Idoj de Orfeo/I/Ĉapitro Unua

El Vikifontaro
(p. 3-19)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Unua Ĉapitro.

Pripensoj sur ŝtuparo — Mia Insulo kaj ĝia sola domo — Miaj gepatroj — Robinsono Kruso — Miaj kvarpiedaj amikoj — Vilhelmo Tell — La desegna talento de mia patrino — Kiel mi pasigis miajn tagojn — La ofico de mia patro.

Mi staris sur la ŝtuparo, kiu atingis de la subtegmenta planko ĝis la kvadrata aperturo en la plata tegmento de mia domo. Mi apogis la bruston kontraŭ la ŝtupoj, kaj rigardis rekte antaŭ mi en la maron, sin etendanta tiel malproksimen, ke la malmultaj ŝipoj sur la horizonto similis malgrandajn makuletojn, kiuj iom post iom plietiĝis, ĝis fine ili tute malaperis. Mi miris kien iris tiuj ŝipoj. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ili falus en senfundan abismon sur por mi nevideblan lokon sub nia Insulo, ĉar post la horizonto mi ja vidis plu nenion. Mia patro iam multfoje al mi diris, ke tiuj ŝipoj iras al Anglujo, Svedujo, Norvegujo, Danujo, Rusujo, Germanujo, Islando aŭ Ameriko (mi lernis tiuj nomojn kiel vilaĝa lernanto lernas la nomojn de planedoj kaj astroj, tute ne formante al mi ian precizan[**] ideon pri ĉiuj tiuj landoj kaj cetere). Mi tamen neeble povis imagi, kiel en tiu abismo povas esti insuloj aŭ landoj.

Unu el la ŝipetoj trenis post si longan nigran strion, kiu kelkfoje serpentsimile moviĝis en la aero. Ĝi estis vaporboato. Ŝajnis al mi strange, ke tia boato povas piri[**] sen veloj. Mia patro unu fojon klopodis klarigi al mi, ke tiaj ŝipoj tute ne bezonas venton, sed nur bolantan akvon por sin movi antaŭen. Liaj klarigoj tamen malbone kontentigis min, ĉar la kaldrono sur nia forno ankaŭ ellasis strion de vaporo, sed spite tio[n**] la kaldrono, same kiel la forno, restis sur la sama loko.

Ĉiuj ŝipoj kaj ankaŭ la vaporboato malaperis, sed anstataŭe ekaperis aliaj. Estis al mi nesolvebla enigmo, kiel ili povis suprenveni el tiu abismo, ĉar laŭ mia opinio, ŝipoj povas veliri nur sur ebena akvo. Sed mia patro ĉiam diradis la veron, sekve tiuj ĵus aperintaj ŝipoj nepre devis veni de unu el la subinsulaj landoj.

Mi turnis min sur mia ŝtuparo kaj apogante la dorson kontraŭ la ŝtupoj, mi rigardis refoje antaŭ min. La vidaĵo sin nun prezentanta al mi, estis tute malsimila. Rekte kaj malrekte je tre granda distanco elstaris el la maro du nigraj pecoj da[**] tero. Sur la pli granda mi vidis nenion krom sablo. Tiu peco da lando estis nun videbla, sed kelkfoje, kiam la alfluo komenciĝis, ĝi tute malaperis sub la ondojn. Estis iam tempo, kiam mi pensis, ke tiu landpeco povis movi sin supren kaj malsupren laŭ sia plaĉo. Mia patro tamen antaŭ kelka tempo diris al mi, ke ĝi restadas ĉiam en la sama loko, sed ke la maro povas plialtiĝi, kaj ke en tiuj okazoj la akvo superversas tiun pecon da tero. Ĉe refluo la ondo refoje forfluas kaj videbligas "la plataĵon".

La pli malgranda terpeco, elstaranta el la alia flanko de nia Insulo, estis ĉiam videbla kaj sur ĝi, de la loko, kie mi staris, mi klare povis distingi maldikan altan konstruaĵon, kiun mia patro nomis "la lumturo". Krom tiu turo mi vidis nenion tie, ĉar la insulo estis ĉirkaŭita per dunoj tiel altaj, ke la maro neniam povis superverŝi ĝin. Sur tiu insulo (ĉar insulo ĝi estis) loĝis homoj, kiuj vespere devis ekbruligi la lanternon de la turo, por ke la maristoj pli bone povu trovi la vojon laŭ la marbordo. Sed, ĉar la distanco inter tiu insulo kaj mi estis tre granda, mi ne povis alveni tien, nek naĝante nek boate, ĉar la boato, kiun ni posedis, estis uzata nur de mia patro por viziti "la Vilaĝon" unufoje po[**] monato. Trans tiuj du aluditaj terpecoj sin etendis griza tre longa strio, kies finiĝon mi neniam povis vidi, ĉar ambaŭflanke ĝi perdiĝis aŭ kunfandiĝis kun la maro kaj la ĉielo. Super tiu senfina strio, kiun mia patro nomis "la digo", altiĝis sur tri lokoj malproksimaj unu de la alia, la supra parto de tri turoj. Kvankam mi en la vesperoj neniam vidis lumon el ili, mi opiniis, ke ili devas esti "lumturoj" por servi kiel signoj al maristoj. Mia patro diris tamen, ke tiuj konstruaĵoj utilas nur al vilaĝanoj por vidi kioma horo estas, kaj por pendigi en ili grandajn sonorilojn, kiuj ĉiam sonoradis, kiam homoj estis enterigataj aŭ kiam komenciĝis la diservoj. Ĉion tion mi komprenis nur malbone, sed la klarigoj kontentigis min.

