Idoj de Orfeo/IV/Ĉapitro Sesa

El Vikifontaro
(p. 445-462)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Sesa Ĉapitro==

Ekvojaĝante—Vojaĝanto kun stranga, sed kara ŝarĝo sur la brakoj—Kunvojaĝantoj kaj ilia interparolado kun niaj herooj—Ivan ekpensas pri mirakloj—Iama konato reaperas—Miksitaj "Idoj de Orfeo"—Nova bonfaro de Johano—Kiun Ivan unue volas viziti en Patersburgo—Ivan refoje melankoliiĝas, sed Johano kuraĝigas lin.

Estis dum bela, suna dimanĉo, kiam Johano kaj Ivan ekvojaĝis al Patersburgo. Volonte ili estus vojaĝintaj jam du tagojn pli frue, sed Johano estis riĉulo kaj tial li deziris, ke Ivan kaj li alvenus ĉe Jafet dece vestitaj, tiom pli, ĉar tiu ĉi estis nun fama artisto, al kiu ili volis fari ĉiun honoron, kiun li indis. Tial la tajloro loĝanta en strato tuj apud la pensiono de Bus, estis farinta por la du vojaĝontoj tute novajn kostumojn laŭ la lasta modo. Johano aspektis kiel vera ĝentlemano kaj Ivan, malgraŭ sia pinta dorso kaj siaj altaj ŝultroj, havis gravan aspekton en sia nova nigra kostumo, kiu estis tiel farita, ke lia ĝibo ŝajnis malpli granda ol en lia ordinara marista vestaĵaro.

Johano havis belan odorantan rozon en la butontruo de sia jako, kaj lia kostumo estis griza.

Estis je la deka horo en la mateno, kiam la du amikoj supreniris la duaklasan kupeon de la ekspresa vagonaro al Germanujo. Johano eksidis komforte sur angula loko ĉe la fenestro kaj diris al la lin sekvanta kunulo:

—Eksidu tie tuj kontraŭ mi, Ivan, por ke ni povu plej komforte paroli dumvojaĝe, kaj por ke vi povu pli bone rigardi la pejzaĝojn, laŭ kiuj ni iros.

Ivan eksidis spiregante; li estis iom laca kaj la mallarĝa veŝto premis lian elstarantan bruston. Lia vizago tamen ne montris plu la melankolian esprimon de antaŭe, ĉar tuj post kiam li ne plu bezonis rajdi kiel dikventrulo sur azeno, lia melankolio estis malaperinta. Li ridetis kontente kaj diris:

—Bela kupeo, sinjoro, kaj molaj kusenoj; neniam mi vojaĝis en la dua klaso.

—En realo tio estas la sama, ĉu oni vojaĝas en la dua aŭ en la tria klaso—, filozofie respondis Johano.

—Tre povas esti; tamen mi preferas la duan—, diris la kuiristo, tirante el la poŝo cigaredujon kaj prezentante cigaredon al Johano. Ili ambaŭ ekfumis.

En tiu momento Johano rigardis eksteren sur la peronon. Tie alproksimiĝis vilaĝane vestita viro, kiu portis sur la brakoj maljunan virinon. Ili serĉis lokon en la tria klaso, sed ŝajne ĝi ne estis plu havebla, ĉar la viro kuris tien kaj returnen, ŝajnante preskaŭ malesperanta pro timo, ke la vagonaro forveturus sen li kaj lia ŝarĝo. Johano rapidis al la kupea pordo kaj vokis:

—Ĉi tien, sinjoro!

—La viro alproksimiĝis al li, sed estis denove forironta, dirante:

—Tiu ja estas duaklasa kupeo; mi havas biletojn por tria.

—Ĉu ne estas plu lokoj disponeblaj en la tria?

—Mi timas ke ne; ĉiuj vagonoj estas plenplenaj.

Johano eksaltis sur la peronon kaj alkuris al konduktoro.

—Konduktoro, ĉu ĉiuj kupeoj estas okupitaj?... tiuj viro kaj virino serĉas lokon.

—La tria klaso estas plena.

—Nu, ili ja ne povas resti tie ĉi?

—Mi ekzamenos, ĉu...

—Sed la viro ja ne povas resti staranta pli longe kun tiu virino sur la brakoj... Ĉu ili povas eniri mian kupeon?

—Kie ĝi estas?

—Tie... tiu duaklasa.

—Ĉu ili havas triaklasajn biletojn?

—Jes, sed ĉar en la tria klaso ne estas plu lokoj, vi ja povas konsenti, ke ili eniros duaklasan kupeon.

