Idoj de Orfeo/I/Ĉapitro Kvina

El Vikifontaro
(p. 87-106)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Kvina Ĉapitro

Sur fremda ŝipo — Kiun lingvon mi parolas? — Ivan, la altŝultra kuiristo — Granda urbo — Unua promenado en granda urbo — La patrino de mia nova amiko — La stranga akvosimila likvoro — La dancanto — La buboj — La rompita vitro — Ivan malaperas — La stranga, sed belega ĝardeno — Mia nova dormejo.

Longa tempo pasis kaj refoje mi aŭdis tiun zumadon. Mi konfuze pensis pri Lazaroni, kiu estis lulata per la sama zumado, kaj fine mi imagis esti Lazaroni mem kaj volis eksidi por rigardi, ĉu la nigraj manoj jam enŝoviĝis en mian ĉambron; sed mi ne povis movi min kaj mi estis tiel malforta, ke mi nur kun peno povis malfermi la okulojn. La zumado ne ĉesis, kaj estis tiel mallume, ke mi vidis nenion, kaj malklare mi memoris pri nigraj neĝeroj, kiuj estis ŝutataj sur min... Ĉu la nigraj manoj ŝutis ilin? Mi klopodis pensi pri tio, sed ne povis. Mi volis voki, sed mia lango gluiĝis al la palato de mia buŝo, kiun mi malfermis, sed eĉ la plej mallaŭtan sonon mi ne kapablis eligi. Intertempe la zumado daŭradis plenigi miajn orelojn. Mi volis levi la manojn por forigi la nigrajn neĝerojn, sed la forto mankis al mi; tro dika tavolo de tiaj neĝeroj kuŝis sur ili. Refoje mi malfermis la okulojn, kaj la nigra ĉirkaŭaĵo iom heliĝis. La dika tavolo sur miaj manoj perdis la nigran koloron, kaj ŝanĝiĝis en blankan... Ĉu la blankaj manoj faris tion? ... Ĉu vere mi estis Lazaroni? ... Li vekiĝis sur lito, mi same vekiĝis sur lito, ĉar subite mi rimarkis, ke mi jam ne kuŝas sur la fundo de boato, sed sur lito... Mi do povus esti Lazaroni, ĉar laŭ mia opinio mi nun ne ŝipveturas... Mi sekve ne estis la sama knabo, kiu forkuris kun sia hundo... Mi tamen posedis hundon... Ĉu mi estis Lazaroni? ... Ĉu mi estis alia knabo? ... Pensante pri tio mi malkvietiĝis pro la besto, kiun mi tamen posedis iam... Iom post iom mi eksentis en mi la forton movi la langon; mi streĉis la fortojn kaj mallaŭte diris: —Jafet... Jafet.

Refoje mi rimarkis du manojn, sed ili estis nek nigraj nek blankaj, sed el ordinara koloro. Unu el ili tenis boteleton, la alia kuleron, kiun tiu mano ŝovis inter miajn lipojn. Stranga likvoro malsekigis miajn langon kaj gorĝon. Varma sento trakuris miajn vejnojn kaj mi rekonsciiĝis. La manoj estis ankoraŭ tie kaj mi vidis, ke ili apartenas al fremda viro, kiu staris antaŭ mi. Fikse mi lin rigardis kaj refoje mi diris: —Jafet!

—Jafet?— li demandis.

—Jes—, mi respondis, —Jafet.

La ĉirkaŭaĵo estis nun hela kiel la tago, kaj mi sentis min multe pli bona, kvankam ankoraŭ tre malforta. La fremdulo ekparolis, sed ĉiuj liaj vortoj estis al mi tiel fremdaj, ke mi komprenis ne unu.

—Jafet!— mi diris.

La viro parolis ankoraŭ kelkajn vortojn, sed vidante, ke mi ne lin komprenis, li iris for.

Mi rigardis ĉirkaŭe kaj vidis, ke mi kuŝas sur blanka lito en malgranda ĉambreto, kie ĉio aspektis mirinde bela. Mi vidis multajn objektojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis, kaj mi miregis. —Kie mi estas?— mi demandis al mi.

En tiu momento la fremdulo revenis kaj lin akompanis alia viro. Tiu lasta iris al mia liteto kaj eksidis sur seĝo, kiun mi ankoraŭ ne estis rimarkinta. Tiam li diris kelkajn vortojn, sed mi komprenis nur unu, nome "Jafet".

—Jes—, mi diris per malforta voĉo, —kie estas Jafet?

Li skuis la kapon, tiris mian manon el sub la blanka litkovrilo kaj palpis mian pulson; tiam li parolis al la alia viro, kiu estis foririnta, sed tuj poste revenis kun taso. La sidanta sinjoro prenis la tason kaj portis ĝin al mia buŝo. Mi trinkis ĝis neniu guto postrestis kaj sentis min pli forta, sed sidiĝi mi ne povis. Mi sekve restis kuŝanta kaj la viroj rigardis min atente. La sidanto tuŝis miajn vangojn, kaj mi sentis, ke lia mano estas malvarma. Li forprenis de mia frunto blankan tukon, kiun mi ne estis rimarkinta tie, kaj prenante kombilon, li kombaranĝis miajn harojn, dum li ridetis afable al mi.

—Jafet!— mi diris refoje, kaj li balancis la kapon. Mi timis ke la hundo estis mortinta.

En tiu momento venis aliaj viroj, kiuj rigardis min scivole; neniam mi vidis tiom da personoj kune. Ili komencis paroli inter si, sed mi komprenis nenion. Tiam la sidanta viro, kiu ŝajnis al mi eminenta sinjoro, pripensis momenton kaj demandis min denove. Ŝajnis al mi, ke lia voĉo subite ŝanĝiĝis, kvazaŭ alia persono parolus. Mi tre miris pri tio, sed silentis, ĉar mi ne lin komprenis. Tiam lia voĉo por la dua fojo ŝanĝiĝis, kaj feliĉe mi komprenis du vortojn el ĉio, kion li diris, nome la vortojn ŝtad kaj namen, kaj mi respondis en mia Insula lingvo:

—Diĥt bi ŝtad—, kio signifas: "Tuj apud la urbo." Li daŭrigis demandadi min kaj mi komprenis la vortojn Fater kaj leeft, kion mi tradukis al mi per patro kaj vivas.

