Idoj de Orfeo/I/Ĉapitro Dua

El Vikifontaro
(p. 20-42)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Dua Ĉapitro==


La skuno — Matenmanĝo kun preĝado — Mi serĉkolektas ovojn — Revado pri Vendredo la sovaĝulo — La nudulo — Mi ektimas kaj forkuras — Fremdulo en mia domo — Kuiru viajn pizojn! — Kiel Johano estis eksigita kiel aktoro — Pri mia nomo — Ĉu miaj gepatroj vere estas miaj gepatroj? — Mi montras la Insulon al nia gasto.

La sekvantan matenon mi vekiĝis jam frue. Sim ankoraŭ dormis sur mia brako kaj faris mienojn, kvazaŭ ĝi jam neniam volus ellitiĝi. Sed post kiam mi sidiĝis, Jafet vekiĝis, rektiĝis kaj saltis el la lito, kaj Sim sekvis ĝian ekzemplon, baldaŭ poste mi staris sur la planko antaŭ mia dormŝranko kaj tuj supreniris la ŝtuparon por ekrigardi eksteren, ĉar mi volis serĉkolekti ovojn, se la vetero tion ebligus al mi. La vetero estis belega. La suno leviĝanta antaŭ du aŭ tri horoj, staris kiel ora disko super la digo kaj ĵetis brilantajn radiojn antaŭ sin sur la akvon. Estis belega vidaĵo. Tute kiel ordinare la mevoj ŝvebis super la maro por kapti nutraĵon kaj tute ne antaŭsentis, ke mi baldaŭ venos por forpreni la grandajn blue makulitajn ovojn en la dunoj. Tre malproksime mi ekvidis aperantan skunon. Ĝi venis, kiel mi kredis, el la profunda abismo, kaj grave alproksimiĝis al nia Insulo. Laŭ la vento ĝi devis luvadi kaj tion ĝi faris kun veloj sur ambaŭ mastoj. Ho! mi deziris esti sur ĝi, sed tio estis neebla. Oni faros min maristo post multaj jaroj, sed antaŭe mi devos multe lerni, kaj ĝis nun mi lernis nenion, ĉar neniu estis sur la Insulo por instrui. Mia patrino klopodis instrui al mi la legarton, sed tio sukcesis al ŝi nur malbone. Mi konis kelkajn literojn, sed formi vortojn el ili, estis al mi tute neeble, ĉar el "jo-a-mo" ŝi faris "jam", el "jo-e-so" ŝi formis "jes", el "ho-a-ro-o-jo" ŝi faris "haroj", kaj ĉio tio ŝajnis al mi tre stranga. Poste mi do devos lerni, sed la patro ĉiam prokrastis. Tre mi deziris lerni legi librojn, tio verŝajne estus ankoraŭ pli amuza ol kolekti ovojn de marbirdoj.

Mi malsupreniris la du ŝtuparojn kaj eniris kun Sim kaj Jafet en la ĉambron por matenmanĝi.

—Mi jam venis!— mi diris, eksidante ĉe tablo.

—Nu bone—, diris mia patrino.

Sim sidiĝis flanke de mi sur mia seĝo kaj Jafet eksidis sur sia postaĵo, tenante la antaŭpiedojn antaŭ si kaj movetante ilin supren kaj malsupren; ĝi petis peceton da pano dum Sim pacience atendis, ĝis kiam mi donos ion al ĝi.

La manĝaĵo estis preta kaj konsistis el pano, biskvito, fromaĝo, lakto kaj ovoj. Mia patro, kiu estis leginta el gazeto, metis ĝin flanken, kaj ekkaptis la ĉapon, kiu ĉiam kovris lian dikan grizan hartavolon. Li nur demetis la ĉapon por preĝi. Ĝis tiu tempo mi havis strangan ideon pri preĝo, ĉar tio okazis silente. Dum la tiel nomita preĝo, mia patro metis la ĉapon antaŭ la vizaĝon, kvazaŭ li volus kaŝi ĝin por ni ĉiuj. Nur liaj longaj mentonharoj tiam sin montris sub la plektitaj manoj, kiuj tenis la ĉapon. Mi ankaŭ portis ordinare ĉapon, sed ĉar mi ankoraŭ ne estis almetinta ĝin ĉi tiun matenon, mi preĝis sen ĉapo antaŭ la vizaĝo, nur interfingrante la manojn kaj rigardante mian patrinon, kiu faris kiel mi, sed fermis preme la okulojn kaj en tiu sintenado ni atendis, ĝis kiam la patro refoje surmetis la ĉapon. Kiam li tion estis farinta, la preĝo estis finita. Dum tiu ceremonio mi kaŝe rigardis Jafet kaj, ĉar la hundo estis malsata, ĝi pli kaj pli movetadis la antaŭpiedojn, eligante de tempo al tempo mallaŭtan ekbojeton, kiun ĝi neeble povis reteni pro malpacienco.

Ni manĝis. Mi laŭvice donis peceton al Sim, al Jafet kaj al mi mem. La papago, kiu tre amis malsekan biskviton, sed ankoraŭ ricevis nenion, fine ekkriis: "Mi jam venis"; post kio mia patrino alportis al ĝi duonan biskviton, trempitan en kafon. La birdo kun gracia movo ekkaptis sian nutraĵon per unu ungego kaj, firme sidante per la alia sur la horizontala bastoneto en la kaĝo, ekmanĝis, dirante nenion plu. Mia patro tute ne atentis min, eĉ diris al mi nenion, kaj matenmanĝinte kviete, refoje preĝis, prenis tiam la gazeton por legi, dum mia patrino formetis la manĝilaron.

Oni tamen ne devas opinii malfavore pri "li", ĉar li tute ne estis malica viro. Neniam li riproĉis, nek batis min. Li nur agis kvazaŭ mi ne ekzistus, kaj tion li ne faris pro malbona humoro, kontraŭe, lia humoro neniam ŝanĝiĝis. Li ĉiam kviete, malrapide iris sian vojon. Mi jam kutimadis al tio kaj kredis, ke ĉiu patro estas kiel la mia.