La konduktoro, antaŭvidante bonan trinkmonon, konsentis kaj Johano enirigis la viron kun la virino en sian kupeon, kaj post kiam la viro sidis, Johano sekvis. Li estis tamen surprizita vidante, ke la viro tenis la virinon sur la genuoj, li sekve diris:

—Estas loko por via patrino sur tiu benko... Ŝi ja estas via patrino, ĉu ne vere?

—Ŝi estas, sinjoro, sed ŝi ne povas sidi tie. Ŝi renversiĝus.

—He!

—Jes, ŝi estas preskaŭ lama pro malsano en la koksoj. Hejme ŝi povas sidi sur apogseĝo, sed ne en ruliĝanta vagonaro. Mi do ŝin tenos sur miaj genuoj... Ne vere panjo? Sur miaj genuoj vi sidas pli oportune.

La maljunulino ridetis kaj diris:

—Jes—. Tiam turnante la okulojn al Johano, ŝi diris plue:

—Kaj li estas forta, sinjoro, tre forta, kaj ĉar mi estas malmultpeza, mi ne ĝenas lin... ĉu ne vere, Petro?

La lastajn vortojn ŝi diris al sia filo.

—Ho ne, panjo, vi tute ne ĝenas min, kaj eĉ se vi ĝenus min, tio ja ne estus grava, ĉar en mia infaneco mi tiom da fojoj ĝenis vin, kaj tiom da fojoj mi sidis sur viaj genuoj, ke miavice volonte mi havas vin sur la miaj—. La viro karesis la velkiĝintajn manojn de sia patrino, kaj ŝi toleris tion kun ĝojo kaj fiereco.

—Mi havas bonan filon, sinjoro—, ŝi diris plue al Johano.

—Tre bonan, ne ĉiuj patrinoj estas tiel feliĉaj; ĉu vi ne samopinias Ivan?

Ivan samopiniis; li ne diris tion, sed pro emocio liaj okuloj malsekiĝis. Li pensis pri sia patrino, kiun ankaŭ li amis kaj kiun li volonte portus sur siaj genuoj, sed, ho ve, li ne estus sufiĉe forta kaj la patrino estis tro malproksime. Feliĉe li revidos ŝin post du tagoj, kaj sekigante la okulojn per la maniko de sia nova jako, li ridis kaj fumis kiel kamentubo.

La maljuna virino ektusis. Johano demandis:

—Ĉu la fumo de niaj cigaredoj vin ĝenas?

—Ne, sinjoro.

Sed spite al ŝia respondo, refoja tuso klare montris la malon, kaj Johano kaj Ivan forĵetis la cigaredojn el la fenestro.

—Kien vi vojaĝas?—demandis Johano.

—Al Arnhem, sinjoro. Tie loĝas mia filo. Oni atendos min tie kun veturilo ekster la stacidomo... Mi havas du filojn; ambaŭ estas ŝuistoj, kaj laŭvice mi loĝas ĉe ĉiu kvar monatojn. Petro, kiu loĝas en Arnhem, nun iras kun mi al sia hejmo kaj post kvar monatoj Hejn, kiu estas ŝuisto en Hago, siavice rekondukos min al sia hejmo... kaj tiel plu.

—Vi estas tre riĉa, kiel mi vidas—, diris Johano.

—Riĉa?... Ho ne, ni tute ne estas tiaj.

—Riĉeco dependas de la vidpunkto, laŭ kiu oni ĝin konsideras. Mi konas personojn, kiuj estas milionuloj, sed tamen ili estas pli malriĉaj ol vi.

La virino ridetis.

—Mi komprenas—, diris ŝi.—Eble tiuj personoj ne havas tiajn bonajn filojn, kiajn mi havas.

—Vi trafis.

—Jes, dank' al Dio, mi estas tre riĉa; tamen—, kaj ŝi eksilentis,

—Nu?

—Tamen oni povas esti riĉa kaj samtempe sin trovi en financaj maltrankviliĝoj, ĉu ne vere!

—Homoj kun maltrankviliĝoj estas kelkfoje malriĉaj, sed la viaj do ne estos tiel gravaj, mi supozas.

—Sinjoro, mi ne aludas ĉiujn homojn troviĝantajn en tiaj cirkonstancoj, ĉar mi pruvus per tio, ke ankaŭ mi estus malkontenta kun mia sorto; sed ŝajnas al mi, ke vi estas persono, al kiu oni malkaŝe povas eldiri siajn maltrankviliĝojn... Ne estas pro mi, ke ili estas tiel pezaj, sed pro miaj filoj.

