Saltu al enhavo

Inferio/VIII

El Vikifontaro

VIII



LA VESPERO, EN KIU Sola-lasta-unu parolos al la insulanoj venis. Lian paroladon tamen ne aŭdis la du vidantaj kaj civilizitaj fratoj, nek la tri inferiaj milionuloj, ĉar ili sciis, ke Karlo aŭ Sola-lasta-unu spertis tiom malmulte en la civilizita Inferio, ke liaj aventuroj reale estas nur simplaj ĉiutagaj aferoj, ne indaj por esti aŭdataj.

Tial kvinope ili iris promeni sur la montoj kaj montetoj de la insulo, kiam Sola-lasta-unu sin direktis al la kunventendo, kie lin atendis ĉiuj insulanoj kun sia ĉefo.

Starante antaŭ ili, li momenton rigardis al la aŭdantaro, poste al la ĉefo kaj komencis jene:

— Mia ĉefo, miaj fratoj! Vi venis por aŭdi, kion mi spertis en la lando de la civilizitoj, sed mi havas nur malmulton por rakonti.

Mi vivis nur dum unu semajno, tio estas sep tagoj, en Saidumo, kaj aŭdante post tiu tempo, ke mi povas elekti, kion fari pour konatiĝi kun la lando, mi diris al mia sinjoro Ingram:

— En mia insulo mi konstante laboris en la ĝardenoj, kaj mi ankaŭ nun dezirus tion fari por sperti, kion la civilizitoj faras kun la rikoltitaj fruktoj; kiel ili prizorgas siajn ĝardenojn kaj kampojn.

Aŭdinte tion, sinjoro Ingram tuj kun sia aeroplano flugis kun mi al alia parto de Inferio, ĉar tie loĝas multaj terkulturistoj kaj kamparanoj.

Li mem havas tie farmejon apud la urbo Kalumbos, kaj tiu farmejo estas prizorgata de viroj kaj virinoj, kies koloro estas tute nigra.

Vidante en Saidumo kelkajn tiajn homojn, mi ne sciis, ke ankaŭ en aliaj inferiaj ŝtatoj ili loĝas, kaj tial mi tre miris, vidante en la ĉirkaŭaĵo de la farmejo de Ingram nur nigrajn homojn, kiuj faras nenion krom kulturi.

Mi ekloĝis en speco de kabano, aŭ dometo inter aliaj pli grandaj, kaj estis feliĉa, ke mi povis labori la tutan tagon ĝis la subiro de la suno. Mi plugis, mi erpis, semis, rikoltis, mi falĉis kaj fojnis, kaj ĉio tio okazis per mirindaj maŝinoj, kiuj povas plenumi, ĉiu por si, pli multe, ol cent homoj kune.

Mi spertis, ke tio estas utila kaj agrabla.

La aliaj laboristoj estis al mi tre ĝentilaj, kaj jam en la unua tago mi amikiĝis al la loĝantoj de du dometoj, kiuj staris dekstre kaj maldekstre de la mia.

Ili de tiu tempo ofte min vizitis en la vesperoj post la laboro, kaj ofte mi vizitis ilin; sed mi parolis nur kriple la lingvon de la lando, ĉar la nigraj homoj de tiu regiono interrilatis nur malmulte kun la civilizitoj de la lando. Ankaŭ tial mi ne parolas tiel bone, tiel larĝe kaj flue, kiel miaj du civilizitaj fratoj.

Plej ofte parolis al mi iu nigre vestita blanka viro, loĝanta en la proksimo de niaj kabanoj; kaj el libro, kiun li al mi donacis, mi iom lernis la lingvon de la civilizitoj.

Tiu viro ĉiam estis serioza kaj parolis nur pri gravaj aferoj, precipe pri venontaj aferoj en la postviva mondo, pri kio mi tamen nur malmulte komprenis.

Li instruis al mi la legarton kaj donante la celitan libron, li diris, ke ĝi estas la plej bona el ĉiuj kaj ke oni ĝin nomas: la „libro de la libroj”.

