Idoj de Orfeo/III/Ĉapitro Sepa

El Vikifontaro
(p. 347-359)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Sepa Ĉapitro==

La moviĝanta, minacanta glavo — Pri Paganini — La bruado en la kuirejo silentiĝas — Sinjorino Stuthejm faras teruran konfeson — Kial ŝi sen interrompo laboradas.

Tri jaroj pasis. Stanislas sidis en la salono de la doktoro Stuthejm kaj studadis.

Estis dimanĉo kaj en la mateno; la doktoro ĵus eliris veturile kun Mikelo kaj en la domo estis nur Stanislas, la servistino kaj la doktoredzino. Teodoro estis irinta al kamarado kaj ankoraŭ ne rehejmiĝis.

Ĉio estis silenta en la salono, oni audis nur la unutonan tiktakadon de la staranta horloĝo, sur kies ciferplato la glavo de la soldato seninterrompe kaj kun mirinda reguleco moviĝadis supren—malsupren, supren—malsupren laŭ tio, ke la pendolo svingiĝis dekstren—maldekstren, dekstren-maldekstren.

Stanislas tamen ne aŭdis la tiktakadon, nek vidis la glavon de la soldato. Lia atento ne estis interrompata eĉ de la bruo en la kiurejo, kie la sinjorino kiel kutime laboradis kaj purigadis, nek de la preterrulantaj veturiloj ekstere sur la strato. Kun streĉita atento li studadis la historion pri la muziko kaj pri la vivo de famaj muzikistoj kaj komponistoj.

Por ordinara knabo, kiu studadis nur tri jarojn, tiu studado estus multe tro malfacila, sed Stanislas ne estis ordinara lernanto. Li sentis jam ĉe la komenco de la kurso, kiun al li donis la instruisto Klajn, ke li devus lerni pli multe ol alia komencanto, ne nur, ĉar li estis pli aĝa ol aliaj komencantaj lernantoj, sed precipe pro la multo, kiu restis al li por studadi. En malmulta tempo li sekve lernis tiom, kiom aliaj knaboj lernas en ses aŭ sep jaroj, tolerante al si mem preskaŭ neniun liberan tagon. Dank' al sia korpa kaj spirita forteco li povis elportadi tiun streĉitan studadon, kaj liaj progresoj estis tiaj, ke li post tri jaroj kapablis studadi la samajn fakojn, kiujn ordinare studadas lernantoj post sepjara studado. Li do estis studatinginta samaĝajn knabojn, vizitadis nun la publikan lernejon en la urbo kaj dum kelkaj vesperoj en la semajno la kursojn de piano en la konservatorio sub la gvidado de profesoro Klajn, kies plej bona lernanto li estis. Kvankam li partoprenis nur porpiano-kursojn, li tamen devis studadi la vivojn de ĉiuj famaj muzikistoj kaj komponistoj.

Klinita super sia libro, apogante la kubutojn sur la tablo, antaŭ kiu li sidis, kaj ripozigante la kapon sur ambaŭ manplatoj, tiel ke la fingroj estis tute kovritaj de la luksaj, belaj harbukloj pendantaj sur la alia frunto de la knabo kaj ĉiuloke ĉirkaŭ lia kapo, li ĵus legis kelkajn specialaĵojn pri Paganini.

