Saltu al enhavo

Idoj de Orfeo/III/Ĉapitro Unua

El Vikifontaro
(p. 271-281)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Unua Ĉapitro==

Posen — La familio Stuthejm kaj ĝia hejmo — Pri sapo, balailoj kaj doma purigado — Pri persono, kiu rajdas sur balailo kaj kiu tamen ne estas sorĉisto — Strangaj manieroj de mastrino — Avo kaj nepo — La doktoro Stuthejm iras trinkejon, sed ne kiel kutima kliento.

Posen estas provinco en la prusa ŝtato. Ĝi apartenis antaŭe al Polujo kaj post la dividado de tiu lando ĝi fariĝis en 1772^a provinco de la reĝolando Prusujo. Ĝi kuŝas inter Polujo en la oriento, la prusa provinco Nordpruslando en la nordo, Brandenburgo en la okcidento kaj Silezio en la sudo. Posen estas ebena lando kun multaj marĉoj, sablaj kaj arbaraj regionoj. La ĉefurbo portas la saman nomon kaj kuŝas sur la rivero Warta. La urbo estas unuaranga fortikaĵo kun sepdek miloj da loĝantoj. Ĝi estas tre malnova kaj posedas multajn antikvajn konstruaĵojn, konstruitajn laŭ la gota urbdomo el la deksesa centjaro kaj la sankta Stanislas-preĝejo, la katedralo el la jaro 1725^a kaj la Raczynska biblioteko.

Apud tiu lasta staris en 1909^a vasta duetaĝa domo, en kiu loĝis la doktoro Stuthejm. En realo li loĝis nur en la teretaĝo, ĉar la supra parto de la domo utilis nur kiel dormejo.

Enirante tra la pordo ĉe la strato, oni venis en tre larĝan vastan koridoron, tiel vastan, ke oportune oni povus loĝi tie. En ĝia mezo, ĉe la dekstra flanko sin trovis larĝa ŝtuparo kun ligna balustrado, kondukanta supren. Antaŭ kaj post tiu ŝtuparo estis po du pordoj. La unua, dekstre, malfermiĝis en la ĉiutagan ĉambron kontraŭ ĝi troviĝis tiu de la salono. Tiu salono estis neniam uzata, sed utilis nur por gardi kelkajn belajn antikvajn meblojn, pentraĵojn kaj malnovan, sed tre bonan pianon; sed ĉar la doktoro neniam ricevis gastojn, neniu krom la loĝantoj povus diri, kiel aspektis tiu salono. Nur unu fojon semajne la ununura servistino ĝin eniris por senpolvigi la meblojn kaj la pianon.

Kiel ni diris, du pluaj pordoj estis post la ŝtuparo; la dekstra kondukis al la laborejo de la doktoro. Tiu laborejo, utilanta ankaŭ kiel akceptejo de la pacientoj, estis oblonga ĉambro, kies unu muron tute kovris centoj da boteloj kaj boteletoj kun insektoj, serpentoj kaj cetere, ĉiuj en alkoholo, starantaj unu flanke de alia, sur sepo da longaj bretoj. Ĉe la muro staris tablo kaj kvar seĝoj, unu por la doktoro, la aliaj por pacientoj. Multaj pacientoj preskaŭ neniam venis kune, ĉar la klientaro de la doktoro estis negranda, kaj se okaze pli ol unu venis en la sama tempo, tiam ili ordinare atendis en apuda atendejo post la laborejo, ĉe la sama flanko de la koridoro.

Kontraŭ la laborejo kaj atendejo sin trovis la pordo de la kvadrata kuirejo, kie preskaŭ sen interrompo laboradis du personoj, pri kiuj ni poste parolos pli detale.

Post la atendejo kaj la kuirejo kuŝis speco de remizo utilanta kiel veturilejo kaj ĉevalejo, ĉar la doktoro havis veturilon por viziti la pacientojn, kiuj estis tro malsanaj por alveni al li. El la remizo oni povis eniri la atendejon.

La veturilo regule je la deka horo en la mateno eliris kun la doktoro kaj la veturigisto; ĝi veturis tra la remiza pordo laŭ flanka strateto ĉe la dekstra flanko de la domo sur la publikan straton kaj same regule ĝi revenis la unuan en la posttagmezo. La unuan horon la doktoro manĝis. De la dua ĝis la tria li akceptis la pacientojn kaj de la tria ĝis la sesa li refoje eliris veturile. Reveninte de la posttagmeza veturo, li vespermanĝis kaj atendis, ĉu personoj venos, kiuj bezonus lian helpon. Ordinare post tiu tempo venis neniu kaj tial li legis tiam siajn gazetojn aŭ skribis leterojn.

