Inferio/IX
CIVILIZITAJ FREMDULOJ kaj blindaj fratoj…; ni aŭdis, kion al ni rakontis niaj fratoj: Unu-kvar-du, Unu-sep-du, kaj Sola-lasta-unu, kaj vere mi bedaŭras, ke la fremdaj gastoj, kiuj revenis hodiaŭ vespere post la unua tondrobato, ne povis aŭdi la aventurojn de Sola-lasta-unu, ĉar ili povus esti por ili la pruvo, al kio povas konduki la tiel nomata civilizacio…
Sed per malmultaj paroloj mi ripetos, kion rakontis niaj tri saminsulanoj, kaj poste mi faros komparon inter blindeco aŭ necivilizeco kaj vidkapableco aŭ civilizeco, kaj vi miros: ne pro miaj paroloj, sed pro la granda diferenco, kiu ekzistas inter ili…
Vi al ni venis per via flugmaŝino, kaj tio estis io mirinda; via veno sciigis al ni, ke homoj kapablas flugi kiel birdo, kaj pri io tia ni neniam pensis aŭ sonĝis.
La aventuroj rakontitaj al ni pruvas krome, ke la civilizitoj kapablas multon, kion ne kapablas la blinduloj.
Vi povas moviĝi, ne piedirante, ĉar vi havas tramojn, aŭtobusojn, ŝipojn kaj aliajn veturilojn, ĉe ni tute nekonatajn. Vi povas rikolti per maŝinoj, kapablaj plenumi la laboron de miloj da homoj. Vi povas konstrui altegajn domojn el materialo, kiun ni eĉ ne konas; vi povas ĉion… ĉion, kaj ni povas nur tre malmulte, preskaŭ nenion kompare kun vi!
Sed ĉu tio pligrandigis vian feliĉon? Mi tre dubas pri ĝi. Mi aŭdis, ke multaj el vi posedas riĉaĵojn, kaj ke multe pli multaj posedas tute nenion. Eĉ okazas ĉe vi, ke unu viro posedas, kion eĉ mil aliaj kune ankoraŭ ne havas, kaj tio okazas, se bone mi komprenis, pro la ekonomio, kiu regas en via lando.
Pere de viaj maŝinoj vi povas rikolti centfoje pli multe ol ni, sed strange estas, ke vi post la rikolto neniigas la duonon de tiu rikolto, dum multaj viroj kaj virinoj en via lando ne havas monon por aĉeti manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn.
Mi demandis al vi: Ĉu vi ne hontas!?…
Ĉu ne estas honto, ke unu homo havas cent mantelojn, dum lia kunhomo devas iri nudkorpe?…
Ĉe ni neniu posedas pli, ol lia najbaro; neniu volus posedi pli multe, kaj ĉiu ĉe ni hontus, se li posedus, kion ne povas posedi la alia…
Ĉe vi la ŝtato rekompencas la militistojn, kaj plej multe ĝi rekompencas tiujn, kiuj mortigas la plej multajn, tiel nomatajn malamikojn.
Ion tian eble farus ĉe ni nur la frenezuloj, sed ĝis nun eĉ tio neniam okazis. Mi demandas al vi: Kio estas malamiko!?…
Ĉu ĉe vi ne rondiras nigre vestitaj viroj, kiuj instruas el la „libro de la libroj”, ke ĉiuj homoj estas fratoj?… ke vi ne mortigu, ke doni estas pli boni ol ricevi?… Ĉe vi kelkaj homoj kolektas posedaĵojn nur por ilin posedi, kaj kiam nenionhavanto venas al via pordo, por peti pecon da pano, vi senhonte forsendas lin, donante al li nenion.