—Eble mi komprenas.

—Ne, tion vi ja ne povas kompreni, tial mi klarigos miajn vortojn.

—Ne faru tion, patrino—, interrompis ŝin la filo, —niaj familiaj aferoj ja tute ne povas interesi la sinjoron.

—Jes, ili tamen min interesas—, diris Johano.

La maljunulino diris plue:

—Miaj filoj havis proceson antaŭ du jaroj, kaj kvankam ilia afero estis justa, ili malgajnis tiun proceson, kaj nun ili devas pagi altan monsumon, tiel altan, ke spite al sia laboro ili pli kaj pli malriĉiĝos.

—Sed panjo, do ne rakontu pri tio al la sinjoro, li...

—Jes, mi ĝin rakontos; mi volus rakonti pri tiu proceso al ĉiu, kiu deziras aŭdi ĝin. La juĝisto estis trompata, Melĥior trompe ĵuris antaŭ la tribunalo... Melĥior estis ilia kontraŭulo. Ho li estas tiel malbona viraĉo!... Kaj per flamaj vortoj ŝi rakontis ĉion, kio koncernis la proceson. Johano aŭskultis pacience kaj ridetante, kaj kiam ŝi finis, li demandis:

—Ĉu viaj filoj devas pagi multon?

—Imagu la sumon, sinjoro; ĉiumonate ili havas por pagi po dudek guldenoj, ĝis kiam ili estos kvitaj.

—Kaj kiam ili estos kvitaj?

—Post dek jaroj, ĉar sen la rentoj la pagota sumo estas du mil guldenoj... Ĝi ne estas bagatelo!

—Kaj ĉu ne estas homoj, kiuj volas helpi al vi?

—Kiu volus?—respondis la virino.—Ĉiu scias, ke miaj filoj estas tro malriĉaj por repagi.

—Mi konas tre riĉan homon, kiu volas helpi al vi—, diris Johano,—kaj mi skribos al li; bonvolu sciigi al mi la adreson de unu el viaj filoj.

—Sed miaj filoj prefere ne pruntoprenos, ĉar se iliaj aferoj estos malprosperaj, ili neeble povus repagi.

—Sinjorino, mi pruvos al vi, ke vi estas riĉa kaj prospera pro viaj filoj... Havu paciencon kaj kuraĝon, kuiru viajn pizojn, kaj ĉio fariĝos bona.

Dirante tion, Johano elpoŝigis notlibreton kaj diris plue:

—Kiel estas la adreso?

Post hezito la virino respondis: Petro Velt, ŝuisto en Arnhem, Vilhelminastrato, numero tria.

Johano notis la adreson kaj diris:

—Sinjorino, mi refoje certigas, ke mi pruvos, ke vi estas riĉa, vi nepre devas esti tia; ĉiu, kiu posedas tiajn bonajn filojn, kiajn vi, ne povas esti malriĉa.

La virino ridetis malkonfide. Si tamen estis tre danka pro la afabla maniero, laŭ kiu la sinjoro parolis kaj agis al ŝi kaj al ŝia filo, kaj kiam Petro en Arnhem malsupreniris la kupeon, li etendis al Johano kaj al Ivan la manon, dezirante al ili feliĉan kaj agrablan vojaĝon. Kiam li staris sur la perono kun la patrino sur la brakoj, la virino same etendis la manon; ĝi tamen estis tiel malgrasa kaj velkinta pro longdaŭra laboro, ke Johano kaj lia kunulo apenaŭ kuraĝis premi ĝin, timante, ke tia forta ektuŝo kaŭzus doloron al la maljunulino.

La vagonaro denove ekmoviĝis antaŭen kaj la du vojaĝantoj starantaj ĉe la fenestro postrigardis la ŝuiston, kiu malrapide laŭiris la peronon kun la patrino sur la brakoj.

—Ĉu vi komprenis, kion rakontis tiu virino, Ivan?

—Nur malmulton mi komprenis; ŝi parolis tro rapide...; sed kion vi notis?

—Ilian adreson.

—Por skribi al ili?

—Ne; nur por poŝtmandate sendi al tiu virino du biletojn po mil guldenoj. Mi faros tion en Berlino, aŭ en alia urbo.

—Ni do ne rekte vojaĝos Patersburgon?

—Estos tro longa vojaĝo. Ni mezvojaĝe rigardos kelkajn urbojn. Niaj biletoj valoras ĝis Berlino. Tie ni pasigos eble unu tagon kaj unu nokton. De Berlino ni daŭrigos vojaĝi al Varsovio kaj eble haltos en alia urbo.

