Interpopola Konduto/La gento

El Vikifontaro
(p. 11-15)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/12 ekstero por promenadi ĉirkaŭ niaj armilejoj kaj fotografadi, ĝi estas hontiga. Sed, se ni sendas iun fari tion ĉe l’ najbaro, ĝi estas heroa, kaj la kuraĝulo sukcesinta ricevas honorigon pro lia braveco.

Sed, en ara konduto, eĉ pli frape sin montras nia du-ŝranka moralo. Ĉe la fino de milito, premita popolo postulas kontentigon de siaj sopiroj en la nomo de l’ principo pri nacieco. Apenaŭ gajninta sian propran unuecon aŭ liberecon, tuj ĝi rifuzas al ceteraj la rajton profiti la saman principon. Tuj ĝi klopodas akiri kiom eble plej multe da teritorio kaj aneksi alilingvajn loĝantarojn sen ia konsidero al iliaj preferoj.

Poste ĝi suferigas ilin ĝuste per la sama ĉikanado, pri kiu ĝi mem antaŭe plendadis… »Sed tio estas ja tute alia afero!« Tiun ĉi respondon vi aŭdos al ĉiu rimarko. Kompreneble ĝi estas alia afero kaj kia estas do la fundamenta diferenco? Ĝuste tia, kia difinis ĝin afrika ĉefo tiel trafe.

Estas ja nature, ke la homoj kreis sian dion nacian laŭ la propra bildo. Psikologio de l’ amasoj — ankoraŭ tro malmulte progresinta scienco — trovas eĉ tre multajn okazojn, kiam ara konduto montriĝos rimarkinde malsupra je meza moralnivelo de la individuoj enkalkulitaj.[1]

Tamen impresas malpli la konduto mem ol la frapante nekapableco eĉ imagi alian agmanieron. Individuo ja povas agi maljuste kaj poste rekoni tion, sed patrujo konas nenian malbonon, krom la suferata. Ĝi ne povas esti malprava, eĉ ne venkita. Nur legu ĝian historion en ĝiaj lernolibroj. Preskaŭ neniam ĝi perdis batalon, escepte kiam ĝin perfidis krimulo.

Ĝi vere okupas lokon de dio. Ĝi estas maksimumo al si mem sufiĉanta kaj ne kapabla erari. La tuta moralo pri ĝi estas ŝuldata: servi ĝin kun amo. Ofero al la patrujo estas nobla devo. Ofero de la patrujo al ceteraj estas ne imagebla. Juĝo pri ĝi estas blasfemo. Ĝi povas eĉ esti punata kiel ŝtatperfido.

Reprenu la ekzemplon de premita popolo, fine liberiĝinta kaj poste premanta la ceterajn siavice. Sento pri justeco igis vin pledi por tiu popolo, dum ĝi suferadis. La sama sento vin igos defendi tiujn, kiujn ĝi nun ĉikanas. Neniam ĝiaj nacianoj kapablos vin kompreni. Hieraŭ vi estis amiko, hodiaŭ malamiko; nur tiel ili vidos kaj maltrafe cerbumos por malkovri kialon.

Via juĝo estas ekstera. Ilia sento estas interna rilate al ilia patrujo. Sub ties tegmento ili restas kaj ne povas ekvidi, al kio vi aludas. Ĉu vi estas por ili aŭ kontraŭ ili? Ĉu vi adoras ilian dion aŭ alian?

Dumlonge la homoj kredis, ke rondiras la suno ĉirkaŭ nia tero. Ĝin atestas ankoraŭ postsignoj en ĉiuj lingvoj. Kial do miri pri la limiteco de la prinaciaj religioj?

Por ke ne tiel estu sed alie, devas ekzisti kredo je io pli vasta aŭ la kapableco pense meti sin en la haŭton de l’ najbaro. Meti sin tien nur per armeoj postulas malpli kreskintan cerbon.

