Saltu al enhavo

Interpopola Konduto/Homoj kaj ŝtato

El Vikifontaro
V.
HOMOJ KAJ ŜTATO


Individua egoismo — Ara egoismo — Sindono al patrujo — Maria Terezia — Bismark — Celo kaj rimedoj — Ŝtatistoj-advokatoj — Regnano-soldato — Konflikto inter du moraloj — Lernolibro pri bajoneto — Mortpuno — Ekzekutistoj — Rifuzantoj pro konscienco — Militistaj tribunaloj — Paca helpservo en Skandinavio — Ara indigno — Nacia zorgo super ĉio.


Moralo por individuoj, moralo por regnoj, jen du aĵoj ankoraŭ tre malsamaj. Konstantaj memzorgo kaj memlaŭdo, trompo, senkompato kontraŭ aliaj, ĉio ĉi estas ja realo konata ĉe individuoj; tamen ĝi ofendas la ĝenerale akceptitan etikon. Ĉe filozofoj tia konduto ne havas multajn defendantojn. Ankaŭ ĉe lernoprogramoj ĝi ne servas kiel modelo.

Eĉ egoistaj kaj vantemaj homoj indignas pri sinpuŝo kaj fanfarono de la ceteraj. Ĉu vi deziras ja pruvon? Nu, malfermu politikan ĵurnalon aŭ legu ian afiŝon en voĉdona semajno. Ekzamenu la insultojn al kontraŭuloj.

Ĉe la publiko la plej ordinaraj uloj volonte bonvenigas kontraŭ samurbano kulpigojn pri memintereso, hipokriteco, sinpuŝemo aŭ maldecaj moroj. Se ne helpas ilin tiu moralsento por ŝanĝi la propran konduton, ĝi servas ilin ĉiuokaze kiel mezurilo por juĝi la konduton de l’ aliaj.

Amo al patrujo ne estas hipokrita ĉe l’ plimulto de la homoj konfesantaj kaj predikantaj patriotismon. Kiam sincera, ĝi altigas la homon super lin mem. Tio estas pli ol nura frazo. Ilustraĵoj el historio atestas pri tio. Svarmas la ekzemploj de sinofero al patrujo, speciale dum militoj.

Kiu trompas la patrujon kaj liveras al armeo ŝuplandojn el kartono, tiu fariĝas io pli ol ŝtelisto. Vi, scias, kian furiozon povas ekkapti popolamaso ĉe tia suspekto. Dum paco tia kolero malpli facile vekiĝas. Kiu trompas la poŝtan aŭ impostan oficejon, ne estas juĝata tiel severe. Cetere, ankaŭ dum milito, la amo al patrujo ne supreniras ĝis subigo de ĉiuj privataj profitoj al ĝenerala bonfarto.

Escepte dum revolucia tempo, vi malofte vidas apliki por la progresigo de la regno aŭ forigo de mizero tiun kolosan entuziasmon kaj ondon de sinoferoj, kiu flamigas tutan popolon en komunan klopodegon.

Dum paco, la »sankta unueco« por igi la patrujon justa kaj »inda je siaj herooj«[1] estas miraklo malfacile atingebla. Por ĝin provi, unu metodo estas krei atmosferon de ĝenerala savurĝo aŭ de danĝerzono, tre simila al la mentaleco dum-milita.

Kvankam nekompleta, la patriotisma etiko tamen entenas potencajn elementojn de heroeco kaj fervora sindono. Ili povas supreniĝi al tre nobla nivelo ĉe la homoj, kiuj altigas tiun senton super la propran vivon.

Ĝin altigi super la monhavaĵon estas io multe pli malofta. Rimarkinda fakto.

La ideo pri la devo civitana, la ekzemploj de fideleco, la lernita kutimo ion ami super si mem, jen punktoj kie la patriota idealo harmonias kun la plej alta persona etiko.

Sed ankaŭ formojn abomenajn al tiu moralo ĝi foje ricevas. Sendube ploris Maria-Terezia, hejme bonkora patrino, dum ĝi dividis Polujon kun Katarina kaj Frederiko. Sed ju pli ŝi ploris, des pli da teritorio ŝi prenis por Aŭstria Imperio.

La fera Kanceliero estis neriproĉebla familiestro kaj, en privata vivo, homo lojala kaj kompata. Sed por la gloro de Prusujo li agis foje, kiel li neniam estus aginta por si mem, eĉ en monaferoj.

