Idoj de Orfeo/I/Ĉapitro Kvara

El Vikifontaro
(p. 65-86)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Kvara Ĉapitro

La moneroj en la duonŝtrumpo — Nia gasto adiaŭas nin — Du teleroj — La sorĉisto — Nea respondo de mia patro — Mi forkuras kun Jafet, sed ne atingas mian celon — En la mezo de la maro — Malsato, soifo kaj malespero — Kiel mi senigas min de rabia hundo — La nigraj neĝeroj.

Frumatene la sekvantan matenon mi vekiĝis. Jafet, ne trovinte min en la lito, estis serĉonta min, sed ne povante aliri al mi, staris ĉe la plej supra ŝtupo kaj eligis mallaŭtan ĝembojadon. Mi supreniris, vestis min kaj reiris kun la hundo malsupren en la stalon. Ĉiuj dormis ankoraŭ, sed mi ne povis plu dormi. Mia patro ronkadis kaj Johano kuŝis kviete en la sama sintenado, en kiu li ekdormis la nokton, post kiam mi estis vekinta lin. Kion mi farus? Mi rigardis mian amikon kaj min ekpremis subite la sama korpremo, kiu jam kelkajn fojojn turmentis min. Li estis forironta post kelkaj horoj. Li estis farinta por mi tiom; ĉu mi povus fari ion por li reciproke? Mi pripensis kaj subite naskiĝis en mia kapo ideo. Li estis al mi dirinta, ke li posedas plu neniun monon; li sekve devus marŝi multe da horoj por alveni Londonon. Mi ne sciis, ke tiu urbo estas atingebla nur per ŝipo. Mi do volis donaci al li parton de la arĝentaj moneroj, kiujn mi perlaboris trikante ŝtrumpojn kaj serĉante ovojn. Tiu mono estis mia propraĵo, mi do povus donaci al li tiom da ĝi, kiom mi dezirus. Timante tamen, ke li malakceptus, mi devigus lin akcept vole-nevole, sed kiel? Pri tio mi ankaŭ pripensis starante antaŭ la lito de Johano, ĝis kiam mi trovis rimedon. Mi ŝteliris en la ĉambron, ĉar mi ne volis veki la gepatrojn, timante ke ili malhelpus mian intencon. Mi malfermis la vestoŝrankon, elprenis la kesteton, en kiu mi konservadis mian monon, kaj serĉis skatoleton por enmeti plenmanon da moneroj, sed ne trovis ĝin. Mi tamen bezonis ujon. Subite miaj okuloj falis sur ŝtrumpon, je kiu mi estis laborinta jam kelkajn vesperajn horojn. Tiu duonŝtrumpo povus utili. En malmulta tempo mi faris el ĝi specon de saketo, kaj enmetinte la monerojn, mi ĝin fermis per fadeno kaj reiris al la stalo. Johano dormis ankoraŭ. La por li tro mallonga pantalono de mia patro, kiun li nepre devus almeti, ĉar alia ne troviĝis por li, pendis sur najlo super lia kapo. Mi glitigis la saketon en unu el la profundaj poŝoj kaj atendis, ĝis kiam li vekiĝus. Se mi povus skribi tiam, mi estus aldoninta letereton, sed skribi mi ja ne povis. Tamen, trovante la saketon, li kompreneble divenus tuj, ke ĝi estas donaco de mi. Ĝi farus al li plezuron kaj krom tio, ĝi estus utila al li, ĉar sen mono li estus devigata marŝadi longan, tre longan vojon, kaj per tiu mono li povus vojaĝi vagonare al Londono. Tiel mi pensis, kiam mi vidis lin moviganta. Li rektigis sin, malfermis la okulojn kaj ridetis al mi.

—Ĉu vi estas jam vestita?— li demandis.

—Jes, mi ne povis plu dormi.

Li sidiĝis sur la pajlolito kaj demandis plue:

—Ĉu ili dormas ankoraŭ?

—Jes, nur aŭskultu, "li" ronkas.

—Mi ĝin aŭdas... Nu, mia knabo, post du aŭ tri horoj mi foriros kun via patro... Ĉu vi volas al mi fari plezuron, antaŭ ol mi forlasos vin?

—Ho jes, nur diru!

—Nu, promesu esti kvieta, kiam la boato de via patro velveturos for. Mi promesas, ke mi revenos kiel eble plej baldaŭ. Tio daŭros verŝajne unu jaron, eble nur kelkajn monatojn... Kia estas la vento?— li diris, vidante ke refoje mi estis ploronta.

—Vi povas velveturi—mi respondis, retenante la larmojn.

—Vi jam vidis tion?

—Jes, en la aperturo de la tegmento..., tion mi ekzamenas ĉiumatene.

—Nu, en du horoj la boato estos ĉe la "digo"—, li diris ekstarante kaj kaptante sian pantalonon; li almetis ĝin kaj ne rimarkis la saketon, kiun mi estis metinta en la profundan poŝon.

—Estu nun saĝa knabo—, li diris post momento, —mi lavos min, kaj post la matenmanĝo vi akompanos min al la haveno. Ĉu vi promesas al mi esti saĝa?... Estu kuraĝa kaj kuiru...

—Mi klopodos kuiri ilin—, mi interrompe diris, —sed estos tre malfacile al mi.

Li komprenis, ke tio estos malfacila kaj li diris:

—Ne kredu, ke mi forlasas vin kun plezuro, sed mi ja ne povas restadi; via patro gastigis min dum plena monato, mi estus sendanka kaj maldiskretulo, se mi petus por pasigi duan monaton ĉe li. Mi manĝis ĉe li dum tiu tempo kaj eĉ portis liajn vestojn, kiujn mi resendos, post kiam mi estos aĉetinta novajn en Londono. Resendante ilin, mi skribos leteron al viaj gepatroj kaj ankaŭ unu al vi.

—Mi ne povas legi.

