Idoj de Orfeo/IV/Ĉapitro Dua

El Vikifontaro
(p. 386-405)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Dua Ĉapitro== Vekiĝo de l' gastiganto — Etiko de Spinoza — Vekiĝo de l' gasto — Acidaj haringoj — Hago anstataŭ Roterdamo — Malgraŭvola ŝipforkurinto — La rakonto de la ruso — La horloĝa ĉeno — Johano, Ivan kaj la Insulano — Pri perdita monujo kaj belaj fraŭlinoj — Farota promenado al Patersburgo — La ekspozicio — La eksfiŝkaptisto kaj kiel lia edzino akiris okulvitrojn — Lumturo kaj bela vojo — Pri promenantaj reklamiloj — Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza.

La postan matenon, kiam apenaŭ la kamena horloĝo sonigis la sepan, la longa dormanto vekiĝis. Li malfermis la okulojn kaj tuj ekpalpis al si la pulson, ĉirkaŭ kiu la kordo estis ligita. Tiam li eksidis malrapide. La kordo, ankoraŭ streĉita kiel telegrafia interligilo, sin etendis, kiel la antaŭan vesperon, de la lito ĝis la kanapo; la ĝiba dormanto sekve devis kuŝi ankoraŭ en la sama sintenado, en kiu lin lasis lia gastiganto. Ĉi tiu senbrue leviĝis, ekstaris sur la plankon, malligis la ŝnuron de la pulso kaj ĵetrulis la kordbuleton sub la kanapon. Tiam li iris sur la piedfingroj al sia gasto, klinis sin super la dorson de la kanapo kaj rigardis la mariston, kiu kuŝis ankoraŭ surdorse. Kviete la ruso spiris, kaj ŝajnis, kvazaŭ li tute ne sin movis dum la nokto.

—Li vekiĝu per si mem—, pensis la filozofo, kaj li iris returne al sia dormejo, almetis la ŝuojn kaj la veŝton, sin lavis, kombis al si la harojn kaj eksidis antaŭ la tablo kun la vizaĝo turnita al la kanapo.

—Li ja vekiĝos per si mem—, li diris, —mi atendos—, kaj li atendis, enpoŝigis ambaŭ manojn, rekte etendis la krurojn antaŭ sin, tiel ke ili elstaris malproksime el sub la alia flanko de la tablo. Tiam li enprofundiĝis en pensojn, el kiuj lin fine vekis sinjorino Bus. Ŝi eniris kun la matenmanĝaĵo por sia pensionulo kaj kun la haringoj por la fremda maristo.

—Bonan matenon, sinjoro; vi jam leviĝis?

—Jes, sinjorino.

—Kaj li?— La sinjorino ĵetis rigardon al la kanapo.

—Mia gasto? ... Ho, li dormas, ne mortiginte vin, nek vian edzon, nek iun alian en la domo.

—Ĉu vi ne vekos lin?

—Ho ne! ... Oni ne veku ebriiĝintan viron. Estas plej bone, se li tute fordormas sian ebriecon.

La sinjorino metis la manĝaĵojn sur la tablon kaj diris:

—Mi tuj alportos la kafon, sinjoro.

—Mi ekmatenmanĝos, kiam mia gasto estos vekiĝinta; il eble manĝos nur la haringojn. Se mi deziros kafon, vi alportu ĝin poste; mi sciigos tion, se bezone.

Sinjorino Bus, scivola kiel ĉiuj virinoj, alpaŝetis al la kanapo, rigardis la dormanton kaj suprentiris la nazon kvazaŭ por diri, ke la maristo aspektas malpura, tiam ŝi eliris la ĉambron, ĉar la vizaĝo de la filozofo esprimis klare, ke li ne sentis inklinon al babilado. Ŝi malsupreniris al sia kuirejo, lasante la pensionulon kaj la fremdulon kun la matenmanĝaĵo solaj.

La pensionulo manĝis, prenis "Etiko" de Spinoza por agrable pasigi sian tempon kaj legis:

"Ambicio estas trograndigata deziro al gloro. Klarigo. Ambicio estas la deziro, per kiu ĉiuj emocioj estas instigataj kaj plifortiĝataj; kaj tial ĉi tiu emocio povas esti regata tiel malfacile. Ĉar tiel longe, kiel la homo estas regata de ia deziro, li samtempe estas animata de ĉi tiu deziro. Cicero diras: La plej bonaj homoj plej amas la gloron. Eĉ filozofoj skribis siajn nomojn sur verkoj, traktantaj pri la malkonfesado de la gloro, kaj tiel plu".

La leganto sencele rigardis antaŭ sin pensante: Mi sekve ne estas bona homo, ĉar mi tute ne amas la gloron..., nu, mi ne estas kulpa en tio, tiel mi naskiĝis, tiel mi mortos, kaj li legis plue:

"Diboĉemo, estas malmodera deziro aŭ dezirego al bongustaj manĝaĵoj.

Drinkemo, estas malmodera deziro al alkoholaĵo..."