La fama devizo celo pravigas rimedojn montras la frapantan kontraŭecon inter du malaj etikoj. Unueco morala estas atingebla nur per ekkompreno de plia vero, t. e. ke daŭrigataj rimedoj fariĝas celo per la forto de kutimo. Sur tiu konstato bazas la tuta Gandhista movado kontraŭ uzo de perforto en Hindujo.

Ŝtatisto, eĉ por si mem malegoista, oferas siajn etikajn preferojn al la profito de la patrujo. Tiom pli facile, ĉar plejofte li estas juristo. Sian taskon li do vidas kiel rolon de kuratoro aŭ advokato. La sanktan aferon de siaj protektatoj li defendas. Por vidvino kaj orfoj li batalas. Ĉu li rajtas esti malavara kaj malavida pri ties bienoj? Jen lia klera senkulpigo.

Ambicia ŝtatisto eĉ ne bezonas tiom da klarigoj. Li kune defendas propran aferon kaj profiton. La translima nacio havas proprajn advokatojn tute same. Ĝuste tio donas al eksterlanda politiko tiun aspekton de senĉesa procesado kun la najbaroj. Se ĉiuj procesoj irus al juĝejo, ne tiel gravus, sed tiom longe, kiom armilaroj ebligas uzon de perforto, la disputoj preparas pli teruran konflikton, kuntrenontan milionojn da viroj: militon.

Tiu lasta krizo tuŝas multnombrajn estulojn kutimantajn respekti la vivon kaj abomeni mortigon kiel malsanktaĵon. Subite nun ili devos mem buĉi aliajn homojn individue senkulpajn.

En la XX-a centjaro tia devigo turmentas multajn el la plej bravaj soldatoj. Tia farado naŭzas ilian kutiman etikon. Impresas ilin ĝia krimeco tiom, kiom ĝia flanko laŭleĝa, jam pli abstrakta.

Kvankam la publika juro pravigas la distingon inter puninda krimo kaj milita buĉado, kvankam eĥas oficiala pastraro kaj ruinigas la propran instruadon etikan, tamen por multaj viroj la konflikto estas fortega.

Rezultas interna malekvilibro kun gravaj eblaj sekvoj.

Imagu vivlongan desegniston subite dungatan en buĉejo aŭ trankvilan instruiston devigatan anstataŭi la provincan ekzekutiston. Eĉ tiel vi ricevos ne sufiĉan impreson pri la interbatalo de kutimoj, kiu ŝiras interne patron de belaj infanoj, subite armitan per flamĵetilo kaj ordonitan mortigi aron da homoj, kaŝitaj en tranĉeo.

Post jaroj en lernejo kaj ĉe religia instruado, jen eniras la junulo en armeon. Li lernos tie la regularon pri korp-al-korpaj atakoj: »Per elstreĉo kaj sinturnoj la soldato sin ekzercu por longaj kaj fortaj batoj, li frapu per la pafilo la vizaĝon de l’ kontraŭulo. Kiam la bajoneto traboras la ventron de l' kontraŭulo, li ĝin eltiru kiel eble plej rapide... li tiru ĝin perforte per ambaŭ manoj kaj sin helpante, laŭbezone, puŝante per piedo metita sur la korpo de l’ kontraŭulo, k. t. p.[2]

Tian katekismon oni ne facilanime englutas. Post la mondmilito, iu krimulo estis kondamnita en unu el la pli malgrandaj svisaj kantonoj, kiuj ankoraŭ konservis la mortpunon. Depost la morto de maljuna oficinto, ne restis plu ekzekutisto en la lando. Tiam devis la ŝtato presigi anoncon por serĉi volontulon. Necesis plenumi la leĝon, »elpurigi la societon«.

Sin prezentis fervojisto. Tuj ekskludis lin el la unuiĝo liaj kolegoj. Eĉ tiom indignaj ili estis, ke ankaŭ la ŝtata fervoja direkcio devis interveni. Ĝi do rifuzis al la viro la kelkhoran forpermeson, kiun li petis por sia »tasko«. Tamen li havis por si la leĝon.

Jen du kontraŭaj moraloj. Tipa konflikto. Unuflanke sin defendas la socio kaj konservas mortpunon. Sed la sama sento, kiu igas la socion kondamni la mortigiston, ankaŭ igas ĝin elpuŝi el sia rondo la ekzekutiston.