Nun okazis, ke en la vesperoj mi multe legis kaj tio faris al mi grandan plezuron.

Tiel legante mi lernis paroli laŭ la maniero de tiu libro.

Kelkfoje la nigre vestita sinjoro faris longajn paroladojn en bela ŝtona domo, kaj ĉiam dum liaj paroloj mi estis tie por aŭskulti.

Li multe parolis tiam pri nia devo, pri nia amo al niaj proksimuloj, kaj diras, ke estas pli feliĉe doni, ol ricevi, kaj ke ĉiuj homoj estas fratoj, kiuj devas helpi unuj al la aliaj.

Tion mi ŝatis, ĉar tion saman mi antaŭe lernis ankaŭ sur mia insulo, kie ĉiam regas nur paco kaj harmonio.

Loĝinte kelkajn semajnojn inter la viroj kaj virinoj de la farmejo, mi sciiĝis, ke la filo de mia dekstra najbaro enamiĝis al la filino de mia maldekstra najbaro, kaj ke ŝi reciproke amas lin.

Ambaŭ estis bonkoraj kaj honestaj kaj tial mi ĝojis pro ilia reciproka feliĉo.

Okazis tamen, ke tiu feliĉo ne estis plena, ĉar laŭ la moroj kaj kutimoj de tiu lando, neniu povas edziĝi, se li ne posedas sufiĉan monon por aĉeti meblojn kaj aliajn bezonaĵojn de geedziĝintaj homoj. Ili posedis nenion krom kelkaj eluzitaj vestoj, kaj iliaj gepatroj ankaŭ ne povis donaci al la paro pro sia malriĉeco. Ĉiuj estis en granda embaraso kaj en aflikteco kaj ankaŭ mi malĝojis kun ili.

Ĉar la nigre vestita sinjoro antaŭe faris paroladon pri tio, ke estas pli bone doni ol ricevi, mi longe meditis pri tio kaj fine decidis helpi al la paro per la mono, kiun antaŭe donacis al mi sinjoro Ingram. En tiu sama tempo sur la larĝa longa vojo antaŭ niaj kabanoj okazis akcidento. Riĉa viro, kiu loĝis kelkajn mejlojn de nia farmejo, renversiĝis kun sia aŭto kaj la aŭto jam staris en flamoj, kiam la du geamantoj rapidis por helpi al li, kaj ili savis al li la vivon. Li estis tre kontenta kaj lasante sur la vojo la duone forbrulintan veturilon, li iris piede hejmen. Antaŭe li promesis, ke li helpos al la paro, kiu savis lian vivon; baldaŭ ili spertos, en kiu maniero li tion faros.

Nun okazis, ke tiu sinjoro post tiu akcidento ĉiutage en la vespero promenis preter niaj kabanoj, por reakiri sian sanon, kaj la sekvintan tagon post la akcidento la enamiĝinta knabo trovis sur la sojlo de sia kabanpordo pakaĵeton kun la surskribo: „Por mia helpinto”, kaj en la pakaĵo estis dekdolara monbileto.

La knabo estis tre feliĉa, sed diris pri tio nenion al sia amatino.

La postan tagon la knabo ree trovis la saman donacon, kaj tiel plu dum multaj sinsekvaj tagoj.

Sed li ne estis la sola rekompencito, ĉar ankaŭ la knabino ĉiutage trovis tian monbileton; sed ankaŭ ŝi diris nenion pri tio.

Tiel pasis cent tagoj kaj la centan tagon la knabo en la vespero diris al sia amatino:

— Kara amatino, mi pensas, ke la tempo de nia plej granda feliĉo venis, — kaj ŝi ridis pensante pri la ricevitaj pakaĵetoj.

Kaj la knabo diris:

— Jam dum cent tagoj vi ricevis po dek dolarojn, kaj per tiu mono ni povas aĉeti, kion ni bezonas por nia geedziĝo.

La knabino mirigite rigardis la knabon, kaj pripensinte momenton ŝi diris:

— Estas vi, kiu jam dum cent tagoj ricevis po dek dolarojn, kaj tial vi nun posedas mil dolarojn.