—Via patro aŭ via patrino ja povos legi ĝin al vi. En tiu al vi adresita letero mi sciigos, kiam mi revenos. Mi jam konsilis al via patro, ke li kunprenu vin baldaŭ al la Vilaĝo. Dum kelkaj jaroj vi povos esti paganta gasto ĉe vilaĝano, kaj post tiu tempo vi povos fariĝi maristo. Tiam ni dungigos nin sur la sama ŝipo kaj kune ni faros la vojaĝon ĉirkaŭ la tero.

Mi rigardis tian vojaĝon kiel ion tre strangan. Sur mia ŝtuparo mi povis vidi la supran parton de la tuta tero; mi sekve imagis, ke nia ŝipo velus sub la Insulo de unu horizonto al alia. Dum tiu vojaĝo mi do devus vidi ĉiujn landojn, ankaŭ Hamburgon.

Johano vidis min pripensadi, sed ne povus supozi, ke mi pensis pri io tiel eksterordinara kaj li diris:

—Kaj mi montros al vi ĉion de la mondo, same kiel vi montris al mi ĉion de la Insulo, kaj ni restos ĉiam kune.

Mi kredis, ke li diris tion por konsoli min kaj mi eksilentis. Ni lavis nin kaj eniris la ĉambron. Miaj gepatroj jam leviĝis. Post la matenmanĝo mia patro portis kelkajn malplenajn kestojn kaj sakojn kaj dekduon da kestoj kun ovoj al la boato kaj pretigis ĉion por ekveli.

Johano adiaŭdiris mian patrinon, dankante ŝin pro tio, kion li ĝuis en ŝia domo dum la monato kaj certigis, ke li estus tre feliĉa, se li iam siavice povus esti agrabla al ŝi.

—Nu bone!— estis ĉio, kion ŝi respondis.

La maristo tiam premis al ŝi la manon kaj eliris la domon. Mi iris kun li al "la haveno", kie mia patro jam atendis. Mia adiaŭdiro al Johano daŭris tre mallonge, ĉar la patro jam pretigis la velon de la boato.

—Nu, mia knabo!— li diris, dum li klopodis montri al mi ridetantan vizaĝon kaj kaptante miajn manojn, —nu, mia knabo, kuraĝon, fartu bone kaj ne forgesu min...; baldaŭ mi sendos leteron...—. Li ellasis miajn manojn, karesis la hundon, kiu staris ĉe mi, kaj li saltis en la boaton.

Mi ne povis paroli.

Kiam antaŭ monato la maristo neatendite aperis antaŭ miaj surprizitaj okuloj, tiam mia koro pro ektimo kvazaŭ saltis en mian gorĝon kaj malebligis al mi eldiri unu vorton. En ĉi tiu mateno, dum la maristo estis forlasonta min, mia koro refoje faris tian movadon kaj refoje estis al mi neeble paroli. Li ekvidis tion, sed ŝajnigis ne vidi ĝin. Sidante en la boato, li diris ankoraŭ fojon: —Nu, knabo, mi baldaŭ skribos,... adiaŭ!

La boato ekmoviĝis kaj ekvelis inter la du vicoj da markiloj.

Mi staris sur la bordo de la haveno kaj postrigardis la pli kaj pli malgrandiĝantan ŝipeton. De tempo al tempo Johano svingis la longan brakon kiel signo de adiaŭo, ĝis kiam mi ne povis plu distingi lin. Post kelkaj minutoj mi vidis nur malgrandan punkton..., ankoraŭ kelkaj minutoj pasis kaj la boato estis malaperinta kaj kun ĝi mia patro kaj mia amiko. Li do estis for kun mia duonŝtrumpo en la poŝo. Mi ekpensis pri tio, kion li farus kun la moneroj. Ĉu li aĉetus novajn vestojn? Ĉu li vojaĝus vagonare al Londono? ... Ho, se li nur baldaŭ trovus la monujon, mi diris al mi, kaj forlasante la havenon, mi malrapide kaj malĝoje iris hejmen por sciigi al mia patrino, ke Johano estis for, post kio ŝi memkompreneble diris:

—Nu bone!

Ŝi ĵus plenŝutis per sablo la plankon per misteraj figuroj, kiujn mia patro nun ne povis trastreki per sia kraĉaĵo, ĉar li forestos du tagojn.

Havante, kiel kutime, nenion por fari, mi supreniris la du ŝtuparojn por postrigardi la boaton (se eble), esperante, ke ĝi estu ankoraŭ videbla, sed ho ve! ĝi estis for.

Antaŭe mi neniam pensis pri tio, kion mi farus, ĉar min ne tedis la soleco; sed nun subite tio aliiĝis; mi estis sola kaj tute forlasita. Mia patrino kaj mia patro ja neniam faris sian eblon por esti al mi agrablaj, kaj se ŝi de tempo al tempo en la vesperoj voĉlegis, tio okazis plejparte, ĉar ŝi mem sin amuzis, kiam ŝi legis; multfoje en dimanĉoj ŝi foliumis la "Mil kaj unu noktojn", eĉ kiam mi ne ĉeestis.

La historio pri Robinsono estis finlegita, sekve restis neniu libro por legi.

Mi malsupreniris la ŝtuparojn kaj iris kun Jafet al la dunoj. Mi kunprenis la korbon por serĉi ovojn, ĉar per tiu okupiĝo la tempo pasus pli rapide kaj malpli unutone. Antaŭ la alveno de Johano mi eĉ ne rimarkis, ke ĝi pasis, ĉar mi ne konis la enuon; mi ne pensis pri tio, ke la tago havis fiksitan nombron da horoj, monato kvar semajnojn kaj semajno sep tagojn; ĉiuj tagoj ja estis por mi egalaj. Por la unua fojo mi ekkalkulus la tagojn, ĉar post monato mia patro refoje irus al la "Vilaĝo" kaj revenante, li eble kunportus leteron de Johano; eble Johano mem revenus, sed tio estis preskaŭ neefektivigebla, ĉar la maristo intencis vojaĝis Londonon, kaj tio ja prenus multan tempon. Mi tamen esperis, kaj esperante mi jam imagis la ĝojon, kiun mi sentus revidi lin.