—Op 't ajlnd—, mi respondis, volante komprenigi, ke li vivas sur la Insulo.

—Ajlnd?— li demandis plue; —Ingliŝ ajlnd?

Mi kredis, ke li demandis, ĉu mia patro vivas sur angla insulo, sed ne sciante, al kiu lando la Insulo apartenas, mi respondis:

—'k Loof van najt—, kio signifas: —Mi kredas ke ne.

Denove li pripensis, tiam li demandis:

—Hu is Jafet?

Mi tradukis la demandon per "kiel estas Jafet?" kaj mi diris:

—'k Wajt najt, vast vel dom, van haj vol mi bit'n.[1: Mi ne scias, verŝajne ĝi estis rabia, ĉar ĝi volis min mordi.] Tiuj vortoj, kiuj sendube sonis strange en la orelojn de la eminenta sinjoro, estis al li nekompreneblaj, sed li persistis ankoraŭ momenton por ekscii, kiu mi estas kaj de kie mi venis, kaj li demandis:

—Hajst du Jafet?

Mi komprenis, ke li demandis, ĉu mi nomiĝas Jafet kaj tuj mi respondis:

—Ikke? ... nej!— kio signifas: —Ĉu mi? ... ne!

—Spriĥst du daniŝ? ... taler du dansk?— li subite demandis.

—Papegoj prot deens—, mi respondis, kaj imitante nian papagon mi diris plue: —Go til fanen![2: Iru diablon!]

Surprizite la sinjoro rigardis min kaj ekridis, tiam li palpesploris refoje mian pulson por senti, ĉu mi havas febron, kaj tradukante miajn lastajn vortojn al la ĉeestantoj, ĉiuj plengorĝe ridegis, pri kio mi tre miris. Tiam li faris ankoraŭ kelkajn demandojn, kiujn mi ne komprenis; li skuis la kapon kaj karesinte miajn vangojn, li ekstaris kaj iris for. La aliaj lin sekvis, kaj mi restis sola.

Super mia kapo mi aŭdis de tempo al tempo strangan bruon, kaj mi estis scivola, kio ĝi estas kaj pensis pri tio, kiam refoje paŝoj sonis sur ŝtuparo, per kiu oni povis en- kaj eliri mian ĉambreton. Mi direktis la rigardon al la pordeto, kiu ĉiufoje estis malfermita, kiam iu eniris, ĉar ĝi estis tuj malsupre ĉe la ŝtuparo. Mi ekvidis eniri tre strangan viron. Li havis tre malgrandan, preskaŭ rondan trunkon, sed longegajn brakojn kaj krurojn. Lia kapo preskaŭ tute malaperis inter liaj altaj ŝultroj. Li portis blankajn vestojn kaj blanka ĉapo kovris lian kapon. Sur unu el liaj brakoj pendis blanka tuko kaj en la manoj li havis grandan pleton el nikelo, sur kiu staris teleretoj kun manĝaĵoj.

En la "Mil kaj unu noktoj" staris homvestita simio, kaj ŝajnis al mi, ke tia simio subite eniris.

Li ridetis (mi ekkredis, ke ĉiuj homoj, kun escepto de miaj gepatroj preskaŭ ĉiam ridetas al mi) kaj alproksimiĝis al mi, metis la pleton sur la liton kaj signodonis, ke mi eksidu. Mi faris tion kun lia helpo; li ŝovis la kapkusenon kontraŭ mia dorso, por ke mi pli oportune sidu, kaj pendigante la blankan tukon sur mia kolo antaŭ mia brusto, li montris la manĝaĵojn. Mi rigardis la teleretojn kaj tiam la viron, ne sciante, kion mi devus manĝi, ĉar tiajn manĝaĵojn mi neniam vidis. Li verŝajne komprenis tion kaj manĝigis min. Unue li prezentis al mi ion blankan, kio aspektis kiel amelo. Mi trovis ĝin delikata. Laŭ la sama maniero li manĝigis al mi kelkajn fruktojn. Lia brusto elstaris tiom multe, ke ĝi kelkfoje tuŝis mian kapon. Ĉiufoje kiam li sin klinis, mi rimarkis, ke lia dorso ankaŭ elstaras. Poste mi eksciis, ke li estas kuiristo kaj ĝibulo. Li kun pacienco staris ĉe mia lito, ĝis kiam mi estis manĝinta sufiĉe, tiam li forprenis la tukon de mia kolo, aranĝis por mi la kapkusenon kaj mi ekkuŝis. Tiam li foriris kun manĝilaro. Ĉe la pordo li turnis sin, ridetis, kapsalutis kaj malaperis fermante post si la pordeton.

Mi estis laea kaj pensante pri la stranga persono, kiu ĵus min forlasis, mi fermis la okulojn kaj ekdormis. Mi dormis longe, kaj vekiĝanta mi sentis min tre bona. La kapdoloro ne suferigis min plu, kaj mi povis bone pensi, kaj mi pensadis. Mi sentis, ke mi estis estinta malsana pro malsato kaj soifo. Post la manĝaĵo, kiun la kuiristo estis portinta al mi, miaj fortoj estis revenintaj. Miajn vestojn mi ne vidis, alie mi estus leviĝinta, sed pro ilia malesto mi estis devigata restadi sur mia lito. Mi eksidis tamen kaj ekzamenis mian ĉambreton. Ĝi estis tre malgranda kaj brune pentrita. Flanke de mi en la ligna muro (ĉar mi kredis, ke ĝi estas nomata tiel) estis fenestreto tute ronda kun flava travidebla kurteneto. Ŝajnis al mi, ke ĉe la ekstera flanko de tiu fenestreto, sed iom pli malsupre, staras iu, kiu de tempo al tempo ĵetis ŝaŭmantan akvon por purigi la vitron. Tra tiu vitro mi vidis nur la bluan ĉielon. La plankon kovris tapiŝo kaj sur ĝi staris ĉe la muroj du benkoj; tableto pendis de la plafono. Mi tre miris pri tiu tableto, ĉar pendanta tablo estis por mi io tute nova kaj eksterordinara.