Doktoro Stuthejm, kvankam edziĝinta viro, vivis jam multajn jarojn kvazaŭ estante maljuna fraŭlo. Li havis nur unu filinon, kiu en sia juneco kontraŭ la volo de la patro forkuris el la gepatra domo por edziniĝi kun servisto de bakisto. Tiu servisto nun loĝis ekster la urbo en vilaĝo, kie li posedis bakejon. Neniam li vizitis siajn bogepatrojn, ĉar la doktoro ne konsentis akcepti lin, same kiel sian filinon, ĉar neniam li volis pardoni al ŝi la mezaliancon, kiu laŭ lia ideo malhonorigis lian familion. Margoto (tiel sin nomis la filino de la doktoro) havis kvin infanojn, el kiuj unu de sia tria jaro estis ĉe la avo, kiu volonte prenis sur sin la edukon de la knabo. Tiun knabeton, beleta, babilema infano, la doktoro adoris. El tiu knabo li intencis fari famulon, ĉu advokaton, ĉu kuraciston, ĉu doktoron, ĉu ion alian, se tio estus nur io fama.

La edzeco de doktoro Stuthejm estis estinta ĉiam malfeliĉa; sian edzinon li estis elektinta pro la riĉaĵoj, kiujn ŝi posedis, tiel ke oni kun rajto povus diri, ke li prenis ŝin ne pro la persono, sed pro la mono.

Fakte la doktoredzino estis bonkora kaj kompatema virino, sed ŝi havis strangajn ecojn, nome ŝi tute ne volis konversacii kun personoj de sia rango. Oni ne povis diri, ke tio estis kaprico, ĉar iom post iom tiu eco ŝin kaptis. La doktoro rigardis ĝin kiel malnormalaĵon de ŝia spirito. En la komenco li estis tre ofendata pro la konduto de sia edzino, sed rimarkinte, ke ĝi devenis de animdeflankiĝo, li kutimiĝis al ĝi kaj en la lasta tempo jam ne tion atentis.

Sinjorino Stuthejm dum jaroj ne eliris plu la domon sed restis en la kuirejo, kiun ŝi nur forlasis por iri en la veturilejon, se ŝi nepre devis direkti sin tien pro balailo aŭ alia necesa doma purigilo, ĉar purigilojn ŝi bezonis la tutan tagon. De la mateno ĝis la vespero ŝi laboradis kune kun la servistino, kaj ĉar ŝi estis ĉiam vestita per vestoj, el kiuj ofte gutis la akvo, la doktoro estis malpermesinta al ŝi eniri la ĉiutagan ĉambron, la laborejon kaj la atendejon, unuvorte ĉiujn apartamentojn, kie pacientoj aŭ aliaj homoj povus renkonti kaj vidi ŝin.

La doktoro, kvankam senceŝe laboranta por siaj pacientoj, estis ĉiam vestita per bela nigra kostumo, sur kiu oni neeble povis rimarki la plej malgrandan polveton aŭ makuleton. Kiam li eliris, li ĉiam portis altan silkan ĉapelon, tiel ke li aspektis tre grava, des pli grava, ĉar li havis neordinare dikan ventron, tiel dikan, ke, kiam li marŝis, li apenaŭ povis vidi la pintojn de siaj brilantaj ŝuoj. Kiel multaj aliaj dikventruloj, li havis eksciteman karakteron kaj koleriĝis pro la plej malgranda kontraŭstaro aŭ malhelpo, kiun li renkontis; sed li tre baldaŭ forgesis sian koleron, por refariĝi la plej afabla kaj aminda persono en la mondo. Tial ne estis strange, ke liaj subitaj ekboloj de kolero tute ne efikis je tiu, kiu lin konis. La samhejmanoj jam tiel kutimiĝis al ili, ke neniu ofendiĝis pro ili, kaj eĉ la juna servistino, kiu en aliaj okazoj estis timema knabino, aŭskultadis la fluon da riproĉoj de la doktoro, kvazaŭ ŝi estus surda je ambaŭ oreloj; ŝi ja sciis antaŭe ke la mastro kvin minutojn poste refoje ridos kaj jam estos forgesinta pri sia kolero.