Eniĝi en ĉemizon aŭ ĉapon de ceteruloj, imagi sin en ilia loko por ekkompreni, kiamaniere ili vidas aferojn, estas mensa ekzerco, kiu faciligas al ĉiu la vivadon en socio. Se ĝin provas malmulte la homoj, ankoraŭ pli malofte la nacioj! Vidu pri armiloj. Tiuj de l’ najbaroj nin timigas. Ni aĉetas do pluajn aviadilojn kaj pluajn militŝipojn, »Tion postulas sekureco«.

Ke la najbaroj siavice maltrankviliĝos pri nia aĉeto, tia ideo eĉ ne venas en nian cerbon. Kiam ili estos farintaj kiel ni mem kaj pligrandigintaj sian materialon pro timo al la nia plua, nur tiam ni maltrankviliĝos kaj denove kreskigos nian armilaron. Tio kompreneble ripetigos la fenomenon, kaj tiel plu, k. t. p. senfine. Refleksoj. Konduto besta. Cerbo mallarĝa. Tiel progresadis jam duoncentjaron la konkurado por armiloj. Se ĉiu, antaŭvidante la reagon de l’ najbaro, estus timinta la proprajn aĉetojn kiel kaŭzojn de la ceterlandaj, ĉiu estus ŝparinta la elspezon, kaj la sekureco estus pli granda. Nur la vendistoj estus malpli profitintaj.

Ĉe la senarmigaj konferencoj, kunvokitaj por haltigi la konkuradon, ne regas tia logiko, tiom elementa. Eĉ se oni devos redukti, oni partoprenas kun la intenco konservi ĉiuokaze pli ol tiu alia.

Kion li konkludos el tiu intenco, tio ni ricevas eĉ konsideron, ankaŭ ne la eventuala malsukceso de la kunveno. Se iu ŝtatisto malsame rezonus kaj akceptus egalecon hontigan, li ja riskus famiĝi kiel perfidulo, aŭ almenaŭ kiel malvenkisto.

Intervenas ankaŭ demandoj pri prestiĝo. Madariaga komparas iujn ŝtatojn al senmoniĝinta kastelano, kiu nun devas kontentiĝi je tri servistoj. Sed akcepti kvazaŭ kontrakton, kiu trudus al li tian limon, tion li ne konsentas. Propran defalon li rifuzas subskribi.[2]

Dum jaroj elportas regno tre malvolonte la maljustecon de kontrakto brutale trudita de venkinta najbaro. Posta milito ŝanĝas la rolojn. Tiam la najbaro estas la venkito. Siavice oni trudas al li severajn kondiĉojn. Sed, se li plendos kaj rompos harmonion per siaj protestoj, jen forta surprizo kaj nekompreno ĝuste ĉe tiuj, kiuj neniam akceptis por si mem la staton de venkiteco.

Kie kuŝas logiko, racio, inteligento en ĉio ĉi? Ne serĉu ilin, kie mankas ili. Dezerta kampo tie. Ĉu vi serĉus racion, kiam vi frapetas lignon gratulante vin mem pri evitita malsano? Hodiaŭ ne kredebla ŝajnas al vi kruda superstiĉo aŭ naŭza kruelaĵo de la Mezepoko. Dume, por la homoj tiutempaj, ĝi estas vero nediskutebla.

Vi tro ignoras la stampon kaj kutimon. Potenco fortega. Pozitiva kaj negativa. Kiam ĝin subtenas sento sanktiga, ne sufiĉas unu tago por ĝin aliigi.

Enkonduki logikon en similan kampon estus kompleta revolucio. Uzante ĝin por ekmezuri la universon, Einstein eltrovis relativecon. Vi malkovrus tre parencan trovaĵon.

Tuj la bezonoj de l’ aliaj nacioj aspektus tiom gravaj, kiom la niaj. Tuj alies rajto al feliĉa vivo fariĝus fundamenta por ni. La prinacia religio, en si mem enŝlosita, malfermus la fenestrojn. Etiko nova transkovrus ĝian tegmenton. La Olimpaj dioj estus trovintaj juĝistojn en Hago kaj superleĝon en la spirito de l’ homoj. Kia renverso!

  1. Ekzemple konsideru linĉadon (kiam civilizitaj blankuloj mort-turmentas ankoraŭ ne juĝitan negron).
  2. Salvador de Madariaga: Disarmament, p. 26 kaj 53.