Li legis, ke strangaj rakontoj pri tiu fama violonisto diskuris la mondon. Kelkaj certigis, ke Paganini mortigis sian propran patrinon kaj ke li ĝemadis multajn jarojn en malliberejo, kie la gardisto konsentis, ke la artisto sin dediĉis al sia arto. La violonisto, por pasigi la tempon kaj kontraŭbatali la enuon, ludis kaj ludadis sur sia violono, ĝis kiam restis sur ĝi nur unu kordo, kaj ĉar neniu zorgis pri novaj, li fine pristudadis sur tiu sola restanta G-kordo multajn muzikaĵojn. Jam antaŭe, kiam sur la instrumento troviĝis nur la C- kaj la E-kordoj, li komponis en la malliberejo la fame konatan muzikan interparoladon inter du geamantoj. La alta E-kordo prezentis la amatinon kaj la alia la amanton. Stanislas legis pri tio, pri la avareco de Paganini, pri la amo, kiun li sentis por sia sola fileto kaj ĉio tio ĉi tre lin interesis. Li do ne rimarkis kun kiom da bruado la sitelo en la kuirejo estis metata kaj remetata sur la kahelojn, kaj kun kia furiozeco la balailo frotadis tuj poste tiujn samajn kahelojn. Li legis kaj legadis, image sekvante la vivon de Paganini, pri kies arto li miris kaj kies muzikan karieron li mem tiel volonte laŭirus, ĉar Paganini, vivante nur por sia arto, estis feliĉa en sia arto, kaj li (Stanislas) same deziris vivi por sia arto. Li sciis, ke li posedas la bezonajn talentojn; li sciis ankaŭ, ke lia muzika instruado estas bonega, ke lia profesoro estas kontenta pri li; kial do li mem ne fariĝus fama artisto? ...

Li revis, revadis, dum la pendolo de la horloĝo regule svingiĝadis tiktakante de unu flanko al alia, kaj la minacanta, sed neniam frapanta glavo samtakte sin movadis supren-malsupren, supren-malsupren...

Kiam ni sidas kvietaj en nia ĉambro, ĉu legante, ĉu skribante, ni preskaŭ neniam rimarkas la regulan tiktakadon de la horloĝo, sed apenaŭ ĝi ekhaltas, ni tuj rimarkas tiun ŝanĝon en nia ĉirkaŭaĵo, kaj vole-nevole ni levas la kapon kaj rigardas al la horloĝo, mirante, ke ni ekaŭdis tiun subite ĉesantan unutonan bruetadon.

Stanislas ankau mirigite levis la kapon kaj aŭskultis. La ĉiam ripetiĝanta bruo subite eksilentis... Ĝi ne estis la horloĝo, kaj sur la strato aŭdiĝis ankoraŭ la paŝoj de preterirantoj kaj la rulado de la veturiloj. Estis do io alia, kio vekis la atenton de la studanta knabo. Li plue aŭskultis kaj ekrimarkis, ke ĉio en la kuirejo fariĝis senbrua. La sitelo ne estis plu metata tien kaj aliloken, la balailo ripozis kaj eĉ la buŝo de la babilema servistino restis fermita.

—Kio okazis en la kuirejo?— demandis al si la knabo, sed li ne havis la tempon longe sin okupi pri tiu demando, ĉar la salonpordo ekknaris kaj sur la sojlo staris la sinjorino.

Stanislas ektimiĝis vidante ŝin; neniam ŝi vizaĝo estis tiel pala, tiel flave pala kiel nun, kaj ĝiaj trajtoj montris tiom da angoro, ke tuj la ekpenso, ke io terura okazis, eniris en la kapon de la knabo. Li estis parolonta, sed ne kapablis. Li rekte eksidis sur la seĝo, forpuŝis la libron kaj rigardis al la pala virino, kiu kun ŝanceliĝantaj paŝoj alproksimiĝis, lasante post si la pordon nefermita.

Stanislas fine demandis balbue:

—Kio... fariĝis?— tiam li eksilentis, la lango algluiĝis al la palato de lia buŝo kaj kun neesprimebla miro kaj ektimo li fiksis siajn nigrajn okulojn sur la virino.

Ŝiaj sekiĝintaj manoj (kvazaŭ manoj de miljara mumio) kun nekalkulebla nombro da sulkoj pro la ĉiama purigado kun sapakvo en la kuirejo, pendis kvazaŭ velkintaj ĉe ŝiaj flankoj kaj tremetadis.

—Stanislas...—, ŝi flustris kun premita voĉo, kaj subite ŝi ekhaltis kaj restis staranta ne malproksime de la knabo.

—Stanislas...

—Kio estas...?

—Ho Stanislas...—, refoje ŝi ekhaltis paroli.

—Ĉu okazis io kun la servistino?

—Ne..., ŝi eliris...; mi ŝin elirigis komisie por esti sola dum kelkaj momentoj...; ĉar mi havas ion por diri... Ĉiuj nun estas for, nur ni ambaŭ estas en la domo...

