Idoj de Orfeo/IV/Ĉapitro Kvina

El Vikifontaro
(p. 436-444)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Kvina Ĉapitro==

La sukceso de la rajdantaj reklamiloj — La fraŭlino de la ekspozicio — La loteria bileto kun la kvar nepoj — La granda premio — Kiel filozofo pagas servojn, kiujn oni faris al li — Kiel Sanĉo estas senigata de peza ŝarĝo — Rehejmiĝo de la reklamiloj — Gesinjoroj Bus estas invitataj al festono — Refoja forkuro de sinjoro Van Elshout.

Kiel ni diris en la kvara ĉapitro, la du rajdantaj reklamiloj devus reklami per la ekspozicio dum du semajnoj, kaj la sekvantan tagon ili komencis sian rondrajdadon tra la tuta urbo, eĉ ne evitante la plej maleminentajn stratojn, ĉar precipe tie ilia celo estis plej efike trafita. Personoj, kiuj ne legas gazetojn kaj ne ekaŭdis pri la ekspozicio, fariĝis scivolaj ĉe la apero de la strangaj kavaliro kaj armilservisto, kaj kredante, ke la ekspozicio estas io sama eksterordinara kiel la rajdistoj, multaj aliris al Scheveningen por viziti ĝin.

La direkcio estis kontentega, kaj ĉiufoje en la posttagmezo, kiam Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza aperis antaŭ la konstruaĵo, la turnkrucoj estis forigataj, por ke la kvarpieduloj sen kontraŭstaro povu eniri, kaj tiam la du rajdantoj estis regalataj kiel veraj herooj. Kaj tion ili[**] indis, ĉar la kaso montriĝis post ĉiu tago pli kaj pli plena, tiel ke la akciuloj de la entrepreno, kiuj komence jam estis kontentaj kun kvar procentoj, povis antaŭvidi kaj antaŭkalkuli, ke tiuj procentoj almenaŭ plialtiĝus ĝis dek.

Tamen ne ĉiutage la suno brilas kaj ne ĉiam daŭrus la jam por la direkcio komenciĝinta prospero. Tio veriĝis, post kiam en la kvina tago la reklamiloj revenis en la konstruaĵon post okhora rajdado tra la urbaj stratoj.

Apenaŭ Don Kiĥoto deĉevaliĝis kaj apenaŭ li estis enmaniginta al sia armilservisto la kondukilojn de Rosinanto, kiam alkuretis al li juna fraŭlino.

Ivan tuj rekonis ŝin. Ŝi estis la sama, al kiu li antaŭ kelkaj tagoj estis montrinta la internajn partojn de siaj poŝoj por montri, ke ili estas tute sen mono. Ŝi ankaŭ lin rekonis, ĉar ŝi ridetis afable al li. Tiam ĝi direktis sin al Johano kaj tuŝante lian kupre kovritan brakon, ŝi diris:

—Sinjoro, unu vorton mi petas.

Johano rigardis de supre malsupren, ĉar la fraŭlino estis kompare kun li tiel malgranda, ke ŝi povus stari sub lia etendita brako. La fraŭlino siaflanke rigardis de malsupre supren, kaj tuj kiam iliaj okuloj sin renkontis, ili ambaŭ ridetis unu al la alia. Johano rekonis ŝin ankaŭ. Spite al la reciproka rekoniĝo, ŝi diris:

—Ĉu vi min rekonas, sinjoro?

—Jes, fraŭlino.

—Ĉu vi memoras, ke antaŭ kelkaj tagoj vi vizitis la ekspozicion kaj ke vi tiam rigardis la librojn sur tiuj tabloj?

—Mi memoras.

—Vi sen dubo ankaŭ memoras, ke mi ĉe tiu okazo ĝenis vin momenton por vendi al vi bileton de la ekspozicia loterio?

—Jes, mi memoras.

—Ĉu vi memoras ankaŭ la numeron de via bileto?

Johano ridetis dirante:

—Ne, fraŭlino, kiel mi memorus? Mi ja tute ne atentis tion, ĉar mi aĉetis tiun bileton nur por fari plezuron al vi.

La fraŭlino frapetadis al si la manojn kaj ruĝiĝis pro plezuro, tiam ŝi diris plue:

—Rigardu foje, mi petas, ĉu via bileto surhavas la numeron sepmil sepcent sepdek sep,... kvar vosthavajn ciferojn[* La tiel nomataj vosthavaj ciferoj 7 kaj 9. Ili alportas feliĉon, oni diras, al posedantoj de loteriaj biletoj.], Mi okaze memoras tion, ĉar tia numero estas eksterordinara pro la kvar vosthavaj ciferoj.