La doktoro havis nek barbon nek lipharojn, sed pomforman kapon kun malmultaj jam tute grizaj haroj, kiuj staris sekte sur la verto. Lia frunto estis malalta kaj neniam sulkiĝis, kiel ajn kolera li estis. Li havis rondajn bluajn okuletojn kaj lia duobla dika mentono, kiu kovris lian tutan gorĝon, tremetadis senĉese, kiam li sin movis antaŭen per la mallongaj rapidmovaj kruroj. La koloro de lia vizaĝo estis ĉiam ruĝeta, sed fariĝis ruĝega, kiam io ĝenis aŭ malhelpis aŭ kontraŭstaris lin.

Estis somero de la jaro 1909^a kaj la dua horo en la posttagmezo.

La doktoro sidis en la laborejo kaj estis skribanta leteron. Pro la dikeco de sia ventro li sidis sur angulo de la seĝo. Spiregante (li ĉiam spiregis, kiam li devis klini sin) li skribadis kun lipoj premitaj unu sur la alia, kiel de laboristo, kiu kun peno kaj per streĉitaj fortoj faras malfacilan laboron. La pinto de lia lango tamen faris al si la vojon inter ili kaj montriĝis kiel malgranda peceto da sangruĝa viando, kiu sin movis de unu buŝangulo ĝis la alia laŭ tio, ke la plumo faris la movadon de maldekstra al la dekstra flanko de la letero. La langopointo tiamaniere ĉiam montris, kie sin trovas la plumo sur la papero, kaj la plumo sen eraro, ĉiam diris, kie estas la langopinto.

La doktoro skribis, la plumo marŝetis sur la letero kaj la langopinto sin ŝovis inter la premitaj lipoj de la skribanto, kaj jam multfoje tiuj du samvojaĝantoj trairis la saman vojon de maldekstre dekstren. Pacientoj ne estis venintaj kaj la doktoro uzis la okazon por sia korespondado. Li ĵus finis paĝon, metis la plumon sur la tablon flanke de la letero kaj samtempe la langopinto retiriĝis. La doktoro eligis longan sopiron, rektiĝis sur la seĝo, tiris la naztukon el al poŝo kaj forviŝis la ŝviton de la frunto, ĉar li ŝvitis pro streĉeco.

En tiu momento modesta frapo sur la koridora pordo montris, ke modestulo deziras eniri.

—Eniru!

Eniris la juna servistino, malgrasa, sed sanaspekta knabino deksesjara. Ŝi aliris al la doktoro, dirante:

—Du markojn, mi petas, doktoro.

—Du markojn? ... Por kio?

—Por aĉeti sapon.

—Sapon!? ... Refoje aĉeti sapon!? ... Antaŭhieraŭ mi ankaŭ donis du markojn por sapo, kial refoje nun?

—Tiu sapo foruziĝis—, respondis kviete la servistino.

La doktoro ekkoleris kaj spiregante li diris plue, dum lia vizaĝo fariĝis ruĝa kiel tomato:

—Ĉu vi ne hontas refoje peti du markojn pro sapo? Vi do ne manĝas sapon? ... Ĉi tiu sapo, sodo kaj cetere malriĉigos min.

—Sinjorino bezonas sapon por purigi la kahelojn de la kuirejo.

—Ĉu tiu malbenita purigado estas absolute necesa?

—La sinjorino diras, ke jes.

La servistino post tiu simpla kaj kvieta demando staras kun etendita mano antaŭ la doktoro; ŝi scias jam antaŭe, ke li donos la petitan monon.

—Nu, jen..., prenu la du markojn por via sapo kaj foriru je la diablo!

La servistino kvazaŭ ne aŭdis tiun ordonon, ĉar ŝi restis staranta.

—Sinjorino bezonas ankaŭ novan balailon, kiu kostas...

—Mil diabloj, ... iru for, ... ŝi uzu la malnovan!

La servistino ne atentis tiun duan ordonon kaj diris kviete:

—Ŝi ne povas uzi ĝin, doktoro.

—Ĉu ŝi ne povas? ..., ne povas? ... Kial ŝi ne povas?

—Ĉar Teodoro rajdas sur la malnova balailo en la koridoro kaj li ne volas cedi ĝin al sia avino.

La kolera humoro de la doktoro subite foriĝis. Li frapis al si la genuon per la mano, laŭte ekridegis kaj diris:

—Ha, ha, ha! ... Teodoro rajdas sur ĝi! ... Ha, ha, ha! ... Jen kio estas ĝojiga..., Ha, ha, ha! ... Nu, lasu lin rajdi—, kaj ŝovante trian markon en la manon de la servistino, li diris plue:

—Jen unu marko por nova balailo.

La doktoro refoje ekskribis, aperigante la pinton de la lango, kaj la servistino kviete eliris kun la mono. En la koridoro ŝi ekridis al Teodoro, kiu fiermiene rajdis sur balailo, dum li svingis bastoneton. Li estis dika flavhara knabo kun helebluaj okuloj kaj ruĝaj vangoj.

—Si ne ekhavos mian ĉevalon—, li diris arogante. —Mi volas rajdi; se ŝi volas forpreni ĝin, mi iros plendi ĉe aĉjo.

Aĉjo estis la avo, la doktoro, kiu tiel dorlotadis sian nepon, ke ĉi tiu estis kvazaŭ la ĉefo en la domo. Spite tio, li estis aminda knabo, ĉiam gaje ludanta aŭ kantanta kaj neniam malbonhumora, se oni nur ne malhelpis aŭ ĝcnis lian ludadon. Fiere kun supren turnita nazo li galopis post la servistino, kiun li sekvis en la kuirejon, kie la sinjorino diligente laboradis.

Starante ĉe plena sitelo, ŝi ĵus eltiris el ĝi grandan viŝtukon, el kiu longaj strioj da akvo elfluis sur la kahelojn.

Vidante ŝin tie ĉe tiu laboro, neniu supozus, ke tiu virino estas la edzino de doktoro, tiel malzorgeme ŝi estis vestita. Ŝiaj multe tro grandaj botetoj estis preskaŭ eluzitaj, escepte la plandoj, kiuj sufiĉe bone protektis la piedojn kontraŭ la ĉiuloken libere fluanta akvo. Sur la kapo ŝi portis blankan tufeton ligitan sub la mentono per du ŝnurforme torditaj rubandoj. Estis preskaŭ neeble distingi, kiujn ceterajn vestojn ŝi surhavis, ĉar larĝa longa sako anstataŭanta ordinaran antaŭtukon premkovris preskaŭ ŝian tutan korpon de la brusto ĝis la botetoj.

La doktoredzino estis kvindekjara negranda virino kun maljunaj trajtoj. Ĉar ŝi neniam eliris, ŝia vizaĝkoloro tute flaviĝis. Vidante ŝin laboradi, ĉiu kredus, ke ŝi estas sesdekjara laboristino el la plej maleminenta popola kvartalo de la urbo. Spite al ŝiaj strangaj kutimoj ŝi harmoniis kun ĉiuj, kiuj ŝin konis, ĉar ŝia edzo jam ne kontraŭstaris ŝiajn agmanierojn, sed lasis ŝin fari. ili vivis kiel nuraj samhejmanoj; ŝi laboradis sen ceŝo kaj laŭdezire en la kuirejo, kaj ĉar ŝi neniam sin montris en la ceteraj apartamentoj de la domo, li ne sin okupis pri ŝi kaj atentis nur siajn pacientojn.

—Anjo, mi estas ulano —, diris Teodoro, galopante kun ŝia balailo en la kuirejon, kie la avino ĵus eltordis la viŝtukon, kiun ŝi estis tirinta el la sitelo.

—Jes, karulo, vi estas ulano.

—Kaj mia ĉevalo neniam laciĝas—, diris plue la knabo, saltante tien kaj reen, dum la akvo, kiu ĉiuloke fluis per longaj strioj sur la planko, disŝprucis tiel alte sub liaj piedoj, ke liaj ŝtrumpoj tute malsekiĝis.

—Atentu Teo, vi malsekigos viajn ŝtrumpojn.

—Ili ja resekiĝos, Anjo... Kien eliris Maria?— li subite demandis, vidante, ke ĉi tiu ne estas plu en la kuirejo.

—Maria eliris por aĉeti novan balailon.

—Ha! ... novan balailon!

—Jes, ĉar vi ne volas cedi al mi la alian.

—Ĉu ŝi revenos baldaŭ?

—Kompreneble, mi ja bezonas la balailon.

—Ĉu oni povas rajdi sur du ĉevaloj, Anjo?