Mi estis iom malsata post la longa dormado kaj deziris, ke oni alportu iom da manĝaĵo, kaj mi atendis pacience, ĝis kiam iu ĝin alportus. Dum tiu tempo mi faris al mi multajn demandojn: "Kiel mi venis en ĉi tiun ĉambreton? — Kie mi estis? —Kiel longe mi restus tie ĉi? — Ĉu neniu el la ĉi tieaj homoj povus kompreni min? — Kien mi irus? — Ĉu la homoj en Hamburgo ankaŭ min ne komprenis? — Ĉu mi povus lerni la lingvon, kiun parolis miaj novaj kunuloj... kaj cetere, kaj cetere, ĝis la pordeto malfermiĝis kaj eniris la sama stranga persono kun la pleto, sur kiu same kiel hieraŭ staris manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Vidante min, la kuiristo tuj rimarkis, ke li estas bonvena. Mi manĝis kaj trinkis sen lia helpo kaj kiam mi satiĝis, mi diris, ke mi dezirus ellitiĝi. Li altigis la altajn ŝultrojn tiel ke la kapo ankoraŭ pli multe profundiĝis inter ili, kaj suprentiris la brovojn; lia vizaĝo kaj liaj movoj diris al mi sufiĉe klare, ke li ne min komprenis. Mi ŝovis la litkovrilojn flanken, kaj pendigante la krurojn de la lito, mi montris per signoj, ke mi deziras almeti mian pantalonon. Li komprenis, sed lia vizaĝo, kiu ŝajnis esti kapabla esprimi preskaŭ ĉiujn liajn pensojn, diris: "Mi ne scias, ĉu estas permesate..., mi ne povas permesi, sed eble alia persono permesos, kaj li fingre montris supren kaj komprenigis al mi, ke li demandos al iu tie supre, ĉu mi povus leviĝi. Mi dankis lin. Li iris for kaj post momento la eminenta sinjoro eniris. Li amike frapetadis mian ŝultron, parolis malmulte kaj palpis mian pulson. Li ŝajnis esti kontenta pri la stato de mia saneco, ĉar malferminte tre malgrandan pordeton flanke de mia lito, li elprenis miajn vestojn kaj mi povis leviĝi kaj vesti min. Tuj poste mi forlasis mian ĉambreton, supreniris la ŝtupetaron kaj mi trovis min sur la ferdeko de granda velŝipo. De sur mia Insulo mi estis vidinta milojn da ŝipoj, sed ĉiam de tre malproksime; por la unua fojo mi povus rigardi ŝipon en ĉiuj detaloj kaj ĉar la eminenta sinjoro permesis al mi tion, mi ekzamenis ĉi tiun ŝipon tre atente. Venante sur la postan parton, mi tute neatendite vidis mian boaton. Ĝi kuŝis sur unu flanko, la masto estis elprenita kaj kuŝis post ĝi sur la kunvolvita velo. Mi tuj rigardis la fundon kaj trovis la keston, sub kiu mi estis malliberiginta mian hundon. Jafet tamen estis for. Mi montris per la fingro la keston al unu el la ŝipanoj kaj ŝajnis, ke miaj demandantaj okuloj komprenigis al li, kion mi deziris ekscii. Li siavice montris la maron, faris malĝojan mienon kaj diris vorton, kiun mi ne komprenis. Mi tamen ne dubis plu pri la sorto de Jafet; la besto ne estis sur la ŝipo, nek sub la kesto, sekve ĝi mortis kaj ripozis sur la fundo de la maro. Mi tre malĝojis, sed kuiris miajn pizojn kaj rezignaciis, ĉar nenio estis farebla por rehavigi al mi la hundon.

En ĉambreto, el kiu eliris multa vaporo, mi retrovis la kuiriston. Li ridetis, mansalutis kaj vokis min al si. Mi eniris lian ĉambreton (la kuirejon de la ŝipo) kaj post kiam li montris benketon, por ke mi povu sidiĝi, mi rigardis, kiel li pretigis la manĝaĵojn kaj purigis telerojn, forkojn kaj kulerojn. Mi komprenigis, ke mi dezirus helpi al li kaj li konsentis. Mi estis feliĉa, ke mi povis estis utila sur la ŝipo, kaj de tiu tempo mi estis la helpanto de la kuiristo, kun kiu mi baldaŭ amikiĝis kaj kiu instruis al mi pri multaj nomoj de objektoj en la kuirejo kaj sur la ŝipo, sed interparoladi ni povis nur malbone. La maristoj kaj eĉ la kapitano kaj la eminenta sinjoro, kiu estis la kuracisto, estis ĉiam tre afablaj al mi kaj la tuta ŝipanaro nomis min Jafet, kredante, ke tio estas mia nomo. Komence mi miris pri tio, sed poste mi eksciis, ke la doktoro el miaj vortoj estis kompreninta, ke mia nomo estas Jafet. Mi kontentiĝis pri ĝi kaj ĉar mi ĝis nun tute ne havis nomon, krom "knabo", mi decidis gardadi ĝin.

Nia ŝipo estis trimasta skuno. De kie ĝi venis kaj kien ĝi estis velveturanta, mi komence ne povis ekscii, ĉar demandante tion, mi ricevis respondojn, kiujn mi ne bone komprenis. Post kelkaj tagoj la kuiristo komprenigis al mi, ke ĝi venis de Londono kaj estis velveturanta al Patersburgo.[1 La leganto ne miksu "Patersburgo" kun "Petersburgo".]