Mi nun estis sur la loko, kie mi vidis Johanon por la unua fojo kaj tie mi eksidis. Jafet kuŝiĝis ĉe mia flanko. Refoje mi revadis, sed kiom ajn mi dediĉis min al mi revado, ĝi ne ŝanĝiĝis en realecon; nenia "nudulo" ekaperis, kaj se mil nuduloj estus aperintaj, mi sendube ne forkurus, ĉar ili ĉiuj estus bonvenaj. Tiel revante, mi kuŝis longan tempon sur la sablo; la vetero estis bela kaj fine mi komencis serĉkolekti ovojn, ĝis kiam la korbo estis plenplena. Refoje mi perlaboris unu arĝentan moneron. Kion mi farus kun la moneroj, kiujn mi estonte akirus? Mi ja ne povis esperi, ke ankoraŭ fojon mariston en tia stranga maniero naĝus al nia Insulo kaj ke li post monato irus for kun ili. Mi sekve vole-nevole pensis pri tio, kion mi farus kun ili. Subite kaptis min ideo. Se Johano revenus, mi donus al li mian monon, ĝi nepre utilus al li... Sed se li ne revenus? ... Mi denove ekpensis. Li sendus al mi leteron. Ĉu mi povus sendi al li mian perlaboritan monon? Eble, sed kiel? Jen nova enigmo. Mi pensis pri ĉiuj tiaj kaj aliaj aferoj, ĝis mia kapo turniĝis. Fine la tago pasis kaj mi iris kun miaj du kvarpiedaj amikoj al la subtegmentejo por enlitiĝi.

La dua tago post la foriro de Johano pasis kiel la unua. Kiam mia patro en la vespero revenis tuta sola, sed kiel kutime kun manĝaĵoj kaj paketo da gazetoj, mi demandis, ĉu Johano estis vojaĝinta al Londono. Li respondis:

—Ne.

—Kien li do iris?

—Urbon.

—Kaj poste?

—Mi ne scias.

—Ĉu li diris nenion pri mi?

—Li diris: "Salutu la knabon por mi.

Mi estis kontenta, li ja pensis pri mi kaj pensus pri mi dum sia tuta vojaĝo kaj ankaŭ poste; li tion promesis antaŭ ol foriri. Mi deziris, ke la monato jam estus pasinta, ĉar tiam mi ricevus lian leteron. En antaŭaj tempoj mi neniam pensis pri tio, kiun daton ni havas, ĉar tio ja ne interesadis min. Post la foriro de Johano tamen mi komencis kalkuli la tagojn. Mi sciis (Johano estis instruinta tion al mi), ke unu monato havas dudek-ok, tridek aŭ tridek-unu tagojn. Li ankaŭ estis instruinta al mi, kiuj monatoj havas tiujn nombrojn da tagoj. Ni estis en Aŭgusto, en monato kun tridek-unu tagoj. Ĉiumatene mi faris entranĉon en malnovan laton, kiun mi trovis en mia subtegmentejo, imitante per tio la ekzemplon de Robinsono. Tiamaniere mi povis kalkuli, post kiom da tagoj mia patro irus al "la Vilaĝo", kaj du tagojn poste mi ricevus la leteron de la maristo. Neniam dum mia vivo unu monato daŭris tiel longe kiel la lasta. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ĝi ne volus pasi. Ĉiutage mi kalkulis la entranĉojn kaj mi ĝojis, kiam la lasta semajno komenciĝis. Post sep tagoj mia patro irus "Vilaĝon" kaj post sep farotaj entranĉoj, li irus kun sia boato por alporti la leteron, kiun mi atendis kun tiom da malpacienco. Sed, ho ve! ... la semajno pasis, la patro iris vilaĝon kaj revenis... sed sen la letero. La maristo resendis la vestojn de mia patro kun folieto da papero, per kiu li sciigis, ke li estis aĉetinta vestojn en "la Urbo", ke li resendas tiujn de mia patro, ke li dankas pro la boneco montrita al li kaj ke li estis ironta Hamburgon, kaj ke el tiu urbo li skribus longajn leterojn (unu al ili kaj unu al mi). Mi do devis atendi duan monaton kaj tion mi faris kun la sama malpacienco. Refoje mi faris entranĉojn kaj refoje mi pasigis unutonan longan monaton; fine ĝi pasis kaj kiam ĉe la komenco de la tria monato mia patro revenis de "la Vilaĝo", li kunportis, krom la manĝaĵoj kaj la gazetoj, sendaĵon de Johano kun du leteroj, unu por la gepatroj kaj unu por "la knabo". Mi deziris, ke mia patro tuj en la vespero legu la leterojn kaj feliĉe li ne diris "neeble", ĉar post kiam la kunportitaj manĝaĵoj estis metitaj en la ŝrankon, li malfermis la sendaĵon de mia amiko. Mi neniam forgesos tiun momenton. La sendaĵo enhavis sep paketojn, ĉiu surhavis numeron. Mi estis tre feliĉa, sed la plezuro, kiun mia patro sentis, ne estis tiel granda, ĉar antaŭ ol ricevi la sendaĵon, li devis pagi al poŝtestro de "la Vilaĝo" sufiĉe altan monsumon da limimposto. Li nun legis la leterojn. Al miaj gepatroj Johano estis skribinta la jenon:

Hamburgo, daton de poŝtmarko.
Karaj gegastigintoj,
Fine mi povas skribi al vi. Ĝis nun tio estis neebla, ĉar mi ne volas forsendi leteron antaŭ ol mi povas sciig bonan novaĵon. Tio estas verŝajne iom nedankema, sed mi ĉiam rigardas la mondon el filozofa vidpunkto kaj nur volas fari al iu plezuron, kaj letero kun malbona novaĵo povas kaŭzi nur malplezuron al la legantoj.
Venante en "la Urbon" mi tuj aĉetis novajn vestojn per mono, kiun sorĉisto estis doninta al mi en duonŝtrumpo..."