Refoje ŝi ĉesis paroli, tiam subite ŝi kovris al si la okulojn per la flavaj manoj kaj eligis subpremitan ekkrion, kiu penetris la animon de la knabo. Li volis ekstari por iri al ŝi, sed ne povis, li atendis ion teruran kaj restis sidanta senmove, la okuloj fiksitaj sur la malfeliĉulino, kiu staris antaŭ li.

—Stanislas..., mi havas ion por diri..., por konfesi al vi... Vi estas tiel bona knabo, al vi mi kuraĝas paroli..., nur al vi...

Nerva tremo trakuris tra ŝia tuta korpo, ŝi ŝanceliĝis kaj falis surgenue antaŭ la knabo, kiu fariĝis pli kaj pli pala pro emocio.

Fine li kapablis paroli.

—Sinjorino, kio do fariĝis! ... vi ja tremegas, vi estas malsana.

—Ho ne, mi ne estas.

—Vi laboris tro multe.

—Jes, mi laboris..., ĝis nun mi havis la fortojn por labori, sed ili estas forlasontaj min...

—Sed kial tiel labori? ... La servistino ja estas en la domo por labori; vi laboras tro multe...

—Ho ne, Stanislas, mi devas labori, ĉiam labori... Ho Dio... kompatu min!

Ŝi eligis profundan ĝemon kaj rampante antaŭen ĝis Stanislas, ŝi faligis la kapon sur liajn genuojn kaj ekploris.

—Vi nepre devas ripozi, sinjorino; kredu al mi, tiu ĉiama laboro en la kuirejo mortigos vin.

—Ho ve, Stanislas; mi ja devas labori..., mi ja ne povas ne labori.

—Sed kial?— Stanislas rigardis al la kompatinda virino. En klinita sintenado ŝi staris surgenue antaŭ li kaj ŝia tuta eksteraĵo naskis indan kompaton. Ĝi antaŭ kvarona horo ŝi estis laborinta kiel sklavino, kaj la akvo, kiu malsekigis ŝiajn botojn kaj vestojn, elgutetis el ili sur la tapiŝon kaj estis lasinta siajn postsignojn de la salona pordo ĝis la tablo.

—Kial?— ŝi respondis, —ĉar ŝi ordonis tion al mi antaŭ ol morti—. Ŝi levis la kapon kaj rigardis al la knabo.

—Ŝi freneziĝis—, pensis li, kaj ŝi tuj divenis lian penson.

—Ne pensu Stanislas, ke mi perdis la prudenton—, ŝi diris plue, —mi ja tute ne perdis ĝin...

—Sed mi ne komprenas, kio...

—Vi ne povas tion kompreni, kaj ĝuste tial mi nun venis por komprenigi al vi..., nur vi povos tion kompreni, ne la aliaj... Ho, Stanislas, se vi scius, se vi scius.!... sed mi ĝin rakontos al vi, eble vi min forpuŝos kun abomeno kiel lepran hundon, sed tion mi ja indas, ĉar mi indas pli malmulte ol lepra hundo.

—Vi? ... Vi sinjorino, kiu estas tiel bona al ĉiuj!

Ŝi ekstaris kaj dum ŝiaj trajtoj kuntiriĝis konvulsie, ŝi flustris:

—Ho Stanislas... fine mi devas ĝin eldiri... fine vi ekaŭdos, kio mi estas, ĉar vi trompiĝis pri mi..., mi tute ne estas bona, mi estas mizerulino..., mi estas krimulino.

La miro de la knabo pligrandiĝis pli kaj pli, ŝi tion rimarkis kaj diris plue kun flustranta voĉo:

—Mi estas la plej granda krimulino en la urbo... mi estas mortigintino.

Stanislas estis atendinta ion teruran, sed ne tion; li tamen ne kredis al la paroloj de la sinjorino, kaj ŝiaj penetremaj okuloj tion rimarkis tuj.

—Vi ne kredas al mi—, ŝi flustre diris; sed mi rakontos tion, kio okazis, kaj tiam vi kredos, ĉar ĝi ja estas vera.