—Ĉu vi ne decidis ankoraŭ?

—Kiel mi povus decidi, tio kompreneble dependos de cirkonstancoj.

Ivan rigardis antaŭ sin kaj iom post iom dronis en pensojn.

Li pensis pri nova miraklo; sendube (tiel li pensis) Johano intence haltos en alia urbo. Io mistera (laŭ lia opinio) sin kaŝas sub tiu vorto "eble" kaj li revis tiel longe pri tio, ke fine liaj okuloj per si mem fermiĝis kaj... Ivan dormis.

Johano, pensante, ke lia amiko estas laca, lasis lin dormi, tiris "Etika" de Spinoza el la poŝo kaj eklegis.

Je la vespero niaj vojaĝantoj alvenis en Berlino kaj elvagoniĝis. Tiun nokton ili pasigis en hotelo apud la stacidomo kaj preskaŭ la tutan sekvantan tagon ili rigardis la urbon. Intertempe Johano forsendis la poŝtmandaton al sinjorino Velt. Post dua nokto ili je la oka matene sidis en la vagonaro al Varsovio. Ili pasigis la tempon kiel eble plej agrable, ĉu parolante kun aliaj vojaĝantoj, ĉu rigardante ekster kupeon por vidi la pejzaĝojn, urbetojn kaj vilaĝojn kuŝantajn laŭlonge de la fervojo. Fine la vagonaro haltis en stacidomo de urbo, kies nomon ili ne legis sur la anonca breto. Ivan ne atentis ĝin, ĉar li ne povis legi latinajn kaj germanajn literojn, kaj Johano, preterveturante ĝin, okaze legis al li tre interesan tezon en Etika.

Tuj post kiam la vagonaro estis haltinta, Ivan malaltigis la fenestron de la vagona pordo kaj klinis la kapon eksteren. Johano fermis la libron, kaj same estis klinonta la kapon ekster kupeon, sed ekvidante subitan ŝanĝon sur la vizaĝo de Ivan, li restis sidanta, rigardis dum momento la vizaĝtrajtojn de sia kunulo, kiuj montris neesprimeblan surprizon, atendis momenton kaj diris:

—Kio estas, amiko, ĉu promenas elefanto sur la perono?

Ivan ne respondis tiun demandon, sed daŭre fiksante la okulojn sur la sama loko, li altigis mistere la fingron kaj diris:

—Jen nova miraklo.

—Miraklo?

—Rigardu mem—. Kaj la kuiristo fingre montris antaŭ sin.

—Mi ne vidas la miraklon, kamarado.

—Jen!... Sur tiu benko, ĉu vi ne lin vidas!

—Kiun do?

—Nian knabon. Jen li sidas sur tiu benko.

Johano okule sekvante la direkton de la fingro, kiun Ivan ankoraŭ etendis antaŭ sin, vere ekvidis sur benko sidantan knabon, kiu estis tre simila al Jafet. La ĉapelo de la knabo kuŝis ĉe lia flanko, kaj la belaj krispaj haroj pendis ĉiuloke ĉirkaŭ lia kapo. Sur la genuoj li tenis malfermitan notlibron, kiun li ŝajne studadis.

—Estas li!—diris Ivan.—Mi lin vidis antaŭ du jaroj en Patersburgo; estas li, mi ne povas trompi min..., nur rigardu.

Johano malfermis la pordon kaj malsupreniris la kupeon, Ivan lin sekvis. En la sama momento la knabo fermis la libron, ekstaris kaj eniris la atendejon.

—Estas li!—refoje diris Ivan,—tiel li marŝas, tiel li aspektas. Ni tuj lin sekvu!

Kaj ili sekvis la knabon, kiu jam estis trairinta la atendejon.

—Li iras sur la straton—, diris Ivan.

—Nu, li iru; ni povas sekvi... Mi vere kredas ke tiu knabo estas la insulano; pasis jam kelkaj jaroj, post kiam mi vidis lin, sed li ŝanĝiĝis[**] tiel malmulte, ke eraro estas preskaŭ neebla.

La knabo malrapide kaj kun klinita kapo daŭrigis marŝeti, kvazaŭ li estus revanta pri siaj notoj. La du vojaĝantoj sekvis lin de malproksime.

—Ni ne tuj alparolos lin—, diris Johano,—Ni sekvos lin, kiam li eniros domon; eble li jam ne loĝas en Patersburgo, sed en ĉi tiu urbo.

—Sed en kiu urbo ni estas?—demandis Ivan.