Post la manĝado Sim iris en la stalon. Mi prenis grandan korbon kaj sekvis la hundon dirante laŭkutime: "Mi iras", post kio mia patrino diris: "Nu bone!" "Go til fanen!" ekkriis la papago, sed mi jam estis en la stalo, kaj en akompano nur de Jafet, ĉar la kato neniam volis nin akompani, ni iris trans la herbejon al la dunoj. Mezvoje ni renkontis la bovinon, kiu sin paŝtis. La hundo salutis ĝin per laŭta bojado; la bovino tamen daŭrigis sin paŝti kaj ni pasis ĝin kaj estis baldaŭ en la dunoj. Malrapide ni marŝis en la mola sablo kaj serĉadis. Mia hundo ĉiam akompananta min, kiam mi serĉkolektis ovojn, jam flaradis, ĉu ĝi povus ion malkovri. Tiel ni iris kelkajn minutojn. Jafet, serĉante kelke da paŝoj antaŭ mi, fine ekhaltis kaj rigardis posten al mi, kvazaŭ por anonci, ke ĝi trovis nenion. Mi baldaŭ estis sur la loko, kaj ekvidis mevon sidantan sur nesto. La birdo rigardis la hundon kun malfermita beko kvazaŭ defendante sin, kaj la hundo, kiu estis malgranda kaj iom timema, restis staranta, atendante ĉu mi forpelos la sidantan mevon. La birdo, rimarkante min, ektimiĝis, kaj lasante sian neston forflugis kun laŭtaj ekkrioj. El la kvar ovoj, kuŝantaj en la nesto, mi forprenis tri, ĉar ĉiam mi lasis unu por kredigi al la birdoj, ke mi ne forprenis iliajn ovojn. Mia patro instruis al mi, ke mevoj por ĉiam forlasas neston, el kiu oni forprenis ĉiujn ovojn. Daŭrigante la serĉadon, mi laŭ tiu maniero akiris proksimume kvardek ovojn kaj, laciĝinte pro la laciga marŝado en la dunoj, kiuj jen altiĝis, jen malaltiĝis, mi eksidis por ripozadi. Jafet, kvankam neniam laca, kiom ajn longe ĝi marŝadis aŭ kuradis, ankaŭ eksidis kaj, vidante ke mi metis la duone plenigitan korbon sur la sablon, kuŝiĝis kviete, ripozigante la kapon sur la antaŭpiedoj. En tiu sintenado ĝi komence rigardadis min, sed ĉar mi nur malmulte atentis ĝin, la hundo post kelka tempo fermis la okulojn kaj ekdormetis ĉe mia flanko. Sidante kun suprentiritaj kruroj, kiujn mi kune tenis per la brakoj kaj interfingritaj manoj, mi sencele rigardis antaŭ min trans la altaĵojn de la sablo kaj ekrevis. La vetero, kiu ĝis nun estis tre bela, subite ŝanĝiĝis. Densa nebulo neatendite ĉirkaŭis nin, sed, ĉar tio estis tute sendanĝera veterŝanĝo, kaj ĉar ne ekpluvis, mi restis, kie mi estis, atendante ĉu la suno malaperinta baldaŭ forpelos tiun nebulaĵon. Tio tamen ne okazis kaj mi restis sidanta... revanta...

Mi imagis esti sur izolita insulo, kaj ke mi estas Robinsono. Mi vagadis tra la arbetaro de tiu insulo, tamen tute ne sciante kiel arbetaro aspektas. Mi vagadis image laŭlonge de la marbordo kun pafilo sur mia ŝultro kaj kun hundo ĉe mia flanko. La papago, kelkfoje dirante: "Kompatinda Robinsono!" sidis sur alia mia ŝultro, kaj mi vagadis kaj vagadis, ĝis kiam subite mi vidis en la malproksimeco ekaperi Vendredon. Mia koro forte ekbatis, ĉar tiu parto de la rakonto estis ekscitinta min en tre alta grado, kaj donante min tute al mia revado, mi ne rimarkis, ke fine la suno reekaperis kaj forpelis la nin ĉirkaŭantan nebulaĵon. Mia rigardo estis fiksata sur la sama loko, kie laŭ mia imago, ekaperis la sovaĝulo. La sovaĝulo fariĝis pli kaj pli granda kaj tre surprizis min lia nuda korpo, kiu ŝajnis al mi tiel natura, ke mi ektimis pri ĝi. Mi nun rimarkis, ke la nebulo malaperis, kaj kun surprizo mi rigardis ĉirkaŭ mi. Jafet ankoraŭ dormadis. Refoje direktante la rigardon sur la lokon, kie estis aperinta Vendredo, mi kun ektimo vidis, ke la aperaĵo ne nur estas ankoraŭ tie, sed ke ĝi fariĝis pli kaj pli klara. Mi nun povis distingi la trajtojn de la aperaĵo kaj, kredante ke mi sonĝas, mi pinĉis al mi la brakon por sperti, ĉu mi dormas aŭ ne. Mi tamen sentis la pinĉon kaj pli kaj pli granda fariĝis la teruro, kiu ekkaptis min. La revado ŝanĝiĝis en realecon, ĉar vere tie antaŭ mi je distanco de ĉirkaŭ du dek paŝoj staris nuda homo. Mi tiel ektimis, ke mi sentis mian koron salti en la gorĝon; mi volis ekkrii, sed ne povis. "Ho Dio!" mi ĝemis, "kio do estas tio!!" Mi volis ekstari por forkuri, sed tio estis al mi neebla, mi ne povis malplekti la manojn kaj restis sidanta kun suprentiritaj[**] genuoj, ĉiam kun teruro rigardante la aperaĵon. Jafet ankoraŭ dormis kaj ne sciis, en kia stato mi troviĝis. "Jafet!" mi ekkriis. Sed mia voĉo estis tro malforta pro la emociego, por veki la hundon. En tiu momento la sovaĝulo altigis la manon kaj tenante ĝin super la okuloj, li rigardis la lokon, kie mi sidas. Miaj haroj ekstaris sur mia kapo kaj mi kredis, ke mi estas tuj mortonta. Feliĉe la teruro fine donis al mi la kapablon ekstari kaj mi ekstaris, puŝante per la piedo la hundon, kiu vekiĝis. —Jafet!— mi diris per tremanta voĉo, —Jafet!... rigardu tien!— kaj mi fingre montris la nudulon, kiu subite vokis al mi ion per laŭta voĉo. Mi sekve ne trompis min, ĉar la homo povis paroli, kaj li ne estis la rezultato de mia revado, sed vera vivanta homo — eble sovaĝulo, ĉar li estis tute nuda, same kiel Vendredo. Ektimante, ke li estas tuj manĝonta min, mi turnis al li mian dorson kaj forkuris kiel eble plej rapidpiede, lasante la korbon sur la loko, kien mi estis metinta ĝin. Eĉ ne rigardante post min, kaj aŭdante la laŭtan bojadon de Jafet, kiu verŝajne iris ataki la sovaĝan homon, mi kiel sago el pafarko rapidis hejmen por serĉi rifuĝejon en la gepatra domo. Jafet povis kuri tre rapide, pli rapide ol mi, sed en ĉi tiu okazo ĝi sen ia dubo ne povus kuratingi min, eĉ se ĝi volus. La pordo de la stalo estis nefermita kiel kutime; mi do ne bezonis malfermi ĝin kaj, saltante trans ĝian sojlon, mi ekvidis, ke la ĉambra pordo ankaŭ estis nefermita. Mia patrino sidis ankoraŭ ĉe tablo tute ne atendante min. Ankoraŭ tremante en mia tuta korpo mi kun laŭta ekkrio enkuris, kaj ne dirante kiel ordinare: —Mi venis!— mi falis sur seĝon.