Ĉu Patersburgo estis urbo, lando aŭ io alia? Li ne povis respondi al tiuj demandoj, ĉar li ne min komprenis.

Iutage li prezentis al mi grandan arĝentan moneron, kiun mi rigardis kun surprizo, ĉar ĝi estis al mi tute fremda. Kiam mi volis redoni la moneron, li diris, ke tiu mono estas la mia. Tiam mi eltiris mian saketon kaj montris mian nikelan monon.

Dum nia vojaĝo la vetero estis ĉiam bela kaj la tagoj pasis rapide, ĉar mi laboris kun plezuro. Ankoraŭ trifoje la kuiristo donacis al mi grandan moneron, kaj ĉiufoje mi metis ĝin en mian saketon.

Kiom da tagoj mi pasigis sur la ŝipo, mi ne scias, ĉar mi ne kalkulis ilin. La estonto tute ne igis min maltrankvila, ĉar ĉio marŝadis bone. Mi ne pensis pri tio, ĉu mi restus sur la ŝipo aŭ ĉu mi forlasus ĝin, post kiam ni alvenus en urbo; tio ja dependus de cirkonstancoj, kaj kun konfido[**] mi iris renkonte al la vivo, kiun por mi rezervis la sorto. Mi jam ne dormadis en tiu sama ĉambreto, kie mi pasigis la unuan tagon, sed en lito tuj post la kuirejo. En tiu dormejo estis du litoj, unu sub la alia. La kuiristo dormadis sub mi, sed feliĉe li ne ronkadis.

Post longa vojaĝo nia ŝipo alvenis en haveno de granda urbo kaj mi komprenis tiam, ke tiu urbo estas Patersburgo, ĉar ofte mi aŭdis elparoli tiun nomon.

La haveno estis plena je ŝipoj ĉiuspecaj. Mi vidis skunojn, fregatojn, vaporŝipojn. Ĉie malgrandaj boatoj kun maristoj sin movadis inter ili por remi urbon aŭ por returni sin al la ŝipoj.

Nia skuno kuŝis proksimume tricent paŝojn distance de la kajo, kaj klare mi povis vidi la vicojn de domoj sin etendantaj dekstren kaj maldekstren. Sidante sur kesto mi rigardadis ĉion kun scivoleco; estis ja la unua fojo, ke mi vidis urbon kaj mi jam deziris eniri ĝin. Mi pripensadis tion kaj ekpensis, kion faras ĉiuj tie loĝantaj homoj, ĉar ĉiuj ne povus esti maristoj, ŝufaristoj aŭ bakistoj; pri aliaj metioj mi aŭdis nur malmulte. Jam tutan horon mi kun atento rigardis ĉion tie sur la stratoj kaj en la haveno, kiam iu frapis min sur la ŝultron. La kuiristo staris apud mi, sed ĉe la unua ekrigardo mi ne lin rekonis. Li portis nigran vestaĵaron kaj ĉapelon kaj en la mano li havis bastonon. Samtempe mi ekvidis, ke du aliaj maristoj malsupreniris ŝnurŝtuparon, kiu pendis sur la flanko de la ŝipo kaj kiu kondukis al boato tuj apud nia ŝipo. La maristoj estis remontaj al la kajo por viziti la urbon. Mi montris la boaton. La kuiristo komprenis, ke mi deziris iri kun la maristoj kaj puŝante min al la ŝtupareto, li helpis min malsupreniri. Li sekvis min kaj jen ni kvarope sidis en la boato. Mi ĝojis, ĉar fine mi vizitos urbon. Jam dufoje mezvoje al Patersburgo mi vidis en malproksimeco du urbojn; mi memoras, ke la kuiristo nomis ilin Kopenhago kaj Malmö, sed ni ĵetis tie la ankron por ekhalti, tiel ke neniu el la maristoj povus remi al ili.

Kiam mi antaŭe pripensadis pri urboj, mi ĉiam imagis, ke ili konsistas el mirinde belaj stratoj, tiel puraj kiel la plej pura planko kaj ke la domoj estas bele pentritaj kaj aspektas kiel mi vidis ilin sur la bildoj de "Mil kaj unu noktoj". Jam post la unua paŝo sur la kajo mi tamen ekvidis, ke mi eraris. La stratoj de Patersburgo estis plenaj je polvo kaj malpuraĵo kaj la domoj estis malnovaj; anstataŭ bele pentritaj, ili tute ne estis pentritaj, sed ŝajnis al mi nuraj amasoj da ruĝaj ŝtonoj.

Ni iris kune tra labirinto de mallarĝaj stratoj kaj post duona horo la du maristoj iris sian propran vojon kaj lasis la kuiriston kaj min solaj. Ni do iris duope plue. Mi vidis objektojn, kiuj estis al mi tute fremdaj kaj bestojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis. Tre mi miris pri bicikloj, ĉevaloj kaj precipe pri veturiloj, kiuj veturis antaŭen sen ĉevalo, sed mia miro atingis la plej altan gradon, kiam mi vidis hundojn. Ŝajnis al mi, ke ili estas pentritaj, ĉar ilia koloro estis tre malsimila al tiu de Jafet. Mi tamen ne povis informiĝi, ĉar la kuiristo ja ne komprenis min. Silentante mi tial iris ĉe lia flanko. Vestite kiel kuiristo, li estis malbela viro, sed en siaj nigraj vestoj li estis ankoraŭ multe pli malbela. Liaj maldikaj kruroj faris tre longajn paŝojn kaj ĉe ĉiu dua paŝo li levis sian bastonon kaj remetis ĝin sur la straton, post kio li faris du aliajn paŝojn. Mi miris, kial li faris tion. Intertempe ni daŭrigis nian vojon kaj mi demandis al mi, kien ni iras. Sur la stratoj iris multaj homoj, kiuj ne atentis sin reciproke. Kelkaj buboj kriis al ni, post kiam ili pasis nin, kaj la kuiristo montris kolerantan vizaĝon, sed li diris nenion kaj daŭrigis kun la promenadon. Ni trairis jam multajn stratojn kaj mi miris, ke unu urbo povas enhavi tiom da domoj kaj tiom da homoj kaj vole nevole mi pensis pri Johano kaj Hamburgo. Mi tamen ne estis en Hamburgo, sed en Patersburgo; mi ne promenis kun Johano, sed kun malbelforma kuiristo, kiun mokis la buboj kaj kiu tamen estis bona viro. Li estis doninta al mi tri grandajn monerojn kaj estis montrinta per tio, ke li tute ne estas avarulo.