—Mi ne scias—, respondis Johano.

La knabo marŝetis ankoraŭ dekon da minutoj, eniris malgrandan parkon kaj eksidis sur benko sub dika arbo.

—Jen li eksidas, ni surprizu lin—, diris la kuiristo.

—Kiamaniere?

—Vi ekstaru post li kaj mi antaŭ li; mi ekkrios "Ja-!" kaj tuj poste vi ekkrios "-fet!"

Johano ridis pro la naiva surprizo, sed li konsentis.

Singarde ĉiu iris sian vojon, kaj post kelka tempo ĉiu alvenis sur la indikita loko. La knabo, kiu legis sian notlibron, tute ne rimarkis tion, kio okazas antaŭ kaj malantaŭ li. Tial surprizite li levis la okulojn, kiam tuj antaŭ li nekonata voĉo laŭte ekkriis:

—Ja-!

La surprizo fariĝis ankoraŭ pli granda, kiam tuj poste, malantaŭ li, alia nekonata voĉo ekkriis: "-fet!"

Li rigardis la vokintojn, fermis la notlibron kaj ne sciis, kion ekpensi. Antaŭ li staris malgranda ĝiba viro, malantaŭ li eksterordinare longa sinjoro, kaj ambaŭ estis al li nekonataj. Ili tamen ridetis tiel afable, ke li ne bezonis timi ion malbonan.

Li laŭvice rigardis al ili, fine ridetis ankaŭ, sed ne parolis, pensante ke la fremduloj volis nur ŝerci kun li.

—Jafet!—ekkriis Ivan. —Jafet!—ekkriis Johano, sed la knabo, kiu ne sciis, kion signifas tiu nomo, ĉar en Posen ne estis knaboj portantaj tiun nomon, refoje pensis pri ŝercado.

—Ĉu vi ne rekonas min?—demandis Ivan.

La knabo kapskuis nee.

—Ĉu vi ne rekonas vian amikon Johannn?—demandis la filozofo, sed refoje la knabo kapskuis nee.

—Ĉu vi ne rekonas tiun ĉi ĉenon!?—demandis Johano, kaj malbutonumante sian jakon, li tintadis per la bela ĉeno, farita el moneroj.

—Eble vi miksas min kun aliulo—, subite la knabo diris germane.

—Vi do estas muzikisto!—diris samlingve Johano.

—Jes, sinjoro, mi estas muzikisto.

—Vi do loĝis antaŭe sur la Insulo, ĉu ne vere?

—Sur Insulo!?... Mi estis neniam sur Insulo.

Johano eksidis ĉe la dekstra flanko de la knabo, kaj Ivan, kiu estis certa pri tio, ke la knabo estas Jafet, eksidis ĉe lia maldekstra flanko.

—Aŭskultu foje, mia amiketo—, diris Johano,—Vi ja estas Jafet, naskita sur la Insulo! Mi bone scias, ke vi fariĝis fama muzikisto, sed mi tre bedaŭras, ke vi hontas rekoni vian iaman amikon Johanon, kiu kuris kun vi sur la dunoj por serĉkolekti ovojn de marbirdoj, kaj al kiu mi rakontis tiom da fabeloj.

—Sed mi ne estas Jafet, mi estis neniam sur Insulo por serĉkolekti ovojn; mia nomo estas Stanislas Mareau.

—Stanislas Mareau?

—Jes, sinjoro.

—Kaj vi ne naskiĝis sur la lnsulo?

—Eble mi naskiĝis sur Insulo, sed tion mi neniam eksciis.

—Ĉu vi logas tie ĉi ĉe via patro?

—Mia patro mortis, sinjoro.

—Kaj via patrino?

—Ŝin mi preskaŭ ne memoras; ankaŭ ŝi mortis.

—Ĉe kiu vi do nun loĝas?

—Ĉe Klajn, la instruisto.

—Ĉu vi jam longe loĝas ĉe li?

—Dum unu jaro. Antaŭe mi loĝis ĉe la doktoro Stuthejm, sed li mortis same kiel lia edzino. Mi estis ĉe ili kiel ilia infano, sed post ilia morto sinjoro Klajn konsentis, ke mi iras al li...

La lipoj de la junulo ektremetadis, kaj larmoj transkuris liajn vangojn.

—Nu, mia knabo, ne ploru; ĉio fariĝos bona. Diru foje: ĉu vi ne amas esti ĉe tiu instruisto?