Sed la knabo ne komprenis la knabinon kaj ĉi tiu reciproke ne komprenis lin.

Ili rigardis unu la alian kaj fine la knabo diris:

— Tiu riĉa sinjoro sendis al mi ĉiutage dek dolarojn kaj por surprizi kaj feliĉigi vin, mi ĉiufoje sendis ilin al vi.

Nun la knabino, malfermante larĝe la okulojn diris:

— Ho, rigardu kaj komprenu: mi ĉiutage sendis al vi po dek dolarojn por feliĉigi vin kaj nun restas al mi ne pli ol dek dolaroj, kiujn hieraŭ mi ricevis.

La knabo tre embarasiĝis kaj afliktiĝis; nun subite li komprenis, ke ne tiu sinjoro sendis la monon al li, sed lia amatino, kaj montrante monbileton, li diris: nur ĉi tiun monon mi havas… ĉar ĉiutage mi sendis al vi, kion mi ricevis. Do tiu sinjoro donacis nur unufoje al ĉiu el la paro.

Kaj okazis, ke mi ĉeestis kaj aŭdis, kion diris la paro, kaj mia koro pleniĝis de malĝojo kaj ĉagreno, kaj pensante al la nigre vestita sinjoro, kiu en tiu ŝtona domo diris al la aŭskultanta aro, ke estas pli feliĉe donaci ol ricevi, mi diris al la geamantoj:

— Aŭdu min, miaj geamikoj; vi posedas kune nur dudek dolarojn kaj kredis posedi dumil; ne plu malĝoju: baldaŭ venos la tago, kiam vi kune havos okcent dolarojn. Mi antaŭdiras al vi, ke unu tagon post mia foriro de ĉi tiu farmejo, vi jam posedos tiun monsumon.

Kaj la geamantoj, ne supozante mian intencon, ĝojis pro la antaŭvido; ili ĉirkaŭbrakis unu la alian kaj mi estis kortuŝita pro ilia amo, kaj mi ploris.

Kaj unu tagon antaŭ mia foriro de la farmejo mi metis okcent dolarojn en la kabanon de la knabo, petante lin uzi tiun monon por la geedziĝo.

Tio estis la unua aventuro, kiu al mi okazis en la lando de la civilizitoj.

Iun tagon post la laboro, sidante kun miaj amikoj en mia kabano, ni vidis, ke sur la larĝa vojo viro sin direktis al ni. Li estis soldate vestita kaj havis sur la kapo ĉapon, al kiu estis fiksitaj multaj medaloj, aspektantaj kiel ormoneroj el kupro kaj arĝento.

Li iris rekte kun levita brusto, havis promenbastonon en la mano, kaj veninte al la pordo de mia kabano, li soldate salutis kaj diris:

— Mi salutas vin, bravaj homoj, kaj petas de vi kelkan trinkaĵon kaj manĝaĵon, ĉar mi faris longan promenadon kaj malsatas kaj soifas.

Kompreneble ni invitis lin eniri kaj li eniris kaj sidiĝis.

La knabino donis al li por trinki kaj manĝi, kaj avide li trinkis kaj manĝis, dume li senhalte parolis pri si mem kaj pri sia heroaĵo, kiun li montris en la granda mond-milito.

Kaj frapetante sian pantalonpoŝon li diris:

— Jen, en ĉi tiu mia poŝo estas la rekompenco de mia heroeco, en ĝi estas mia premio, kiun hieraŭ mi ricevis en la urbo Kolambas, kaj kiun mi uzos nur por fari vojaĝon kaj por diboĉi. Mi iros al la teatroj, al dancejoj, mi loĝos en hoteloj kaj faros nenion, ĝis la tuta premio estos fordiboĉita; nur poste mi ree eklaboros.