Mia emocio tre surprizis mian patrinon. Rigardante min kun larĝe malfermita buŝo kaj per grandegaj okuloj, ŝi demandis, haltigante sian trikadon, kio okazis nur tre malfote:

—Kio estas, knabo?

—Sovaĝulo— mi ekkriis.

—Sovaĝulo!?— demandis mia patrino.

—Jes, en la dunoj! —Mi ne komprenas—, ŝi diris plue.

—Sovaĝulo estas en la dunoj!— mi ekkriis. —Li estas tute nuda.

—Sovaĝulo en la dunoj!?... Sed knabo, kio do estas al vi... Ĉu vi sonĝas?

—Mi ankaŭ kredis tion—, mi respondis, —sed ĉar li estis alparolanta al mi, mi fine eksciis, ke mi ne sonĝis. Mi vidis lin kiel mi nun vidas vin, li iris al mi, sed mi forkuris... Jafet eble atakis lin, ĉar kiam mi forkuris, ĝi bojadis furioze kaj ne min sekvis hejmen.

—Sed knabo, vi nepre sonĝis pri la libro, el kiu mi legis al vi hieraŭ vespere. Mi jam ne legos,... ne povas esti homoj sur la Insulo, kiel do ili povus veni ĉi tien?

—Mi ne scias—, mi respondis, ĉiam rigardante la pordon, kaj timante ke mia sovaĝulo venos, mi ekstaris kaj iris al la pordo por fermi ĝin. En tiu momento mia patrino eligis laŭtegan ekkrion de teruro; mi turnis min kaj vidis, ke ŝi kovris al si la okulojn per ambaŭ manoj, dum ŝi ĝemkriis:

—Ho, Dio mia, kio estas tio?

La kaŭzo de ŝia ekkrio tuj fariĝis al mi klara. Antaŭ la fenestro staris mia sovaĝulo. Por kovri sian nudan korpon, li tenis mian korbon antaŭ si kaj en tiu sintenado li rigardis internen.

—Iru for!— laŭte kriis mia patrino. —Ho Dio, helpu min!— Jafet, kiu sendube estis sekvinta la nudan viron, bojadis kiel ĝi neniam antaŭe bojis, sed la sovaĝulon tio tute ne timigs, ĉar li restis staranta ĉe la fenestro kun la korbo antaŭ la ventro. Per la alia mano li fine frapetadis sur la vitron, kaj je nia ambaŭa surprizo li diris kun voĉo, kiu ne apartenis al hommanĝanto:

—Sinjorino, pruntedonu al mi pantalonon, mi petas, por ke mi povu eniri. —Kiu vi estas?— demandis mia patrino.

—Mi estas preskaŭ-droninto, sed feliĉe povis naĝatingi ĉi tiun insulon. Miaj vestoj estas sur la ŝipo.

—Kiu ŝipo?— demandis mia patrino, rigardante tra la fingroj la strangan preskaŭ-droninton.

—La skuno—, li diris.

—Ho! mi scias!— mi subite diris. —Skuno luvadis hodiaŭ matene okcidente de la Insulo.

Mi nun konsciis, ke la sovaĝulo tute ne estas danĝera, kaj kurinte al la vestŝranko, mi prenis pantalonon de mia patro kaj iris stalon. La homo, vidante tion, tuj forlasis la fenestron kaj iris al mi renkonten por akcepti la petitan pantalonon.

—Dankon, knabo!— li diris, kaj turnante al mi sian dorson, li almetis la pantalonon kaj sekvis min en la ĉambron, kie li metis la korbon sur la tablon. Mia patrino jam rekvietiĝis.

—Sinjorino—, diris la homo, —ne ekkoleru kontraŭ mi kaj ne ofendiĝu pro la stranga maniero, en kiu mi prezentas min al vi, sed mi estas devigata agi tiamaniere, ĉar la knabo forkuris de mi, tiel ke mi ne povis peti lin alporti la pantalonon.

—Mi vin kredis hommanĝanto—, mi diris por senkulpigi min.

—Hommanĝanto?

—Jes, kiel la sovaĝuloj, kiuj volis manĝi Vendredon—, mi klarige respondis.

Li laŭte ekridegis kaj refoje sin turnante al mia patrino, li diris plue: —Ni luvadis kaj antaŭeniris nur tre malrapide, kaj ĉar la vetero estis belega, mi volis bani min kaj naĝi kelkajn minutojn apud la ŝipo. Malfeliĉe densa nebulo surprizis min; mi perdis la bonan direkton de la ŝipo, naĝis sendube en malĝustan direkton kaj kiam la nebulo foriĝis, mia ŝipo estis tiel malproksima, ke estis al mi neeble naĝatingi ĝin. La bordo de via Insulo tamen estis sufiĉe proksima kaj mi naĝis tien, alvenis en la dunoj, kie mi vidis vian knabon, kiu tamen forkuris de mi, kvazaŭ mi estus la diablo mem.