Fine ni venis en larĝan straton kun altaj domoj, kiuj aspektis pli puraj. Mia akompananto eniris en unu el ili, kies pordo staris nefermita. Mi sekvis lin kaj ni estis en speco de butiko, kie multaj objektoj, kiel ekzemple tabakujoj, cigaringoj, tabako, cigaroj kaj cetere estis aĉeteblaj. La kuiristo aĉetis novan pipon kaj tabakon kaj demandis al mi, ĉu mi deziras pipon, sed mi malakceptis, ĉar mi ne povis fumi. Sur la Insulo fumis nur mia patro. Spite mia malakcepto li aĉetis por mi maldikan bastonon. Paginte li forlasis la butikon kaj mi refoje sekvis lin. Mi ekprenis mian bastonon kaj volis imiti per ĝi la movadojn, kiujn per la sia faris la kuiristo, sed ho ve! Jam post malmultaj paŝoj ĝi glitis inter la ŝtonojn de la strato; mi ne rimarkis tion kaj kiam mi faris paŝon antaŭen, la bela donaco de la kuiristo subite rompiĝis. Peco restis inter la ŝtonoj kaj la pli longan pecon mi tenis en la mano. Mia akompananto laŭte ridis. Mi ridis ankaŭ, kvankam mi bedaŭris, sed kuiris miajn pizojn. Mi eltiris mian tranĉilon kaj fortranĉante la splitojn, mi promenadis plue kun mia plimallongigita bastono. La kuiristo komprenigis al mi, ke li volas aĉeti alian, sed mi ne akceptis, ĉar la mia estis sufiĉe longa. Kelkfoje ni ekhaltis antaŭ belaj butikoj, sed plej multe mi admiris dikan altan turon en la mezo de kvadrata placo. Estis la unua fojo, ke mi vidis la malsupran parton de turo. Mi tamen ankaŭ esplorrigardis la supran parton por vidi la sonorilon, kiu ja ĉiam sonoradas, kiam homoj iras preĝejon, sed mi ĝin ne vidis. En tiu momento mi ekaŭdis post mi laŭtan bruadon kaj turnante min, mi ekvidis aron da rajdantoj sur ĉevaloj. Mi ekhaltis por rigardi ilin pli bone. Ĉiu rajdanto havis longan lancon en la mano kaj portis altan ĉapelon faritan, kiel mi supozis, el pentrita kaprina felo. Daŭris longan tempon[**] antaŭ ol la lasta preteriris kaj ni refoje ekpromenis.

—Kozakoj!— diris la kuiristo.

Mi do vidis aron da kozakoj. Kvankam mi promenis jam pli ol unu horon, la stratoj ne finiĝis, sed ŝajnis al mi, ke ni fine alvenis al nia celo, ĉar la kuiristo refoje eniris domon. La pordo, tra kiu ni eniris, estis alta kaj ĉe la vestiblo mi vidis virinon, al kiu la kuiristo parolis kelkan tempon. Ŝi fingre montris antaŭ sin kaj ni sekvis la direkton, kiun ŝi estis montrinta. Ni laŭiris longan koridoron, ĉe kies du flankoj estis multaj pordoj. Flanke de ĉiu staris pentrita litero aŭ ciferoj. Fine la kuiristo trovis la numeron, kiun li serĉis. Li malfermis la pordon kaj eniris. Ni troviĝis en ĉambreto, kie maljuna virino sidis laboranta ĉe tablo. Apenaŭ ŝi vidis nin, ŝi salte leviĝis kaj falis sur la kolon de la kuiristo, kiu ŝin kisis. Post tiu kora saluto ni sidiĝis kaj la virino, kiu estis tre ĝoja, komencis paroli kun la kuiristo, kiu laŭ mia opinio estis ŝia filo. Ili multe parolis pri mi kaj la virino regalis min per kuketoj, buterpanetoj kaj kafo kun sukero. Kvankam mi ne malsatis, mi manĝis por fari al ŝi plezuron. Ŝi karesis miajn harojn, ridetis kaj estis tre feliĉa, ĉar ŝia filo revenis. Ni restis longan tempon, post kiu la kuiristo ekstaris por foriri kun mi. Antaŭ ol foriri el la ĉambreto, li donis al sia patrino multan monon, kiun ŝi metis en ŝrankon. La maljunulino akompanis nin ĝis la alta pordo kaj mansalutis nin ankoraŭ multajn fojojn; poste ni refoje estis sur la strato. Fine ŝia salutanta mano malaperis kaj ni daŭrigis nian vojon tra la labirinto de stratoj. Ĉu ni iris returnen al la haveno aŭ ĉu ni iris laŭ aliaj stratoj pli malproksimen en la urbo, mi ne sciis, ĉar preskaŭ ĉiuj stratoj similis unuj la aliajn, sed momenton poste mi kredis esti en strato, ke ni estis antaŭe. Mi aŭdis zumadon de voĉoj en unu el la domoj kaj en tiun eniris la kuiristo. Mi sekvis lin kaj ni estis en salono, kie staris longaj benkoj kun tabloj. Multaj homoj sidis tie kaj tie ĉi kaj laŭte interbabilis, ridis kaj trinkis flavan aŭ blankan likvoron. Post longa bufedo staris dika viro, kiu plenigis glasojn, dum alia viro disportis ilin al la sidantoj. Mi estis en marista trinkejo.

—Ivan! ... Ivan! ...— subite kriis voĉo.

—Ivan! ... Ivan! ...— kriis aliaj kaj Ivan, kiu estis mia akompananto, levis ambaŭ manojn, kunfrapadis ilin kelkajn fojojn kaj laŭte ridis; tiam li aliris al kelkaj homoj, sidantaj kune ĉe la sama tablo, kaj donis al ili la manon. Ili salutis sin reciproke, post kio unu el ili fingre montris min, demandante ion, kio plengorĝe ridigis la aliajn. Ivan ridis ankaŭ, sidiĝis kaj ekrakontis, ĉiufoje rigardante min, kaj ĉar la aliaj ankaŭ rigardis min kun videbla surprizo, mi konjektis, ke la kuiristo rakontis, kiel liaj samŝipanoj trovis min sur la maro kaj ke neniu scias ankoraŭ, kiu me estas kaj de kie mi venis. Ĉiuj aŭskultis kun intereso kaj kiam mia amiko Ivan eksilentis, unu el la aliaj direktis kelkajn vortojn al la maristoj, kaj ĉiuj laŭte aplaŭdis. Intertempe la disportanta viro de la trinkejo estis metinta antaŭ Ivan glason da akvokolora likvoro, kiun li malplenigis tuj; post tio la disportisto alportis du glasojn, unu por Ivan kaj unu por mi. Mi gustumis la likvoron, sed kun abomeno elkraĉis ĝin, ĉar ĝi tiel brulis mian buŝon, ke larmoj eniris en miajn okulojn. La maristoj tre sin amuzis. Ŝajnis tamen, ke Ivan tre amis tiun trinkaĵon, ĉar li trinkis multajn glasetojn da ĝi kaj fariĝis tre gaja. La maristo, kiun oni tiel brue estis aplaŭdinta, nun ekstaris kaj ĉiuj rigardis lin. Mi estis tre scivola pri tio, kion li faros. Li flanken ŝovis kelkajn benkojn, tiel ke malplena loko formiĝis sur la planko. Tiam li eksidis sur unu kalkano kaj ĵetante antaŭen la alian kruron, li komencis danci laŭ stranga maniero. Jen li saltis antaŭen, jen malantaŭen, dum liaj kalkanoj laŭvice kaj laŭtakte tuŝis la plankon. Jen li subite ekstaris, turnis sin ĉirkaŭ si mem kaj dancis refoje antaŭen kaj malantaŭen, maldekstren kaj dekstren, de tempo al tempo kunfrapante la manplatojn post si kaj antaŭ si; tiel li dancis kelkan tempon dum ĉiuj maristoj en la salono atente lin rigardadis. Fine li haltis kaj eksidis, laŭte aplaŭdate de ĉiuj rigardantoj. Li fariĝis ruĝa pro forteca streĉado kaj eltrinkis la enhavon de granda glaso plena je bruna likvoro. Tiam li demetis la ĉapon kaj iris preter la viroj, kiuj ankoraŭ staris ĉirkaŭ la loko, kie li estis dancinta. Al ĉiu li etendis la ĉapon kaj ĉiu enĵetis moneron el arĝento. Mi tre miris pri tio, sed miris ankoraŭ pli multe, kiam li iris al mi, deprenis mian ĉapon kaj enŝutis la tutan kolektitan monsumon. Mi rigardis la dancinton kun surprizo kaj ĉiuj laŭte ridis. Ivan per gestoj diris al mi, ke tiu mono estas mia kaj tirante la saketon el mia poŝo, li enŝutis en ĝin la monerojn, kiujn la dancinta maristo perlaboris por mi. Mi estis tre emociita, enpoŝigis la saketon, sed ne sciis kiel danki mian bonfarinton; mi do prezentis al li mian manon, kiun li forte premis. La maristoj estis tre soifaj kaj trinkis multe, sed neniu tiom kiom Ivan, kiu tre ŝatis tiun akvosimilan likvoron. Li eltrinkis almenaŭ ses aŭ sep glasetojn kaj post ĉiu glaseto li fariĝis pli gaja. Lia ĉapelo sidis malrekte sur liaj haroj kaj liaj okuloj fariĝis vitrece ruĝaj. Fine li ekkantis kaj eĉ penis danci, sed en tio li malsukcesis, ĉar jam post la dua paŝo li falis sur la plankon, laŭte aplaŭdate de ĉiuj maristoj. Li tamen tuj ekstaris, sed trovante, ke liaj kruroj estas tro malfortaj por danci, li sidiĝis, trinkis kaj kantis, kelkfoje frapetante miajn ŝultrojn. Mi miris pri lia konduto; mi ja ne sciis, ke li estas ebria, ĉar ebrian viron mi ankoraŭ neniam vidis.

La dancinta maristo post kelka tempo foriris kun multaj aliaj, nur malmultaj restis en la trinkejo. Mi ĝojis, kiam Ivan fine ankaŭ leviĝis, pagis kion li ŝuldis kaj foriris kun mi.