Ŝi etendis la manon al la ciferplnto de la horloĝo kaj diris:

—Ĉu vi vidas tiun moviĝantan glavon? ... Ĝi minacadas..., nur minacadas kaj ne frapas...; sammaniere al mi minacadas jam dum multaj jaroj la du vitrecaj okuloj de mia viktimo... Preskaŭ sen interrompo ili traboras mian animon, ĉiam ili estas antaŭ mi, nokte kaj tage; eĉ dum mi dormas, ili min persekutas kaj nur tiam, kiam mi laboras, ili iom post iom foriĝas, sed tuj revenas, kiam mi volas ripozi pro laceco... Tial mi ĉiam laboras. Ĉiumatene mi purigas la kuirejon jam dum multaj sinsekvantaj jaroj. Neniu scias kial, nek la doktoro, nek la servistino, nek iu alia... Mi volis diri ĝin al neniu, ĉar tute sola mi volis porti la ŝarĝon, kiu pezas kiel plumbo sur mia konscienco. Mi volis porti ĝin, ĝis kiam ĝi rompus mian koron aŭ faligus min senrestariĝe. Sed mia koro ne rompiĝis kaj mia korpo ne falis sub mia ŝarĝo...

Ŝi parolis ĉiujn tiujn vortojn kvazaŭ en deliro kaj rigardante nur la ciferplaton, sur kiu la soldato de Salomo svingadis la minacantan glavon. Fine ŝi deturnis la okulojn de tiu loko kaj direktante ilin sur la knabon, ŝi diris plue:

—Neniam oni supozis, kial mi tiel laboradis, ĉar neniu iam eksciis tion, kio okazis kun mi kaj ŝi; neniu ekaŭdis la terurajn vortojn, kiujn ŝi parolis, kiam ŝi mortis, neniu scias, kiel ili ankoraŭ nun sonas kaj sonadas en miajn orelojn, penetras mian animon kvazaŭ per tranĉanta glavo. Tiuj vortoj formortiĝis kaj jam ne aŭdiĝas, kiam mi laboradas; sed apenaŭ mi ekripozas, ili denove resonadas en miajn orelojn. Nur miaj bruantaj balailo kaj sitelo povas silentigi la buŝon, kiu elparolis ilin.

Stanislas estis demandanta, kiu estas tiu, pri kiu la sinjorino parolis, sed ŝia vizaĝo tiel rigidiĝis en terura tordiĝo, ke li ne povis eligi unu demandan vorton. Refoje ŝi montris la soldaton sur la ciferplato, flustrante:

—Rigardu!... tiun minacantan glavon, kiu tamen neniam ektrafos sian celon, tiun glavon ŝi fingre montris al mi, kiam ŝi kuŝis tie antaŭ la horloĝo..., kaj dum strio da sango elŝprucis el ŝia buŝo sur tiun tapiŝon, ŝi eldiris tiujn vortojn, minacantajn same terure kiel tiu glavo...

La kompatindulino tremetis kaj refoje kovris al si la vizaĝon per la velkintaj manoj.

—Kion do ŝi diris?— demandis Stanislas.

—Ŝi diris: Vi min mortigis, sed la tempo venos, kiam vi staros antaŭ via juĝanto same kiel tiu malbona virino tie staras antaŭ la sia... Kaj kiam mi genufleksis antaŭ ŝi por peti ŝian pardonon, tiam ŝi forpuŝis min kun la teruraj vortoj: Ne tuŝu min, iru for kaj laboru, ĝis kiam via koro krevos same kiel nun krevis la mia.

Ŝi eksilentis momenteton kaj rigardis al Stanislas, tiam ŝi flustris:

—Kaj mi laboris kaj laboradis por plenumi ŝian ordonon, sed mia koro ne krevis... Ho, ke ĝi krevus..., ĉar nur tiam mi trovus ripozon..., sed mi daŭrigos laboradi, ĉar tia estas ŝia volo.

—Sed kial laboradi?

La antaŭa tordiĝo reaperis sur la vizaĝo de la sinjorino.