Li denove pripensis kaj vole nevole direktis la okulojn al la kanapo, kiu en tiu momento komencis tremeti, kaj tuj poste ekaperis super la apogilo la altaj ŝultroj kaj la ĉiuloken disstarantaj haroj de la ĵus vekiĝinta maristo. Lia vizaĝo estis kaŝita post la ŝultro, ĉar li rigardis rekte antaŭ sin. Post momenteto li diris kelkajn vortojn en rusa lingvo. La filozofo, kvankam ne komprenante ilin, tuj konjektis, ke tiuj vortoj signifas: "Kie mi estas?", ĉar tion ordinare ĉiu demandas, vekiĝante en la cirkonstancoj, en kiuj sin trovis la maristo. Li tial responde diris germane:

—En bona haveno.

La maristo, aŭdante ĉe sia flanko nekonatan voĉon, turnis la kapon dekstren, kaj ekvidante post tablo nekonatulon, kiu rigardis lin ridetante, li kredis sonĝi.

—En bona haveno!?— li diris post momento ... Sed kie?

Tiam vidante la ŝnuron, per kiu estis ligita lia kruro, li demandis germane:

—Kial oni ŝnurligis min?

—Ĉar sinjorino Bus timis, ke vi mortigus dum la nokto ĉiujn ŝiajn samhejmanojn.

—Ke mi mortigus...!?

—Jes, tion ŝi timis. Nu, rigardu vin en la spegulo kaj vi ekvidos, ke vi aspektas kiel vera mortigisto kaj bandito. Mi tial ligis vin kiel la pigmeoj de Liliputo ligis Guliveron, sed mi ne uzis tiom da ŝnuroj kiom ili, ĉar mi opiniis tion superflua.

—Mi ne konas Guliveron, nek ankaŭ Liliputon...

Dirante tion, li refoje rigardis al la ŝnuro, poste al la ĉe la tablo sidanto kvazaŭ por peti klarigon, sed ĉar la sidanto nur ridetis, li fine malligis la ŝnuron kaj demandis konfuzite:

—Nu, sinjoro; diru al mi, mi petas, kiel mi venis ĉi tien.

—Ĉu vi ne memoras?

—Ne, mi nur memoras, ke netaŭgaj buboj turmentetis min, kiam mi volis ripozi momenton ĉe arbo en ...tiu parko...

—Kial ili vin turmentetis?

—Mi ne scias..., eble mi trinkis glaseton tro multe da brando..., tiam mi perdis la vojon al... mia ŝipo...; mi laciĝis..., mi sidiĝis por ripozi momenton... ĉe tiu arbo...

—Vi tamen elektis strangan lokon por ripozi.

La maristo, kiu, kiel ni scias, estis ruso kaj parolis la germanan lingvon nur kriple, pripensis por serĉkolekti ĝustan esprimon, per kiu li povus senkulpigi sin; li tamen serĉis vane, ĉar li eligis nur kelkajn malklarajn frazetojn, en kiuj li uzis almenaŭ dekfoje la adverbon germanan "da", signifantan "tiam". Estis klare, ke li hontis pro sia konduto, kaj la filozofo, rimarkante tion, tiris lin el la embaraso, dirante:

—Kompreneble; vi trinkis tro multe.

—Jes, kaj tiam mi ekripozis..., kaj tiam la buboj venis...

Refoje li eksilentis, kaj kiel eble plej bone ordigante siajn harojn per la fingroj, li subite diris:

—Kaj forŝtelis de mi mian ĉapon.

—Vi eraras, via ĉapelo kaj viaj ŝuoj kuŝas sub la kanapo.

—He!... vere!?... Nu, tiam mi eraras,... pardonu al mi.

La maristo rigardis ĉirkaŭe; post momenteto li diris, klakinte la lipojn:

—Sinjoro, ne ofendiĝu... mi soifas terure.

—Kompreneble; post ebrieco sekvas soifo. Ĉu vi deziras tason da kafo?

—La maristo rigardis antaŭ sin, tiam li respondis konfuzite:

—Mi preferas akvon.

—Bone, vi trinkos akvon, kaj se vi havas apetiton, vi povos manĝi la jenajn baringojn.

—Ĉu haringojn!?... ho, volonte.

—Bonege, do leviĝu; lavu vin en mia dormejo jen post mi; kombu al vi la harojn per mia kombilo, trinku tiom da akvo kiom vi deziras, ĝi staras en karafo sur la tablo, tiam eksidu tie antaŭ mi kaj agu kvazaŭ vi estus hejme.

La maristo rampis kiel simio trans la apogilon de la kanapo kaj eniris la montritan dormejon. Kiam post kelka tempo li revenis kun purigitaj vizaĝo kaj manoj kaj kombitaj haroj, li alpaŝis al la kanapo, kaptis la ŝuojn kaj almetante ilin, li diris:

—Mi nun ekmemoras, ke vi forpelis tiujn bubojn ... Kara Josefo! kiel mia pantalono estas kovrita per polvo... Ĉu vi havas broson?

—Vi bone ekmemoras... Broso estas en la brosingo flanke de la kanapo.