—Ho jes, li estas tre bona al mi, sed antaŭe, kiam mi estis ankoraŭ ĉe la doktoro, mi regule vizitis la konservatorion, kie mi studadis je kostoj de la doktoro; sed post kiam li kaj lia edzino mortis, mi ne povis daŭrigi la studadon, ĉar tio estus tro multekosta por sinjoro Klajn.

—Vi do jam ne studadas?

—Jes, sed nur malmulte. Mi devas kunlabori en koncertoj, kaj parton de mia salajro mi donas al sinjoro Klajn; la ceteron mi bezonas por mia studado, ĉar kelkfoje mi sekvas la kursojn je la konservatorio.

—Ho ve! li ne estas nia Jafet!—diris Ivan,—sed li estas tiel simila al li kiel du akveroj unu al la alia.

—Ĉu vi havas fratojn?—demandis Johano.

—Mi ne scias, sinjoro.

—Ĉu vi ne scias tion!?—ekkriis Johano.—Ĉiu tamen scias tion.

—Mia infaneco estis tiom stranga, ke mi scias nenion pri tio, sinjoro. Eble mi havas fratojn kaj fratinojn, kiujn mi ne konas, same kiel mi preskaŭ ne konis mian patrinon.

—Sed ĉu via patro neniam parolis pri tio?

—Mi prefere neniam parolas pri li, sinjoro.

—Ĉu li estis malbona al vi?

—Jes; li estis akrobato en cirko, ĉiam li ebriiĝis, kaj post kiam li mortis en tiu ĉi urbo, la doktoro trovis min malsana en la cirka veturilo, kaj li min adoptis kiel sian filon. Sed, kiel mi jam diris: la doktoro mortis pro apopleksio, kaj la sinjorino mortis semajnon poste pro... pro io tre stranga.

—Pro ĉagreno?

—Ne, sinjoro... pro monomanio. Ŝi ĉiam laboradis... la tutan tagon kaj super siaj fortoj, ĝis kiam krevis ŝia koro.

—Kie loĝas tiu Klajn?

—En vilaĝeto ekster la urbo.

—Ĉu vi volas konduki min al li?

—Jes, sinjoro—, kaj la knabo ekstaris.

Johano ekstaris kaj pensis: Se ĉi tiu knabo ne estas frato de Jafet, tiam mi jam neniam kuiros miajn pizojn.

Ivan ankaŭ ekstaris kaj li pensis pri tiu ĉi nova miraklo, kaj strabe rigardante sian longan kunulon, li diris al si mem: Se tiu knabo ne estas frato de mia kuirista servisto kaj amiketo Jafet, tiam (li estis dironta: oni pendigu aŭ senkapigu min, sed, ĉar tiaj ekzekutadoj estus neeblaj pro lia tro mallonga kolo kaj tro altaj ŝultroj, li diris:) oni min dronigu kiel rabian hundon.

Marŝante plue, li de tempo al tempo ĵetis rigardon al la juna knabo, kaj la simileco inter li kaj Jafet estis laŭ lia opinio tia, ke li kelkfoje dubis pri la certigo de Stanislas, kredante, ke li pro ia ajn motivo kaŝas la veron. Li memoris, kiel la artisto Jafet Romeskaŭ estis vizitinta lin sur lia ŝipo, kaj kiel li estis vidinta lin la antaŭan vesperon en la teatro, kaj kiel ravige li tiam estis ludinta sur sia violono. Kaj tiu violonisto ne estus ĉi tiu flanke de li marŝanta knabo? Ho, li estis preskaŭ certa pri tio, ke li estas tiu sama, kaj fine jam ne povante reteni sin, li subite demandis lin:

—Ĉu vi parolas ruse?

—Ne, sinjoro, nur germane kaj pole.

—Vi estas violonisto, ĉu ne vere?

—Mi estas pianisto, kviete respondis la knabo.

Ho ve, jen ĉiu dubo estis forigita. Jafet estis violonisto, ĉi tiu knabo sekve ne povus esti lia iama amiketo. Li do rezignaciis kaj ne parolis plu, sed aŭskultis la interparoladon de Johano kaj Stanislas dum ilia promenado al la vilaĝeto, kie loĝis la instruisto Klajn.