Mia patro haltigis la legadon kaj kuntirante la dikajn brovojn, li diris:

—Ĉu li freneziĝis? ... Sorĉistoj ja ne ekzistas, kaj se ili ekzistus, ili ne donus monon en duonŝtrumpo...

—Nu bone!— interrompis mia patrino, —nur daŭrigu legi—, kaj li legis plue:

"...en duonŝtrumpo, kaj restis al mi sufiĉe da mono por vagonare vojaĝi Hamburgon, ĉar la ideo, iri al Londono, forlasis min subite pro tio, ke la vivado de maristo jam ne plaĉas al mi. Ĉiam mi kuiradis miajn pizojn kaj en Hamburgo mi refoje volis fari tion. Veninte tien, mi du tagojn promenadis por viziti ĉiujn lokojn, kie mi antaŭe tiom multe min amuzis, jen kiel kelnero, jen kiel aktoro kaj tiel plu. Mi sekve ankaŭ vizitis la teatron, kie mi ludis jam ofte. Post la dua akto de la teatraĵo mi petis aŭdiencon ĉe la reĝisoro, kiu komence ne volis akcepti min, sed ĉar persistanto ĉiam sukcesas, mi ankaŭ sukcesis kaj li akceptis min. Mi demandis, ĉu li bezonas aktorojn kaj feliĉe li bezonis unu. En du minutoj mi estis dungita, kondiĉe ke mi neniam plu faru skandalon sur la scenejo kiel en la vespero, kiam ĉiuj rigardantoj tiel aplaŭdadis min. Mi promesis kaj jen mi estas refoje artisto de teatro.

Mia tempo pasas tre agrable. Matene mi ellitiĝas je la oka, kaj duonan horon poste mi promenas. Post sufiĉe longa promenado (dependanta de la vetero) mi eniras butikon de bakisto por aĉeti panetojn kun sekvinberoj, kiuj estas tre bongustaj kaj kiujn mi pro la sekvinberoj povas manĝi sen butero kaj sen fromaĝo. Ĉar mia ĉambreto, kiun mi luis, estas malgranda kaj kuŝas tre alte (kvina etaĝo kaj tuj sub la tegmento), mi ne reiras en la ĉambron por manĝi mian matenmanĝon, sed iras en la stacidomon, kie en la atendejo mi libere kaj oportune povas sidi tiom da tempo, kiom al mi plaĉas. Tre longe mi tamen ne restas tie (precipe dum bela vetero), ĉar, manĝinte miajn panetojn, mi refoje iras promenadi, kaj estante laca kaj se estas bona vetero, mi eniras parkon, kie mi povas ripozi sur unu el la benkoj, tien lokitaj speciale por personoj kiel mi. Sub bela arbo mi tiam ĝuas la veteron kaj mi rigardas la piedirantojn. Intertempe alproksimiĝas la tagmezo kaj refoje mi aĉetas sekvinberpanetojn, kiujn mi enpoŝigas por manĝi en vasta salono, nomata legosalono. En tiu salono, lukse mebloprovizita speciale por personoj kiel mi, mi eksidas (post kiam la pordisto en livreo malfermis por mi la pordon), kaj elektinte belan libron aŭ gazeton, mi legas tiom, kiom al mi plaĉas. Intertempe mi manĝas miajn panetojn, kiuj ĉiam estas bongustaj pro la farita promenado, ĉar sciu: ju pli oni promenis, des pli bongusta fariĝos la manĝaĵo. Mi do legas kaj se tio ekenuigas min, mi eliras la salonon, post kiam tiu sama pordisto refoje malfermis por mi la pordon. En la posttagmezo mi ankaŭ promenas aŭ iras en muzeon, speciale malfermitan por personoj, kiuj kiel mi, amas "la argojn". Tie mi admiras la pentraĵojn, dum lakee vestita klarigisto klarigas ĉion, kion mi volas ekscii pri la pentraĵoj kaj cetere. Admirinte sufiĉe longan tempon la muzeon, mi eliras kaj ĉar preskaŭ ĉiam en la posttagmezo, tie aŭ aliloke estas bela koncerto en parko aŭ en la soldatejo, mi iras tien por aŭdi la plej belan muzikon, kiun oni povas deziri. Post la koncerto mi iras al la teatro por ekzerci la ludotajn teatraĵojn kaj, ĉar mi ne kaŭzas plu skandalojn (aŭ pli ĝuste dirite, ĉar mi ne faras plu riverencojn, kiam la rigardantoj aplaŭdas), la reĝisoro same kiel la ĉefaj aktoroj estas kontentaj pri mia konduto kaj ĉiam ili estas afablaj al mi. Post multaj de ni luditaj dramoj restas manĝaĵo, kiun la aktoroj sur la scenejo devus manĝi, sed kompreneble ili pli parolas ol manĝas, sekve preskaŭ ĉio restas staranta sur la tablo. La reĝisoro (tre aminda persono) ĉiam al mi permesas manĝi tiujn restaĵojn. Meznokte post la ludado mi kviete promenas al mia subtegmentejo kaj tie dormas kiel reĝo. Vi vidas, mi estas la plej feliĉa homo, kiu povas ekzisti, kaj se la teatro jam ne plaĉas al mi, tiam mi elektos alian metion, eble tiam mi fariĝos tombisto aŭ lanternisto, ĉar tiuj du oficoj ebligas ankaŭ multan okazon por promenadi. Mi forgesis skribi, ke preskaŭ la tuta Hamburgo min admiras nuntempe pro la plej bela horloĝa ĉeno, kiun el ĉiuj samurbanoj mi portas. Horloĝon mi ne posedas, al kio ĝi utilas? Mi ja ĉiuloke en la urbo povas vidi kioma horo estas. Mi fabrikis tiun ĉenon el nuraj moneretoj arĝentaj (tri vicoj unu sub la alia). Se iam mi refariĝos maristo kaj alvenos en "la Urbon" per mia ŝipo, tiam mi nepre vizitos vin sur via "Insulo" kaj mi montros al vi mian belan ĉenon. Tiujn monerojn mi alie verŝajne elspezus, sed ĉar ne estas permesate pagi per truhavaj moneroj, mi devigis al mi gardadi ilin ĝis mia morto kaj mi gardados ilin en memoro al la bona sorĉisto, kiu prezentis ilin al mi en tiu duonŝtrumpo."