Ree li manĝis kaj trinkis, dirante plu:

— Mi estas konata en mia tuta regimento, kiel la plej bona pafisto; per mia pafilo mi mortigis pli ol dudek malamikojn kaj vundis pli ol dudek. Pro tio mi ĉe Verduno akiris specialan medalon, kie tre fierigis min kaj kiun mi kudris sur mian ĉapon. Tio estis vera batalo, tia, kian Napoleono eĉ ne ĝisvivis, nek Aleksandro Granda, nek Cezaro, nek Washington, kiu estis la plej fama el ĉiuj…

— Se denove milito eksplodos, mi tuj partoprenos, eble mi iĝos ĝeneralo!… tial vivu la milito!!

— Milito estas la plej granda konkuro, kiu ekzistas; konkuro por la plej alta potenco en la mondo. Ho, mi ĉeestis militon; mi ĉeestis batalojn apud la franca urbo Verduno kaj apud multaj aliaj urboj kaj vilaĝoj, kies nomojn mi eĉ ne memoras plu. Mi estis en la tranĉeoj, tio estas fosaĵoj por kuri, por kaŝi sin sur la batalejo; mi estis en ili kun miloj da inferiaj soldatoj. La kugloj de la malamikoj flugis siblante al ni, kiel hajleroj, kaj multaj el miaj kamaradoj estis vundataj aŭ mortigataj, kelkaj eĉ ŝirataj en pecojn, kaj ĉio tio por la honoro de la patrujo!!… Mi ricevis tri vundojn: unu en la kapo: jen rigardu; vi povas ankoraŭ vidi la cikatron; unu en la maldekstra brako… jen rigardu!!… pafila kuglo trairis ĝin, kaj la trian vundon, la plej gravan, mi ricevis en la flanko…

— Ho! mi vidas ankoraŭ antaŭ mi la pruson, kiu rapidis al mi kun sia pafilo kaj bajoneto… Mi ĵus per mia bajoneto trapikis, malamikon, sed ne sufiĉe rapide povis eltiri el lia ventro mian bajoneton, kiam tiu malbeninda pruso jam staris antaŭ mi. La puŝis sian bajoneton ĉi tie en mian flankon kaj tiel forte, ke la pinte aperis ĉe la alia flanko. Sveninte mi falis teren kaj rekonsciiĝinte mi kuŝis sur la operacia tablo, kie la kuracisto diris al mi:

— Mi gratulas vin, amiko!… la bajoneto pasis la danĝeran zonon en via ventro: granda miraklo savis vin de certa morto, ĉar se la bajoneto estus puŝita unu centimetron pli alte, tiam vi kuŝus apud viaj mortigitaj kamaradoj.

— Mi do estis savita kaj fieras pro miaj vundoj! Ili atestas pri mia kuraĝo kaj pro mia kuraĝo mi akiris la medalon, kiun poste mi kudris sur mian ĉapon. Ho, mi rediras: la milito estas io glora; en la milito oni povas morti por la patrujo, kaj laŭ la soldatoj de Cezaro tio estas la plej glora, kion oni povas al si imagi, tial liaj soldatoj skribis sur la standardojn la devizon: „Morti por la patrujo estas agrable!”

— Sed laŭ mia opinio, la plej agrabla estas: morti kiel la nekonata soldato. Ho! mi dezirus esti la nekonata soldato!!… Mi vidis lian tombon en Parizo sub la Triumfa Arkaĵo, nomata „L’arc de Triomphe”…

— Imperiestroj, reĝoj, generaloj, soldatoj kaj eĉ la diplomatoj lin salutas kun granda respekto!! Ĉiam brulas super li neestingebla fajro. Neniu scias, kiu li estas: li povas esti ĉio, kion vi volas, sed li estas la simbolo de la milito, de la kuraĝo, de la amo al la patrujo; li estas la plej eminenta en ĉiuj landoj, escepte en Inferio, kie oni ne havas la nekonatan soldaton. Ho! mi volus esti la nekonata soldato de Inferio; tamen kvankam mi ne estas la nekonata soldato, mi estas kontenta: mi ricevis miajn vundojn, mi mortigis miajn malamikojn, mi akiris miajn medalojn kaj fine la premion, kiun mi nun fordiboĉas!…

En granda konsterno ni rigardis la militiston, kiu mortigis tiom da homoj; ni rigardis lin kaj miris, ke la inferia ŝtato donis rekompencon pro la faroj, kiujn li plenumis. Sed eble ni ne estis sufiĉe civilizitaj por kompreni tion, kaj tial ni respondis nenion je la fanfaronaĵoj de tiu iama militisto.