Sinjorino Stuthejm, antaŭsentante, ke Teo intencas ludi kun la du balailoj, respondis, altiĝante la manojn kvazaŭ pro surprizo:

—Kia malsaĝa demando de tia saĝa knabo! ... Ĉu oni iam vidis ulanon rajdi sur du ĉevaloj!?

—Sed ĉu ulano povas rajdi sur du?

—Eble li povas, sed rajdante sur du, li ne povus svingi la lancon, kaj vi, kiel kuraĝa ulano, volas tamen svingi ĝin, ĉu ne vere—?

Rimarkante, ke ŝia argumento efikis sur la knabon, ŝi diris plue:

—Vi ja ne volas, ke la homoj mokridu vin.

Teo pripensis momenteton, kaj dum lia avino sin klinis por ekpurigi la kahelojn per la viŝtuko, li diris:

—Sed mi povas rajdi sur nova ĉevalo, ĉu ne vere, Anjo?

—Novaj ĉevaloj au junaj ĉevaloj estas danĝeraj, ili deĵetas la ulanojn.

—Mi ne timas novajn ĉevalojn, mi volas rajdi sur la nova balailo—, kaj ĵetante la malnovan en la sitelon, el kiu disŝprucis la akvo, li galopis al la veturilejo por rigardi, ĉu Maria baldaŭ revenos. Li ne bezonis atendi longe; apenaŭ la servistino aperis, li tuj sin ĵetis sur la novan balailon kaj ŝirante ĝin el ŝiaj manoj; li ekrajdis sur ĝi kaj galopadis al la koridoro kaj de tie en la laborejon de la doktoro, kiu ankoraŭ sidis skribanta sur la angulo de la ŝego.

—Aĉjo, mi akiris novan ĉevalon, rigardu!

La langopinto de la doktoro, kiu ĵus atingis la dekstran buŝangulon kaj estis saltonta al la maldekstra, retiriĝis en la buŝon de la skribanto.

—Novan ĉevalon!?— La doktoro metis la plumon post la orelon kaj rigardis al sia nepo, kiu staris antaŭ li.

—Ha, la novan balailon! ... Kaj kie estas la malnova?

—Tiun uzas Anjo por balai la kuirejon...; ŝi diris, ke ulanoj ne rajdas sur du ĉevaloj, ŝi do povas uzi la alian.

La doktoro ridis, kaj starigante la knabon inter siaj genuoj, li kisis lin sur la dikaj vangoj, tiam li diris:

—Vi estas brava ulano, Teo, ... brava ulano!

—Tion diris ankaŭ Anjo.

—Ĉu vere?— La doktoro ŝovis la okulvitrojn alten sur la frunton, kie ili restis kvazaŭ algluitaj. —Ĉu vere!?— li ripetis.

—Jes, sed ŝi volis kredigi al mi, ke novaj ĉevaloj deĵetas la ulanojn.

La doktoro ridegis tiel, ke lia malsupra mentono tremetadis same kiel lia dika ventro.

—Sed ĝi ne forĵetos min... la nova ĉevalo.

—Ho ne... ha, ha, ha! ... Vi estas ja tro brava ulano, kiun neniu ĉevalo povus deĵeti, ĉu ne vere?

Teodoro estis respondonta, sed laŭta frapo sur la pordo kondukanta al la atendejo, fermigis la parolontan buŝon.

—Eniru!— diris la doktoro, forpuŝante de si la knabon. Eniris strata bubo; li spiregis pro laceco kaj ĉio montris, ke li estis kurinta per ĉiuj fortoj.

—Nu, knabo, kio estas?

—Doktoro... ĉu vi... bonvolas... veni... ĉe Majer... en la drinkejon?

—Kiu estas malsana?

—Fremdulo, li estas eble mortanta.

—Kio do okazis?— La doktoro surmetis la altan ĉapelon kaj estis preta sin direkti al la drinkejo.

—Mi ne scias—, respondis la bubo. —Mi preteriris, kiam subite Majer alkuris kaj petis min tuj kaj rapide kuri al vi pro homo, kiu danĝere malsaniĝis kaj eble estas mortanta.

—Mi tuj iros!— La doktoro metis la okulvitrojn en la ujon, kaj preninte kofreton kun instrumentoj, kiujn li eble uzos, li trairis la atendejon, la veturilejon kaj tuj poste liaj rapidmovaj kruroj portis lin al la "Ora Serpento" de Majer.