Interpopola Konduto/Animo nacia
ANIMO NACIA
En la dudeka centjaro post Jesu-Kristo, Azio
pruntas el Okcidento ties ĉefan kredon.
Ne kristanismo ĝi estas, sed naciismo. Tiu kredo rigardas la ŝtaton kvazaŭ korpon kaj la patrujon kvazaŭ animon.
Oni povas imagi la unu sen l’ alia. Trudita kreaĵo politika, jen korpo sen animo. Premata nacio, jen animo sen korpo.
La Ligo de Nacioj ekzistas tiom, kiom ekzemple la svisa konfederado. Sed unu estas nova kaj serĉas animon. L' alia forĝis la sian tra centjaroj.
Polujo persistis pli ol centjaron kvazaŭ sen korpo aŭ pli vere sur ĉerko de krucumito. Ĝia volo vivi renaskis ŝtaton.
Neniam ĉesis la homoj krei por si diojn laŭ bildo de si mem. Nenia homa organizo kreskas sen ia mistiko.
Ĉirkaŭ limŝtono flugetadas papilio de floro al floro. Ĝi ne suspektas landlimon ignoratan de naturo. Sed la homoj havas propran historion kaj memoras pri ĝi.
Ili vivas en gentoj. Unua patrujo de l’infano estas la patrino. El ŝi li apartiĝas kun timo, kaj ekkonscias malrapide pri ekzisto sendependa. Kiam li akiris tiun iluzion, li jam devas ĝin perdi.
Unue familio. Poste patrujo. Al ĝi li devas reporti la filan amon kaj la sopiron al varma rifuĝejo.
Se venos milito, li devos al la patrujo la vivon mem oferi. Laŭ tiu mezurilo jam li komprenas, ke tio estas la ĉefa religio ĉirkaŭ li.
Kiu kredo plej multe postulas, tiu plej multe gravas.
Nacian konscion oni kulturas en lernejo, en preĝejo, en la hejmo, en gazetaro, en armeo. Per ĝi la homo super si mem altiĝas. Per ĝi li partoprenas en estaĵo multobla kaj dia.
Naskiĝa tero fariĝas templo, gepatra lingvo kvazaŭ komunio, nacia flago kvazaŭ sanktaĵo, ŝtata himno kvazaŭ preĝo kaj milito jam ofero sur altaro.
Tiuj profundaj emocioj kortuŝas eĉ la plej skeptikajn. Tiu mokema sendiulo, nomita »La Tigro«, ekploradis aŭdante La Marseillaise. Pie li konservis eĉ saketon da nacia tero. Kiam estis minacata la korpo de l’ patrujo, li per tuta kredo laŭdegis ĝian animon.[1]
Paul Valéry pentras tiun amon, vekitan per milito:
»Multaj en sia koro miris tiom ami sian landon; kaj same kiel neatendita doloro vekas ĉe ni profundan konon pri nia korpo kaj lumigas al ni realaĵon nature nesenteblan, tiel same la fulmotondra eksento pri la ekzisto de l’milito aperigis kaj rekonigis al ĉiuj la realan estadon de tiu patrujo, tiu nedirebla io, tiu aĵo nedifinebla senpasie, kiun identigas nek raso, nek lingvo, nek tero, nek interesoj, eĉ ne historio: kiun analizo povas eĉ nei, sed kiu similas (ĝuste per tio kaj per ĝia pruvita tutpotenco) al amo pasia, al kredo, al iu el tiuj misteraj posedoj, kiuj kondukas la homon tien, kien li ne sciis, ke li kapablas iri — trans sin mem. La sento pri la patrujo estas eble samspeca kiel doloro, kvazaŭ malofta kaj stranga ekkonscio, kiu kaptis kaj skuis sub niaj okuloj eĉ la plej malvarmajn, la plej filozofajn, la plej racie liberajn.«[2]
En aneksita lando, la patrujo estas spirito. Por kompreni tion, necesas vidi popolon suferanta.
Gardas polico. Kurtenojn oni fermas. Kvazaŭ sanktaĵon oni kisas flagon malpermesatan. Lingvo fariĝas simbolo.
Sub caro en 1861 l’amaso senarma de Varsovianoj ekkantis la polan himnon por esti buĉata. En Galicio, la rutenoj sin ĵetis antaŭ vagonaron por havigi surskribaĵon en ukrajna lingvo.
Ateno, Sparto kaj Romo konis la senton civitan. Dum la Mezepoko la nacia konscio ankoraŭ ne floris en Francujo. La pacemaj burĝoj elliveris Johaninon, kiu ĝin vekadis. Eĉ anglan reĝon ili estus akceptintaj.
La Eklezio ŝin bruligis, ĉar senpermese ŝi miksis Dion al tera patrujo. Nun la sanktulinon ĝi honoras kaj ĉiujn bravulojn, kiuj donis sian vivon por certigi korpon al tia patrujo.
Kiam ĝi havas la korpon, tiam ĝi ekvivas kiel ŝtato. Nova ekzistanto inter popoloj, ĝi havas emojn, bezonojn, deziron preni kaj posedi. Tute same kreskas vivo besta aŭ infana. Ekzisto fizika turnas sin al intereso, kapto kaj konservo, envio kaj defendo. La korpo batalas por vivo.
Kaj animo sekvas. En tiu batalo aperas la reagoj de l’ menso, konataj en ĉiu ekzisto individua: ambicio, ĵaluzo, timo, memadmiro. Ili kuniras kun la volo vivi.
Animo de nacio formiĝas el ties sentoj kaj rememoroj, antaŭ ĉio la defendo.
Plej forte dum milito regas la sento nacia. Eĉ la miraklon de l’ sankta unueco ĝi ebligas.[3]
Dum paco l’ animo kolektiva estas malpli streĉita,[4] sed ĝi konservas la postsignon de la krizoj, dum kiuj ĝi vibris. Ĉu patrujo kontraŭ ceteraj montriĝas egoista, fanfarona, maljusta aŭ ignorema, pri tio ne tro zorgas tiuj, kiuj ĝin amas. Eterne ĝi defendas sin kaj sur okuloj ili havas blindotukon.[5]
Amantoj de patrujo ne donas al ĝi animon ĉiam egalan aŭ eĉ tiel noblan kiel la ilia. Ĉu vi ne vidis blindiĝintajn gepatrojn igi sian filon dorlotita sentaŭgulo post malsano vivdanĝera, kiam ili riskis perdi lin tute?
Kion faras la homoj el sia dio nacia? Valoras iom pripensi tion. Unue observu.
- ↑ »La tigro« estas Clemenceau.
- ↑ Parolado de Paul Valéry, la poeto, ĉe solena akcepto de marŝalo Pétain en la Francan Akademion (27 Januaro 1931).
- ↑ En franca lingvo: union sacrée (paco inter partioj).
- ↑ escepte dum revolucioj.
- ↑ Ricevitaj suferigoj enskribiĝas profunde en la kolektivan animon kaj poste ree elŝprucas en perfortaj manifestiĝoj. La venĝo celas kompreneble tiun, kiu suferigis, sed la senkonscia revenĝo trafas iun ajn, kiu survoje troviĝas.