—Mi rakontos tion, Stanislas, nur al vi mi ĝin rakontos, sed kio ajn okazos, neniam parolu pri ĝi.

Stanislas ekstaris por meti seĝon por ŝi, ĉar li timis ke ŝi falus, sed per rifuza gesto ŝi detenis la knabon.

—Ne! ... mi ne volas sidi, ĉar sidi estas ripozi. Mi volas stari, kaj starante mi rakontos... Vi pensas kaj diris, Stanislas, ke mi estas bona, sed vi trompiĝas; mi estas la plej malbona el ĉiuj virinoj, kaj iam mi estis la plej egoista kaj la plej fiera.

Stanislas, pensante pri la ĉiama laborado de la sinjorino, pri ŝia ĝentileco kaj bonkoreco al ĉiuj, kaj pri la ĉifonaj malsekaj vestaĵoj, kiujn ŝi portadis, refoje ekopiniis, ke ŝi deliras, ĉar li neeble povis kredi al ŝiaj misteraj vortoj. Se li estus iam aŭdinta, ke kelkaj homoj estas persekutataj de monomanio, tiam li sen ia dubo tuj pensus, ke antaŭ li staras monomaniulino, sed eĉ la ekzistado de tia spirita deflankiĝo ĉe la homoj estis al li tute nekonata.

Ne atendante la efikon, kiun faris sur la knabon ŝiaj vortoj, la sinjorino diris plue:

—Kiam mi estis juna knabino, mi estis kvazaŭ la estrino en mia gepatra domo. Miaj gepatroj estis tre riĉaj, kaj ĉar mi ne deziris vizitadi la publikan lernejon, mi ekhavis privatajn instruistojn, kiuj al mi instruis, kaj ĉar mi estas egoista kaj ambicia, mi volis lerni multe pli multe ol aliaj knabinoj el mia rango, nur por esti supera al ili ĉiuj. Mi lernis fremdajn lingvojn, la desegnan arton, mi lernis preskaŭ ĉiujn sciencojn kaj ankaŭ muzikon. Mi ludis mirinde bele sur la piano kaj sur la jena (ŝi tingre montris la instrumenton, kiun uzis ordinare la knabo), mi ludis la samajn muzikaĵojn, kiujn vi nun ĉiutage studadas. Mi havis talenton kaj ĉiuj min admiradis. Tio tamen ne kontentigis min, mi volis esti brilanta stelo inter ĉiuj aliaj ludantoj; mi volis esti artisto de unua rango, kaj sen dubo mi estus trafinta tiun celon, se ne io stranga kaj terura subite estus ŝovinta barilon antaŭ ĉiujn miajn intencojn kaj planojn. Mi tiam konatiĝis kun sinjoro Stuthejm. Li estis bona viro kaj havis doktoran titolon kaj ĉio tio decidigis min fariĝi lia edzino. Ni havis unu infanon, kiel vi scias, kiu estas la patrino de la eta Teodoro. Kiam mia filino estis kvinjara, mi havis du servistinojn en ĉi tiu domo, unu por la kuirejo kaj unu, kiu sin okupadis pri la ceteraj mastrumaj laboroj, ĉar mi mem laboris neniam; mi estis tro fiera por labori. Mi nur studadis kaj ludadis sur mia piano. Tiu dua servistino, speco de ĉambristino, estis tre malforta kaj iom malsanema knabino de dudek jaroj... Ŝi laboris pli multe ol povis elporti ŝiaj korpaj fortoj, sed tion mi tiam ne rimarkis kaj atentis; mi eĉ ne pensis pri io tia. Mi kontraŭe nur ŝin rapidigis, riproĉis ŝin, se ŝia laboro ne marŝis sufiĉe rapide. Unu matenon, post kiam ŝi estis laborinta en ĉi tiu salono, ŝi devis enpaki kelkajn grandajn kofrojn por parencino mia, kiu estis ĉe ni dum kelkaj tagoj kaj kiu estis forironta al Parizo. Mi ludis sur la piano kaj ŝi enpakis. Mi memoras, ke kelkfoje ŝi spiregis pro laceco, sed mi preskaŭ ne atentis tion; ŝi ja estis nur ĉambristino kaj destinita por labori. Kiam la kofroj estis plenaj, ŝi devis porti ilin en la koridoron, ĉar veturilo estis venonta por veturi ilin al la stacidomo. Kiel mi jam diris, la kofroj estis grandaj, kaj ĉar ili enhavis librojn, ili estis tro pezaj por ŝi. Kun peno kaj streĉado de ĉiuj fortoj ŝi forportis la pli malgrandajn en la koridoron, kaj ĉar ŝi sentis, ke mankas al ŝi la fortoj forporti la grandajn, ŝi demandis, ĉu mi konsentas, ke la kuiristino helpu ŝin. Mi malkonsentis, riproĉante ŝin akre, ke ŝi ĉiam interrompas mian studadon, kaj ke ŝi estas tro maldiligenta eĉ klopodi forporti la kofrojn Ŝi mordis al si la lipojn, ĉar miaj riproĉoj estis maljustaj kaj vundis ŝian memestimon. Ŝi ne respondis kaj levis kofron. Apenaŭ ŝi faris du paŝojn, ŝi eligis krion de doloro. La kofro refalis sur la tapiŝon kaj ŝi ekpalpis ambaŭmane sian bruston, dum morta paleco kovris ŝian vizaĝon. Mi ekhaltis ludi kaj rigardis ŝin kun surprizo. Ŝi ŝanceliĝis sur siaj kruroj kaj falis surgenue, kaptante la dorson de la kanapo, ĉe kiu staris la kofro.