Mi ripetas: Ĉu vi ne hontas!?…
Al ni, laŭ via opinio, multo mankas: nome mono, maŝinoj, altaj ŝtonaj domoj kaj aliaj eble tre utilaj objektoj… sed mi diras: Al vi mankas honto, kaj amo al via proksimulo!…
Kiuj estas pli feliĉaj, pli kontentaj: vi aŭ ni?…
Vi per via mono kaj per viaj maŝinoj batalas unuj kontraŭ aliaj, kaj nur por esti la plej eminentaj el ĉiuj! Multaj el vi neniam laboras, sed sin banas en abundo, dum aliaj forte kaj pene laborante, ne posedas sufiĉe eĉ por havigi al si tion, kio estas necesa por amantoj, kiuj volas geedziĝi…
Ĉe vi oni boksas, ŝtelas, murdas, atakas kaj fiagas preskaŭ ĉiurilate kaj ĉiumaniere, kaj ĉio plejparte nur pro la strangaj ekonomiaj cirkonstancoj, kiujn ni ne povas kompreni…
Ĉe ni tute ne estas ekonomio; ni neniam aŭdis pri ĝi. Ĉe ni ĉiuj homoj laboras: ĉiuj estas egalaj, neniu boksas, militas aŭ ŝtelas; spite al tio, ĉe ni ĉiu sin sentas feliĉa kaj kontenta, ĉar ni helpas al ni reciproke ĉiam kaj sub ĉiuj cirkonstancoj.
Mi kore bedaŭras, ke en tia brila ŝtato, kia estas via patrujo, kie la homoj povas ĉion, regas tiom da malicaj infektaj malsanoj, ke pro tio la vera feliĉo estas ekzilita, por fari lokon al ĝenerala mizero.
Unu el via lando inventas mirindan reaperigilon, kiu povus esti la sola kuracilo de multaj ĉe vi regantaj malsanoj, sed ho ve!… aliaj homoj venas por neniigi ĝin… Ĉu tio ne estas freneza, same kiel estas freneze, ke unuflanke intence unuj amase mortigas aŭ vundas siajn proksimulojn eĉ per abomenaj maŝinoj, dum aliflanke aliaj homoj kuracas tiujn vundojn sur la operacia tablo!…
Io tia estas tiel freneza, ke por ĝi eĉ ne ekzistas nomo aŭ vorto… Komparante nian simplan insulon kun via civilizita ŝtato de mirindaĵoj, mi kuraĝas diris, ke tie ĉi regas konstanta feliĉo nur dank’ al nia simpleco, kaj mia koro dankas la misterajn fortojn, kiuj regas super kaj ĉirkaŭ ni, ke ĝis nun neniu el ni estas infektita de la malsanoj, kiuj mizerigas la loĝantojn de civilizitaj ŝtatoj; ĉar mizera devas esti tiu, kiu suferas pro malsato kaj soifo, kaj pli mizera devis esti tiu, kiu estas la atestanto, ke lia najbaro suferas, kaj duoble mizera tiu, kiu, kvankam posedanto de riĉaĵoj, ne propravole helpas al mizera najbaro, por ke al tiu ne manku tio, kion nepre li, kiel homo, bezonas. Mi bedaŭras, ke du el niaj saminsulanoj jam infektiĝis de la civilizeco kaj eĉ tiel, ke ili povus ankaŭ infekti la simplulojn de nia insulo. Tial mi decidis, kaj tion decidos ankaŭ miaj blindaj fratoj, ke Unu-kvar-du kaj Unu-sep-du ne povas resti ĉi tie, sed ke ili reiru kun la fremduloj al ties civilizita lando kaj ke nur Sola-lasta-unu restu ĉe ni. Li lernis ion, kio estas utila, li lernis, kiel plibonigi nian terkulturon, kaj li helpos al ni apliki la bonajn ilojn por la bono de ni ĉiuj.
Sed mi certigas al vi, ke neniam venos en nian kapon la ideo, neniigi la duonon de nia rikolto, pro kiu ajn ekonomia neceseco!…
Mi tial petas, ho fremduloj: Reiru kun Unu-kvar-du kaj Unu-sep-du al via lando, kaj lasu nin kvietaj en niaj blindeco kaj simpleco, kaj neniam plu revenu por enkonduki ĉi tien la tiel nomatan civilizecon, kiun ni tute ne ŝatas!…
La ĉefo eksilentis, per sia bastoneto tuŝis sian ĉapon, kiel signon de saluto, iris al la pordo de la kabanego, malfermis ĝin kaj foriris…
La sekvintan matenon la inferiaj milionuloj kaj la du civilizitaj insulanoj ekflugis returne al Saidumo, kaj neniu aŭdis plu pri ili, nek pri la stranga insulo, kie dank’ al ĝia necivilizeco regis nur paco, feliĉo kaj vera prospero.