Neniam mi vidis "vilaĝojn", ĉar, kvankam mi estis jam altkreska, forta knabo (eble dekjara, sed tion mi ne sciis), mia patro ne permesis al mi forlasi la Insulon por akompani lin al "la Vilaĝo", kiam li iris tien por aĉeti manĝaĵojn kaj aliajn necesaĵojn, kiujn ne liveris "la Insulo". Unu fojon mi petis akompani lin, sed ĉar li respondis per nur la unu vorto "neeble", mi jam neniam ripetis la peton. La rifuzo eĉ ne ĉagrenis min, ĉar estis multaj aliaj aferoj, kiujn mi ankaŭ vane deziris, ekzemple viziti la lunon, kiu vespere tiel mirinde povis lumi, aŭ la super mi starantajn stelojn, kiuj lumis ankoraŭ pli brile. Sed, ĉar viziti tiujn ĉielajn lokojn ankaŭ estis neeble, mi tuj rezignis, kiam mia patro certigis al mi, ke estas neeble viziti "la Vilaĝon".

La ĉielo sin etendis nun kiel hela kloŝo sur ĉio, kion mi povis vidi. Ĉio kuŝis tie trankvile kaj senmove en la bela maro kaj la solaj estaĵoj, rigardantaj kun mi tiun belan panoramon, estis la ĉiuloke ŝvebpendantaj mevoj. Mi pensis al la multaj ovoj, demetitaj de ili en la sablo, kiujn mi preskaŭ ĉiutage en ĉi tiu monato devis serĉkolekti. Ho, mi ne amis tiujn birdojn, ĉar ili multfoje bekatakis min, kiam mi forprenis iliajn ovojn. Ili estis la solaj por mi ekzistantaj malamikoj. Mi tamen ne staris nun sur la ŝtuparo kun mia kapo ekster la tegmento, por rigardi la mevojn, ĉar mi vidis ilin en ĉiuj horoj de la tago. Mi staris tie por vidi ĉu la patro jam revenas de "la Vilaĝo". Sed vane mi rigardadis sudorienten, kie lia boato laŭkutime ekaperis du tagojn post kiam li forlasis la Insulon. La boato ankoraŭ ne estis videbla, kiom ajn mi streĉis la okulojn, kaj tedate pro la longa observado, mi malrapide forlasis la aperturon kaj lasis min gliti laŭ la ŝtuparo. Mi ne fermis tiun aperturon, ĉar la vetero estis bela, kaj post duona horo mi sendube starus refoje tie supre sur la ŝtuparo por vidi, ĉu jam estas revenanta la boato. — La vento estas kontraŭa —, mi pensis, — mia patro devas luvadi, kaj tio prenas multan tempon.

Mi sidiĝis sur la plej malalta ŝtupo kaj ekpensis. Mi ekpensis pri la vilaĝoj kaj kiel ili aspektas.

Sur la Insulo, kie mi loĝis kun du aliaj homoj, staris nur unu domo, la nia, kaj en ĉiu vilaĝo, kiel mia patrino rakontis al mi, staras multaj, tre multaj domoj, en kiuj loĝas centoj da homoj. Ĉu ili ĉiuj aspektas kiel miaj gepatroj? Ĉu ĉiuj viroj similas mian patron? Li estis mallonga, dika viro, kun grizaj haroj, kiujn li ĉiam kombis laŭ la kranio ĝis la nuko, kie malfote ili estis horizontale tranĉataj, tiel ke la dika hartavolo kaj la nuda ruĝa nuko formis rektan angulon. Ĉar li ĉiam malsekigis matene la harojn per sapakvo, ili, sekiĝinte, fariĝis tiel rigidaj, ke la plej forta ventego ne povis movi eĉ unu hareton de tiu dika griza tavolo, kiun ĉiam kovris nigra ĉapo kun larĝa viziero el ledo. Li havis malgrandajn helbluajn okulojn, super kiuj sidis hartufoj tiel dikaj kiel lia dika fingro. Lia nazo estis ruĝa kaj maldika kaj sub ĝi montris sin larĝa buŝo, kiu nur malofte malfermiĝis kaj kiu ŝajnis esti tranĉita tie kvazaŭ per unu ekbato de tranĉilo. Tra la oreloj li portis orajn ringojn. Sub lia mentono kreskis longaj moviĝantaj haroj, kiujn mi ĉiam admiradis, ĉar mia kaprino ankaŭ posedis tiajn, per kio tiuj du kreitaĵoj multe similis unu al la alia, tiom pli, ĉar la kaprino ankaŭ estis griza. Mia patro posedis nur du vestarojn. Unu por porti, kiam li estis sur la Insulo, kaj unu, kiun li almetis, kiam li iris al la Vilaĝo. Sur la piedoj li havis botojn de la mateno ĝi la vespero. Mia patro estis silentema kvieta homo. Li neniam atentis min kaj neniam sin okupis pri mi kaj parolis nur al mi, kiam mi faris demandojn pri la maro, pri la vilaĝoj, kies turojn mi povis vidi, se la vetero estis klara, kaj pri ŝipoj. Rilate al la vilaĝoj mi sciis nenion precize, sed pri ŝipoj mi akiris grandan konon. Mi povis distingi ilin ĉiujn. Laŭ la mastoj kaj la veloj mi tuj povis diri, ĉu ŝipo estas briĝo, kutero, skuno, trimasta barko, brigskuno kaj cetere.