Refoje mia patro ekhaltis legi, dirante:

—Mi vere kredas, ke li perdis la prudenton.

—Nu bone—, diris mia patrino; ... —daŭrigu legi—; kaj li legis plue:

Mi preskaŭ finis mian leteron, ĉar mi sciigis ĉion, pri kio mi povus skribi. Mi aldonas kelkajn paketojn:

  • Numero unua: Pipo, tabakujo kaj alumetujo; por la gastiginto.
  • Numero dua: Boteloj da kolonja akvo, naztukoj kaj parfumigita sapo; por la gastigintino.
  • Numero tria: Libroj kun fabeloj, poŝtranĉilo kaj saketo je germanaj moneroj el nikelo, por mia bona "knabo", pri kies nomo mi forgesis informiĝi.
  • Numero kvara: Kolbaso; por Jafet, kiu tiel bone amikiĝis kun mi.
  • Numero kvina: Muso el ĉokolado (vivanta muso nenie estis akirebla tie ĉi); por Sun.
  • Numero sepa: Skatolo je dolĉaj kuketoj; por la papago, ĉar ĝi ĉiam diris al mi: "Go til fanen!"
  • Numero oka: Fajlilo; por Sam, kiu tiel lerte farigis al mi aersalton. Se iam mi revenos sur "la Insulon", vi antaŭe per tiu ĉi fajlilo defajlu al la kaprino la kornojn, por ke ĝi jam ne povu ataki min de malantaŭe.
Kaj jen mi finas, refoje esprimante mian sinceran dankon pro ĉio, kion vi faris por mi dum tuta monato; kaj dezirante al vi ĉiuj (eĉ al la kaprino) bonan sanon kaj ĉiaman prosperon, mi volonte daŭre restas:
Via Johano.

La al mi adresita letero estis pli mallonga. Mia patro ĝin voĉlegis kaj post la legado mi konis ĝin parkere, kaj neniam mi forgesos la enhavon. Jen ĝi estas:

Mia bona "knabo"!
Al viaj gepatroj mi skribis pri miaj aferoj, kiel mi sanas kaj kiel mi vivas en Hamburgo kiel riĉa sinjoro. Al vi mi volas tion rakonti, kio okazis dum mia promenado de "la Vilaĝo" al "la Urbo". Tute neatendite mi dum tiu promenado eksciis, ke ekzistas ankoraŭ sorĉistoj en la mondo, kaj eĉ tre bonkoraj. Vi scias, ke mi alvenis sur "la Insulo" tute nuda kaj sekve sen groŝo en poŝo, kaj ĉar mi perlaboris nenion tie, estas kompreneble, ke mi ne eliris el ĝi kiel riĉulo. Sed mi ĉiam kuiras miajn pizojn kaj pensante pri mia malriĉeco (mona malriĉeco) dum mia promenado al "la Urbo", mi ankaŭ kuiris ilin, atendante ĉu iel la sorto helpus al mi. Ĝuste en tiu momento staris antaŭ mi persono ĉifone vestita, kiu etendis la manon kaj petis almozon. Mi ekhontis, ĉar mi posedis nenion por doni, kaj tion mi diris al li. La almozulo tamen respondis afable: —Vi ne mensogis, sed vi ankaŭ ne diris la veron—. Vidante ke mi ne komprenis tion, li ektuŝis per bastono la poŝon de mia pantalono, dirante: "Metu la manon en tiun poŝon kaj vi komprenos miajn vortojn". Mi enpoŝigis tuj mian manon kaj trovis duonŝtrumpon, kiun mi eltiris. Kiel mi miris, vidante ke enestas granda monsumo. Sentante min feliĉa, ĉar mi posedis monon kaj povis doni almozon, mi jam estis prezentonta al li kelkajn monerojn, sed jen: ... subite li estis for kaj kien ajn mi direktis la okulojn, li ne reaperis. Mi do promenadis pluen kun mia trezoro. Vi komprenas, kiel danka mi estis. Neniam mi forgesos pri mia sorĉisto, eĉ se mi fariĝus miljarulo.
Estas homoj, kiuj bonfaras pro egoismo (poste vi spertos, kion tiuj vortoj signifas), kaj estas personoj, kiuj bonfaras pro nura altruismo (vi spertos ankaŭ, kion tio signifas). Mi tamen estas konvinkita, ke mia bonfarinto agis pro nura altruismo kaj ĝuste tial lia helpo tiom multe valoras, kaj ĝuste tial mi neniam povos forgesi lian agadon. Se iel mi povos, mi helpos al li kaj mi esperas, ke iam venu tempo, kiam mi povos montri al li, kiel granda estas mia[**] dankemo. —
Nu, mia knabo, fartu bone; mi esperas, ke la tri aldonitaj donacetoj plaĉu al vi kaj ke vi ĉiam memoru la donacinton, kiu restas via ĉiama amiko:
Johano.

Mia patro, leginte la leteron, rigardis ĝin kelkan tempon, kvazaŭ ĝi estus io tre stranga, tiam li ĝin donis al mi, dirante:

—Li sen ia dubo freneziĝis aŭ estas freneziĝonta... Jen via letero.

—Mi ĝin gardos—, mi diris.

—Nu bone—, diris mia patrino.