La maristo purigis sian pantalonon, dirante:

—Jes, mi nun memoras... vi forpelis ilin; tiam vi helpis al mi ekstari; kaj tiam ni duope eliris tiun parkon, kaj tiam ..., tiam, nu tiam ... Sinjoro, mi ne memoras, kio okazis poste, sed mi dankas vin pro via helpo;... vi estas bona viro ...--. Dirinte tion, li donis la manon al sia protektinto, kiu respondis:

—Cu vi opinias min bona viro?

—Jes, tre bona viro.

—Nu, vi ne samopinias kun Spinoza, ĉar Spinoza opinias laŭ filozofia vidpunkto, ke mi ne estas bona viro.

—Spinoza...!? Mi ne konas Spinoza, sed se li opinias tiel,... tiam li estas azeno.

—Ni nun ne disputu pri tio ... Prenu seĝon, eksidu tie tuj antaŭ mi kaj manĝu viajn haringojn.

La maristo obeis, manĝis la haringojn kaj diris:

—Sinjoro, mi refoje dankas.

—Kaj kiel vi nun sentas vin?

—Bonege!

—Vi estas maristo, ĉu ne vere?

—Rusa maristo. Kiel vi divenas, ke mi estas maristo?

—Rigardu nur vian manon, ĝi estas tatuita, Ĉu vi estas jam longan tempon en ĉi tiu urbo?

—Mi alvenis hieraŭ posttagmeze.

—Mi proponas, ke vi estu mia gasto hodiaŭ; vi eble dezirus viziti la vidindaĵojn de la urbo?

—Mi tre dezirus, sed je la deka mi devas esti surŝipe.

—Surŝipe!?

—Jes, mia ŝipo forvojaĝos la dekunuan horon.

—Kien?—La gastiganto ridetis mistere, kiam li demandis tion.

—Patersburgon[1].

—Sed diru, mia kara rusa amiko, kie do estas via ŝipo?

—Sur Y[2].

—Sur la Y.!?... En Amsterdamo?

—Ho ne, mi trompiĝas, la pasintan jaron ĝi kuŝis tie.

—Kaj nun?

—Ĉe Feyenoord[3], en Roterdamo.

—Sed, ĉu vi opinias esti nun en Roterdamo?

La maristo surprizite rigardis al sia gastiganto kaj demandis:

—Kie alie?

—Nu, mia kara, vi ne estas en Roterdamo, sed en Hago kaj estas neeble al vi esti surŝipe je la deka.

La maristo salte leviĝis kun terurigita vizaĝo, ekkriante:

—Kion vi diras!?... Mi ne estas en Roterdamo!?

—Vi estas en Hago.

—Ho, kara Josefo!... mi venos tro malfrue, la ŝipo foriros sen mi... La konduktoro de la vagonaro informis min malbone; li diris: „Vi estas en Roterdamo". Mi do eliris el la vagonaro... eniris la urbon por trinki glaseton da brando..., tiam ...

—La ceteron mi jam scias.

—Sed kion mi faros!?... La ŝipo foriros sen mi...

—Nu, ĝi foriru!... Kio fariĝis, tio jam ne refariĝos kaj kio pasis, tio ne revenos...

La maristo iris tien kaj returnen en la ĉambro kaj aspektis tiel malesperanta, ke lin kompatis la filozofo, kiu tamen restis kvieta kaj diris plue:

—Rekvietiĝu, mia amiko, kontraŭ faro farita ne helpas medito...

—Sed la kapitano... la ŝipestro konsideros min kiel forkurinton... Ho Dio! kion fari?

—Kuiru viajn pizojn, mia kara; kuiru viajn pizojn! Ĉio fariĝos bona kaj ĉio aranĝiĝos per si mem.

La maristo iris al la kanapo, klinis sin por ekkapti sian ĉapelon; tiam pendigante ĝin sur sian pugnitan manon, li svingis la alian en malespero kaj diris:

—Kion do fari!?... La ŝipo foriros sen mi!...

—Jes; post unu horo, kaj ne estas rimedo kuratingi ĝin. Mi do konsilas al vi denove: Kuiru viajn pizojn, sidiĝu, rekvietiĝu kaj restu provizore mia gasto... Ĉio aranĝiĝos per si mem.

La konsternita ruso, komprenante nur malmultajn el la al li adresitaj vortoj, eksidis kaj diris:

—Mi povos esplori, ĉu aliaj ŝipoj iros Patersburgon.

—Vi povos, sed restu ĉe mi hodiaŭ kaj tiel longe, kiel estos necese; morgaŭ ni aranĝos viajn aferojn, kaj nun rakontu al mi kviete, kiel ĉio fariĝis.

—Nu, mi rakontos...