Estas homoj en la mondo, kiuj tute ne ŝatas monon tiel longe, kiel ili posedas sufiĉe da ĝi. Ni konas ekzemplojn de maristoj, kiuj elspezas en unu semajno la tutan salajron por kiu ili laboris duonan jaron. Post tiu semajno ili kun plezuro refoje komencas labori, tute ne konsciante, eĉ ne pensante unu momenton pri tio, kion ili faros kun la perlaborota mono ĉe la fino de la sekvanta duonjaro. Preskaŭ ĉiuj tiaj homoj sencele aŭ nur por amuzaĵoj elspezas la fruktojn de sia laboro kaj okazas nur tre malofte, ke ni renkontas personon kiel Johanon, kiu laboras por poste kviete kaj filozofe pasigi la tempon, ĝis kiam la mono estas for, aŭ ke li elspezas parton de sia havaĵo pro agoj, al kiuj lin instigas lia bona koro.

Kiam Johano kaj Ivan du horojn post sia alveno ĉe Klajn adiaŭis la instruiston, lian edzinon kaj Stanislas, tiam ni filozofo jam estis fordoninta ok biletojn po mil guldenoj, ĉar krom la ses, pri kiuj la legantoj eksciis, li postlasis du pluajn ĉe Klajn, por ke Stanislas senbarile povu daŭrigi sian studadon en la konservatorio de Posen. Tiu monsumo estus, laŭ Klajn, sufiĉe granda, ĉar post du jaroj da diligenta studado Stanislas facile estus kapabla fari sian elirekzamenon, post kiu li povus komenci sian muzikan karieron kiel artisto; kaj neniu dubis pri la sukceso, ĉar la talentoj, kiujn la knabo ĝis nun montris, estis tiaj, ke la estonto promesis nur brilajn rezultatojn.

Sekve Johano, tute ne malkvietiĝante pro la iom post ioma plimalgrandiĝanta sumo, kies posedanto li estis, kun kontenteco kaj bonhumore reiris kun Ivan al la stacidomo de Posen, lasante post si la feliĉan kaj dankeman knabon, kiun la stranga sorto tiel subite ĵetis sur lian vojon.

La vagonaro, per kiu niaj vojaĝantoj estis alvenintaj en Posen, jam longe estis for sur la vojo al Varsovio, sed tio ne malbonigis ilian humoron. Pacience ili atendis du horojn la alvenon de la sekvanta vagonaro al Varsovio. Ivan prefere tuj vojaĝus al Patersburgo, sed opiniante, ke en Varsovio refoje okazus miraklo, li sin submetis kun plezuro al la decido de Johano.

En Varsovio tamen okazis nenio eksterordinara. Ili rigardis la urbon, kaj pasiginte tie unu nokton, ili en la sekvanta mateno ekvojaĝis Patersburgon. Kiam ili alvenis tie je la vespero, Johano demandis Ivanon, kion unue fari.

—Ĉu mi povas decidi tion?—li diris.

—Jes.

—Nu, unue ni vizitu mian patrinon.

—Bone, mia amiko, mi ĝojas pro tiu via decido; ĝi pruvas al mi, ke ankaŭ vi estas bona filo, kiu ne forgesis sian patrinon. Kaj kion ni faros poste?

—Ĉu mi refoje povas decidi?

—Jes, kondiĉe, ke ni ne eniros trinkejon.

—Ho sinjoro, vi juĝas pri mi malĝuste; vi konsideras min kiel ordinaran drinkulon, sed vi eraras.

—Vi tamen ebriiĝis antaŭ ol vi perdis nian knabon, kaj same vi ebriiĝis antaŭ ol mi trovis vin en Hago sub tiu arbo.

—Vi pravas, tiam mi ebriiĝis; sed mi ne ĉiam ebriiĝas, kiam mi eliras por mia plezuro. Mi nur fariĝas ebria, kiam mi jam trinkis unu glaseton da brando; kaj mi nur trinkas brandon, kiam mi estas en societo de brandon trinkantaj maristoj, kun kiuj mi amuzas min. Sed, ĉar vi ne trinkas brandon,[**], ankaŭ mi ne trinkos nun mian unuan glaseton, sekve, se mi eliras kun vi, mi ne ebriiĝos, eĉ se ni enirus trinkejon.

—Tio estas dirita logike kaj filozofie, mia amiko, sed diru al mi: Ĉu vi neniam ebriiĝas surŝipe?

—Neniam, pro mia honoro!

—Mi komprenas, tie ne estas brando.

—Vi estas granda filozofo, kiel mi opinias, sed rilate al la provizoj de ŝipoj vi maltrafis. En mia ŝipa kuirejo estas tiom da brando, ke centoj da maristoj povus ebriiĝi tie, sed tie mi neniam ĝin tuŝas.

—Nu, ne ofendiĝu, mia kara. Nun decidu, kion ni faros, post kiam ni vizitis vian patrinon?