La birdo, kiu dum kelkaj tagoj estis silentema, subite ekkriis: —Go til fanen!—, post kiam mia patrino oferis[**] al ĝi unu el la ĵus alvenintaj kuketoj. La papago kiel kutime akceptis ĝin tre gravmiene kaj tuj manĝis kun apetito. La kato ne volis manĝi la museton el ĉokolado, tial mia patrino donis ĝin al mi. Estis la unua fojo, ke mi gustumis ion tiel bongustan, ĉar mia patro neniam alportis ĉokoladon, nek por mi, nek por mia patrino. Koncerne al la kolbaso, la hundo manĝis peceton da ĝi, la plej grandan parton tamen mia patrino dispartigis la sekvantan tagon dum la matenmanĝo inter la patro, si mem kaj mi, opiniante ke ne decas, ke hundoj manĝas ion tiel delikatan kaj multekostan. Mi tre bedaŭris tion, ĉar Johano estis destininta la kolbason al la hundo, ĝi sekve devus manĝi ĝin. Kaŝe enpoŝigante la al mi donitan peceton, mi ĝin donis poste al Jafet, kiu englutis ĝin en tre malmulta tempo.

Mi estis scivola, ĉu mia patro vere defajlus la kornojn de Sim, sed feliĉe li metis la fajlilon en la keston sur la subtegmentejo. Mi ĝojis pro tio, ĉar Johano ja nur ŝerce skribis tion. Mi estis tre kontenta kun mia bela letero, kiun mi tamen nur malbone komprenis, precipe koncerne la vortojn: "egoismo" kaj "altruismo". Estis tamen al mi klare, ke li estis trovinta la monon, ke li akceptis ĝin kun plezuro, ke li bone uzis ĝin kaj ke li komprenis, ke mi enmetis la duonŝtrumpon en la profundan poŝon. Ankaŭ mi ĝojis, ĉar li tiel lerte kredigis al miaj gepatroj, ke aliulo estis la donacinto de la moneroj; li eble supozis, ke mi estus riproĉata, se ili ekscius, ke mi estis fordoninta ĉiun mian monan posedaĵon.

La tria monato post la foriro de mia amiko komenciĝis. Ĝi estis al mi ankoraŭ pli enuiga ol la du antaŭaj. Mi sentis kiel birdo, al kiu oni rabis la liberecon kaj kiu en tre malgranda kaĝo sopiras la liberan aeron kaj la liberan movadon. Sencele mi vagadis sur la dunoj kaj ofte mi demandis al mi, kiom da tempo mi restus ankoraŭ sur "la Insulo" antaŭ ol eniri "la mondon". La espero, ke Johano revenus por preni min kun si, jam de longe min forlasis.

Iun vesperon mi demandis al mia patro, kiam mi iros "Vilaĝon" por vizitadi la lernejon.

—Mi ne scias—, li respondis.

—Mi do devas ion lerni—, mi kuraĝis diri plue. Liaj kuntiritaj brovoj ektimigis min.

—Ankoraŭ tro juna.

—Sed kiam mi do iros tien?

—Mi ne scias.

—La sekvantan someron?

—Neeble.

—Kial?

—Ĉar estas neeble!— li diris refoje, sed pli laŭte ol la unuan fojon.

Mi sentis, ke mi estis ploronta, sed ne volante montri mian ĉagrenon, mi ekstaris kaj aliris al mia subtegmentejo, eĉ ne dirante: —Mi iras.

Post tiu lasta respondo de mia patro mi ekmalamis lin; mi sentis, ke li kondutis kontraŭ mi kiel malbona patro. Pli kaj pli mi deziris, ke iu alia, ekzemple Johano, povus esti mia patro, sed ho ve! Johano estis tro juna kaj alian patron mi verŝajne neniam trovus. Mi malesperis, enlitiĝis kun Jafet kaj Sim, sed mi ne povis dormi. La teruriga vorto "neeble!" seninterrompe tintadis en miajn orelojn. "Kial tio estas neebla?" mi demandis al mi. Sed la respondon mi ne povis doni. Mi pripensadis… Kion mi devas fari?…

Refoje mi komparis mian sorton kun tiu de Robinsono. Li forkuris el Londono kaj alvenis al Insulo; mi ne forkuris, sed spite tion mi trovis min sur Insulo, kie mi devus pasigi sendube ankoraŭ multajn jarojn... Ĉu estus rimedo forkuri el "la Insulo" por alveni al Hamburgo? ... La tutan nokton tiu penso ne eliris mian kapon kaj turmentadis min... Ĉu mi forkurus? ... Kiam mi forkurus? ... Kien mi forkurus? — Ĉe tiu lasta demando mia pripensado ekhaltis momenton... Kiel forkuri? ... Ĉu naĝante? ... Ĉu velante? ... Mi povis naĝi kiel hundo, sed la distanco de "la Insulo" al "la digo" estis tro longa kaj mi dronus mezvoje. Ĉu mi povus atingi "la digon" per la boato de mia patro? ... Sed mi neniam veliris kaj ne sciis, ĉu tio estas facila aŭ malfacila... Dum bona vetero, kvieta maro kaj suda vento mi tamen povus riski kaj klopodi. La boato ĉiam kuŝis en "la haveno" kaj dum la akvo estis alta, mi tre facile povus puŝe ŝovi ĝin inter la du vicojn da markiloj, kiel li ĉiam faris, kiam li iris al "la Vilaĝo". La velon mi povus pretigi kiel li ĉiam faris, kaj manuzi la direktilon ŝajnis al mi facila laboro. Ju pli mi pripensadis la aferon, des pli ĝi ŝajnis al mi efektivigebla; sed kion farus miaj gepatroj, se la boato estus for? Tiam li ja neniam povus aliri al "la Vilaĝo" por alporti manĝaĵojn. Sed subite kaptis min la ideo, ke li pous ekbruligi grandan fajron sur la marbordo por montri, ke li estas en danĝero. Tion li faris jam antaŭe, post kiam ventego ĵetis la boaton en la maron, kie ĝi forperdiĝis. Ankaŭ tiam per fajra signalo li montris, ke li bezonas helpon, kaj tri tagojn poste alvenis homoj kun du novaj boatoj, el kiuj unu restis ĉe la Insulo. Tio okazis antaŭ multaj jaroj; mia patrino estis rakontinta ĝin al mi.