Trinkinte kaj manĝinte, li fine sin levis, soldate salutis kaj foriris el mia kabano. Konsternite ni postrigardis lin, ĝis li malaperis sur la granda vojo.

Kiam li jam estis for, venis al ni la nigre vestita sinjoro, kaj ni parolis kun li pri tiu ĵus foririnta viro. Nia amiko dum kelka tempo pripensis, rigardis la ĉielon, kaj poste li diris mildtone:

— Tiu viro estas unu el la soldatoj de la granda mondmilito kaj tial li estas degenerita, kaj preskaŭ ĉiuj, kiuj partoprenis en tiu milito, estas kiel li. Tiu viro tute ne komprenas la „libron de la libroj”, kiun mi donacis al vi. En tiu libro ja staras: „Ne mortigu!… Kiu eltiras la glavon, tiu pereos per la glavo!…” Sed ne koleru je tiu viro: li ne scias, kion li faris; ne juĝu kontraŭ li, li estas nur kompatindulo; kaj pri la ŝtatoj, kiuj rekompencas tiajn virojn, mi tute ne parolos. Kiu semas ion bonan, tiu ricevos bonan rikolton. Tial mi diras al vi: Pardonu tiun viron kaj liajn vojojn ne sekvu, ĉar ili kondukos al la pereo…

Longe mi pripensis la parolojn de la nigre vestita sinjoro, kiu estis ĉies amiko kaj konsilanto; kaj kiam mi pensis al mia insulo de blinduloj, mia koro pleniĝis de ĝojo, ke tie ankoraŭ ne regas kaj neniam regos la civilizeco, sed nur amikeco kaj konkordo, sen mizeroj de malriĉeco, kiel en la lando, kien la aviadistoj kondukis min per sia flugmaŝino.

Ankaŭ la junaj geamantoj longe silentis. Kviete ili sidis unu flanke de la alia, sin tenante reciproke je la manoj, kaj pensante pri la feliĉo, kiun ili ĝuos post mia foriro de la farmejo…

Tio estis mia dua aventuro.

La trian mi spertis post kelkaj semajnoj.

Tiu aventuro estis tia, ke vi eble ĝin ne kredos vera, sed vi ja scias, ke la blinduloj neniam mensogas…

En iu mateno, dum ni rikoltis sur la kampo, venis aro de viroj el la urbo, kaj unu el ili, la ĉefo, diris al mi:

— Haltu, kaj faru, kion mi al vi ordonos en la nomo de la plej alta ĉefo de la ŝtato.

Ni metis teren la laborilojn kaj mi demandis, kio estas tiu ordono, kaj li respondis:

— La plej alta ĉefo, opiniante, ke la rikolto en ĉi tiu jaro estos tro granda, ordonis, ke ni neniigu la duonon de ĉio, kion vi rikoltis; tial montru al ni la lokon, kie vi kolektis vian rikoltaĵon, por ke ni plenumu tiun ordonon.

Granda konsterno ekregis nian koron, la nigraj laboristoj ekploris, sed mi regis min, kaj diris al la neniiganto:

— Ĉi tiu rikolto ne apartenas al ĉi tiuj bonaj homoj, nek al mi; ni estas nur laboristoj, laborantoj por iu sinjoro Ingram, kiu loĝas en Saidumo; kial do ni povos konsenti, ke lia propraĵo estos de vi neniigata? Iru kun via ordono al li kaj lasu nin kvietaj.

Dirinte tion, mi volis rekomenci mian laboron, sed unu el liaj kunuloj retenis min kaj demandis:

— Ĉu vi ne volas obei la ordonon de nia ĉefo? Se vi persistos, ni forkondukos vin en la malliberejon.

Mi respondis, ke tiu malliberejo min ne timigas kaj ke mi devas defendi la propraĵon de mia sinjoro, pri kiu ĵus mi parolis.