Post kiam Ivan trinkis la glasetojn da akvokolora likvoro, li ŝajnis tute alia viro. Antaŭ tiu tempo li marŝadis kiel kuraĝa soldato kaj manuzis la bastonon en lerta maniero, kvazaŭ li estus la plej eminenta sinjoro el la urbo, sed trinkinte tiun likvoron, li apenaŭ povis marŝi; li apogis sin sur la bastono, kaptis mian ŝultron por ne perdi la egalpezon, kaj liaj piedoj tiel mallaŭtakte sin movis jen antaŭen, jen flanken, ke mi ekmiris pri lia malforteco kaj timis, ke li subite ekmalsaniĝis. Mi tre lin kompatis kaj kiam mi rigardis en liajn vitrecajn okulojn, mia kompato fariĝis ankoraŭ pli granda. Li volis paroli, sed ekparolis lingvon ankoraŭ pli strangan ol ordinare. Li balbutis en teruriga maniero, sed parolis, kvazaŭ mi komprenus ĉion, kion li diris. —Ho, se mi nur estus ĉe la haveno!— mi pensis, sed la haveno estis laŭ mia opinio tre malproksima kaj la fortoj jam ekforlasis la kompatindulon. Kelkaj buboj mokis lin kaj Ivan ekhaltis, rigardis la mokantojn per siaj vitrecoj okuloj kaj minacis ilin per la bastono, pro kio ili tre sin amuzis. Lia brako tiel peze ripozis sur mia ŝultro, ke mi nur kun peno restis staranta. Mi volis iri plue, sed ĉar la buboj denove mokis lin kaj montris sian langon, la kuiristo tiel furioziĝis, ke li lasis min por bati la mokantojn, sed ho ve! li falis sur la genuoj[**], post kio la buboj mokridis. Mi tamen sukcesis starigi lin kaj ni jam estis daŭrigontaj nian vojiron, kiam aliaj buboj alkuris, kiuj siavice mokadis la ebrian kuiriston. Li jam ne klopodis bati ilin, ĉar li timis fali, sed balbutante kaj minacante la bubojn per la bastono, li iris plue. Tuj apude estis butiko kun granda vitro, post kiu estis elmetitaj komercaĵoj. Ĉiam balbutante kaj irante kvazaŭ li estus luvanta boato, li alpaŝis al tiu vitro kiu rigardis internen. Tie interne staris du junaj virinoj, kiuj ne povis ne ridi pri la strangaj gestoj kaj paŝoj de la maristo. Li per sia bastono ankaŭ minacis ilin kaj ili paŝis posten, sed tuj poste aperis sur la sama loko sinjoro. Li per ordona voĉo diris kelkajn vortojn, kiujn la kuiristo tuj respondis, svingante la bastonon. Mi tiel ektimis, ke mi lasis mian amikon. La buboj kriis pli kaj pli laŭte per mokantaj vortoj. Ivan sin turnis por denove minaci ilin. Intertempe aro da scivolaj homoj kaj virinoj amasiĝis antaŭ la butiko por vidi, kio okazas. Ĉiuj ridis kaj sin amuzis. Mi tute ne sciis, kion pensi pri Ivan. Li sendube ne estis danĝere malsana (mi pensis), ĉar la homoj ne kompatis lin.