Mia patrino, nun kudranta ĉe la tablo en la ununura ĉambro de nia domo, estis laŭ karaktero kaj eksteraĵo tute malsimila al sia edzo. Ŝi estis longa maldika virino. Mi kredas, ke ŝiaj haroj jam griziĝis, sed, ĉar preskaŭ ĉiam ilin tute kovris blanka kufo, mi jam ne bone memoras ilian koloron. Ŝi havis la samajn bluajn okulojn kiajn posedis mia patro. La koloro de ŝi vizaĝo estis iom pala tute kontraŭa al tiu de mia patro, kiu havis ruĝe brunan vizaĝon. Ĉiam mia patrino portis la samajn vestojn. En la vespero ŝi de tempo al tempo legis al mi el tri libroj. La unua estis la rakontoj pri feinoj, en kiu sin trovis la rakontoj pri: La Blua Barbo, La Ruĝa Ĉapeto, La kato kun botoj, Cindrulino kaj La Malgranda Fingrulo. Tiujn rakontojn mi konis tute parkere. La dua libro estis eltiraĵo el "Mil kaj unu Noktoj", kiujn mi tre amis pro la mirindaj okazintaĵoj, kiujn ili enhavis. Multfoje mi sonĝis pri ĉiuj tiuj rakontoj, kiuj havigis al mi tre malĝustan ideon pri homoj, bestoj kaj pri la mondo. La tria libro, kiun mia patro estis donacinta al mi antaŭ kelkaj monatoj, estis la historio pri Robinsono Kruso. Sidante sur la ŝtupo, mi nun pensis pri la patro revenonta kun la boato, pri la Vilaĝo (kiun mi ankoraŭ neniam vizitis, ĉar tio estis neebla); pri la rakontoj el la libroj, kaj fine pri Robinson Kruso, en kapraj feloj iranta laŭ la bordo de sia insulo por rigardi, ĉu ŝipo alproksimiĝas al la insulo por kunpreni lin al Anglujo. Mi komparis mian situacion kun tiu de Robinsono. Li forkuris de la gepatra domo, kaj post multaj aventuroj fine alvenis al insulo izolita en la Granda Oceano, kie li vivis kun kaproj, katoj, hundo kaj papago. Mi ne forkuris de la gepatra domo, sed spite tion, mi loĝis sur samspeca insulo en akompano de du homoj, unu kaprino, unu kato, unu bovino kaj unu papago. Lia papago povis diri: Kompatinda Robinsono, kaj la nia parolis kelkajn vortojn, kiujn nek miaj gepatroj, nek mi povis kompreni, nome: —Go til fanen!— Kelkfoje ĝi diris: —Mi venis—, aŭ: —Mi iras—; du frazetoj, kiujn ĉiam diris mia patro, kiam li alvenis aŭ forlasis la domon, kaj kio mia patrino kutimis diri: —Nu, bone!