—Kio fariĝis?— mi demandis.

Ŝi kunpremis ankoraŭ pli forte la lipojn, rigardis min kun riproĉantaj okuloj, kaj ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus sufokonta; ŝi devis malfermi la lipojn, sed anstataŭ vortoj elfluis el ĝi strio da sango.

—Kio fariĝis?— mi refoje demandis.

—Ho mia brusto—, ŝi diris, premante la manon nur sian koron, —ho, mia koro, ĝi rompiĝis..., la kofro estis tro multpeza—. Mi salte leviĝis de mia seĝo por kuri al ŝi kaj por subteni ŝin, ĉar ŝia paleco fariĝis tiel terura, ke mi timis, ke ŝi tuj falos sur la plankon. Ŝi tamen etendis la manon por eviti al mi alproksimiĝi. Refoje strio da sango fluis el ŝia buŝo kaj makulis ŝiajn vestojn kaj la tapiŝon... Jen... tie... tie... ho Dio, Dio!

Kun teruro Stanislas rigardis la lokon, kiun fingre montris la sinjorino. Li tamen ne vidis sangmakulon, sed tapiŝeton.

—Sub tiu tapiŝeto, Stanislas, estis iam tiu makulo. Mi volis forigi ĝin, sed tio jam ne estis ebla; tiam mi fortranĉis la makulon kaj kovris la lokon... la truon... per tiu tapiŝeto...

Ŝi per la piedo forpuŝis la tapiŝeton kaj Stanislas vidis kvadratan truon en la planktapiŝo.

—Tie!— ŝi diris plue, —tie fluis ŝia sango..., tie ŝi kuŝis surgenue forpuŝante min, dum ŝi kriis al mi: —Iru for, ne tuŝu min, estas tro malfrue helpi al mi..., mia koro rompiĝis— ... La doktoro ne estis hejme; mi tuj elkuris la ĉambron kaj la veturigisto venis por kuŝigi ŝin sur la kanapon. Kaj kiam poste mi staris antaŭ ŝi, petante ŝian pardonon kaj demandante, kion mi devus fari por ke ŝi povu pardoni al mi, tiam ŝi eldiris tiujn terurajn vortojn: —Vi mortigis min, sed la tempo venos, kiam vi staros antaŭ via juĝanto, same kiel tiu malvirta virino tie staras antaŭ la sia—. Ho Stanislas, ŝi mortis du tagojn poste... Mi jam ne kuraĝis reveni al la malfeliĉulino, ĉar ŝi ne volis pardoni al mi, kiu ŝin mortigis... De tiu tempo mi sufiris. kiel povas suferi nur iu kun mortigo sur la konscienco...