Li pripensis momenton, turnadis la ĉapelon sur la pugnita mano kaj ekrakontis:

—Mia ŝipo venis el Londono la dekduan de tiu ĉi monato; ni aliris al Roterdamo, kie ĝi devis resti tri tagojn... Mi diris al mi: Ivan, mi diris, vi uzos tiujn tagojn por rigardi ankoraŭ unu fojon Amsterdamon kaj Roterdamon, ĉar pasis jam kvin jaroj, kiam mi estis en Amsterdamo... Nu, tiam mi unue iris Amsterdamon kaj rigardis ĝin ... tiam mi reiris Roterdamon, kaj kiam mi kredis esti en la stacidomo de ĉi tiu urbo, mi demandis la konduktoron, ĉu mi estas en Roterdamo. Jes, li diris...; nu, tiam mi eliris la vagonon kaj la stacidomon, kaj promenis en la urbon... Mi pensis: la urbo aspektas iom alie ol antaŭe, sed ĉar mi trinkis kelkajn glasetojn, mi ne multe pensis pri tio..., tiam mi ekpromenis kaj promenadis..., tiam mi eniris trinkejon... Multaj fraŭlinoj estis tie..., belaj fraŭlinoj, ho, tre belaj!... Mi regalis ilin..., ili estis gajaj; mi same estis gaja kaj ekkantis kaj mi amuziĝadis bone...; tiam mi trinkis ankoraŭ kelkajn glasetojn da brando... vera Skidama brando...; tiam la belaj fraŭlinoj lasis min sola kaj mi eliris la trinkejon kaj promenadis tra multaj stratoj...; tiam mi venis en tiun parkon... mi eksidis ĉe tiu arbo por ripozi...; tiam la buboj mokridis kaj turmentetis min..., kaj tiam...

—Tiam mi venis por malebligi, ke policanoj arestus vin por ĵeti en malliberejon.

—Jes, same kiel okazis al mi antaŭ kelkoj jaroj en Patersburgo.

—Cu tio sama okazis jam antaŭe?

—Feliĉe, jes,... ĉar tiam mia ŝipo, kun kiu mi devus forveturi, pereis kaj fundiris, kaj mi ne dronis kiel la aliaj maristoj... do, estis feliĉe, ke tiam mi trinkis iom tro multe, ĉar pro tio la policanoj ĵetis min en malliberejon.

Ce tiuj vortoj li rigardis dekstren kaj maldeks[**]tren al la piedoj de sia seĝo, kie kelka brueto altiris lian atenton; vidante, ke ambaŭflanke de la seĝo elstaris el sub la tablo longa kruro, li subite demandis:

—Kio estas tio...?

—Nur miaj kruroj.

—Ho jes, viaj kruroj... ili estas tro longaj por meti sub la tablon... —Tiam li rigardis ĉirkaŭe kaj diris plue:

—Ne ofendiĝu, sinjoro; sed vi havas belegan ĉambron kaj belegan domon.

—La domo ne estas mia, kaj ĉi tiujn apartamentojn mi luis.

—He!... do vi ne estas la posedanto?

—Mi estas maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere.

—Maristo!?...

Subite stranga rideto aperis sur la vizaĝo de Ivan (la leganto sendube jam rekonis lin), kaj direktante la okulojn sur la ventron de sia gastiganto, li forĵetis la ĉapelon ankoraŭ pendantan sur lia pugno, kaj svingante kelkfoje la manojn supren, kvazaŭ li supren ĵetus kaj rekaptus du pilkojn, li ekkriis:

—Sinjor' kolego!... mi petas... ekstaru!... ekstaru!!

—Kial ekstari?

—Mi tuj diros tion...; ekstaru, mi petas!... ekstaru!!

—Nu, se mi povas fari al vi plezuron per tio, mi ekstaros.

La longa maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere, tiris al si la krurojn, posten ŝovis la seĝon kaj ekstaris.

La okuloj de Ivan denove sin fiksis sur lian ventron kaj jen pendis de la veŝtopoŝo ĝis butontruo, ĉeno farita el brilantaj moneroj. La rideto de Ivan ŝanĝiĝis en esprimon, kiu montris grandan surprizon kaj ĝojon; li same ekstaris, altigis ambaŭ manojn kaj ekkriis:

—Mi trovis!... Mi trovis!... Vi estas Johano!

—Jes, mia kara, mi estas Johano; sed kiel vi eksciis tion?

—Per la ĉeno..., la ĉeno de la moneroj, kiujn donis al vi Jafet.

—Jafet!?

—Jafet, via amiketo de la insuleto, kies nomon mi ne konas.

—Ĉu vi konas tiun knabon?

—Ĉu mi lin konas!?... Ĉiu en Patersburgo lin konas.

—Li do estas en Patersburgo?

—Jes!... Ho, tio estas stranga historio...; mi rakontos ĝin... eksidiĝu, mi petas, kaj mi rakontos... Ho, kiel li ĝojos!

