Interpopola Konduto/Nacia vero
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/22 Ĝi subigas ilin al la ĝenerala vero, deviganta vidi ĉiujn faktojn per ĉies okuloj. La ĵurintaro devas konkludi la realeco de l’ krimo antaŭ ol la juĝisto rajtas kondamni la kulpulon. Unue pruvi la okazintaĵon. Poste informiĝi pri la motivoj. Fine mezuri la kulpon kaj la domaĝon.
La scienco haltas ĉe la dua operacio. Ĝi ne juĝas, sed nur klasigas, kvazaŭ mortintaj estus la agintoj. Sed scienco kaj justeco ambaŭ kontrolas kaj esploras la faktojn. Ilia vero devas esti unu. Ambaŭ serĉas la evidenton, akcepteblan de ĉiu. Tial ambaŭ tiom zorgeme procedas: enketo, ekzameno, atestoj, aŭdo de du flankoj.
La privata iluzio konas nenion similan. Ĝi nur kredas. Ankaŭ la grupaj veroj estas kredaĵoj. La popolo estas edukata sen klopodo al scienca kontrolo. Certajn faktojn ĝi lernas. Aliajn ĝi ignoras kaj dum ĝi koleras, ĝi ja volas ilin ignori. Multe ĝi preferas imagi faktojn pli respondajn al sia animstato.
Infano sonĝas kaj bonafide mensogas. Popolo amas aŭ malamas. Al si mem ĝi mensogas en plena sincereco. Vi ridas pri lavistinoj ĉe vilaĝaj fontoj. Ili klaĉas kaj babilas. Ili laŭdas proprajn gefilojn, kalumnias najbarinon. Ĉiu popolo tiel agas.
En iliaj tribunaloj, eĉ la plej malinda krimulo ricevas oficialan defendanton. En ilia gazetaro male cent kalumniantojn rajtas havi najbara lando, sed neniun advokaton. Sola ŝanco, ke ĝia vidpunkto estu klarigita, kuŝas en korupto de iu perfidulo aŭ en soleca braveco de unu justulo. Cetere danĝerplena kuraĝo, ĉar la publiko rifuzos distingi la du motivojn.
Ĉiu homo dubanta pri la komuna vero aspektas mensogulo al okuloj de la grupo. Foje li fariĝas heroo al okuloj de l’translima grupo. Por la sia, li nur estas perfidulo.
Gazetaro kaj gepatra lingvo estas la potencaj disvastigiloj de la naciaj veroj. Dum la mondmilito aldoniĝis propagando. La neŭtralaj landoj ricevis inundadon.
En Svisujo la interbato de kontraŭaj klopodoj montris ilian vanecon. Sen ia propagando, la gepatraj lingvoj jam estis fiksintaj la limon inter la sentoj. Kiu parolas france, tiu vidis kune kun Francujo. Kiu parolas svisgermane, tiu dividiĝis, same kiel en Svedujo aŭ Nederlando la publika opinio. Iuj vidis kun Germanujo, aliaj malfidis ambaŭ flankojn kaj restis objektivaj.
Kiam alvenis propagando, ĝi nur malutilis sin mem. Mensoga malbonodoro naŭzis la nazojn. Oni ja emis kredi pro amo, ne laŭ mendo de ŝtatoj.
La vero pro amo aŭ pro malamo estas maltolerema kiel dogmo eklezia. Sur la tuta teritorio de granda lingvo ĝi posedas senapelacian aŭtoritaton. Kruelaĵoj, persekutoj, premado de popoloj, eĉ malvenkoj, ne estas eblaĵoj en la favorata tendaro.
Se gazeto redakcio riskus mencii tiajn aferojn, la ŝtonoj jam pafus al ĝiaj fenestroj. Negativaj historiaĵoj rajtas okazi nur en la kontraŭa tendaro.
Dum pactempo, apenaŭ malpli vi rimarkos tion. Almenaŭ unu nigran beston vidas ĉiu nacio, ĉu proksiman, ĉu malproksiman. En tiu landaĉo nenio sukcesas, sed ĉio estas danĝera. Ĉiumonate ĝia registaro estas falonta la venontan semajnon. Ne restas eĉ soldo en kaso. Ĝenerala ruino, malordo, bankroto. Samtempe armeo kolosa kaj industria konkurenco mortigminacanta. Eĉ la plej frapantaj kontraŭdiraĵoj ne impresas la publikon.
Kiu zorgas pri logiko, ho vi naivulo, kiam parolas pasio? Jam de longe lingvistoj studas la uzon de l’ homa parolo. Malofte ĝi servas por konigi ĝustajn faktojn. Tion faru matematiko. Lingvo estas ilo de pasio. Ĝi esprimas niajn sentojn. Ĝi blekas niajn amojn kaj kraĉas niajn indignojn. Aŭskultu iun ajn parolantan nature. La faktoj nur servas por pravigi ekkriojn.
Redakcioj havas du tirkestojn por depeŝtitoloj. Flataj dekstre, insultaj maldekstre. Elektu laŭ la deveno de la novaĵo. Se el la dorlotata lando ĝi venas, tiam taŭgos la plej belaj adjektivoj. Se el la alia, tiam ironia demandsigno. Laŭ la regno, bonflanka aŭ malbonflanka, ĉefministro nomiĝas »eminenta prezidanto« aŭ »tiu sinjoro«. Lia parolado fariĝas »lojala deklaro« aŭ »trompa ŝajnigo«.