—Post kiam ni pasigis la tutan vesperon ĉe ŝi, ni dormos en ŝia domo, kie sin trovas malgranda subtegmentejo kun bona lito. Vi dormos en la lito kaj mi sur du seĝoj. La sekvantan matenon mi laŭ mia kutimo lasos al ŝi mian mo...; ho ve! mi ja posedas plu neniom por lasi..., la belaj fraŭlinoj prenis ĉiom kaj mi eĉ ŝuldas al vi la monon, kiun mi donis al tiu holanda maristo, por ke li povu aĉeti okulvitrojn por sia edzino...—Ivan estis melankoliiĝonta, sed Johano ekridis dirante:

—Kion vi kutime donas al via patrino?

—Mian tutan kuiristan salajron kun escepto de kelkaj rubloj por vestoj kaj tabako kaj por amuzi min kun miaj kamaradoj.

—Nu, mia kara, vi ne povas lasi vian lastan salajron, sed mi posedas tiom da biletoj po mil guldenoj, ke...

Ivan metis manon sur la brakon de sia kunulo kaj diris:

—Vi do ne intencas postlasi ĉe ŝi tiuj du[**] biletoj!?

Johano refoje ridis, sed ne respondis, kaj la kuiristo diris plue:

—Ĉar tion farante hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ kaj cetere al multaj personoj, vi refariĝos almozulo mem en malpli ol unu monato.

—Tio estas dirita malfilozofie, mia kamarado, ĉar ĉio dependas de cirkonstancoj, ankaŭ tio, ĉu mi fariĝos almozulo aŭ ne; krom tio, se la sorto jam decidis, ke mi fariĝos tia, tiam ĉiuj miaj klopodoj malebligi tiun decidon estus vanaj; do lasu min agi kaj fari laŭ mia bontrovo kaj deziro.

Ivan silentis kaj ili ekpromenis.

La leganto jam unufoje vizitis la patrinon de Ivan kun Jafet kaj la kuiristo mem. Sekve li scias, kie ŝi logis, kaj li povas imagi kun kiom da ĝojo la filo kun la longa fremdulo estis akceptataj de la maljuna virino.

Johano, kiu ĉiam tuj sentis sin kvazaŭ samhejmano ĉe ĉiuj homoj, sin sentis tamen iom ĝenata ĉe la rusa virino, ĉar li ne povis paroli la rusan lingvon. Li do ĉeestis la por li nekompreneblan interparoladon de siaj gastigantoj, kiuj rapide kaj senhalte babiladis la tutan vesperon ĝis noktomezo. Por la unua fojo Johano aŭdis la rusan lingvon, kiu sonis tre strange en liaj oreloj pro la abundo da siblataj konsonantoj, per kiuj ĝi estas karakterizata. Kelkfoje ŝajnis al li, kvazaŭ du birdoj flutadis inter si kaj li opiniis, ke tiu flute-parolata lingvo nepre devas esti mirinde belsona, kiam ĝin parolas inter si aro da babilantaj knabinoj.

Je la deka horo en la sekvanta mateno Ivan kaj Johano kune iris sur la straton por viziti Jafeton, la Insulanon... Sed kie li estus trovebla? La patrino de Ivan ne sciis tion. Ili do informiĝis ĉe multaj lokoj, sed nenie oni povis doni informojn pri la loĝejo de la violonisto. Fine ili iris al la teatro kaj tie la pordisto sciigis, ke la familio Romeskaŭ antaŭ monato estis forlasinta la urbon. Li tamen ne sciis, kien ili estis vojaĝintaj.

—Ĉu la familio vojaĝas pro plezuro?—demandis Ivan.

—Ne, la violonisto Romeskaŭ la juna intencas doni koncertojn en multaj urbegoj de Eŭropo ekster Rusujo.

—Kiel longe daŭros la vojaĝo?

—Duonan jaron, eble pli longe.

—Ili neniam postlasas adreson?

—Mi kredas ke ne, ĉar ili mem antaŭe ne scias, kiam ili estos en Parizo, en Berlino aŭ en alia urbo. Ivan tradukis al Johano la respondon de la pordisto. La filozofo pripensis momenton, tiam li diris ridetante kiel kutime:

—Nu, spite al tio, ni lin trovos.

Kaj la duo, Johano bonhumora kaj ridetante, Ivan malbonhumora kaj ploronte, iris for; kaj Johano, frapetante sian kunulon sur la ŝultron, diris:

—Antaŭen, kamarado! ne melankoliiĝu, mi petas. Kuraĝon! Kuiru viajn pizojn kaj ĉio fariĝos bona!—




Fino de la Kvara Parto.