La konflikto impresas ankaŭ en la senco kontraŭa. Vidu la sintenon de la militrifuzantoj. La angloj ilin nomas conscientious objectors, t. e. rifuzantoj pro konscienco. Tia esprimo difinas ilian honoreblan motivon.

Temas tie pri pensemaj civitanoj, nevolantaj konfesi du malajn etikojn samtempe. Ili sin tenas al la sankta abomeno je mortigo kaj deziras vidi ĝin eĉ pli disvastigata. Ili kredas je la forto de l’ ekzemplo kaj mem aplikas la konduton, kiun ili proponas por ĉiuj. Ili sekve kuraĝigas unu la alian, ambaŭflanke de landlimo, kaj rifuzas la militservon, ĉiu en sia patrujo.

Kreskas ilia nombro en ĉiuj landoj kaj plimultiĝas pro iliaj procesoj, ofte publikaj.

Ilin punas la ŝtato, kies leĝon kaj etikon ili malobeas je la nomo de la principoj aplikataj de ties leĝo kaj etiko al la rilatoj inter individuoj.

Ilin kondamnas la tribunaloj armeaj, eĉ ofte malrekonas al ili »la honoreblan motivon« por pliseverigi la punon. Sed ĉiam tiaj procesoj estas malagrablaj al juĝistoj kaj malĝojigaj al publika opinio. Ĉiu ja klare sentas, ke la malliberejoj ne estas destinitaj al konsciencaj homoj. Kiam ili pleniĝas je honestaj homoj, tiam ne plu normala fariĝis la situacio.

Tial la skandinavaj regnoj ŝanĝis sian leĝon por eviti tian konflikton. Krom la militservo, ili havas nemilitan servon, elekteblan. Por ekskludi la mallaboremulojn, ĝi daŭras pli longe ol la militista kaj estas pli peniga. Tie la »rifuzantoj pro konscienco« servas la ŝtaton per alispecaj publik-utilaj rimedoj sen ia rilato kun milito.

En multaj landoj ankoraŭ ne ekzistas tia nemilita servado, ĉar la publika opinio estas ankoraŭ tro dividita inter malsamaj reagoj pri la rifuzantoj. Se nur la leĝon ili malobeus, baldaŭ la ŝtato devus ĝin ŝanĝi. Sed ili malobeas ankaŭ la kutimon kaj la senton, kiuj formas la nacian moralon.

Sama indigno ara, sama kolero publika trafas la ŝtatiston, kiu oferas ian nacian avantaĝon al sia deziro eviti militon aŭ al sia sento pri justeco al alia regno. Eble li havas tre altan vidpunkton, kiel la rifuzanto. Sed, se la popolamaso ne povas ĝin ekkompreni, kiel ĝi povus atenti pri ĝi?

Regnano kiu malkovras nepravaĵon de sia lando, verkisto, kiu ne konsentas mensogi por la patrujo, juĝanto el interno, kiu montras ambaŭ flankojn de problemo, ĉiuj ili riskas sian vivon je certa momento. La plej lojalaj vidiĝas kiel perfidantoj, la plej bravaj kiel malkuraĝuloj.

Komparu la du jenajn tekstojn:

1. »Kio estas justa, tio estas, kio utilas al nia nacio kaj kio estas maljusta, tio estas, kio malutilas al nia nacio.«

2. »Ne ekzistas justeco super la sekureco de nia nacio, ĉar nia nacio estas la plej alta esprimo de la juro. Ia justeco kontraŭanta la celojn de nia nacio, estas vana literaturo.«

En la originalaj tekstoj staras nomoj de du grandaj nacioj anstataŭ la esprimo »nia nacio«, uzata ĉi tie por ebligi senpasian observadon. Tiel parolis antaŭ nelonge jurista ministro kaj biografo de fama ĉefministro.

Patrujoj havas propran moralon. Ĝi malakceptas kontraŭdiron de ĉiu alia ordonvoĉo. Sur la plano kolektiva, la memlaŭdo, la sinpuŝo kaj la senkompato ne nur estas ofta realaĵo, sed eĉ parto de l’ animo nacia kaj de ties morala kredo. Ĝi ne vidas tiujn agmanierojn kiel kulpojn, sed kiel virtojn por si.

  1. ↑ Esprimo uzita de ministro Lloyd George post la mondmilito.
  2. ↑ Citita de Thureau kaj ankaŭ de V. Margueritte en La Patrie Humaine laŭ oficiala regularo.