanta Kóvacs, edziniĝis via patrino kaj kiel ŝi sin nomas, ĉar ŝian nomon mi ne trovis en la taglibro. Por tion sciigi, ni povas nin letere turni al la pastro de l' preĝejo de Belgrado.

—Sed kiu faros tion, kaj al kiu pastro ni devos turni nin?—mi demandis.

Johano kviete kaj ridetante eltiris el la poŝo libreton kaj respondis:

—Mi tuj diros tion.

Johano, kiu kiel praktika esperantisto portis kun si ĉiuloken la "Oficialan jarlibron de la Universala Esperanto-Asocio", serĉis en la libreto la urbon Belgrado kaj vidis, ke la tiea delegito estas Drag. Andoviviĉ, inĝeniero, 23 Brankova; tiam li diris plue:

—Nun lasu al mi la ceteran aranĝadon kaj la korespondadon pri ĉiuj tiuj familiaj aferoj kaj ĉio finiĝos bone—. Tiam pripensante momenton, li diris:

—Post kiam mi estos forsendinta mian leteron al Belgrado, ni iros kune al Brej, kaj se necese, al tiu Insuleto por serĉi la pruvojn, ke vi estas fratoj—. Li sin turnis tiam al la violonĉelisto kaj demandis:

—Kiam estos la plej konvena tago por iri al Brej?

—Tio estas tute egala—, diris la Brejano,—ĉar mia patrino kaj la pastro ĉiam estas hejme, kaj ĉiun horon de la tago ili povas akcepti nin.

—Ĉu pastro?

—Jes, li ordigis la aferojn de la mortinta Kóvacs.

—Nu, kiam ni iros?

La Brejano rigardis min demande, kaj mi respondis:

—Estas nun la deka de l' monato, la tutan semajnon ni devos doni koncerton; ni do ne povas iri antaŭ la dek-oka kaj mi proponas elekti la dek-okan por nia vojaĝo.

Johano ekstaris, frapetis Ivanon sur la ŝultron kaj diris:

—Antaŭen, amiko; niaj kamentuboj nin atendas.

Mi ekstaris ankaŭ kaj diris:

—Johano, ĉu vi volas fari al mi plezuron?

—Kompreneble, mia amiko, nur parolu.

—Restu provizore mia gasto kaj jam neniam purigu kamentubojn.

—Kaj Ivan?

—Kia malsaĝa demando! Li restu ankaŭ ĉe ni.