Kial Robinsono do devis forkuri el Anglujo por veni al insulo kaj kial mi devus forkuri el insulo por alveni en Anglujon aŭ en la Vilaĝon, kien iris ĉiumonate la patro? Mi ne povis solvi tiun misteron kaj miaj pensoj konfuziĝis, kaj sencele mi rigardis la subtegmentejon, kie mi sidis sur la plej malalta ŝtupo de la ŝtuparo. Mi pensis: La budo de Robinsono sendube ne estis tiel fortika kiel nia loĝejo, konstruita el brikoj kaj havanta subtegmentejon, kiu ripozis sur trabegoj tiel dikaj, ke ili du jarcentojn povis subteni la supraĵon de la domo. En angulo rekte antaŭ mi staris speco de ŝranko kun du larĝaj pordoj. Tiu ŝranko estis mia lito, kie mi ĉiam dormis kaj sonĝis pri Ali Baba, pri la terura Blua Barbo kaj cetere. Mi tamen neniam dormis sola, ĉar flanke de mi kuŝis mia kato, kiun kelkfoje tute kovris la litotukoj, precipe kiam la vetero estis malvarma. La kara besto tiam sin premis al mia brusto kaj kontente murmurante dormadis tiel la tutan nokton. Sur miaj piedoj ĉiam kuŝis mia hundeto. Se estus eble, mi volonte konsentus, ke ankaŭ la kaprino kuŝus ĉe mi, sed laŭ diro de mia patrino, tio ne decis. La kaprino sekve devis kuŝi kaj dormi en la stalo kune kun la bovino. Krom tiu lito sin trovis sur la planko de la subtegmentejo du kestoj, kiujn mi facile povis malfermi, ĉar ili ne surhavis serurojn. En unu el ili kuŝis eluzitaj vestoj, en la alia segiloj, boriloj, rabotiloj, marteloj kaj aliaj similaj iloj de ĉarpentisto. En la mezo de la planko estis la ĉiam nefermita aperturo, el kiu elstaris la supraĵo de forprenebla ŝtuparo, laŭ kiu mi povis malsupreniri al la stalo, formanta la duonan parton de nia domo. En tiu ĉi momento tiu ŝtuparo ektremis kaj tuj poste ekaperis sur ĝia plej alta ŝtupo mia kato. Per unu eksalto ĝi staris sur mia ŝultro, kaj kontente murmurante la besto karesis mian vangon per sia kapo. —Ho, Sim!— mi diris. Sim estis la nomo de mia kato. —Ho, Sim! ... Ĉu vi jam venis? ... Nu, bone!— —Rraŭ!!— diris la kato, ĉiam karesante mian vangon. —Rraŭ!!— —Jes, vi estis bona Sim—, mi diris. Frapado malsupre en la ĉambro haltigis nian mallongan interparoladon. Mi aŭskultis, kaj la voĉo de mia patrino laŭte demandis: —Ĉu li jam venas?— —Ne!—mi respondis, —li ankoraŭ ne venas!

Kiam mia patrino parolis pri la patro, ŝi nomis lin ĉiam "li", ĉar estis nur du li-personoj sur la Insulo, nome la patro kaj mi.

Mi ekstaris kaj kun la kato sur mia ŝultro mi refoje supreniris la ŝtuparon por vidi ĉu "li" jam estas venanta. Sed kiom ajn mi streĉis la okulojn, mi ne ekvidis la boaton, sekve "li" ankoraŭ ne estis revenanta. Sim ankaŭ rigardis eksteren el la tegmento, sed verŝajne ne pro la patro, ĉar la besto tute ne lin amis, ĉar li neniam ĝin atentis; rilate al tio la besto kaj mi estis samsortuloj, per kio nia amikeco fariĝis pli intima. Mi malsupreniris, kaj ĉar "li" eble ne venus en longa tempo, ni ambaŭ (la kato kaj mi) forlasis la subtegmentejon laŭ la dua ŝtuparo kaj nun staris en la stalo. Ĝi formis, kion mi jam antaŭe diris, la duonan parton de nia domo kaj estis vasta kvadrata loko. Ĉe la norda muro post alta krado el ligno kuŝis fojno kaj karotoj por la bovino kaj la kaprino. La karotojn tamen mi kelkfoje ankaŭ manĝis, kaj mi trovis ilin delikataj, precipe post kiam mi estis irinta longan tempon sur la dunoj por serĉkolekti ovojn. Ĉe la sudokcidenta muro estis vasta loko, kie povis kuŝi la bovino kaj kaprino en la nokto kaj dum malbona aŭ pluva vetero. Ili estis tiam tie kiel grandaj amikoj. En ĉi tiu momento la bestoj estis ekstere kaj promenadis tute libere, ĉar forkuri estis neeble. Ne vidante ilin, mi direktis min al la orienta muro, en kies mezo troviĝis alta, larĝa pordo, kiun mi puŝmalfermis. Enirinte en la ĉambron, mi eksidis ĉe tablo kontraŭ mia patrino, kiu silente kudradis.

—Li ankoraŭ ne venas—, mi diris. —Nu, bone—, respondis mia patrino. Tiel ŝi preskaŭ ĉiam respondis post ĉio, kion oni al ŝi diris.