Inter la rigardantoj staris du sabre armitaj viroj, kiujn mi kredis esti soldatoj. Ili nur ridetis, sed diris nenion. Laŭ mia opinio ili ne estis policanoj, ĉar alie ili ja forpelus la netaŭgajn knabojn. Ĝuste la saman tempon, kiam Ivan sin turnis, alvenis du knaboj, el kiuj unu portis sur la brako korbon kun ovoj. Ili partoprenis la ĝeneralan ĝojon. Ivan jen minacis la sinjoron en la butiko, jen la bubojn. La butikisto fine aperis sur la sojlo de la butiko kaj diris kelkajn vortojn al la armitaj viroj, kiuj tamen ŝajnigis sin surdaj, ĉar ili faris nenion por silentigi la bubojn, nek por forkonduki la minacantan mariston. Ĉi tiu fariĝis pli kaj pli furioza kaj svingadis la bastonon, kvazaŭ li estus tuj ĵetonta ĝin al la ridanta homamaso. Subite ovo flugis tra la aero, priskribis belan duoncirklon kaj trafis la kuiriston ĝuste sur la nazon, kie ĝi disrompiĝis. Laŭtegaj ridegoj kaj kriegoj eksplodis ĉiuloke. La trafito kriegis kiel sovaĝulo, faris paŝon antaŭen por sin ĵeti sur la bubojn, sed faletis kaj lasis fali la bastonon. Li turnis sin por serĉi, kie ĝi falis, sed perdis la egalpezon kaj falegis, kapo antaŭen, tra la granda vitro. Laŭta tintado de rompiĝintaj pecoj de la vitro trafis miajn orelojn. La buboj kuris for kaj jen mi vidis la kompatindan kuiriston. Liaj kruroj pendis el la fenestro kaj la cetera parto de lia korpo kuŝis sur la elmetitaj komercaĵoj. Li tiris la krurojn post sin kaj jen li sidis sur la elmetejo. Li estis vundita sur la manoj kaj la vizaĝo, kaj momenton poste lia vizaĝo estis sangkovrita. Li jam ne parolis, sed rigardis ĉirkaŭe kvazaŭ ne sciante kio okazis. Mi staris je kelka distanco, sed ne kuraĝis aliri al li, timante ke la butikisto farus al mi malbonon. La du armitaj viroj iris en la butikon kaj deŝiris Ivan de la elmetejo. Jen li staris kaj volis foriri, sed la butikisto retenis lin kaj laŭta disputo fariĝis inter li kaj la armitaj viroj. Fine tiuj ĉi kaptis la vunditan mariston ĉe la brakoj kaj triope, Ivan en la mezo, ili forlasis la butikon kaj sekvate de la buboj, kiuj estis revenintaj, trairis kelkajn stratojn, ĝis kiam ili alvenis al granda konstruaĵo, antaŭ kiu staris du soldatoj kun pafiloj. Granda pordo malfermiĝis, Ivan kun la armitaj viroj eniris kaj la pordo refermiĝis post ili. Mi volis ankaŭ eniri, sed unu el la soldatoj forpelis min. Estis al mi klare, ke la kuiristo sin trovis en malliberejo kaj jen mi staris en la granda Patersburgo kun sufiĉe da mono en mia poŝo, sed sen alia helpo. Mi ekploris, sed pensante al Johano, mi forviŝis la larmojn, ĉar li ĉiam kuiris miajn pizojn, mi volis fari tion saman. Mi decidis atendi kun pacienco, ĝi kiam la triopo revenus, sed kiel granda estis mia disreviĝo, kiam post momento revenis nur la armitaj viroj. Kial Ivan ne revenis ankaŭ? Ĉu li restus post tiu granda pordo? Volonte mi demandus pri tio al la du viroj aŭ al la gardisto, sed ili ja ne komprenus min. Antaŭsentante, ke pli longa atendado ĉe tiu pordo estus vana, mi pripensis kion fari kaj decidis reiri al la haveno por konduki unu el la ŝipanoj al la soldato, por ke ĉi tiu povu informiĝi, kial Ivan ne forlasis tiun grandan konstruaĵon. Mi do ekmarŝis, sed tuj ekhaltis; kien mi devus direkti la paŝojn? Tion mi ne sciis kaj informiĝi pri la vojo al la haveno mi ne povis, ĉar neniu komprenus min. Pli ol iam mi spertis, kiel maloportune al mi estis ne povoscii paroli la lingvon de la urbanoj, en kies mezo mi troviĝis. Mi estis kiel surdmutulo inter miloj da homoj. Kiu helpus al mi? Mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu okaze maristo preteriras, por ke mi povu lin sekvi; eble li ja irus al la ŝipo en la haveno kaj pere de li mi povus retrovi la mian. Mi atendis, ĝis preteriris persono, kiu laŭ la eksteraĵo ŝajnis al mi esti maristo, kaj mi sekvis lin je kelka distanco. Longan tempon mi denove iris tra multaj stratoj, kiuj estis pli belaj ol tiuj, kiujn mi ĝis nun vidis. La supozita maristo ne iris havenon, sed ekhaltis antaŭ domo, kies pordon li malfermis per ŝlosilo. Li malaperis post tiu pordo kaj kun li mia espero, baldaŭ retrovi mian skunon. Lian revenon mi ne atendis, sed iris plue tra tre belaj stratoj kaj laŭlonge de ĝardenoj. Pli ol centfoje mi ekaŭdis pri ĝardeno, sed nun mi vidis unu kun veraj arboj kaj eksidante sur pordo de unu el tiuj ĝardenoj, mi admiris la arbojn kaj la florojn. Sur multaj lokoj staris pentritaj benkoj, kie sinjoroj kaj sinjorinoj sidis. Vole nevole mi ekmemoris Johanon, kiu, kiel li skribis, post promenadoj ripozis sur tia benko en Hamburgo. La postajn tagojn mi eble ankaŭ ripozus sur benko. La postajn tagojn! ... Min subite ekfrapis la penso, ke jam alproksimiĝanta nokto antaŭiris la unuan postan tagon. Kie mi devus pasigi tiun unuan nokton? Johano dormadis sub ponto aŭ en sia subtegmentejo. Sed ponton mi ne vidis kaj subtegmentejon mi ne havis en ĉi tiu urbo. Nur monon mi havis, kaj eĉ plenan sakon, sed kiel mi devus lui ĉambreton (kvar- aŭ kvinetaĝan); kiel mi komprenigus, ke mi deziras lui unu? Jen refoje la barilo, la nesciado de la lingvo sin prezentis. Spite ĉio[**] mi tamen devis ie pasigi la unuan nokton, kaj mi ekserĉis. En tiuj ĝardenoj mi ja ne povus kuŝi, sekve mi iris plue, ĉiam plue por serĉi. Jam ekvesperiĝis, mi do devus rapidi kaj ne perdi tempon. Post longa marŝado mi rimarkis ĝardenon, kiu estis tute ĉirkaŭita de alta muro. Ĝardeno ĝi nepre estis, ĉar mi vidis la suprojn de arboj supre de la muro. Mi laŭiris la muron kaj trovis feran barpordon, kiu staris duone fermita. Mi rigardis internen. Granda ĝardeno kun multaj arboj ĉe ĉiuj flankoj sin etendis antaŭ miaj okuloj kaj en la malproksimeco apud la muro mi rimarkis malaltan dometon. Mi iris tra la barpordo kaj ekpromenis. Nenie mi vidis homojn. Ĉiuloke sur la herbo staris krucoj el marmoro aŭ el ligno kun oraj surskriboj, kaj malgrandaj malaltaj tegmentformaj montetoj ŝajnis dissemitaj ĉiuloke inter la krucoj. Mi iris plue tra vojetoj bele rastitaj kaj miris pri la multaj girlandoj, kiuj kuŝis sur kelkaj montetoj aŭ pendis sur krucoj. Plej multe frapis min la granda silento, kiu regis ĉie. Nur kelkaj birdoj kantetis sur la arboj, sed krom tio mi aŭdis nenion. Mi pensis, ke la posedanto de tia ĝardeno estus tre riĉa sinjoro, sed samtempe mi ekmiris, ke la bela multekosta ĝardeno estis tute forlasita. Promenante plue preter benketoj, mi atingis la dometon. Ĝi estis preskaŭ malplena. Pentraĵoj malestis same kiel fotografaĵoj aŭ spegulo. Nur ŝnuroj tre dikaj kaj kvar fosiloj kuŝis ĉe unu muro, kaj ĉe la kontraŭa muro staris sur la sabla planko du tre strangaj objektoj el nigre pentrita ligno. Ili similis malaltajn benketojn kaj estis forporteblaj per du elstarantaj lategoj, najlitaj ĉe la du plej longaj flankoj. Sur ĉiu benketo kuŝis nigra tuko.

En ĉi tiu dometo mi decidis dormi, sed ĉar estis ankoraŭ tro frue, mi eliris por promenadi, ĝis kiam mi fariĝus dormema. Mi sekve promenadis tra la mallarĝaj vojetoj preter krucoj kaj montetoj, sidiĝis de tempo al tempo sur benko por kviete rigardi la belan ĉirkaŭaĵon. Fine mi laciĝis kaj eksentis, ke la dormo ekatakas min, kaj mi reiris al mia dometo. Mi kuŝiĝis sur unu el la malaltaj benketoj, kovris min per la nigra tuko, fermis la okulojn kaj baldaŭ ekdormis.