Dum la fremdulo parolis, mi rigardis lin sen interrompo kaj sen plua timo. Li aspektis tute alie ol mia patro; li estis pli juna, multe pli altkreska, pli babilema kaj multe pli bela laŭ vizaĝo, kvankam li ne havis mentonharojn. Tiurilate li similis pli mian patrinon, kiu same kiel li, havis senharan vizaĝon. Komence mi eĉ supozis, ke li estas virino, sed ĉar li estis maristo, li nepre devis esti viro. La fremdulo rakontis, ke li naskiĝis en la "Urbo". Kiam miaj gepatroj parolis pri la "Urbo", ili ĉiam aludis la grandegan vilaĝon, kiu estis kvar horojn sude de la digo, kaj nia vizitanto vere naskiĝis tie. Li ĵus venis per la skuno "Fantazio" de Hamburgo kaj lia ŝipo iris Londonon. Dum li rakontis, mia patrino serĉis en la ŝranko ŝtrumpojn, ĉemizon kaj aliajn vestojn, por ke nia neinvitita gasto dece povu sin vesti, kaj ŝi ĵus trovis ĉion, kio mankis al la vestaĵaro de la maristo, kiam Jafet enkuris la ĉambron laŭte bojante. Ĝin sekvis mia patro. Surprizite li ekhaltis sur la sojlo, kiam li vidis ĉe la tablo fremdan viron kun nudaj piedoj, nuda supra korpo kaj sen ĉapo. Li rigardis mian patrinon kvazaŭ por peti informojn kaj eĉ ne diris: "Mi venis". La fremdulo, kiu ekaŭdis lin veni, tuj ekstaris kaj salutante lin, donis al li sian manon. Li tiam ridetante klarigis, kiel li alvenis sur la Insulon kaj petis lian helpon por unu aŭ du tagoj, ĉar li deziris, se eble, foriri plej baldaŭ por ne ĝeni nin. —Morgaŭ aŭ postmorgaŭ—, tiel li finis, —mi volas foriri.

—Neeble!— diris mia patro, kaj post tiu unu tre klara vorto li sidiĝis sur la kvara seĝo de nia ĉambro.

—Kial neeble?— diris la fremdulo. —Ĉar mi ŝipiras nur unufoje po monato[**] al la Vilaĝo!

—Tamen vi povos iri tien pli ofte, se vi deziras.

—Ne, ĉar mi estas ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj.

—Nu?

—Nu, mia regularo permesas al mi, ke mi nur unu fojon po monato[**] iras vilaĝon pro deĵoraj aferoj.

Surprizite mi ekrigardis mian patron. Neniam li estis dirinta tiom da vortoj per unu fojo.

Nia gasto ridetis afable; ŝajnis al mi, ke li estas ĉiam ridetanta homo.

—Mi sekve estos devigata resti ĉi tie tutan monaton?— li diris.

—Vi povos tion—, respondis mia patro.

—Sed mi havas nenion ĉe mi por pagi.

—Estos senpage—. Mia patro post tiu mallonga respondo prenis botelon kaj glasetojn el ŝranko kaj metis ilin sur la tablon.

—Mi dankas pro via afableco—, diris la fremdulo.

—Sed ne estas lito por vi en mia domo.

—Tio ja tute ne estas malhelpaĵo, mi povas dormi sur pajlo, se pajlon vi havas.

—Mi havas—, diris mia patro plenigante tri glasetojn per brando. Fariĝis malgranda paŭzo, kiun mi utiligis por esprimi ke ne nia gasto, sed mi volas dormi sur tiu pajlo.

—Li (mi montris la mariston, kies nomon mi ja ne konis) povas dormi sur mia lito—, mi diris.

—Vi estas bona knabo—, respondis la fremdulo, frapetante amike mian ŝultron—, sed mi ne akceptas tiun proponon; mi dormos sur la pajlo, kaj vi dormos kiel kutime sur via lito.

—Nu bone!— diris mia patrino, prezentante vestojn al la maristo. —Jen vi havas por vesti vin dece.

Li akceptis dankante kaj surmetante ilin (ŝtrump ojn, botojn, ĉemizon kaj jakon) li diris: —Mi ĝis nun ne diris mian nomon; mi nomiĝas Johano.

—Go til fanen!— subite ekkriis la papago.

La maristo ridis laŭte kaj demandis: —Kiu el vi, krom la birdo, povas paroli tiel bone dane?

—Ĉu tio estas dana?— demandis mia patrino.

—Jes, tio estas dana.

—Kion ĝi signifas?— diris plue mia patrino.

Johano estis klarigonta, sed mia patro interrompis lin demandante: —Ĉu vi ne malsatas?

—Ho, tute ne; mi manĝis antaŭ tri horoj.

Mi silente admiris la mariston, kiu ĉiam tiel afable sin kondutis kaj ĉiam ridetadis; li ja estis por mi io tute nova, kaj la unua homo (krom miaj gepatroj) kiun mi vidis ĝis nun. Mi trovis lin tre bela kaj jam kutimis, ke li ne havis mentonharojn; mi sentis, ke mi amos lin pli ol miajn gepatrojn, se li povus restadi sufiĉe longan tempon ĉe ni. Bedaŭrinde li volis forŝipiri post monato por vojaĝi Londonon. Mi deziris akompani lin, sed mia patro ne konsentus, ĉar mi estis ankoraŭ tro juna. La maristo parolis multe, precipe al mia patrino, kiu estis pli babilema ol ŝia edzo, kaj mi aŭskultis kun malfermita buŝo, ĉar li rakontis pri Hamburgo, pri tiu bela grandega urbo, kiun li vizitis jam multfoje. Li rakontis pri multaj aferoj (pri kiuj eĉ neniam legis mia patrino el "Mil kaj unu noktoj") al mi tute nekonataj. Ho! kiom volonte mi vizitus ankaŭ Hamburgon kaj certe mi volus iri tien, kiam mi estus sufiĉe aĝa kaj maristo, kiel Johano.

—Ĉu via Insulo estas malgranda?— fine li demandis.