La ununura ĉambro, kie mi nun sidis kun la kato sur ŝultro, konsistis el kvar kalkŝmiritaj muroj. Sur unu pendis spegulo, flanke de kiu estis fotografaĵoj de personoj tute nekonataj de mi. Unu el la aliaj muroj estis ornamita per kvar bildoj en egalaj kadroj el bruna ligno. Tiuj kvar bildoj prezentis la vivon de Vilhelmo Tell. Pli ol mi fojojn mi atente estis rigardinta ilin, kaj ĉiam mi memoros pri ili. La unua prezentis la heroon, tenanta malgrandan knabon ĉe la mano. Du soldatoj kun lancoj minacis la viron, ĉar li rifuzis malkovri la kapon antaŭ longa stango kun ĉapo sur ĝi en la mezo de vasta urbplaco. Sur la dua bildo tiu sama viro devis forpafi per pafarko pomon de la kapo de l' knabo. Multaj personoj, ĉiuj urbanoj en strangaj vestoj, ĉeestis kaj unu el ili, virino, svenis pro timo, ke la sago traboros la frunton de la juna knabo. Tiu knabo estis la filo de Vilhelmo Tell, laŭ diro de mia patrino. La tria bildo prezentis ŝaŭmantan, sovaĝan lagon. Vilhelmo Tell estis transportata en boato, sed la ventego fariĝis tiel terura, ke la soldatoj devis forpreni la katenojn de la kaptito, ĉar li estis la sola persono, kiu kapablis direkti la boaton tra la dancantaj ondegoj. Subite li direktis la boaton al la lagbordo, kaj per unu lerta saltego li liberigis sin, puŝante la boaton en la ondojn, kie ĝi devis perei. Sur la kvara bildo la heroo vagis tutsola sur monto kaj rigardis malsupren en profundan valon, kie ekaperis rajdantoj. La ĉefrajdanto estis la persekutinto de Vilhelmo Tell. Per unu pafo la heroo traboris la bruston de la kruela rajdantestro. La sago ankoraŭ ĉiam sidis en la koro, kaj mi miris, ĉu tio multe doloris la kruelan mortigiton. Tiujn bildojn mi trovis belegaj, kaj mi estus trovinta ilin ankoraŭ pli belegaj, se Vilhelmo Tell vere estus vivinta. Sed mia patrino rakontis, ke ĉio estas nur fabelo, same kiel la rakontoj pri Ali Baba kaj la kvardek rabistoj, pri Blua Barbo kaj ceteraj. Laŭ ŝia diro, la historio de Robinsono Kruso vere okazis, tial mi tre ŝatis ĝin kaj deziris, ke la vespero jam estu veninta, por ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de la rakonto.

En la suda muro de la ĉambro estis du fenestroj kun flankaj kurtenoj. La nigre pentrita plafono estis subtenata per dikegaj traboj. La planko ne estis pentrita, sed mia patrino kutimis ŝuti blankan sablon sur ĝin laŭ la jena maniero. Ŝi plenigis paperan saketon per sablo kaj forŝirinte unu el la anguletoj de la saketo, ŝi lasis la sablon forflui per maldika strio, kaj rapide movante la ŝutantan manon tien kaj reen super la planko, ŝi skribis la plej strangajn figurojn, kiuj jen similis al serpentoj, jen al kabalaj figuroj, jen al literoj de la greka, araba aŭ la hebrea alfabetoj. Tiuj figuroj tamen ofte estis baldaŭ detruitaj, kiam "li" estis hejme, ĉar li kutime maĉis tabakon, kaj kraĉante ĉiuflanken kaj tute ne atentante la desegnan talenton de sia edzino, li kvazaŭ korektante erarojn en skribaĵo de lernanto, kraĉtrastrekis per sia bruna maĉaĵo multajn belajn literojn, kiujn mia patrino kun lerteco estis skribinta sur la planko.

Meblojn oni vidis nur malmultajn en nia ĉambro, ĉar krom la tablo kaj la lampo, nur du ŝrankoj, unu por manĝaĵoj kaj unu por vestoj, kvar seĝoj kaj unu forno sin trovis tie. La lito, kie miaj gepatroj dormadis, ne estis videbla; ĝi estis kvazaŭ ŝranko kun du pordoj, kiuj nur nokte estis nefermitaj.

Mi rigardis tra la fenestroj. En la malproksimeco mi distingis nur la lokon, kie "li" devos albordiĝi, kaj kie ĉiumomente eble estis aperonta lia kapo. Mi rigardis tamen vane, ĉar nenio ekaperis. Mia patrino, divenante pri kio mi pensas kaj rompante la silenton, reganta[**] en la ĉambro, diris:

—Li forrestas longe.

—Jes—, mi respondis, —la vento estas kontraŭa, li devas luvadi, sed li baldaŭ venos. —Nu, bone—, diris mia patrino, kaj daŭrigante sian kudradon, ŝi diris plue:

—Multaj ovoj hodiaŭ?

—Ne—, mi respondis, —morgaŭ mi serĉkolektos.

—Nu bone—, ŝi refoje diris, kaj vidante trans la katon, ankoraŭ sidantan sur mia ŝultro, ŝi diris plue: —Jen Sam, kiu alvenas.

—Me-e-e!— respondis Sam.

