Impresoj de svedoj, vojaĝantaj en Rusujo
“Vi estas tre feliĉa homo, kiu povas vojaĝi. Sed en Rusujo! Ĉe niaj heredaj malamikoj! Mi vere timas, ke mi Vin neniam revidos!“ — Tiel, proksimume, skribis al mi bona amiko, respondante la leteron, en kiu mi anoncis al li mian decidon veturi en Rusujon. Mi ridis, legante la infanajn liniojn. Mi ne havis tian timon. Tamen, mi devas konfesi, — se mi sincere parolas, — ke mi ne iris al la rusoj kiel al amikoj: mi iris Rusujon por ekvidi, mi pensis, popolon, kiu dank’ al ĝia ankoraŭ iom barbara kaj haltigita stato devas esti interesanta por mi, okcidenta europeano kaj, kvazaŭ, ano de unu el la plej kultivitaj nacioj de l’ mondo.
Kaj reveninte hejmen, kiun mi trovis prava, min mem, aŭ mian amikon, nu, eble, neniun el ambaŭ? Vi vidos.
Mi konis en la tuta Rusujo ne pli ol du, eble tri personojn, kaj la lingvo rusa estis al mi, kaj estas ankoraŭ nekonata kampa. Mia kunvojaĝanto estis — se eble — preskaŭ pli nekonanta. Kiel do ekriski traveturi landon fremdan, kies loĝantojn, lingvon kaj ĉiujn rilatojn mi tute ne konas? Sed la juneco estas esperanta, kaj poste: ni ambaŭ estas esperantistoj. Jen, vere, la unua igilo viziti Rusujon. Unu el la du—tri iom al mi konataj rusoj, ankaŭ esperantisto, invitis min fari viziton en Jalta, la “faŝonabla“ urbeto sur Krim, loĝi ĉe li kaj ricevi de li ĉion, kion mi bezonos
El Moskvo la fervoja vagonaro nin kondukis dum tri tagoj kaj tri noktoj trans la grandega rusa stepo ĝis Sevastopolo. La vojo estas longa kaj ne tre bela, tamen interesa, se oni havas la okulojn malfermitajn por la lum-efektoj, kiujn efikas en la stepa pejzaĝo la suno ĉe ĝia leviĝo kaj malleviĝo, la luno, la steloj, — kaj por la karakteristikaj diferencoj inter la homoj, kiuj tago post tago aperas, malaperas antaŭ ili.
En Sevastopolo ni restis du tagojn, vidis la vidindaĵojn en kaj ĉirkaŭ la urbo kaj forveturis Jalton en poŝta veturilo. La vojo kondukas super la altaj montoj al “Bajdarskij vorota“ (Bajdara pordego), kie ni restis dum la nokto, kaj matene, tre frue, ni faris la mirinde belan vojon el tiu ĉi loko al Jalto. El Jalto, el tiu ĉi beleta urbeto, kie nin regalis kun neniam laciĝanta gastameco nia amiko, la fervora esperantisto, d-ro Ostrovski, ni faris kelkajn piediradojn kaj veturadojn al la plej rimarkindaj lokoj de l’ suda Krimo: Baĥĉi-Saraj, Ĉatir-Dag, Aluŝta, Alupka, Aj-Petri k. c. Vortoj ne povas esprimi nian ravon, vidante tiun belecon de l’ naturo kaj bonecon de l’ homoj, kiun montris al ni nia estado en Krim: ankoraŭ nun, kiam ni parolas pri ĝi, okazas ke la koro bategas, la okulo ploretas kaj la voĉo engorĝiĝas…
El Jalto la vaporŝipo Miĥail nin forportis preter la Krima montaro, nun lasto vidita, ĝis Odeso. Se ni en aliaj lokoj vidis pli multe, ol en Odeso, tie ĉi tamen pli klare ol alie, esceptinte Jalton, ekbrilis por ni la karaktero de l’ rusoj kaj rusinoj en ĝiaj la plej bonaj ecoj: senfina amindeco, senlima bonkoreco, mirinda gastameco, estimeginda profundeco de la pensoj kaj sentoj, enviinda entuziasmo por altaj idealaj celoj. Neniam eliros el la koro la memoro pri tiuj tagoj, tagoj de la plej granda, plej pura ĝojo. — La voko de niaj animoj kaj de niaj gorĝoj estis: vivu la rusoj kaj vivu Esperanto! Ke tiu voko povu esti aŭdita de ĉiuj rusaj oreloj!
Kie do estas, mia sveda amiko, viaj “heredaj malamikoj“? — Malaperis kun la nebuloj de antikvaj mallumaj tempoj! Neniam ili revenu!