Ili eksidis kaj Ivan rakontis:

—Mi estis surŝipe de „Petro la Granda“, kaj sur la maro ne malproksime de la holanda marbordo. Mi estis kuiristo kaj okaze enrigardis en la maron. Tiam mi ekvidis boaton. Mi diris al mi: Ivan, mi diris, io neordinara estas kun tiu boato, ĉar mi ne vidas maristojn en gi. Tiam mi rigardis pli atente... neniu homo videbla. Tiam mi diris al mia kuireja servisto: Petro, mi diris, iru al la sipestro kaj diru, ke malplena boato naĝas en la maro. Tiam la ŝipestro venis kaj mi montris la boaton. Tiam li prenis la vidilon kaj ekzamenis... —Gxi estas senhoma—, li diris. Tiam du maristoj alremis per boato al tiu boato kaj revenis kun ĝi. Tiam ĝi estis supren tirata sur la ŝipon kaj en la boato kuŝis knabo kaj kesto ... Sub la kesto estis mortinta hundeto. La knabo estis duone mortinta, sed rekonsciiĝis poste. Li estis bela knabo... buklaj brunaj haroj... nigraj okuloj... sed li parolis tian strangan lingvon, nek holandan, nek germanan, nek anglan, nek francan, nek alian konatan... Neniu el la maristoj povis paroli kun li. Tiam li ŝipiris kun ni al Patersburgo. Tie ni duope (li kaj mi, ĉar ni estas bonaj amikoj) iris surborden; li deziris vidi la urbon. Tiam ni eniris trinkejon kaj mi trinkis glaseton tro multe... Tiam ni plue promenadis sur la stratoj kaj la bubaĉoj mokis kaj turmentetis min. Tiam mi volis forpeli ilin, sed falis tra vitro de butiko. Tiam policanoj arestis min kaj ĵetis en malliberejon, kaj kiam mi forlasis ĝin post kelkaj tagoj, la knabo estis malaperinta. Tiam mi lin serĉis, sed ne trovis. Tiam mi reiris maron sur alian ŝipon, ĉar „Petro la Granda“ estis forveturinta sen mi, sed ĝi pereis kaj fundiris, kiel mi jam diris. Post kelkaj jaroj mi revenis Patersburgon kaj unu vesperon mi iris al koncerto kaj aŭdis la faman violoniston Romeskaŭ. Tiam mi refoje trinkis dum la paŭzo tro multe da brando kaj kolegoj rekondukis min surŝipen. La postan tagon vizitis min en mia ŝipa kuirejo tiu sama violonisto, kaj je mia ĝojo mi eksciis, ke li estas mia malaperinta bubo Jafet. Tiam li parolis flue la rusan lingvon kaj li rakontis pri siaj aventuroj kaj pri sia amiko Johano. Tiam mi promesis al li serĉi lian amikon, ĉar tiu amiko sola scias, kie Jafet naskiĝis, ĉar Jafet ĝis nun ne scias, kie loĝas liaj gepatroj, nek kie kuŝas la insuleto, sur kiu li naskiĝis. Sed nun per vi li ekscios tion... Do, dank' al la glaseto, kiun mi trinkis tro multe, vi trovis min en tiu parko, mi trovis vin per la ĉeno kaj Jafet retrovos siajn gepatrojn... Sekve: Vivu la brando!!

Dum Ivan rakontis, Johano aŭskultis kun ĉiam pligrandiĝanta miro, kaj kiam la rakonto finiĝis, li demandis:

—Ĉu tiu knabo fariĝis violonisto!?

—Jes, kaj tre fama, sed spite tion li ne fariĝis fiera; li tamen bedaŭras, ke li ne scias, kiuj estas liaj patro kaj patrino kaj kie ili estas.

—Nu, mi sciigos tion al li. Liaj gepatroj eble vivas ankoraŭ. Ĉu vi scias la adreson de la knabo?

—Jes, ĝi sidis en mia monujo.

Ivan enpoŝigis la manon por aperigi la monujon, li tamen enpoŝigis la malĝustan manon, ĉar la dekstra poŝo estis malplena. Li sekve enpoŝigis la maldekstran manon kaj... ekpaliĝis, dum li murmuretis kelkajn vortojn en al Johano nekonata lingvo, sed kiujn tiu tuj divenis.

—Ĉu vi perdis la monujon?—li demandis.

—Jes, mi ĝin perdis..., ho sankta Josefo!—kaj li estis ploronta, sed retenis la larmojn.

—Eble la belaj fraŭlinoj de la trinkejo ĝin forprenis, ĉar fraŭlinoj en tiaj trinkejoj ne estas tre honestaj kaj fidindaj.

—Diablo! Mi tuj aliros tien; en la monujo sin trovis ne nur la adreso de Jafet, sed ankaŭ cent holandaj guldenoj...

—Kiujn vi neniam reakiros.

—Tiam mi plendos ĉe la policestro.

—Kiu mokridos vin.

—Kial?

—Ĉar neniu havas aferojn ĉe tiuj belulinoj.

—Kion do fari?

—Kuiru viajn pizojn?

—Kion?

—Mi pripensu fojon... Via momno estas neakireble perdita, same kiel la adreso de nia amiko. Sed diru, mi petas: Kial li forlasis boate kaj tute sola la insulon de siaj gepatroj?

—Ĉu vi ne scias!?... por serĉi vin.

—Por serĉi min?

—Tion li diris al mi, sed kompreneble li ne trovis vin, ĉar vi ne estis en Patersburgo, sed en Hamburgo.

—Se li intencis min serĉi, tiam estas nun mia devo, serĉi lin reciproke, kaj mi iros Patersburgon.