Sam estis mia kaprino. La besto ĉiam libere iradis, tamen ne estis permesite al ŝi, eniri la ĉambron; neniam ŝi iris trans la sojlon, kaj ankaŭ nun la besto staris antaŭ ĝi, rigardante min kaj la katon. Estis al mi neklarigeble, kial la kaprino ne rajtis eniri la ĉambron kaj kial la hundo povis iri ĉien laŭ sia plaĉo. La kaprino donadis lakton kaj la hundo donadis nenion, sekve laŭ mia opinio, la kaprino devus havi tiun saman rajton. Mia patrino opiniis tute kontraŭe, dirante ke ne decas, ke kaprinoj eniras la ĉambrojn. Mia Sam tre bone scias tion, kaj trankvile ŝi staris kun oblikve tenita kapo kaj atendis, ĉu mi venos por ludi kun ŝi. Ĉar mi restis sidanta, la besto fine foriris, trapaŝis grave la stalon kaj tuj poste ŝi ekaperis antaŭ la fenestro, kie ŝi montris siajn longajn kornojn. Ŝi rigardis min, sed ĉar mi ne venis, ŝi refoje diris: —me-e-e!— kaj malrapide foriris.

—Ĉu estas multaj kaprinoj en la Vilaĝo?— mi demandis.

—Jes—, diris mia patrino ĉiam kudrante.

—Kaj ankaŭ katoj?

—Jes, ankoraŭ pli multe.

—Kaj ankaŭ hundoj?

—Kompreneble, ankaŭ hundoj.

—Kaj ankaŭ bovinoj?— mi demandis post momento.

Anstataŭ la patrino, nun respondis la papago, sidanta en kupra kaĝo sur la vestoŝranko. —Go til fanen!— ĝi ekkriis.

—Go til fanen!— mi diris ridante. Mi tamen ne komprenis tiujn vortojn.

—Mi jam venis!— ekkriis la birdo kaj post tiu frazo ĝi ekfajfis tiel laŭte, ke la kato ektimis kaj saltis de mia ŝultro sur la plankon.

—Ĉu vi refoje legos el Robinsono?— mi demandis al mia patrino.

—Se estos eble—, ŝi respondis. Mi sciis, kion tio signifis. Mia patro, post kiam li revenis de la Vilaĝo, ĉiam kunportis grandan pakaĵon da gazetoj, kiuj enhavis la novaĵon de tuta monato. Se la deziro lin kaptis legi la gazetojn, tiam estus "neeble" al la patrino legi el Robinsono. Mi sekve esperis, ke li ne legus, por ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de tiu rakonto, kiu tiel interesis min. Mi eĉ deziris, ke "li" ne revenu antaŭ la sekvanta tago, sed por tio la vento ne estis sufiĉe kontraŭa. Pensante pri tiuj aferoj mi ĵetis lastan rigardon sur la sagon, kiu jam dum tiom da jaroj trapikis la koron de la rajdanta reĝo, ekstaris kaj foriris el la ĉambro, dirante: "Mi iras", al kio respondis mia patrino per sia kutima: "Nu bone!" Mi do iris kaj direktis la paŝojn al la tiel nomata "haveno", tio estis la loko, kie ĉiam la boato albordiĝis. La Insulo estis okulforma, nur la suda parto ne havis dunojn kaj ĉe tajdo mi povis marŝi tie pli ol mil paŝojn sur la ŝlimhava tero, kiu oblikve sin etendis en la maro. Okcidente en tiu ĉi ŝlimaĵo staris du longaj vicoj da fostetoj, utilantaj kiel gvidmarkiloj, en kies mezo la boato devis ŝipveli aŭ luvadi de la digo al nia Insulo. Sen tiuj markiloj estus absolute neeble atingi la "havenon", ĉar eĉ ĉe alfluo la akvo sur multaj lokoj ne estis sufiĉe profunda por esti ŝipirebla. La distanco de nia domo al la "haveno" estis tricent paŝojn; mi sekve alvenis tie baldaŭ. La kaprino, kiu kuratingis min, kiam ŝi min ekvidis eliri la domon, nun staris ĉe mia flanko. Ŝiaj mentonharoj flirtis en la vento kaj ni ambaŭ rigardis suden por vidi, ĉu "li" jam estis venanta. Sed li ne estis ankoraŭ videbla. La du vicoj da palisetoj etendiĝis tiel longe en la maro, ĝis ili fariĝis nedistingeblaj, sed en la mezo de la markiloj, kiuj en la malproksimeco aspektis kiel du linioj de punktetoj unu tuj post alia, mi vidis nenion krom blua strio da akvo perdiĝanta ĉe la fino sub la malalta digo, kiu limigis la horizonton. —Li ankoraŭ ne venas, Sam—, mi diris. —Me-e-e!— respondis la besto, kaj ĉar mi returnis min al la mezo de la Insulo, la kaprino returnis sin kun mi. Mi pasis nian domon kaj irante okcidenten, mi baldaŭ staris sur la vasta herbejo, sin etendanta ĉiuloken ĉirkaŭ la tuta domo ĝis la sablaj montetoj kaj ĝis la ŝlimaĵo. Tiu herbejo, kiu somere estis falĉita, produktadis multan fojnon por la du remaĉantoj kvarpieduloj. Estis nun en Septembro, la fojno jam de longe estis kolektita malantaŭ la krado el ligno en nia stalo, kaj la herbo jam komencis denove elkreskadi, tiel ke la bovino kaj la kaprino ĉiam trovadis sufiĉe da manĝaĵo, kiam ili sin paŝtadis sur la Insulo, kaj ĉiam ili libere paŝtadis sin. Se ekpluvegis, ili povis trovi rifuĝejon en la stalo, kiu en la somero neniam estis fermita. Kiam la aŭtuno komenciĝis, ni kutime lokis la du bestojn en la stalon, kie ili bone sin trovis sur dika tavolo da pajlo. La du bestoj estis al ni tre utilaj pro la lakto, kiun ili donadis.