—Mi volas montri al vi la Insulon—, mi diris, kaj mi sentis min feliĉa, ĉar mi povus fari al li servon.

—Nu bone!— diris mia patrino.

Johano siavice estis respondonta al mi, sed mia patro interrompis, prezentante al li paperan saketon. Johano sin turnis al li kaj preninte la saketon rigardis en ĝin; tiam li kun afabla rideto redonis la saketon kaj diris: —Mi tre dankas..., mi neniam maĉas tabakon..., neniam maĉis.— Silente mia patro reprenis la saketon, eltiris el ĝi plenmanon da tabako, kiun li enbuŝigis, kaj metinte la paperan tabakujon en la poŝon, komencis maĉadi kvazaŭ sur peco da pano, kaj tuj poste kraĉis dekstren kaj maldekstren (ne antaŭ sin, ĉar tie sidis Johano) kaj trastrekis la plej belajn literojn el sablo, kiujn mia patrino en la mateno estis ŝutpentrinta sur la planko. La fremdulo tute ne atentis ĝin, li ĉiam montris gajan ridetantan vizaĝon kaj fariĝis pli kaj pli babilema, rakontis senhalte kaj nur de tempo al tempo estis interrompata de mia patrino. Mia patro tamen nur aŭskultadis kaj al demandoj, kiujn al li faris kelkfoje Johano, li respondis nur per "jes" aŭ per "ne".

Mi estis ravita kaj trovis, ke Johano parolas tre lerte; ŝajnis al mi, kvazaŭ li rakontus fabelojn kaj la tempo pasis tiel rapide kiel ankoraŭ neniam. Li rakontis pri vojaĝoj, pri urboj, pri teatroj, pri ĉio, kaj laŭ lia diro, li estis la plej feliĉ homo, kiu iam vivis.

—Ĉu vi estas jam longan tempon maristo?— mi fine demandis.

—Ne, mia knabo—, li respondis, —mi estas maristo nur dum du jaroj.

—Kio do vi estis antaŭ tiu tempo?— diris mia patrino, kiu refoje sin montris pli scivola ol ŝia edzo.

—Mi rakontos tion—, li diris, kaj atendante belan rakonton aŭ fabelon, mi atente aŭskultis.

La fremdulo ĵetis unu kruron trans la alian, krucigis la brakojn sur la brusto kaj komencis ridetante:

—Mi estas nun maristo, sed antaŭe mi estis ĉio, kion vi povas imagi. Mi spertis multajn kontraŭaĵojn, sed spite tion mi estis kaj mi estas ankoraŭ nun kaj mi restos ĉiam la plej feliĉa el ĉiuj homoj. Fakte mi estas filozofo, almenaŭ tion oni certigis al mi.

—Kio estas filozofo?— mi demandis.

—Mi klarigos—, li diris. —Filozofo estas ĉiam kontenta homo. Filozofo estas viro, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn, kaj mi kuiradis ilin ĉiam. Filozofo estas persono, kiu ne havas malamikojn kaj kiu estas la malamiko de neniu. Filozofo estas persono, kiu rezignacias je ĉiuj kontraŭaĵoj, kiuj povus sin prezenti sur lia vojo, kaj kiu spite ĉion povas esti ĉiam kontenta kaj sekve ĉiam feliĉa. Unuvorte, ĝi estas homo, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn.

—Glason da brando?— subite kaj lakone interrompis mia patro.

—Malgrandan glason mi akceptos—, diris la maristo, kaj dum mia patro ŝovis antaŭ sian gaston plenan glason, la filozofo diris plue:

—Kiam mi estis juna knabo, miaj gepatroj (ili jam ne vivas) loĝis en "la Urbo". Ili havis grandan magazenon kaj vendis pretigitajn vestojn. Komence ili volis fari el mi klerulon, sed ĉar mi devis lerni tro multe por fariĝi klerulo, mi prefere helpis en la magazeno, kaj tion mi faris ĝis mia deksepa jaro. Miaj gepatroj volis, ke mi ĉiutage staru post la montrobenko de la oka horo matene ĝis la dekunua vespere, sed tion farante mi preskaŭ neniam povus eliri, kaj mi amis eliri por ĝuadi la belan veteron kaj por promenadi; mi tial deziris fariĝi soldato, kaj soldato mi fariĝis.

—Kun lanco?— mi demandis, pensante pri la soldato, kiu arestis Vilhelmon Tell.