Sed forirante per boato, kion mi kunportus? Tion mi baldaŭ povus decidi... Mi kunprenus: la tranĉilon, la germanajn monerojn, la leteron, jen ĉio, kion mi posedis. Tiel revante pri mia forkuro, mi sidis en mia lito kaj rigardis antaŭ min. Jen kuŝis Jafet sur miaj piedoj. Ĉu la hundo min akompanus?

Estis ankoraŭ tre frue en la mateno; la krepusko jam malaperis kaj la lumo de la leviĝanta suno penetris tra la aperturo de la tegmento. Ĉio ĉirkaŭ mi estis klare distingebla. Mi leviĝis kaj supreniris la ŝtuparon. Jafet vekiĝis tuj poste kaj rektiĝinte saltis sur la plankon.

Sim daŭrigadis dormi. Mi rigardis eksteren, al la suda parto de "la Insulo“, kie kuŝis la boato. La vetero estis belega kaj malforta venteto blovis suden. Mi do tuj povus efektivigi mian intencon, ĉar kial mi prokrastus? Ĉiu tago estus por mi nova ŝarĝo, pezanta sur mia brusto kiel plombo. Senbrue mi vestis min kaj palpserĉante en la poŝoj de mia pantalono mi sentis, ke tie estas ankoraŭ la tranĉilo, la letero kaj la saketo kun la nikelaj moneroj. Ĵetante lastan rigardon sur ĉion en la subtegmentejo, mi prenis Jafet sub la brakon kaj malsupreniris la duan ŝtuparon. En la stalo mi ekhaltis momenton kaj aŭskultis. Kiel kutime, mia patro ronkadis, sekve li dormis; mia patrino ne sin movis, ŝi sekve ankaŭ dormis. Mi eliris la stalon kaj tuj kuris al "la haveno“. La okazo favoris min, ĉar la akvo staris tre alte, eĉ tiel alte, ke mi kun malmulta peno povis ŝovi la boaton inter la gvidmarkilojn. Mi saltis en la ŝipeton, metis la hundon sur la fundon kaj suprentiris la veleton, kiun mia patro pro la bela vetero ankoraŭ ne estis kunfaldinta. Mi fiksis la ŝnuron, per kiu mi estis tirinta supren ĝin, kaj kaptante la direktilon, lasis gliti antaŭen la boaton.

Jen mi veliris kvazaŭ mi estus la plej sperta maristo, kiu iam manuzis direktilon. Ĉio prosperis bone laŭ mia opinio.

Alia knabo sendube pensus pri la ĉagreno aŭ malespero, kiujn sentus liaj gepatroj, kiam ili eksciiĝus, ke ilia filo tiel subite malaperis, sed mi tute ne pensis pri io tia. Ili ja verŝajne ne estis miaj gepatroj; ĉiuokaze ili ne min amis (mi opiniis) kaj ili tute ne malesperus, post kiam ili rimarkus, ke mi estas for. Mia patro kuntirus la dikajn brovojn kaj mia patrino kompreneble dirus: "Nu bone." Feliĉe li ne povus postveli min per alia boat, ĉar li posedis nur unu.

Mi intencis veliri ĝi "la digo" kaj lasante tie la boaton, mi daŭrigus la vojaĝon piede al "la Vilaĝo" kaj poste al "la Urbo". Tie mi petus informojn pri la vojo al Hamburgo. Per miaj moneroj mi aĉetus panetojn kun sekvinberoj. En Hamburgo mi serĉus kaj trovus memkompreneble Johanon; mi nur atentus la ĉenojn, kiujn la sinjoroj portas en tiu urbo kaj fine mi vidus la lian.

En la komenco la boato glitis malrapide inter la du vicoj de markiloj kaj jam "la Insulo" estis je distanco de cento da metroj. Iom post iom la irado fariĝis pli rapida; la vento plenblovetis la veleton, kaj ĝis nun mi direktis sen kontraŭaĵo. Kelkfoje mi rigardis post min al "la Insulo", kiu pli kaj pli malproksimiĝis. La vento tamen fariĝis pli forta kaj post kelkaj minutoj mi veliris tiel rapide, ke mi povis direkti mian boaton nur kun peno. Subite la velo per ekblvo de la vento sin klinis flanken, la boato priskribis kurban linion kaj tuj poste ĝi velis tra du gvidmarkiloj kaj sin trovis ekster la vojo, kiun mi devus sekvi por atingi la digon. Kiom ajn mi penadis direkti la ŝipeton refoje inter la gvidmarkilojn, mi ne sukcesis, kaj kun ektimo mi rimarkis, ke la boato velis okcidenten. Miaj manoj estis tro malfortaj por manovri per la direktilo, kaj ne plu sciante kion fari, mi lasis min al la kapricoj de la sorto, kiu tamen igus min albordiĝi ie malproksime de mia Insulo. Jafet sidis kviete sur la fundo de la boato. Mi rigardis ĉirkaŭe, sed jam ne vidis la Insulon. Kie ĝi estis? Post momento mi rimarkis ĝin, sed en tute alia loko, ol mi supozis. La digon mi tute ne vidis kaj tio ekmaltrankviligis min, ĉar ĝi ja estis la unua celo de mia forkuro. Sed mi ne malesperis; mi ja venus ien kaj sendube albordiĝus post du aŭ tri horoj. La tri horoj pasis kaj ankoraŭ nenie "la digo" estis videbla. Ĉie ĉirkaŭ mi sin etendis la senfina maro, kaj mi vidis nenion krom akvo, eĉ "la Insulo" estis malaperinta kaj mi tute ne sciis, kie ĝi sin trovas. Ŝajnis al mi, ke la boato kuŝas sen movo, sed ĉar la velo estis plena je vento, mi nepre velis antaŭen. Ĉien mi direktis la okulojn por ekvidi velojn de ŝipoj, sed vane..., mi vidis nur la akvon, nenion krom akvo.