Persono, loĝanta en vilaĝo aŭ en urbo, ne facile povus kutimi al vivado sur nia Insulo pro la granda soleco kaj unutoneco ĉiam regantaj ĉe ni, sed la vivo en vilaĝo aŭ en urbo estis al mi tute nekonata, sekve mi ne sentis tiun solecon, nek tiun unutonecon kaj vivadis feliĉe kaj kontente, neniam enuante kaj estis rilate al tio kiel birdo en kaĝo. Mi estis libera en ĉio, kaj nur laboris, kiam mi deziris labori; la gepatroj neniam devigis min fari ion, kio estis kontraŭa al mia volo aŭ deziro. Ili agis kun mi tute kiel kun la kvarpieduloj, kiuj estis bone traktataj kaj nutrataj kaj nur vintre devis resti hejme, same kiel mi, ĉar en tiu sezono la vetero estis ordinare tiel malagrabla, ke nur kun peno mi povus pasigi longan tempon eksterdome pro la neĝo, tiam preskaŭ ĉiam kovranta la tutan Insulon, aŭ pro la akra vento, kiu libere kaj sen kontraŭstaro blovis ĉiuloken. Ĉiu imagebla ŝirmilo kontraŭ la furiozeco de la vento malestis, ĉar krom la domo, nenia staranta objekto, eĉ ne arbo, sin trovis sur la peco da tero, kie mi pasigis mian junan aĝon. Ĉiu peno planti arbojn, estis estinta vana. La tero estis sufiĉe nutra por kreskigi ilin, sed ĉiun plantitan arbon jam renversis la kelkfoje regantaj uraganoj, tiel ke mia patro ne klopodis plu planti aliajn. Mi sekve neniam vidis arbon. En la vintro mi preskaŭ ĉiam sidadis hejme kaj trikadis ŝtrumpojn por mia patrino. Por ĉiu trikita ŝtrumpo mi ekhavis arĝentan monereton kaj ĉar mi trikis lerte, mi jam kolektis skatoleton plenan je tiaj moneroj, kies valoron mi tamen tute ne konis. Mi multfoje ludadis kun ili sur la tablo, konstruadis el ili domojn, barkojn, brigojn kaj eĉ bovinojn kaj kaprinojn. Tiel trikadante kaj ludante mi pasigis feliĉe kaj kontente la vintron. Mia patro en tiu sezono faris malmulton. Li nur melkis la bestojn kaj "deĵoris", kiel li diris, nur malofte pro la malbona vetero. La deĵorado konsistis el tio, ke li kolektis ĉiajn objektojn, kiujn la maro ĵetis sur la Insulon. Mia patro estis ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj. Post uragano preskaŭ ĉiam ŝipo ruiniĝis en nia proksimeco kaj post tiaj okazintaĵoj la tuta bordo de nia Insulo estis ĵetkovrita de pecoj de rompiĝintaj ŝipoj, de bareloj, de plenaj sakoj kun rizo, tabako kaj tiel plu. Kiel eble plej multe ni tiam metis la objektojn de valoro en la stalon, sur la subtegmentejon kaj eĉ en nian ĉambron, kaj poste mia patro transportis ilin al la Vilaĝo, kie ili estis vendataj de la vilaĝestro. En tiaj tempoj "li" havis multon por fari kaj kiel ajn volonte mi deziris akompani lin, ĝi estis neebla, kaj kun rezigno mi restis sur la Insulo jam ne pensante pri la okupoj de mia patro.

Mi ne sciis, ĉu la Insulo estis granda aŭ malgranda, ĉar pri grandeco mi havis neĝustan ideon. "Li" unu fojon diris, ke ĝi estas vasta cent hektarojn, sed ĉu tio estas multa aŭ malmulta, mi ne povis diri.

Estis nun bela vetero kaj la suno faris proksimume la tri kvaronojn de sia irado super la horizonto, tiel ke ĝiaj radioj estis sufiĉe varmaj, por ke mi povu kuŝi en la herbo, kaj tion mi tuj faris. Sam sin paŝtis apud mi kaj mi rigardis la ĉielon, kiu kiel blua bela kloŝo el vitro staris super nia Insulo. Ĉiuloke la mevoj flugis kaj blekadis laŭte. "Atentu nur", mi pensis, morgaŭ mi refoje forprenos viajn ovojn kaj metos ilin en la korbon, kaj poste hejme en la kestetojn inter la segopolvo, kaj patro vendos ilin en la Vilaĝo. Tiuj ovoj estis tre grandaj, multe pli grandaj ol anasovoj kaj ili estis tre delikataj, sed ne tiel nutraj kiel anasovoj. Mi kolektis kelkfoje pli ol cent en unu tago, precipe kiam estis la tempo, en kiu la mevoj kutime demetis ilin.