—Per ŝipo?

—Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi ne iros per ŝipo, ĉar provizore mi ne volas refariĝi maristo. Se restos al mi sufiĉa mono, mi iros vagonare; sed tio estos tro multekosta..., nu, tiam mi iros piede.

—Piede al Patersburgo!?

—Jes.

Ivan rigardis sian gastiganton kaj diris:

—Ni iru kune!

Johano ridetis, dirante:

—Ĉu vi ne scias, ke tio estas por vi eble tro longa promenado kaj ke oni nepre devas esti bona marŝanto por tion elporti.

—Ho, mi estas bona marŝanto, sed ni povos eviti la promenadon. Vi skribu leteron al Jafet Romeskaŭ, violonisto en Patersburgo; tio sufiĉos, ĉar ĉiu lin konas tie.

—Tion mi povus, sed prefere mi volas lin surprizi.

—Nu, ni surprizu lin duope.

—Bone, ni faru tion... Kiam ni ekvojaĝos?

—Tuj kiam vi deziros.

—Antaŭe mi tamen montros al vi Scheveningen; nokte vi povos dormi sur tiu kanapo... Unu promeson vi antaŭ ĉio devas fari al mi.

—Mi promesos ĉion, kion vi deziras.

—Dum la tempo, kiam ni estos kune, vi ne trinku brandon, eĉ ne unu solan glaseton.

—Mi promesas... Jen mia mano.

Johano premis la manon de la kuiristo, ekstaris kaj almetante la frakon kaj la ĉapelon, li diris:

—Ni tuj sciigos al la rusa konsulo, kial estis al vi neeble forvojaĝi per via ŝipo, por ke la ŝipestro ne povu konsideri vin kiel forkurinton; poste vi rigardos la vidindaĵojn de Hago kaj Scheveningen, kaj post du aŭ tri tagoj ni ekpromenos Patersburgon.

—Sed kie ni restos nokte dum nia promenado?... kaj kiel ni manĝos sen mono?

—Mi posedas ankoraŭ kelkan monon, kaj ĉar la vetero estas bona, ni trovos ĉie taŭgan lokon por pasigi la noktojn, kaj se necese, ni laboros dumvojaĝe.

—Labori dumvojaĝe? Sed kiel mi laboros? Mi ne lernis metion.

—Ni laboros laŭ cirkonstancoj; mi povos ludi en teatro kaj vi povus fariĝi promenanta reklamilo.

—Kio estas tio?

—Mi montros al vi hodiaŭ promenantajn reklamilojn sur la stratoj en la urbo, tiam vi ekscios, kio estas tio. Ĉiu, kiu povas marŝi, povas fariĝi promenanta reklamilo, vi ankaŭ.

Ivan ekstaris, ekkaptis sian ĉapelon, kiu estis rulinta malproksimen, surmetis ĝin kaj la du amikoj malsupreniris la ŝtuparon, Johano ĉiam babilante pri sia knabo, la insulano, liaj gepatroj kaj cetere. Ili iris kune al Maŭritshuis, al Panoramo de Mesdag, kie ili admiris la pentraĵojn, kaj je la tria horo en la posttagmezo ili iris al Scheveningen kie okazis granda internacia ekspozicio pri komerco, fiŝkaptado kaj sporto. Ĝi estis aranĝata en speciala tentforma[**] konstruaĵo, sude de la Kurhaŭs. La ekspozicio daŭris jam du monatojn kaj estis finiĝonta post unu monato.

En preskaŭ ĉiuj ekspozicioj la elmetitaj objektoj ne ĉiam rilatas la celon, por kiu la ekspozicio okazas, kaj same la granda konstruaĵo por la ekspozicio de komercaĵoj, fiskaptaĵoj kaj sportaj aferoj ne nur enhavis objektojn koncernantajn tiujn tri aferojn, sed ankaŭ multajn aliajn, kiel ekzemple pentraĵojn, antikvaĵojn, librojn, kaj tiel plu. Sekve, por ĉiuj homoj sin troviĝantaj tie, kaj ankaŭ por niaj du amikoj, estis tie multaj interesaĵoj, tiel ke ili pasigis kune tie longan tempon en agrabla maniero.