Gazetaro disvastigas la eltranĉitajn citaĵojn, forigojn de vortoj, suspektigojn, rakontaĉojn kaj kalumniojn kontentigajn al la momenta animstato kolektiva. La plej basaj personaj ecoj de anonimuloj projektiĝas milionope sur paperon. Ĉar la gazetaro laboradas ambaŭflanke de landlimoj, vidu la danĝeron de apartaj veroj.[1]
Eĉ la nomo de popolo fariĝas sinonima kun »suspektinda«. En certa lando ĉian novaĵon el Balavujo ili tuj klasigas kiel malveran, escepte se ĝi anoncas katastrofon. Kelkajn jarojn pli poste, ne plu Balavujo, sed… Rotacujo ricevas oficon de nigra besto. Tiam ili nur ŝanĝas la surskribon de la tirkestoj.
En lernejo vi lernas Nacian Historion, Fakte ĝi ne povas esti. Nur historio de la nacio povas ekzisti. Tute alia afero ĝi estas. Kion oni instruas, tio estas nur historio vidata de la nacio. Se oni ĝin instruadus vidatan de la ceteraj, tiam ĝi pli riskus esti ĉie sama, t. e. iom pli vera.
Se nur objektiva kaj malvarma ĝi estus, ankaŭ tio ne estus kompleta. Necesas ja scii, kiel la prapatroj komprenis aferojn. Sed same ni bezonas ekscii, kiel eksteruloj ilin sentis. Komparo de lernolibroj ebligas tion.
En ĉiuj landoj edukistoj ekatentis pri tio. Eĉ internaciajn konferencojn oni kunvenigis. Konstatinte la danĝeron de kontraŭaj veroj, ili provis malpliigi la diferencojn.[2]
El nacianista flanko tia klopodo ricevas malaprobon. Oni malkapablas vidi, kiom la nacio gajnos, se maloftiĝos eksterlanda kalumniado pri ĝi. Oni kredas nur, ke ĝi perdos liberecon nigrigi la ceterajn. Tial estas priskribita la klopodo al historia vero kiel »marŝo al mensogo«. Nur unu historio rajtas esti vera. Vi divenas kiu. Ĉiuj aliaj estas »nuraj fabeloj«. Ĉar en ĉiu nacio la samon oni diras, entute rezultas ia stranga multnombro, eĉ ridinda kakofonio. Sed nur malmulte ĝi maltrankviligas tiujn samajn lernestrarojn, kiuj instruigas la junularon pri tutmondaj leĝoj de fiziko.
En multaj lernejoj historio ankoraŭ ne estas scienco. Ĝi estas nura literaturaĵo. Ankaŭ la lernado de fremdaj lingvoj, kiu povus utili al historio, ne estas turnita tiuflanken.
Tiu literaturaĵo estas ĉefe primilita. En ĝi la bataloj okupas la plej grandan lokon. Tion kune konstatis francaj kaj germanaj edukistoj, kunvenintaj en kongreso post la mondmilito. Ilin oni hontigis.
Oni timis, ke ili volas senigi la historion je lipharoj kaj muziko. Verdire nur tion ili postulis, ke ankaŭ la nombro de mortintoj estu menciata.
La vero scienca, eĉ literatura, entenas ankaŭ la historion de la pactempaj kutimoj. Vi ja lernas kiel vivadis la homoj kavernaj. Kion vi aŭdas pri la vivmaniero kaj laboro de niaj malpli foraj prapatroj?
Riĉa estas la legendaro pri la dukornaj ĉapeloj de Napoleono. Kion oni instruadas pri la kamparanoj, burĝoj kaj metiistoj envarbitaj en liaj armeoj? Kion oni diras pri la loĝantaroj en la tempo de l’ Renesanco aŭ de l’ Mezepoko? Kompare nur malmulte.[3]
Dume, pri sekretaj amoj de Henriko VIII aŭ Ludoviko XIV, ni konas ĉiujn detalojn, aŭtentikajn aŭ ne.
La nacia vero estas privata iluzio, nekompleta fabelo. Por vivi are, la homoj bezonas komunan veron. Por vivi en societo, ankaŭ la nacioj nepre ĝin bezonos. La vero, en unu simpla vorto, estas eble ambicia parolo. Pli vasta vero estu almenaŭ la proksima ŝtupo.
Kiuj ĝin serĉadis, tiuj ekŝajnis mensogistoj al okuloj de sia komuno. Sur punfajro niaj prapatroj bruligis la unuajn pionirojn, kiuj malkovris ĝeneralajn principojn de fiziko kaj astronomio.
Rilate al naciaj veroj, senpartia historio ŝajnas ankoraŭ mensoga. En pli progresinta societo de grupoj, neeviteble renversiĝos la situacio.
Ke malrapida sin montras la fenomeno, tio estas facile komprenebla. Kalkulu pri la kutimoj, barantaj la tempon, kaj pri la diverseco de lingvoj, dividanta la spacon.