Johano momenteton pripensis; tiam li diris:

—Nu, fraŭlino, kio estas[**] kun tiuj kvar sepoj:

—Sinjoro, rigardu foje vian bileton: povas esti, ke mia memoro min trompis, sed mi estas preskaŭ certa pri tio, ke vi estas la gajninto de la granda premio.

—Ĉu vere!? Nu, mi tuj ekzamenos, sed antaŭe helpu al mi formeti mian kirason, ĉar la bileto sidas en mia veŝta poŝo, se mi ne perdis gin.

—Se vi ne perdis!?—La fraŭlino diris tion paliĝante. Ŝi tamen nerveme helpis forigi la kirason, kaj la bileto estis trovata.

—Rigardu al la numero!... la numero! diris la fraŭlino, frapetante la manojn kaj piedfrapetante pro senpacienco.

—Vi pravas: Kvar sepoj!

—Antaŭen!... tuj!... al la direkcio kaj montru vian bileton.

Johano rigardis al sia bileto kaj al la fraŭlino, faris du paŝojn autaŭen, sed subite ekhaltis, dum li demandis:

—Kiom do mi gajnis?

—Ĉu vi ne scias?... Kvin dek mil guldenojn!

—Kvin dek mil guldenojn!?—Kaj rigardante al Ivan, li diris:—Ĉu vi aŭdis?... kaj ĉu mi ne certigis al vi, ke ĉio finigos bone?

—Mi ne bone komprenis tiun fraŭlinon—, diris Sanĉo.

—Nu, sekvu min kaj vi komprenos—, diris Don Kiĥoto.

Ili iris, kaj la ravita fraŭlino, kiu ŝajnis esti pli feliĉa ol la longa kavaliro, sekvis je kelka distanco por gui la plezuron vidi, kiel la sinjoro, kiu gajnis la premion pere de sia bileto, ricevas la grandan sumon, kiu tiel neatendite faris lin riĉulo. Multaj vizitantoj same sekvis.

Johano kaj Ivan eniris kiel laŭkutime la oficejon de la direkcio, kaj la direkciestro jam ekstaris por saluti la revenantajn reklamilojn; sed antaŭ ol li eldiris unu vorton, Johano prezentis sian bileton, dirante:

—Sinjoro direkciestro, kiam mi proponis al vi niajn servojn, ni estis akceptataj kiel viaj rajdantoj reklamiloj por la daŭro de du semajnoj, se ne io eksterordinara okazus, per kio mi povus nuligi la kontrakton, kiu nin ligas. Mi intence postulis tiun kondiĉon, ĉar kiel filozofo mi scias, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj jen, sinjoro, la fortuno sin montris favora al mi: Mi acetis bileton de loterio, kaj sur ĝin falis la granda premio. Per tiu bileto mi fariĝis la posedanto de kvindek mil guldenoj, kaj ĉar posedanto de tiom da mono ne bezenas esti rajdanta reklamilo, mi konsideras min kaj mian amikon kiel eksigitaj, kaj petas vin ĝentile sciigi min, kiam kaj kie mi povos ricevi la gajnitan sumon.

La tuta direkcio gratulis la gajninton, kaj la direkciestro proponis elpagi tui, kian nia heroo akceptis kun plezuro.

Paketo kun kvindek monbiletoj po mil guldenoj estis transdonata al Johano, kaj post peto de la direkciestro li rekalkulis la biletojn kaj trovis, ke la paketo enhavas la ĝustan nombron. Johann, la eksreklamilo, rigardis ĉirkaŭe. Li serĉis per la okuloj la fraŭlinon, kaj ekvidante ŝin, li geste alvokis ŝin al si. Ŝi alproksimiĝis ankaŭ ruĝiĝante[**] pro plezuro, sed sia plezuro ŝanĝiĝis en ĝojon, kiam Johano diris al ŝi:

—Fraŭlino, pere de vi mi gajnis kvindek monbiletojn po mil guldenoj, kaj pere de vi mi eksciis, ke mi estas la gajninto, ĉar sen via bona memoro mi neniam estus pensinta pri la tuta loterio; sekvas el tio, ke vi faris al mi du gravajn servojn. Mi do estas via ŝuldanto kaj petas vin, ke vi permesas, ke mi tuj reguligu kun vi vian konton, prezentante al vi po unu monbileton por ĉiu al mi farita servo.

Ridetante li eltiris el la paketo du biletojn, kaj kun gracia movo de la mano prezentis ilin kun la vortoj:

—Fraŭlino, faru al mi la honoron akcepti ilin.

—Ho, sinjoro, tio estas multe tro multa.

—Fakte ĝi estas tro malmulta, sed pri tio ni ne disputu, la ĉefa afero estas, ke vi estas kontenta.

La fraŭlino akceptis konsternite kaj konfuzite; ŝi balbutis kelkajn vortojn pro dankemeco, post kiuj Johano ridetis afable. Tiam sin turnante refoje al la direkcio, li diris:

—Sinjoro direkciestro, bonvolu diri al mi, kiu turnis la loteribiletujon kaj kiu elprenis mian bileton kun la kvar sepoj, kiuj riĉigis min.

Du knabegoj sidantaj ĉe aparta tablo, kie ili aranĝis leterojn, gazetojn kaj aliajn paperaĵojn, subite ekstaris.

—Mi ne bezonas montri ilin—, diris la direkciestro; ili jam montras sin mem; jen ili staras.

—Alproksimiĝu, miaj amiketoj—, diris Johano,...—ankaŭ vi faris al mi grandan servon, ankaŭ vian konton mi devas reguligi—, kaj al ĉiu li danis unu bileton po mil guldenoj.

Laŭta aplaŭdado ĉiuloke aŭdiĝis, precipe ekster la oficejo, kie staris la scivolemuloj. Ĉiuj admiris la malavarecon, per kiu la reklamilo rekompencis la al li faritajn servojn. Eĉ tiuj, kiuj mem agus tute alie kaj kiuj eble ne estus donintaj unu centimon, kriis "brave!!" kaj "longe li vivu!!". Sed la reklamilo, kiu kiel filozofo konis la homajn karakterojn, ne atentis tiujn aplaŭdojn, kaj salutinte la direkcion, li kviete per siaj kutimaj longaj paŝoj foriris, sekvate de Ivan, kiu, forgesante por momento pri sia dika ventro, pensis sonĝi.

Dum la malmultaj tagoj, kiam li konis sian longan amikon, li travivis tiom da mirakloj, ke li fine kredis, ke Johano estas magiisto, kiu antaŭvidas la estonton, aŭ sanktulo, kiu estis veninta teren por puni netaŭgajn bubojn, dandojn kaj malicajn nimfojn, kaj por rekompenci ĉiun, kiu honeste kaj sincere promenas la vojon de la virto.

Veninte ekster la konstruaĵon, Johano ekhaltis, pripensante kion fari kun la bestoj, kaj li diris al Ivan:

—Nu, mia rusa dikventrulo, kion ni nun faros?

Ivan, aŭdante la aludon al sia ventrego, subite respondis:

—Mi petas, forigu mian ventraĉon!

—Ĉu ĝi ĝenas vin?

—Jes, ĝi ĝenas. Ĝis nun mi ĝin portis kun rezigno kaj submetiĝo por esti agrabla al vi kaj por vin servi, sed ĉar ĝi fariĝis superflua, nu prefere iros sen ĝi—, kaj li malligis la ŝnuretojn, per kiuj ĝi estis ligita sur lia korpo. Laŭta kaj profunda elspirego eliĝis el lia brusto, kiam la ventrego rulfalis teren, kaj por montri sian abomenon kaj malamon, li piede puŝegis ĝin for kvazaŭ por diri:—Neniam plu tiu ventraĉo turmentos min.

Johano ridetante kaptis ĝin kaj metis antaŭ la selon de Rosinanto; tiam li surĉevaliĝis kaj diris:

—Antaŭen Sanĉanto[1], surazeniĝu por la lasta fojo kaj sekvu min; ni rekondukos la bestojn tien, kie ni luis ilin, kaj kiel eble plej baldaŭ ni aranĝos niajn preparaĵojn por ekvojaĝi Patersburgon.

La kuiristo-eksreklamisto obeis tuj, kaj duonan horon poste ili haltis en Daguerrestrato, antaŭ la pensiono de Bus.

Ivan sonorigis, kaj post kiam la pordo estis malfermita, li restis gardanta la bestojn, por ke Johano povu supren porti la ventregon kaj la lancon, ĉar li estis aĉetinta tiujn objektojn same kiel la armaĵon, kiuj laŭ lia opinio estonte servus al li ĉiam, kiam mankus al li mono por pasigi sian tempon promenante kaj vivante kiel eminenta sinjoro.

Sur la koridoro okaze sin trovis Van Elshout, kiu estis elironta por ekpromeni, sed apenaŭ la elegantulo ekvidis supreniri la filozofon, li ekpaliĝis kaj forkuris terurite al sia ĉambro kun la vortoj: Ho fi!... la viraĉo!... li... La cetero de lia frazo perdiĝis post la pordo, kiun li tirfermis post si.