Ivanon interesis plej multe la miniaturaj ŝipoj, ekspozitaj de la Scheveningaj fiŝkaptistoj. Ivan admiris la malbelformajn ŝipojn, nomitajn „bomoj“ kaj metitajn sur grandaj kuŝantaj speguloj, kiuj prezentis la maron. Tiuj „bomoj“ montris, kiel la haringoj estas kaptataj. Retoj etendiĝis de la ŝipa bordo ĝis la akvo, kaj amaso da haringoj pendis kun la kapo en la maŝoj. La maristoj (pupoj, vestitaj kiel Scheveningaj fiŝkaptistoj, sed multe tro grandaj en komparo kun la ŝipo) tiris al si la retojn. Sur la ŝipo sin trovis ĉio, kion oni bezonas sur la veraj ŝipoj, kaj Ivan kun atento ekzamenis la kaptadon, tute ne pensante pri Johano, kiu staris je kelka distanco ĉe ekspozitaj libroj, kiuj kuŝis malfermitaj sur du longaj tabloj. Frapeto sur lia brako altiris la atenton de la ruso, kaj sin turninte, li staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ bela fraŭlino, kiu prezentis al li papereton. Ŝi ridetante montris al li du vicojn de tiaj blankaj dentoj, kaj rigardis lin tiel afable per du brilantaj bluaj okuloj kiuj harmoniis mirinde bele kun la blondaj haroj, kovritaj de koketa ĉapeleto, ke Ivan, pensante, ke ŝi deziras vendi la montritan papereton, kiun li konsideris kiel enirbileton de ia aparta amuzejo en la konstruaĵo, bedaŭris, ke li ne povas plenumi tiun deziron, kaj kun ĉagreno li memoris sian perditan monujon. Li turnis la internon de siaj pantalonaj poŝoj eksteren por montri, ke li estas tute senmona, tiam li grimace ridetis, altigis la ŝultrojn kaj reordigis la poŝojn; tiam la fraŭlino foriris. Ivan refoje turnis la atenton sur la ŝipojn.

—Belaj ŝipoj, kamarado—, li diris al maljuna maristo staranta apude kun la manoj en la poŝoj.

La „kamarado", kiu havis dikan tabak-maĉaĵon en la buŝo, tiel ke lia vango elstaris rondforme, jese kapklinis, ĵetis per la lango la maĉaĵon al la alia vango kaj diris:

—Tiel ni kaptas la haringojn. Mi faris tion dum kvindek jaroj... Ĉu vi estas ankaŭ maristo?

—Jes, rusa maristo,... ŝipa kuiristo.

—Mi estis dum dudek jaroj „Schipper“[4].

—Skipper?... Mi ne komprenas.

—Kapitano de fiŝkapt-ŝipo.

—Ho, kapitano..., kaj nun „pensioniert“[5]?

—Pensioniert!?—La grizulo laŭte ekridis, kraĉis sur la teron kaj diris:

—Ho ne, oni ne pensiumas la maljunajn fiŝkaptistojn en nia lando. Se ili ne dronas kaj fariĝas tiel multaĝaj, ke la ŝipmastro jam ne povas ilin uzi, nu, tiam ili ekhavos lokon en la malriĉulejo.

—Ĉu la ŝipmastroj estas tro malriĉaj por subteni vin kaj la aliajn maljunajn kaptistojn?

—Ĉu ili estas malriĉaj?... Riĉaj ili estas, riĉaj kiel nia reĝino.

—Kial do ili ne pensiumas vin?

—Ĉar ili volas fariĝi ankoraŭ pli riĉaj... Mi vidas, ke vi tute ne konas la holandajn ŝipo-posedantojn.

—Ĉu neniu estas pensiumata ĉi tie?

—Jes, la ministroj kaj aliaj eminentaj sinjoroj.—La grizulo lange ĵetis la macaĵon kontraŭ la dekstra vango, kraĉis refoje kaj eksilentis.

—Ĉu vi havas infanojn?—demandis Ivan.

—Mi havis... du filojn...; ambaŭ estas ĉe nia Sinjoro.

—Ĉu ili mortis?

—Ambaŭ dronis.—La maljuna ekskaptisto de fiŝoj emociiĝis, kaj liaj okuloj malsekiĝis. Ivan kompatis la viron kaj li ekpensis refoje pri sia perdita monujo, tiam li demandis:

—Cu via edzino vivas?

—Jes, ni estas kune en la malriĉulejo.

—Ĉu ŝi jam vidis la ekspozicion?

—Ŝi!?... Ho ne, ŝi estas duone lama kaj preskaŭ ne povas marŝi.

—Ĉu ŝi ne povas plu labori?

—Mi laboras hejme por ŝi, kaj ŝi sidas la tutan tagon ĉe la fenestro kaj rigardas eksteren.

—Nenion farante?

—Ŝi amus legi sian biblion, sed ŝiaj okuloj fariĝis tro malfortaj.

—Ŝi uzu okulvitrojn, kamarado.

—Okulvitrojn!... Ili rompiĝis kaj la okulvitroj, per kiuj ŝi povus legi, kostas tro multe..., tial ŝi jam ne legas sian biblion, sed rigardadas eksteren.

Ivan komprenis ĉion, kion diris la grizulo; li pensis: Se mi do havus mian monujon, tiam mi tuj donus al li por aĉeti okulvitrojn por lia edzino.

En tiu momento Johano alproksimiĝis, kaj Ivan diris al li:

—Mi petas, pruntedonu al mi iom da mono.

—Kiom multe?

—Kiom kostas tiaj okulvitroj, kamarado?—demandis Ivan la maljunan mariston.

Ĉi tiu, pensante, ke la demando estis farita pro scivolemo, kraĉis sur la plankon kaj respondis indiferente:

—Kvar guldenojn.

—Pruntedonu al mi dek—, diris Ivan al Johano.