Subite Sam ekhaltis sin paŝti kaj klinante la kapon teren, ĝi faris kelkajn strangajn saltojn flanken kaj antaŭen. Tuj poste laŭta bojado anoncis al mi, ke Jafet alproksimiĝis. Sendube la hundo estis ie dorminta kaj vekiĝinte, serĉis min. Jen ĝi staris ĉe mia kapo kaj lekis mian vangon. Jafet estis bona besto, vivanta ĉiam en harmonio kun la kaprino. De tempo al tempo ili ludis unu kun la alia kaj ŝercbatalis, sed neniam ili faris al si reciproke malbonon. La hundo estis multe pli malgranda ol la kaprino, kaj anstataŭ griza, ĝi estis tute nigra. Mi neniam vidis aliajn bestojn krom la niaj kaj kredis, ke ĉiuj hundoj estas nigraj, ĉiuj kaprinoj grizaj, ĉiuj katoj blankaj kaj ĉiuj bovinoj blankaj kun nigra kapo. Nia bovino ne havis nomon, ĉar ĝi neniam volis ludi kun mi. Mi do ne okupis min multe pri ŝi. La aliajn kvarpiedulojn mi nomis Sim, Sam kaj Jafet, ĉar tiujn nomojn mi lernis, kiam mia patrino en unu vintra vespero rakontis al mi la historion pri Noa kaj lia arkeo. Sim, Sam kaj Jafet estis la filoj de Noa kaj min kaptis la ideo, ke ankaŭ niaj bestoj povus esti nomataj tiel. Pri aliaj nomoj mi neniam aŭdis, ĉar knabojn aŭ knabinojn mi ne konis, sekve mi ne sciis, kiel ili estas nomataj. Ĉiuj niaj bestoj konis sian nomon. La papago ne estis mia amiko, ĉar antaŭ kelkaj vintroj en unu mateno, kiam mi volis doni al ĝi peceton da sukero, la birdo tiel mordis mian fingron, ke la sango elgutis, post tiu pruvo de malamikeco kontraŭ mi, neniam mi ekpensis doni al ĝi unu nomon. Ĝi nomiĝis "la papago", ĉar tiun nomon ĝi portis de la tempo, kiam mi patro trovis la birdon en forlasita ŝipruino sur la ŝlimaĵo de la Insulo. Tiu ŝipo estis el Danujo, ĉar laŭ diro de mia patro ĝi portis la danan nomon "Viking". La ŝipanoj verŝajne estis dronintaj, neniam oni eksciis ion pri ili.

Mi nun ekstaris kaj ludante kun la kaprino kaj la hundo, mi iris hejmen por anonci al la patrino ke "li" ankoraŭ ne estis venanta.

Tiun vesperon mi sidis ĉe la tablo kaj aŭskultis la legadon pri Robinsono. Mia patro, kiu estis reveninta kelkan tempon antaŭ la subiro de la suno, jam kuŝis en la ŝranklito, ĉar li estis laca pro la vojaĝo kaj multaj okupoj en la Vilaĝo. Li sekve ne deziris legadi la kunportitajn gazetojn, sed tuj post la rehejmiĝo iris dormi, parolante nur malmultajn vortojn al mia patrino, kaj dirante nenion al mi. Dormante, li multfoje laŭte ronkadis, kaj ĉar tio tre malhelpis la legadon de mia patrino, mi estis ferminta ambaŭ pordojn de la ŝranklito, tiel ke la dormanto ne nur estis nevidebla, sed eĉ preskaŭ neaŭdebla. Nur tre mallaŭte mi kelkfoje aŭdis la ronkadon kvazaŭ ia mistere kaŝita segisto ie tre malproksime laboradus. Tion tamen mi fine jam tute ne atentis kaj nur aŭskultante la historion pri mia amata heroo, mi eksciis, kiel Robinsono post multaj jaroj da restado sur sia insulo fine konatiĝis kun Vendredo, la sovaĝulo, kiu poste vivis en intima amikeco kun li. Mi ekaŭdis pri la hommanĝantoj kaj multaj aliaj strangaj aferoj, kaj la patrino fermis la libron ĉe nova ĉapitro, kiu rakontos pri refoja vizito de la sovaĝuloj kaj aliaj mirindaj okazintaĵoj, kiujn mi ekaŭdis la sekvantan vesperon, se "li" ne legus en la gazetoj. Mi iris dormi, kunprenante kun mi Sim kaj Jafet, kaj kvankam mia patrino estis leginta al mi pri tiuj grandaj danĝeroj, kiuj estis minacintaj mian heroon, mi en tiu nokto tute ne sonĝis, sed dormadis tiel kviete kun Sim kontraŭ mia brusto kaj Jafet sur miaj piedoj, kvazaŭ danĝeroj neniam estus ekzistintaj nek okazontaj.