—Ne, mia knabo, kun pafilo—, kaj li rakontis plue: —Mi tamen baldaŭ spertis, ke la soldata vivo konsistas ne sole el promenadoj kaj fari malmulton, sed ke tiu vivo kaŭzas kelkfoje malagrablajn momentojn. Mi tamen ne murmuris pro tio; mi kuiradis miajn pizojn kaj estis kiel eble plej kontenta. Se aliaj soldatoj marŝadis kun plenplena peza dorsosako, mi enlokis mian brosilon, kiun mi metis tiel de unu larĝa flanko al la alia, ke ĝi elstaris kiel la plej plena sako el ĉiuj de miaj kamaradoj. Aliaj soldatoj marŝadis kaj fariĝis lacaj pro la pezaj sakoj sur siaj dorsoj, sed mi marŝadis kiel la monaĥo, kiu kuiris antaŭe siajn pizojn, kaj min ne doloris miaj ŝultroj, nek la dorso. Kiam miaj kamaradoj deziris eliri vespere dum deĵoro, ili petis permeson por eliri kaj kelkfoje ricevis rifuzan respondon kaj devis restadi en la kazerno. Sed mi eliris ĉiam, neniam petante permeson; mi metis soldate vestitan balailbastonon en mian liton kaj eliris laŭ la dekstra flanko de la gardisto, kiam i rigardis maldekstren, aŭ laŭ lia maldekstra, kiam li rigardis dekstren. Kelkfoje oni ekkaptis min kaj mi estis arestita por pasigi du aŭ tri tagojn en malliberejo. Tio estis malagrabla, sed mi ĉiam kuiris miajn pizojn, kaj, ĉar miaj kamaradoj min amis, ili kaŝe englitigis en mian malliberejon tiom da cigaroj, tiom da manĝaĵoj kaj tiom da libroj, kiom mi nur deziris por forpeli la enuon. Mi tamen ne studadis por gradaltiĝi, ĉar tio kostus al mi tro multe da libera tempo, krom tio, mi ne volis restadi soldato ĝis mia morto; mi do ne studadis, sed marŝadis kun malplena dorsosako, eliris, kiam mi deziris eliri kaj amuzadis min. Kiam mi fine ricevis mian pasporton, mi fariĝis kelnero, sed, ĉar mi eliris tro multe, mi ricevis tiom malmulte da trinkmono, ke mi ne povis pagi la lupagon de mia ĉambreto kaj kiam mi estis forlasinta mian oficon, kiu malebligis al mi promenadi kaj ĝuadi la sanigan aeron, min ekkaptis la ideo fariĝi aktoro. Tamen, ĉar bona aktoro devas multe studadi por lerni parkere siajn rolojn, mi kontentiĝis kun roletoj, tiel ke mi bezonis diri nur du aŭ tri frazojn dum la tuta prezentado. Kiam estis ludata ekzemple la dramo de Vilhelmo Tell, mi estis en la unua akto la soldato, kiu arestis Vilhelmon. En la dua mi estis unu el la rigardantoj, kiam Vilhelmo forpafis la pomon de la kapo de sia filo, kaj bezonis diri tute nenion. En la sekvanta akto mi estis unu el la konspirantoj kaj vokis nur la vortojn: —Mi ĵuras!!— Tiel ludante, mi ne bezonis studadi kaj povis promenadi la tutan tagon, dum nur en la vesperoj mi ludadis kaj per tia laboro mi perlaboris multe pli ol mi elspezadis. Oni tamen ne povas ĉiam esti aktoro, kaj kvankam aliaj aktoroj tre min amis, mi fine devis forlasi la teatron, post kiam mi dum la prezentado de Hamleto estis ludinta tro nature, eĉ tiel nature, ke ĉiuj rigardantoj aplaŭdis min, anstataŭ la aktoron, kiu fakte estis meritinta tiujn aplaŭdojn. Mi rakontos, kiel tio okazis. La aktoro estis duelonta, kaj mi devis alporti al li la spadon. Mi ĝin alportis kun teatra gesto, sed malfeliĉe la princo Hamleto (tiu estis la aktoro) ne povis eligi la spadon el la spadingo. Rimarkante, ke mi estis doninta rustitan spadon, mi aliris helpi al li, laŭte dirante: —Atendu, sinjoro Májer (la aktoro nomiĝis Májer), mi helpos al vi eltiri la spadon, ĝi rustaliĝis al la spadingo.— Post tiuj vortoj, kiuj ne staris en mia rolo, sed kiujn mi eldiris tre nature, ektondris tia aplaŭdado, ke ŝajnis, kvazaŭ la tuta teatro eksplodas. Neniam aktoro havis tian sukceson kiel mi, kaj sinjoro Májer, kiu verŝajne fariĝis ĵaluza, rigardis min furioze, kaj post tio la aplaŭdoj iĝis ankoraŭ pli bruaj. Kelkaj rigardantoj ekkriis "biz!!" Mi sentis min tre flatita pro la honoro, kiun la aŭskultantaro al mi faris, kaj turnante min al ĝi, mi faris profundan riverencon. Tiam la aplaŭdadoj rekomenciĝis, kaj, ĉar ili tute ne finiĝis, la reĝisoro igis malsupreniri la kurtenon. Dek minutojn poste mi staris kun miaj akiritaj laŭroj ekster la teatro, ĉar la direktoro estis eksiginta min pro la skandalo, kiun mi, laŭ lia diro, estis kaŭzinta dum la prezentado de Hamleto. Kvankam mi estis ludinta ĉe li du plenajn jarojn, li neniel pardonis al mi mian konduton. Refoje mi staris sen salajro, kaj baldaŭ poste sen subtegmenta ĉambreto por dormi. Sed, ĉar mi kuiras ĉiam miajn pizojn, mi ankaŭ tiam faris tion, pasigante la dumnoktajn horojn sub granda ponto, kie mi dormis tre bone, ĉar la vetero ne estis ankoraŭ malvarma. Mi tamen ne ĉiam povis dormi tie, kaj kiam la malbona vetero komenciĝis, mi iun vesperon kaŝis min sub velo, kuŝanta sur la ferdeko de skuno, kiu la sekvantan matenon devis ŝipiri al Hamburgo. En la mezo de la maro mi subite rampis el mia kaŝejo, kaj, ĉar la skuno ne povis returnen iri pro mi, mi restis sur ĝi, laborante por la maristoj, ĝis kiam mi alvenis Hamburgon. En tiu urbo mi restis kelkan tempon, laborante tie ĉi kaj tie, ĝi min tedis la laborado, kaj mi fine fariĝis maristo. La lasta ŝipo, sur kiu mi servis, estas la skuno "La Fantazio", kiu ĉi tiun matenon luvadis proksime de via Insulo.

—Drinku fojon—, interrompis mia patro, kiu mem jam estis malpleniginta sian glaseton.

La ĉia-metiisto, kiun mi admiris ankoraŭ pli multe, post kiam mi eksciis, ke li ludis en Vilhelmo Tell, malrapide eltrinkis la brandon, kaj lian ekzemplon sekvis mia patrino. Ŝi tamen estis ŝutinta antaŭe sukeron en sian glaseton. Ne estis permesate al mi trinki brandon, sed mia patrino, trinkinte glaseton da tia likvoro, kio okazis malofte, ĉiam donis al mi la restintan sukeron, kiun pro la dolĉeco mi trovis tre delikata. Ankaŭ nun ŝi regalis min tiamaniere. Mia patro kutimis trinki du glasetojn kaj li estis plenigonta la glaseton de Johano, sed ĉi tiu kovris ĝin per la mano, dum li diris ridetante, ke li trinkis nur por fari honoron al miaj gepatroj, je kies konatiĝo li volonte malplenigis unu glaseton.

Mia patrino, verŝajne pensante al la kuiritaj pizoj de la maristo, subite demandis al li, ĉu li estas ŝipa kuiristo.

—Ho ne!— li respondis, —mi estas nur ordinara maristo, kial do mi estus kuiristo?

—Ĉar vi ĉiam kuiras pizojn—, ŝi diris.

La maristo laŭte ekridis, tiam li diris:

—Jes, vi estas prava, mi ĉiam kuiras ilin, sed laŭ simbola senco. Mi klarigos tion. Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko por esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥoj devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kiel eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kun granda peno, ĉar la malmolaj pizoj tre doloris liajn piedojn. La alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ la pizoj ne estus en liaj ŝuoj. Post longa pilgrimado, ili alvenis al sia celo kaj tie ili povis demeti la ŝuojn kaj forĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis marŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetas el siaj ŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. "Ho", diris la ĝoja monaĥo, "mi devis kiel vi, pilgrimi kun pizoj en miaj ŝuoj, sed mi kuiris ilin antaŭ ol meti en la ŝuojn. Post kiam mi tiel estis aginta, la pizoj fariĝis molaj kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko." Vi komprenas sendube mian fabelon. Mi agas ĉiam kiel la ĝoja praktika monaĥo, kaj ĉiam kuiras miajn pizojn, neniam plendante pri mia sorto, sed ĉiam agante laŭ cirkonstancoj. Soifante, mi trinkas puran akvon, se mi ne havas monon por aĉeti bieron, kaj malsatante, mi manĝas nigran panon, eĉ sen butero aŭ sen fromaĝo, se mi ne posedas monon, sed kiam mi havas sufiĉan monon por havigi al mi pli bongustan manĝaĵon, mi aĉetas ĝin. En realo ĉio estas egale delikata, tio dependas nur de tio, ĉu oni malsatas aŭ ne. Sekve: se vi volas manĝi kun bona apetito, tiam atendu, ĝis kiam nigra pano estos laŭ via gusto. Nur kuiru viajn pizojn kaj vi neniam estos malkontenta nek malfeliĉa, eĉ ne malriĉa. Neniam mi posedis multan monon, tamen neniam mi estis malriĉa.

Dum Johano tiel rakontis, la tempo de tagmanĝo alproksimiĝis, kaj ni tagmanĝis. La manĝaĵo konsistis kiel ofte, el terpomoj, viando, rizo. Legomojn ni preskaŭ neniam manĝis, ĉar estis tro maloportune por mia patro kunporti ilin de la Vilaĝo, sed anstataŭe mia patrino pretigis manĝaĵojn preparitajn parte el lakto. Laŭkutime mia patro malkovris sian kapon por preĝi, kaj ni ĉiuj preĝis. Johano verŝajne ne kutimadis meti la ĉapon antaŭ sian vizaĝon; li pendigis ĝin sur la dorson de sia seĝo kaj kun plektitaj manoj rigardis rekte antaŭ sin al la bildoj de Vilhelmo Tell, kiuj laŭ mia opinio devis interesadi lin en alta grado, ĉar li iam ludis teatraĵon pri tiu heroo. Dum la manĝado Johano parolis multe kaj mi miregis, ke li tiel bone povis manĝi kaj rakonti en la sama tempo. Post la manĝado mia patro eklegis la gazetojn, donante ankaŭ unu al sia gasto. Ĉi tiu metis ĝin antaŭ sin sur la tablon, sed ŝajne li ne estis inklina legadi, ĉar la novaĵoj interesis lin nur malmulte. Mi sidiĝis ĉe lia flanko.

—Ĉu vi povas legi?— li demandis.

—Mi lernis literojn—, mi respondis.

Li fingre montris kelkajn, kiujn mi bone konis, sed baldaŭ li eksciis, ke mi ne povas silabi.

—Ĉu vi legis multajn librojn?— mi demandis.

—Ho jes.

—Ankaŭ pri fabeloj?

—Kompreneble.

—Ĉu vi povas rakonti fabelojn?

—Kelkajn mi memoras, sed ne ĉiujn, kiujn mi legis—, li diris afable ridetante, kaj li diris plue: —Ĉu vi amas fabelojn?

—Jes, mi amas.

—Morgaŭ mi rakontos kelkajn al vi.

—Ĉu ne hodiaŭ?

—Tio ĝenus vian patron, kiu nun legas.

—Nu, mi povas montri al vi la Insulon, kaj intertempe vi povos rakonti—, mi proponis naive.

—Vi estas prave—, kaj turnante sin al mia patrino, li diris plue:

—Vi do konsentas, ke ni promenados kelkan tempon?

—Nu bone!— diris mia patrino, kaj ni eliris.

Johano aspektis tre stranga en la vestoj de mia patro. Liaj kruroj estis multe tro longaj por la pantalono, kaj marŝante ĉe mia flanko, mi komparis lin kun la cikonio, kiun mi vidis iam sur unu el la bildoj de "Mil kaj unu noktoj". Li mem tamen tute ne rimarkis, kiel strange li aspektas, ĉar refoje kuirante siajn pizojn, li estis feliĉa, ke la vestoj, kiujn li lasis sur la ŝipo, estis anstataŭigitaj de aliaj, tute egale, ĉu ili vestas bone aŭ malbone.

—La Insulo ŝajnas al mi malgranda—, diris Johano.

—Ŝajnas tamen, ke ĝi estas granda—, mi diris.

—Kial?

—Tion mi ne scias; ĉu Hamburgo estas pli granda ol la Insulo?

Johano rigardis min ridetante, kaj li diris post momento:

—Hamburgo estas eble centfoje pli granda.

—Ĉu loĝas tie multaj homoj? ... pli ol cent?

—En Hamburgo loĝas duono da miliono.

—Ĉu tio estas tre multe?

—Ĉu vi ne scias, kiom estas miliono?

—Ne.

—Kiom estas milo?

—Milo? ... Mi pripensu!— mi respondis. Mi ja devis pripensi, ĉar eble mi ankaŭ ne sciis, kiom ĝi estas; pri tiom multe mi ja preskaŭ neniam aŭdis paroli.

—Mi klarigos—, li diris, vidante, ke mi ankaŭ ne scias, kiom tio estas.

Ni estis nun en la dunoj kaj Johano ekhaltis, rigardante ĉirkaŭ sin.

—Kiom da paŝoj ni faris de via domo ĝis tie ĉi?— li demandis, mezurante la distancon per la okuloj.

—Kvin cent!— mi diris, feliĉa, ke mi fine povis doni bonan respondon.

—Nu—, li diris. —Kvin cent kaj kvin cent faras milon. Imagu ke vi staras ĉi tie kaj mi je distanco de mil paŝoj.

—Mi povas tion.

—Bone. Imagu plue, ke je ĉiu paŝo staras unu homo.

—Mi povas ankaŭ tion.

—Bone; tiam vi vidus mil homojn, ĉu ne vere? Imagu poste kvin cent tiajn vicojn da homoj, unu vico flanke de alia.

—Mi povas imagi tion.

—Nu, vidante ĉiujn tiujn homojn kune, vi vidas la homojn loĝantajn en Hamburgo.

Mi devis bone pripensi por formi al mi ĝustan ideon pri tiom da homoj, kiuj eble nur kun peno povus stari sur la Insulo.

—Pri kio vi revas?— li demandis, ekstarante kaj sidigante min ĉe sia flanko.

—Pri tiom multe da homoj—, mi diris, —ĉar mi kredis, ke tiom da ili tute ne ekzistas. Mi vidis nur vin kaj miajn gepatrojn.

—Ĉu vi jam longe loĝas sur la Insulo?

—Mi ne scias, neniam ekpensis pri tio.

—Kiom da jaroj vi havas?

—Kiom da jaroj? ... Patrino neniam ĝin diris.

—Kaj la patro? ... Ĉu li neniam diris tion?

—Li preskaŭ neniam diras ion al mi..., nur se mi demandas.

—Ĉu vere ili estas viaj gepatroj?— li diris post momento, rigardante min kun atento.

—Kial ili ne estus?

—Ĉar vi estas tiel bela knabo, kaj ĉar vi tute ne estas simila al via patro, nek al via patrino.

—Ĉu ili do ne estas belaj? ... Kaj "li" havas tiel belajn mentonharojn.

Johano ridis.

—Mi eble diris sensencaĵon, demandante, ĉu ili estas viaj gepatroj—, li diris tiam. —Vi nepre devas esti tia, ĉar vi ja naskiĝis ĉi tie.— La lastan frazon li eldiris laŭ duone demanda tono, kaj li daŭrigis:

—Ĉu vi memoras ĉion pri via plej juna aĝo? Kiel vi venis sur ĉi tiun insulon?— li diris, refoje rigardante min atente.

—Per si mem—, mi respondis, post kio li ridis laŭte.

—Vi estas vera naivulo!— li diris, —kaj bona knabo, vi ja ebenigos al vi la vojon tra la mondo. Sed diru al mi, kiel estas via nomo?

—Mia nomo? ... Mia patrino nomas min ĉiam "knabo"—, mi respondis.

—Kaj via patro?

—Mi ja diris, ke li preskaŭ neniam parolas al mi, sed kiam li parolas pri mi al la patrino, tiam li min nomas "li".

Mi rigardis Johanon kaj mi ŝajnis, ke stranga ŝanĝo subite fariĝis en la ridetantaj trajtoj de la maristo, li dum momento fikse rigardis min, tiam deturnante la okulojn de la miaj, li pripensadis kaj aspektis, kvazaŭ io ekĝenus lin. Estante jam intima kun li, mi fine kuraĝis interrompi lian revadon kaj mi demandis:

—Pri kio vi pensas?

—Pri vi, mia knabo.

—Pri mi!?

—Jes; io mistera sin kaŝas sub tio, ke la gepatroj tiel malzorgas vin.

—Ĉu ili ne estas sufiĉe bonaj al mi?

—Jes, sed kial vi lernis ankoraŭ nenion? Kial vi neniam iras vilaĝon? Kial...— Li ekhaltis kaj subite diris:

—Aŭskultu, knabo; ne diru al viaj gepatroj ke mi parolis al vi pri tiuj aferoj, kiuj ja ne devas tuŝi min. Krom tio, mi sendube trompis min.

—En kio?— mi demandis kun surprizo.

—Ne demandu. Poste ili memkompreneble prizorgos vian edukadon, tio estas nun eble tro malfacila sur ĉi tiu insulo, kaj eble mankas al ili la mono por irigi vin al la vilaĝo, por ke vi povu vizitadi lernejon.

—Mi ne scias—, mi diris.

Johano refoje meditis momenton kaj dum li karesis la kapon de mia hundo, kiu same kiel mi jam amikiĝis kun li, mi demandis:

—Ĉu vi restos ĉe ni tutan monaton?

—Jes.

—Kaj post la monato?

—Tiam mi iros Londonon al la ŝipanaro, kiu nun kredas min droninta; sed feliĉe mi ne dronis; mi naĝis al via insulo, kie mi vidis vin sidantan sur la sablo kaj rigardantan min, kvazaŭ mi estus la plej stranga kaj la plej teruriga besto, kiu iam staris antaŭ vi.

—Mi kredis vin hommanĝanto.

—Ho ne—, li diris ridetante, —mi ne manĝas homojn—, kaj kaptante mian brakon, li starigis min kaj ni triope iris laŭ la dunoj.

—Morgaŭ mi serĉkolektos ovojn—, mi diris.

—Mi vin akompanos.

—Ĉu vi tiam rakontos?

—Sendube.

—Pri kio?

—Pri kio ajn povas interesi vin.

—Ankaŭ pri Hamburgo?

—Jes—; kaj kun peno farante la samajn longajn paŝojn de mia longkrura amiko, mi kun li laŭiris la okulforman bordon de nia Insulo, ĉar mi deziris montri al li ĉion. Rapide pasis la horoj, kaj kiam vesperiĝis kaj la suno subiris sub la horizonton en tiun profundan misterplenan abismon, mia kapo turniĝis pro ĉio nova kaj ĉio admirinda, kion Johano estis rakontinta. Ho, se li povus restadi ĉiam, pensis mi, kiam mi supreniris la ŝtuparon por iri dormi kun Sim kaj Jafet, kiuj kiel kutime akompanis min al mia subtegmentejo. Kiam mi kuŝis sur mia lito, mi klare povis aŭdi malsupre en la ĉambro la klaran ridon de nia gasto, kiu ankoraŭ parolis al miaj gepatroj, kaj fine, laca pro tiaj eksterordinaraj okazintaĵoj de la tago, mi ekdormis.