Nun la ĉefo de la fremduloj ekridis kaj diris al la viro, kiu retenis min:

— Lasu lin kvieta —, kaj turnante sin al unu el la nigraj laboristoj, li ordonis:

— Konduku nin al la loko, kie estas konservata via rikolto…

Kaj la nigrulo obeis kaj kondukis ilin al tiu loko.

Kaj okazis, ke la duona rikolto, super kiu ni kune tiel diligente laboris, estis forbruligita de la viroj, kiuj agis laŭ la ordono de la plej alta ĉefo de la ŝtato.

Ni staris apude kaj ne povis kontraŭstari tiun neniigon, sed nia koro ploris kaj nia menso komprenis nenion pri tiu ago de homoj, loĝantaj en civilizita lando.

Mi tiel malĝojis, ke mi sopiris tuj foriri, sed mi atendis ankoraŭ tutan semajnon por konsoli miajn nigrajn amikojn.

Kaj kiam tiu semajno pasis, mi en la mateno jam frue metis la promesitan monon en la kabanon de la juna amanto, kaj piediris al la urbo Kalumbos, kie mi serĉis okazon por reiri al Saidumo; tien mi veturis per aŭtobuso, ĉar la vojaĝo estis tro longa por fari ĝin piede.

Veninte al sinjoro Ingram mi rakontis al li pri la neniigo de lia rikolto; sed kiel mi miris, kiam ridante li diris, ke tiu neniigo estas bona, ekonomia afero. Li ne povis klarigi tion al blindulo. Efektive mi estis ankoraŭ blindulo, ĉar mi ne estis civilizita, kiel miaj du fratoj, kiuj loĝis en granda urbo por tie sperti, kio estis la civilizeco…

Aŭdante tion, mi diris plu nenion, sed petis, ke li flugu kun mi al mia insulo.

La tempo de tiu reflugado estis proksima, kaj jen mi revenis…

Mi nun finis mian trian aventuron kaj mi havas plu nenion por rakonti; mi volas nur diri, ke mi deziras estonte vivi ĉi tie sur mia insulo, kiun mi ŝatas ankoraŭ pli ol antaŭe; precipe ĉar en ĝin ankoraŭ ne penetris kutimoj kaj moroj kunkreskintaj al la civilizeco…

Sola-lasta-unu eksilentis, kaj la ĉefo, kiu estis kortuŝita, ĉirkaŭbrakis lin dirante:

— Restu ĉe ni, ho mia filo, vin solan ankoraŭ ne infektis tiuj malsanoj, kiuj regas la fremdulojn kaj eĉ, ho ve!… viajn du fratojn…

Fortega tondro interrompis la ĉefon, tiel forta, ke ĝi tremigis la tutan kabanegon, kaj ĉiuj en ĝi konsterniĝis pro teruro.

Samtempe la pordo malfermiĝis kaj enkuris la inferianoj kaj la du civilizitaj insulanoj.

Dum sia promenado ili estis surprizataj de pluvego, kiu irigis ilin returne al la kabanego, por serĉi rifuĝejon kontraŭ la minacanta fulmotondro, kiu subite kaj neatendite eksplodis.

La tondrobato aŭdiĝis tuj post hela fulmobrilo, kiu limigis la tutan internon de la konstruaĵo, kie alie regis malforta mallumo, pro la manko de fenestroj.

La kvin enirantoj vidis, ke la ĉefo ĉirkaŭbrakis Karlon, kaj ili ne sciis, kion tio signifas, ĉar Karlo estis la unua el la tri saminsulanoj, al kiu li montris tiun honoron.

La mallumo post la fulmobrilo tuj revenis kaj pasis momento, en kiu ĉiu senparole atendis, kio sekvos.

Dua fulmobrilo kaj dua tondrobato sekvis, kaj eĉ tria kaj kvara; poste subite la malbona vetero ĉesis furiozi; la pluvo falis ankoraŭ, sed ne plu rivere, kaj baldaŭ ankaŭ ĝi ĉesis.

Nun la ĉefo sin direktis al la ĉeestantoj kaj diris: