Saltu al enhavo

Idoj de Orfeo/V/Ĉapitro Sepa

El Vikifontaro
(p. 533-540)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Sepa Ĉapitro==

Refoje sur la subtegmenteja ŝtuparo — Refoja matenmanĝado kun preĝado kaj cetere — Mi montras mian Insulon al miaj fratoj kaj al miaj amikoj—Sur la dunoj—"La Fantazio"—Johano parolas kaj agas laŭ stranga kaj mistera maniero—La leganto fine ekscias, kiu estas Johano kaj kio fariĝis el li.—La ĉeno el moneroj—Postskribo kaj fino de Idoj de Orfeo.

Estis ĉirkaŭe je la naŭa horo, kiam en la sekvanta mateno mi vekiĝis. Mi saltis el mia lito, vestis min kaj rigardis ĉirkaŭe. Ĉio sur la subtegmentejo estis kiel en mia juneco, kaj la ŝtuparo staris sur la sama loko, kvankam mia patrino eble utiligis ĝin neniam por esplori, ĉu "li" estas venanta. Mi supreniris al la tegmenta aperturo kaj rigardis eksteren, tute same kiel antaŭ dek du jaroj mi faris por la lasta fojo.

Nenio antaŭ mi nek post mi estis aliiĝinta. La pecoj da tero (nome la najbara insulo Borkum kaj la "Plataĵo") elstaris ankoraŭ ĉiam el la ondoj. Post mi la bruna "Digo", kiun mi la antaŭan tagon por la unua fojo estis vidinta tuj de proksime, sin etendis dekstren kaj maldekstren, ĝis kiam ĝi perdiĝis ambaŭflanke por mia rigardo. Marbirdoj ŝvebis ĉiuloke, sed mi nun ne diris: nur atentu, mi forprenos viajn ovojn, ĉar ovojn mi ja ne plu serĉus. La vidaĵo ravis min; la vento disblovis miajn harojn, kaj ĉio revokis al mia memoro la pasintajn jarojn.

Sed mi ne povis restadi sur la ŝtuparo por daŭre admiri la belan panoramon, kaj mi malsupreniris al la subtegmenteja planko. Sub mi en la stalo sonis bruo de paŝoj, kaj mi aŭdis la voĉon de Johano kaj de la aliaj vekiĝintaj gastoj de miaj gepatroj.

Neniam tiom da bruo kaj tiom da movado estis plenigintaj la domon.

Mi malsupreniris la duan ŝtuparon, trairis la stalon, kie la bestoj malestis (eble pro la bela vetero), kaj mi eniris la cambron.

La matenmanĝo staris sur la tablo, kaj mi eksidis inter la aliaj. Granda amaso da ovoj, biskvitoj, multa pano, lakto kaj butero atendis nin, kaj ni estis manĝontaj. Laŭkutime mia adoptinto kovris al si la vizaĝon per la ĉapo (liaj longaj mentonharoj refoje pendis inter la du brakoj) kaj li preĝis. Preĝinte, li surmetis la ĉapon, diris: "bonan apetiton!" kaj ni matenmanĝis. Johano (ĉiam ridetante) estis pli elokventa ol iam antaŭe kaj rakontis jen en la insula dialekto, jen en Esperanto pri multaj aferoj. Mia "patrino", kiu sin sentis ankoraŭ iom ĝenata inier ĉiuj tiuj gastoj, parolis malmulte kaj "li" diris tute nenion, ne pro malkontenteco, ne pro malbona humoro (lia humoro estis ĉiam la sama), sed ĉar tia estis lia karaktero; neniam, eĉ nun li ne parolis pli multe ol estis absolute necese.

Post la manĝado "li" refoje pregis, kaj Johano proponis, ke mi kaj li montru la Insulon al la vizitantoj. Mia patro komencis legi siajn gazetojn kaj mia patrino diris:—Nu bone!

Mi eliris kun Moseo, Stanislas kaj Kóvacs. Post kelkaj momentoj sekvis la aliaj, unua Maksimo Bjelski kun Ivan kaj lasta Johano kun la hundo, kiu jam fariĝis lia amiko.

Niaj gegastigantoj prefere restis hejme, ŝi por formeti la manĝilaron kaj li por legi siajn gazetojn.

La vetero estis belega. La brilanta suno staris alte sur la ĉielo, kaj kiam ni alvenis sur la dunoj, la kvieta maro sia etendis antaŭ niaj piedoj kiel arĝenta spegulo, ĉar ne unu sulketo sin movetis sur la supraĵo. La bela vidaĵo ravis nin, kaj ni eksidis momenton sur la sablo por rigardi kaj admiri ĝin. Post kelka tempo ni ekpromenis laŭlonge de la tuta marbordo, de unu duno al alia, fortimigante aretojn da marbirdoj. Laŭte blekante ili flugis ĉirkaŭ ni, eble timante, ke ni forprenus iliajn ovojn; sed kvankam mi montris kelkajn nestojn, ni ne elprenis la ovojn.

Ni venis al la suda flanko de la Insulo, kie kuŝis la ŝlimaĵo, trairis tra gi kaj refoje alvenis ĉe la dunoj.

Kvankam la laciĝo nin ekprenis (ĉar ni ne kutimis marŝi alten kaj malalten sur la mola sablo), ni suriris denove la unuan dunon kaj eksidis por ripozi.

Nur unu ŝipo, velŝipo kun du mastoj estis videbla sur la maro. Ĝi venis el la okcidento kaj sin direktis al la Insulo. Ĝi estis simila al blanka cigno kaj alproksimiĝis majeste sed malrapide, ĉar la vento estis malforta.

Ni rigardis la ŝipon momenton, kaj Johano ekstaris.

Per la mano li ŝirmis al si la okulojn kontraŭ la suno por pli oportune rigardi la ŝipon; tiam stranga, melankolia esprimo, kiun mi preskaŭ neniam vidis ĉe li, glitis sur lia vizaĝo. Ankoraŭ momenton li atente ekzamenis la velojn, tiam li diris kvazaŭ al si mem:

La Fantazio.

Mi ne komprenis la veran signifon de tiuj vortoj, ne povante imagi, ke la alproksimiĝanta velŝipo portas tiun nomon, ĉar nenies okulo, eĉ ne la lia povus distingi je tiu granda distanco, kiu nomo staras sur la antaŭkilo de la sipo.

—Ĉu vi rekonas ĉi tiun dunon?—mi demandis al Johano.

—Jes, ĉi tie mi alvenis al vi kiel nudulo... antaŭ dek-du jaroj—, li respondis.

Ni eksilentis momenton, rigardante la ŝipon; tiam li diris plue:

Estas tempo de veno, kaj estas ankaŭ tempo de foriro; tiel volas la sorto, kaj neniu povas ŝanĝi tion... Kelkfoje la momento de foriro estas malagrabla kaj malĝojiga, sed ni devas nin submeti.

Mi ne komprenis, kion liaj vortoj signifas; ili ŝajnis al mi strangaj; post momento li diris plue:

—Ĝi alproksimiĝas pli kaj pli—kaj li etendis la manon al la ŝipo; mi tamen ne vidis ĝin plu, ĉar maldensa nebulo ekĉirkaŭis nin subite. Ŝajnis tamen al mi, ke Johano ĝin vidas ankoraŭ, ĉar liaj rigardoj restis fiksitaj sur la sama loko.

Stranga timo, mi ne sciis pro kio, subite ekregis min. Mi rigardis Johanon; li staris kiel giganta statuo super mi. Liajn trajtojn mi ne povis plu distingi pro la plidensiĝanta nebulo. Apenaŭ mi povis distingi miajn krurojn, tuj poste mi distingis plu nenion. Kiam mi rigardis refoje supren al Johano, li estis malaperinta, kvankam tuj antaŭe li staris apud mi, eĉ tiel proksime, ke mi estus povinta tuŝi liajn krurojn. Mi pensis, ke li estis farinta kelkajn paŝojn malsupren en la direkto de la maro.

—Kien vi iras?—mi demandis, sed ne ricevis respondon; mi aŭdis nur brueton kvazaŭ de io falanta sur la sablon kelkajn paŝojn antaŭ mi. Du... tri... kvarfoje mi aŭdis tiun saman bruon, sed pro la densa nebulo mi nenion distingis.

Mi rampis antaŭen kaj trovis vestojn. Mi rigardis ilin atente... ili estis la vestoj de Johano. Mi ekmiris kaj ektimiĝis.

—Johano!!—mi ekkriis, sed ne ricevante respondon, mi vokis al mi la aliajn. Ni atendis, esperante ke li revenus aŭ respondus, sed vane. Fine la nebulo supreniĝis, ne iom post iom kiel ĝi estis veninta, sed subite, kaj jen antaŭ ni, je kelkaj paŝoj da distanco ni lin ekvidis. Ĝis la brusto li staris en la maro kvazaŭ por sin bani, sed li tute ne intencis bani sin. Serioze kaj gravmiene li rigardis nin; tiam li donis al ni signon per la mano, kvazaŭ por peti nian atenton, kaj ekparolis:

—Miaj amikoj, aŭskultu min dum kelkaj momentoj; mi havas ion por diri al vi ĉiuj. Sciu do, ke la tempo de mia foriro alvenas. Mi ne povas restadi tie ĉi pli longe. Fakte mi ja tute ne apartenas al la homaro, kaj tial mi ne havas la rajton vivi inter la homoj... Kiam mi alvenis sur ĉi tiun Insulon antaŭ dek-du jaroj, tiam mi venis por ordigi tion, kion la sorto estis malordiginta, ĉar ordinara homo ne povus tion fari. Mi vivis inter la homoj sub multaj strangaj cirkonstancoj. Mi estis jen riĉa, jen malriĉa, sed ĉiam feliĉa kaj kontenta, ĉiam agante laŭ cirkonstancoj. Mi estis keinero, maristo, flegisto de frenezuloj, purigisto de kamentuboj, aktoro, promenanta propagandilo, kaj eĉ resanigisto. Kiam mi estis riĉa, mi fordonis mian monon por helpi al malfeliĉuloj, kaj mi faris bonon al ĉiu, kiu ajn bezonis tion. Tia homo ne povas ekzisti en realo, kaj li ne ekzistas, ne ekzistis kaj neniam ekzistos; homoj estas nur homoj.