Nokte tiu pala servistino aperas antaŭ mia lito kaj riproĉas min, dirante ĉiam la samajn vortojn: "Laboru! ... laboru ĝis kiam ankaŭ via koro krevos..." Kaj mi laboris ĝis nun, sed vane; mia koro estas tiel forta, ke ĝi ne povas krevi... Neniu ĝis tiu tago komprenis kial mi tiel laboradas, kaj neniu tion eksciis, escepte vi... Vi ne mokas min, Stanislas, pro mia laborado, vi komprenos min, ĉar vi estas inteligenta kaj bonkora, sentema knabo.

Stanislas rigardis la sinjorinon, ne sciante, ĉu li dcvas konsideri ŝin kiel virinon, kiu perdis la prudenton, aŭ ĉu vere tio ĉio okazis, kion ŝi estis rakontinta; sed la truo estis en la tapiŝo, la sangmakulita loko estis fortranĉita, sen dubo la sinjorino estis dirinta la veron; sed spite al tio, ŝajnis al li strange, ke ŝi per tia laborado povus silentigi sian konsciencon. Li ja estis nur juna knabo kaj ne povis tion imagi, al kio monomanio povas instigi la homojn.

—Sed, sinjorino—, li fine diris mallaŭte, timante, ke iu aŭdus liajn parolojn,— vi diras, ke vi mortigis tiun servistinon..., vi tamen tion ne faris intence.

—Jes, mi faris, ĉar mi sola estas kulpa en ĉio.

—Vi tamen ne povis antaŭvidi, ke ŝi mortus.

—Spite al tio mi estas ŝia mortigintino, kaj tial Dio min punas, ĉar Li per ŝia buŝo eldiris al mi tiujn terurajn vortojn... Sed mi obeis ilin kaj obeos ilin ĝis la fino de mia vivo, kiom ajn malfacila estos al mi tiu seninterrompa laboro; fine la tempo ja venos, kiam mi povos ripozadi..., kaj tiam Li kaj ŝi al mi pardonos. Sed tiu tempo estas eble ankoraŭ tre malproksima, ĉar kvankam miaj korpaj fortoj plimalgrandiĝas iom post iom, mia koro estas forta. Koro tiel senkompata kaj tiel malsentema kiel la mia nepre devas esti forta kaj povas kontraŭstari kaj elporti longe la pezan ŝarĝon, kiu ĝin premas... Sed fine ĝi krevos, kaj tiam mi estos liberigita de la malbeno, kiun Li paroligis al mi pere de ŝia buŝo... Mi staras antaŭ Li jam multajn jarojn same kiel tiu virino sur la ciferplato staras antaŭ sia juĝanto... Rigardu kiel tiu soldato svingadas la glavon, ne trafante. Same tiuj minacantaj vortoj estas adresitaj al mi tagon post tago, semajnon post semajno kaj jaron post jaro... Tiu soldato neniam ekfrapos, sed fine mi estos liberigata de la vortoj, kiuj minacadas min..., tiam mia koro rompiĝos, tiam mi estos feliĉa, ĉar tiam Dio kaj ŝi estos pardonintaj min.

Ŝi rigardis la ciferplaton kaj ŝiaj lipoj tremetis; tiam ŝi diris flustre: —Ho, mi havos ankoraŭ multe por suferi, sed la laboro senŝarĝigos min...— Tiam ŝi dronis momenton en pensoj.

La pordo de la veturilejo ĵetfermiĝis kun laŭta bruo kaj interrompis la silenton, kiu regis en la domo.

—Jen Maria, kiu revenas—, ŝi diris subite. —Mi refoje eklaboros.

Ŝi sin turnis por foriri.

Stanislas postrigardis la kompatindan virinon, kiu kiel vera ekzemplo de mizero kun ŝanceliĝantaj paŝoj malrapide aliris al la pordo.

Stanislas restis sola.

Minuton poste laŭta frotado de balailo montris, ke la sinjorino laboradas kiel kutime por forigi de sia koro la ŝarĝon, kiu premis ĝin eble ankoraŭ multajn jarojn.

Fino de la Tria Parto.