La filozofo elpoŝigis bankbileton kaj estis enmanigonta ĝin al la kuiristo, sed ĉi tiu diris:

—Nur donu al mia nova kamarado, lia lama edzino bezonas okulvitrojn, sed la mono mankas.

La „nova kamarado" ridetis, ĉar li kredis, ke la du fremduloj volas moki lin, sed vidante, ke ili ne ŝercis, li hezite akceptis la monon, deprenis la ĉapon kaj diris konfuzite:

—Mi dankas, sinjoroj... Nia kara Sinjoro rekompencu vin ambaŭ—, kaj jam ne pensante pri la riĉaj ŝipo-posedantoj, sed nur pri la feliĉo, kiun kaŭzos la novaj okulvitroj, li surmetis la ĉapon, maĉadis sur sia tabaka maĉaĵo kaj ĝoje eliris la konstruaĵon de la ekspozicio.

Liaj bonfarintoj promenis plue, rigardis la ekspozitajn objektojn, kaj post du horoj forlasis la ekspozicion por laŭiri la marbordon, tiel faman pro sia beleco. Ĉe la fino de la larĝa promeneja vojo, kuŝanta paralele kun la marbordo, staras la lumturo. Ili ĝin supreniris por ĝui la belan panoramon sin etendiĝantan ĉiuflanke malproksimen, kaj malsupren irinte la turon, ili ekpromenis tra la Keizerstrato, unu el la plej malnovaj stratoj de Scheveningen, kondukanta de la marbordo ĝis la belega Scheveningena vojo. Tiu fame konata vojo, konsistanta el ses unuopaj vojoj, unu flanke de la aliaj, kuŝas ĉe la okcidento de la hagaj arbaretoj kaj formas kun ili unu el la plej ĉarmaj lokoj de la urbo Hago.

Johano, kiel bona promenanto, kiu ne amis sidi en tramvagono, ekmarŝis sur la plej maldekstra vojo, ĉe kies du flankoj kreskas altaj arboj, ĉiam protektantaj la promenantojn kontraŭ la brulantaj radioj de la suno.

—Ni promenos returnen, ĉu ne?—li diris al la kuiristo.

Ĉi tiu, pripensante pri la longa promenado al Patersburgo, jese kapklinis, dirante:

—Jes, ĉar estos por mi bona antaŭ-ekzercado por nia promenado al Rusujo—; tamen la esprimo sur lia vizaĝo nerefuteble klare kontraŭparolis liajn vortojn; prefere li estus enirinta la tramvagonon, ĉar li jam laciĝis.

Johano ekridetis kaj malsupren rigardis sur sian kamaradon, kiu kiel pigmeo marŝis ĉe lia flanko. Vole-nevole li rimarkis, ke la preterpasantoj rigardis lin kaj la „pigmeon“, ĉar li konsciis, kian strangan kontraston li faris kun la ĝibhava kuiristo.

—Kuraĝon, mia amiko!—li diris,—kuraĝon kaj ĉio finiĝos bone.

Ivan elspiris profundan spiregon, sed li ne respondis.

—Kuiru ilin, mia kara, kuiru ilin; agu kiel mi, kaj aranĝu vin laŭ la cirkonstancoj.

Kiam ili atingis la „Promenejon", la tiel nomatan restoracion, starantan duonvoje inter Scheveningen kaj Hago, Johano aŭdis, ke Ivan komencis spiregadi kiel laca ĉevalo.

—Ĉu vi laciĝis, kamarado?—li demandis.

—Jes.

—Kaj vi volas marŝi kun mi al Patersburgo?

—Mi ja kutimiĝos al la marŝado.

—Mi opinias, ke ne; viro kun tia malforta brusto, kian vi havas, ne povas alkutimiĝi al tio.

—Kion do fari?—melankolie demandis Ivan.

—Ni kompreneble ne promenos al Patersburgo.

—Kiel do ni aliros al Jafet?

—Tio dependas de cirkonstancoj..., eble vagonare.

—Sed mankas al ni la bezona mono... Ho ve, mia perdita monujo.

—Ni povos perlabori antaŭe tiun bezonan monon.

—Perlabori?

—Jes, kiel promenantaj reklamiloj. Mi jam pripensis tion... Ĉu vi scias, kiuj estas Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza?

—Mi ne konas ilin,... neniam mi aŭdis pri ili.

—Nu, mi aŭdis kaj legis pri ili. Ni imitos tiujn du hispanajn virojn. Nur atendu, vi ja ekvidos... Ĉu mi marŝas tro rapide?—li demandis post momento.

—Jes, tro rapide, viaj kruroj estas tiel longaj..., mi laciĝis...

—Ni eniru la tramvagonon, kaj reveninte en mian ĉambron, mi klarigos al vi miajn planon kaj intencon; ili nepre plaĉos al vi.


  1. La leganto ne miksu Patersburgon kun Petersburgo.
  2. Het „Y" (elparolu Ej) estas haveno en Amsterdamo.
  3. Haveno en Roterdamo.
  4. Elparolu sĥiper = kapitano de ŝipo = ŝipestro.
  5. pensiumita.