Kiam mi rakontis al la geadoptintoj de Jafet, ke mi naskiĝis en "la Urbo", tiam mi diris malveraĵon. Mi ne naskiĝis en urbo, nek en vilaĝo. Mi naskiĝis en Fantaziujo, kaj la Fantazio portis min ĉi tien, kaj per la Fantazio mi foriros........

Li etendis la brakon al la ŝipo, kiu nun estis tiel proksima, ke ĝia nomo estis klare legebla sur la antaŭkilo, kaj li diris plue:

—Jen tiu sama Fantazio; per ĝi mi nun foriras senrevene. Antaŭ ol forlasi vin, mi tamen volas doni al vi bonan konsilon.

...Uzu viajn talentojn, kaj se iam la sorto estos kontraŭa al viaj deziroj, ne fariĝu tiam fatalistoj, sed pensu pri la pilgrimanto, kiu kuiris siajn pizojn. Tiam ĉio fariĝos bona... Kaj nun... Adiaŭ!— — — —

Li eksilentis, adiaŭdiris lastfoje per la mano, turnis al ni la dorson kaj naĝis for. Ni okule sekvis lin, ĝis kiam li suprenrampis la ŝnuran ŝtuparon de la ŝipo; ni vidis lin salti trans la ŝirmferdekon, kie li malaperis por ĉiam.

Gracie la Fantazio glitis for tra la ondetoj de la maro kaj kvaronan horon poste ni ne vidis ĝin plu...

Ni staris kvazaŭ vekiĝintaj el sonĝo. Fine mi klinis min por kolekti la vestojn de la malaperinta amiko, sed ... ili estis for, lasantaj nur unu postsignon, ĉar sur la sablo mi trovis... lian ĉenon el miaj arĝentaj moneroj.

Postskribo

[redakti]

Ni iris returnen al la domo. Miaj geadoptintoj sidis kviete ĉe la tablo, ŝi trikante je ŝtrumpo, li legante gazeton kaj kraĉante ĉiuloken sian brunan kraĉaĵon, ruinigante la belajn figurojn el sablo, per kiuj ŝi estis ornaminta la plankon de la ĉambro.

Sur la tablo kuŝis letero, postlasita de Johano, kaj sendita de la Delegito el Belgrado. Ĝi estis adresita al Kóvacs en la "Sep Preĝejoj de Romo". Li malfermis la leteron kaj ekpaliĝis, sed ne pro ektimo, ĉar li legis:

"Mia kara Eduardo,

Dank' al Dio, ni ĉiuj (vi, la filoj kaj mi) vivas.—Dum dangera malsano atakinta min en la cirka veturilo, Mareau transportigis min al malsanulejo en Buda-Pest, kie mi restis kvin monatojn. Kiam mi estis resaniĝinta, la veturilo kun Mareau kaj Stanislas estis malaperinta kaj ĉiuj penoj retrovi ilin, restis senfruktaj. Mi reiris al miaj gepatroj. Ili pardonis al mi mian konduton, kaj mi restadis ĉe ili, pensante neniam revidi vin kaj niajn infanojn. Sed la sorto decidis, ke fine ni revidus unu la aliajn. Ĉi tiun matenon mi ekvojaĝos vagonare al Hago; mi scias, en kiu hotelo vi estos, atendu min tie.

Vin ĉiujn ĉirkaŭbrakas:
Via Amalia."

Mia patro (Kóvacs) enmanigis al mi la skribaĵon, kaj mi legis ĝin voĉe, tiam mi diris:

—Johano estis prava: Ĉio fariĝis bona.

La postan tagon ni forlasis la Insulon.

Ivan estis tre malĝoja kaj melankolia pro la perdo de sia amiko kaj faris multajn grimacojn por reteni siajn larmojn.

Kion fari sen li!?—li diris.—Mi ĉiam kredis lin neordinara homo, sed neniam mi atendis, ke li tiel subite malaperus... ho ve!—kaj mi respondis:

—Kuiru ilin, Ivan, kaj ĉio fariĝos bona. Vi estis la amiko de Johano, sekve ankaŭ la nia, kaj ni zorgos pri tio, ke vi povu reiri al via patrino en Patersburgo por restadi ĉe ŝi tiel longe, kiel vi deziras.

Kaj al Maksimo Bjelski mi diris:

—Vi restadu ĉe ni, kien ajn ni vojaĝos; ĉu vi konsentas? La vireto frotis al si la manojn kaj jese kapklinis; li estis tro nervema por paroli.


Nia boato, direktata de Ivan, glitis antaŭen. La kontraŭaĵoj de la sorto, kiujn ni spertis ĝis nun, estis forgesitaj, kaj dum en niajn orelojn sonis ankoraŭ la lastaj vortoj de Johano, ni iris renkonte al la antaŭ ni kuŝanta Estonto, plenaj je kuraĝo kaj plenaj je konfido kaj espero, kiel veraj:

Idoj de Orfeo.