Forlasante la domon de miaj gepatroj, mi tute ne pensis pri tio, kunpreni manĝaĵon aŭ akvon; mi ja alvenus, mi pensis, la digon en almenaŭ tri horoj, kaj mi manĝis nenion, ĉar mi ne malsatis tiam, sed nun mi ekmalsatis.

La suno staris jam alte sur la ĉielo, sed nenie mi vidis velojn, nek "la digon" kaj mi ektimis. Mi tamen esperis, ke baldaŭ ŝipo aperus sur la horizonto, kaj la tutan horizonton mi atente ekzamenis, sed sen bona rezultato. Mia koro ekbatis, miaj okuloj pleniĝis je larmoj kaj preskaŭ malesperante, mi ekploris. Horoj pasis; la vespero alproksimiĝis kaj nenie ekaperis helpo. Jafet ankaŭ maltrankviliĝis; la hundo malsatis kiel mi, sed vidante, ke mi posedas nenion por doni, ĝi kun rezignacio kuŝis ĉe miaj piedoj, sen interrompo rigardante min per grandaj okuloj. Mi kore kompatis la beston, sed ne povis helpi al ĝi.

Pluaj horoj pasis kaj fine venis la nokto. Feliĉe la luno staris sur la ĉielo, sed en ĝia lumo mi vidis nur la arĝentkoloran akvon. Mi ne povis nek kuraĝis dormi kaj daŭre mi pensis pri mia lito sur la subtegmentejo, kie alie mi kuŝis kaj dormis tiel trankvile kaj feliĉe.

Kiam ektagiĝis, mi rimarkis, ke la okuloj de mia hundo fariĝis tute ruĝaj. La besto rigardis min tiel strange, kvazaŭ ĝi ne konus min plu. Ĝia lango pendis el la buŝo, kiu estis kovrata per blanka ŝaŭmo. Mi timis, ke ĝi min atakus kaj mi ekkaptis mian tranĉilon por defendi min, se necese. La besto tamen kuŝis senmove kaj ĉiam fiksadis sur min la ruĝajn okulojn. Tiel mi pasigis kelkajn horojn. Fine ekkaptis min la ideo kunligi la piedojn de la hundo. Mi detranĉis pecon de la ŝnuro per kiu la velo estis suprentirita, sed Jafet, timante, ke mi estas faronta al ĝi malbonon, montris al mi la dentojn kaj ekblekis en teruriga maniero. Por eviti mordojn de la besto, mi posten iris kelkajn paŝojn. Mi tiel malsatis kaj soifis, ke mi jam pensis pri tio, mortigi la hundon por manĝi, sed mi ne kuraĝis kaj siaflanke ĝi rigardadis min, kvazaŭ ĝi pro la sama motivo volus engluti min, kaj mi tenadis la tranĉilon por min defendi.

Ĉe mia flanko staris kesto sen kovrilo. En tiu kesto kuŝis akvoŝovelilo, martelo kaj ŝnuroj. Ĉiam rigardante Jafet, mi elprenis ilin kaj metis la keston antaŭ min kiel ŝirmilon, se la hundo volus salti sur min. Mi metis ĝin tiel, ke la hundo povis vidi la al mi turnitan fundon. Subite ideo naskiĝis en mia kapo kaj tuj mi efektivigis ĝin. Ĉiam tenante mian tranĉilon, mi rapidmove ŝovis la keston paŝon antaŭen kaj tiam renversis ĝin sur la hundon, kiu per tio estis kaptita sub ĝi. Ĉar Jafet estis malgranda hundo, ĝi ne povis levi sian malliberejon kaj mi estis senigita de la plej granda danĝero, kiu en tiu momento minacis min. La hundo eligis raŭkajn blekadojn, sed baldaŭ eksilentis. Timante ke ĝi povus renversi la keston, mi eksidis sur ĝi[**] kaj refoje rigardadis ĉirkaŭe por esplori, ĉu ŝipo ekaperas, sed nenie mi vidis unu. Mi tiel malsatis kaj soifis, ke preskaŭ mi ne povis restadi sidanta sur la kesto. Mi tamen restadis sur ĝi dum horoj, kiuj ŝajnis al mi terurige longaj kaj fine mi sentis, ke miaj fortoj estas forlasontaj min. Refoje horo post horo pasis, kaj ĉiam antaŭen velveturis mia boato. Mi ne sciis, kie mi trovas min, sed antaŭsentis, ke mi mortus sur la vasta maro en akompano de mia hundo kaj ke mi neniam revidus Johanon. Mi prenis la leteron, kiun li estis skribinta al mi kaj kiun mi portis en la saketo ĉe la moneroj. Mi malfaldis la papereton kaj rigardante la por mi nelegeblajn signojn, mi ektremis. Estis al mi, kvazaŭ mia amiko parolus la samajn vortojn, kiujn mia patro parolis, legante tiujn signojn. Mi ekploris... Subite ventpuŝo ekkaptis mian papereton kaj ĝi forflugis ekster la boato en la akvon. Ankoraŭ kelkajn minutojn mi povis vidi ĝin, tiam ĝi fundiris kaj kun ĝi malaperis por ĉiam la lasta saluto de mia amiko.

Terura kapdoloro estis turmentinta min la lastajn horojn, mi tiel malfortiĝis, ke mi ne povis plu resti sur la kesto; mi deglitis kaj sidis sur la fundo de la boato. Mia dorso apogis kontraŭ la kesto kaj en tiu sintenado mi atendis kaj atendis…

Mi ne memoras, ĉu estis frue aŭ malfrue, vespere aŭ nokte, ĉar mi preskaŭ ne havis forton por pensadi aŭ rigardadi.

Ŝajnis fine al mi, kvazaŭ neĝadus, sed la neĝeroj estis nigraj kiel fulgo. Pli kaj pli dense tiuj neĝeroj falis sur min, ĝis la tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis nigra kiel la nokto. Stranga zumado plenigis miajn orelojn; mi penadis aŭskulti, kio ĝi estas, sed la fortoj forlasis min kaj mi perdis la konscion…