Johano ne ekvidis la forkurinton kaj aliris al la kuirejo, kie gesinjoroj Bus laboradis. La sinjorino, vidante la ŝarĝitan kavaliron, demandis:

—Ĉu la rajdado jam finiĝis hodiaŭ, sinjoro?

Li eksidis kun dorso turnita al la kuireja pordo, kaj etendante rekte antaŭ sin la longajn krurojn, li sin klinis antaŭen, metis la lancon kaj la ventregon teren, kaj restante en klinita sintenado, li respondis:

—Ĝi finiĝis, eble por ĉiam; ni ĉi tiun someron ne rajdos plu.

—Vi tamen rajdis nur kvin tagojn.

—Jes, sed vi scias, sinjorino, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj stranga okazintaĵo decidigis min eksreklamistiĝi. Mia amiko staras kun la bestoj sur la strato antaŭ via domo, kaj ni rekondukos ilin al la posedantoj.

—Sed..., kio do okazis?

—Mi tuj klarigos; antaŭe mi devas demandi, ĉu vi povos gardadi por mi miajn teatraĵojn; ĉar provizore mi ne uzos ilin plu.

—Kompreneble; mi povas gardadi ilin por vi. La subtegmentejo estas tiel vasta, ke mi sen peno kaj ĝeno trovos lokon por meti ilin tien.

—Bone; mi dankas... Post du tagoj mia amiko kaj mi vojaĝos al Patersburgo en Rusujo; ni sekve devos forlasi jam baldaŭ vian pensionon.

La sinjorino altigis la manojn pro surprizo, kaj Bus, kiu estis muelanta kafon, ekhaltis; li volonte demandus, kial la sinjoroj faros tian longan vojaĝon kaj li jam movetadis la lipojn kun grimacoj, jam premfermis la okulon, jam elĵetis la kutimajn kraĉerojn, sed antaŭ ol li eligis unu silabon, lia edzino ordonis al li:

—Silentu!... Mi ja povas paroli!

Si tamen ne parolis, ĉar Johano diris:

—Mi gajnis la grandan ekspozician premion; mi sekve ne bezonas esti pli longe reklamilo... Ni vojaĝos pro aferoj al Patersburgo.

—La grandan ekspozician premion!?

—Jes, antaŭ kelkaj tagoj mi aĉetis bileton de loterio, kaj sur tiun bileton falis la kvindekmil guldenoj.

Refoje la manoj de sinjorino Bus altiĝis kaj ŝi diris:

—Sed, sinjoro, tiam vi ja subite fariĝis riĉulo!... Mi gratulas.

—Dankon!... Kaj nun mi rekondukos la bestojn. Mi revenos post unu horo. Ĉu vi povos pretigi en tiu tempo eksterordinaran manĝon por kvar personoj?

—Por kvar?

—Jes, mi invitas vin ambaŭ por manĝi kun ni en mia ĉambro.

—Sed sinjoro!...

En tiu momento mallaŭta brueto aŭdiĝis sur la koridoro. Sinjorino Bus, kiu havis bonegajn orelojn, ekaŭdis ĝin tuj. Si ekhaltis paroli kaj rigardis trans la klinitan dorson de Johano en la koridoron, kaj tie, mallaŭte kaj singarde kiel muso, sinjoro Van Elshout elŝteliĝis el sia ĉambro, rapidiĝis al la ŝtuparo kaj malaperis kvazaŭ la diablo persekutus lin. Johano, vidante laŭ la surprizita vizago de la sinjorino, ke io stranga okazis post li, sin turnis kaj ekvidis la malaperantan kapon de la forkuranto. Li laŭte ekridis. Tuj poste la pordo malsupre fermiĝis kun bruego.

—Kio okazis!?—demandis ŝi.

—Ho, li timas, ke mi refoje ĉifu lian blankan tolaĵon; sed li ne bezonas timi, mi ja ne atentos tiun dandon plu.

Ŝi suprentiris la brovojn kaj malfermis la buŝon kvazaŭ por peti klarigon.

—Mi rakontos al vi pri tio dum nia festeno.

Johano ekstaris, aliris al sia ĉambro, demetis la armaĵon kaj malsupreniris tiam la ŝtuparon per kvar longaj paŝoj.



  1. "~anto" estas hispana sufikso, kiu signifas "antaŭe". Rosinanto = besto, kiu antaŭe estis "rocin" = ĉevalo. Sanĉanto = persono, kiu antaŭe estis Sanĉo.